• El la Esperanto-Gazetaro
  • 09.12.2003
Ĉu eblas malatenti jubielon? Neniel! Ĝuste la jubileon de la 40-jariĝo festas “Kontakto”. Ĉu multas tiuj, kiuj memoras la unuan numeron? Verŝajne ne. La aktuala redaktorino de la revuo, Ĵenja Zvereva decidis tiuokaze retrorigardi. Pluraj el la redaktoroj de TEJO-periodaĵo akceptis ŝian inviton. Roman Dobrzyński – iom escepte anstataŭ retrorigardi decidis liveri artikolon pri “La Zamenhof strato” – la biografia libro-intervjuo kun Ludovisko Kristoforo Zaleski-Zamenhof. Fakte ne aperas ankaŭ rememoro aŭ intervjuo kun Humphrey Tonkin, la unua redaktanto de la revuo, cetere nek de kelkaj aliaj redaktinoj. La rememoran serion malfermas la interparolo kun Francisco Luis Veuthey kun simptoma titolo “Sian unuan amon oni neniam forgesas!”. Responde al la demando: “kiu estis via >heredaĵo< de la antaŭaj redaktoroj, kion vi volis ŝanĝi kaj aldoni al la revuo kaj kiel vi ĝenerale vidis la estontecon de “Kontakto”, li konfesas: “de Istvan Ertl, kiu devis forlasi “Kontakton” por alpreni la redaktorecon de la revuo “Esperanto” mi heredis fasketon da materialo; el ĝi mi uzis nur du aŭ tri kunlaboraĵojn. Jes ja – mi estis en granda embaraso komence, ĉar mankis materialo. Sed kelkaj el la TEJO-estraranoj mem kunlaboris per artikoloj, kaj mi komencis tuj varbi anojn por konstanta laboro. La estontecon de “Kontakto” mi vidis tre optimise, alie mi ne estus povinta plenpulme kaj -kore labori por ĝi”. Stefan Maul, estis tiu kiu rekte sekvis Humphrey Tonkin. Sub lia redakto aperis 8 numeroj. “Kiam mi ekredaktoriĝis – rememoras Maul – mi havis 25 jarojn, do mi jam estis iom maljuneta por tia ofico. Post Humphrey Tonkin mi estis la dua redaktoro. Li dum sia tri-jara redaktorado eksperimentis, kaj mi devis agi same”. Giulio Cappa unuflanke konfesis, ke “la ĉefa heredaĵo, kiun mi ricevis de miaj >antaŭuloj< estis malfruo, sed samtempe klarigas, kiel dank’ al tio li havis sufiĉe da artikoloj uzendaj. Anna Loewensterin malkaŝas, ke la facililingava parto de “Kontakto” naskiĝis samtempe kun ŝia unua filo Gabrielo kaj entute ŝi malkaŝas la ideon de la facillingvaj tekstoj – kiujn ŝi ekde la komenco verve redaktis – dum rapide la ceteran parton ekkunredaktis Leif Nordenstorm, kiu poste transprenis tutece la taskon. Li entute estas rekordulo, kiu aperigis 37 numerojn, kaj tiu 6-jara aventuro alportis al lia vivo “amikojn, interesajn kontaktojn, sciojn”. El la redaktora periodo de Istavn Ertl ni elpluku la konstaton, ke “mi estis ankaŭ tre zorgema pri lingva kvalito, kio necesis ankaŭ pro la sistemo de artikoloj kun diversgrada malfacileco”. La laŭvica redaktoro de “Kontakto”, kiu dividas siajn rememorajn impresojn estas Sabira Stahlberg; pri ŝia redaktora kuirejo ni ekscias, ke ŝi “estis ĉionfaranto, kaj lernis organizi sian laboron kaj vivon tiel, ke ŝi “povu plenumi ĉiujn taskojn samtempe”. Malfacila tasko kaj certe elĉerpa – do ne mirige estas legi la konkludon “unu el la plej agrablaj aferoj nuntempe estas libereco”. Tiun ĉi rememoran segmenton sekvas eta skizo pri “Kontakto”-historio en la periodo 1963-2003. En ĝi aperas nomoj de ĉiuj redaktantoj kaj evidente ne mankas kelkaj vortoj de la nuna redaktorino. Ĵenia Zvereva verdire ĉefe dankvorte parolas pri tiuj, kiuj kune kun ŝi pretigas la numerojn ekde la 2002-a jaro.
Sed la jubileo-rilataj kontribuoj ne elĉerpas la enhavon de la lasta numero de “Kontakto”. Pluraj artikoloj rilatas al la proklamita por la 2003 > Eŭropa Jaro de Handikapitaj Personoj<. Cetere verkis ilin personoj, kiuj havas proprajn spertojn pri la priskribataj fenomenoj. Tiel ni povas konatiĝi kun Brian Hardwick, kiu dividas siajn spertojn de handikapito, kiu moviĝas rulĉarete. Certe multaj el ni memoras lin el la UK en Gotenburgo. Brian Hardwick atentigas, ke “kiam oni estas handikapita, oni povas vidi la plej bonan kaj la plej malbonan en homoj”. Sandra Schweder, estante mem la infano de surdaj gepatroj dividas kun ni sian sperton, ke “surdeco estas ne malsano, sed trajto de propra surdula komunumo”. Personoj handikapitaj move kaj vidpove sur laŭvicaj paĝoj de “Kontakto” trovas koncernajn artikolojn pri siaj problemoj. Rob Moerbeeek skribas pri personoj en rulĉaretoj dum Tadashi Kataoka pri brajlo – la tuŝebla alfabeto. Alia temo traktita per du artikoloj en la lasta “Kontakto” estas Irako. Jen ni ricevas alrigardon al ĝia kulturo, jen ni ekscias pri la parolataj en ĝi lingvoj.
El la lasta numero de “La Domo” ni jam scias, ke “la revuo de la profesioj kaj de la servoj” restos la trimestra revuo, kion decidis en oktobro la Ĝenerala Membrokunveno de TAKE-LA DOMO, sed iom post iom la neprecipe prikonstruaj artikoloj forfalos kaj la tri unuaj numeroj iĝos malpli ampleksaj. La kvara numero de la revuo jare enhavos la plej multajn fakartikolojn aŭ tutan verkon, kiu povus esti multobligata kaj vendata aparte.
La 40-a numero ne enhavas dume sole artikolojn dediĉitajn al la konstruado, kvankam la artikolon de Solvita Smilige, ĝuste dediĉitan al tiu temo “Nokte ili aŭskultas riveran akvofalon”, oni legas unuspire. Temas pri interesa rakonto, kiel paro de latvaj arkitektoj projektis kaj konstruis modernan domon uzante historiajn elementojn. Sed la artikolo de Remy Bouchet el Francio “Lukto kontraŭ fajro en ŝtalkonstruado” vere estas jam tre specializa. Nu, ni ankaŭ ekscias pri la stelforma domo konstruigita en la 30-aj jaroj en la brazila Kuritibo, kiu nun ne plu pulsas per la vivo, sed daŭre staras atestante la esperantistecon de ĝia konstruinto. La numero kiel ĉiam plenas je interesaj artikoloj – inter kiuj kaj la recepto de avinjo Odette kaj “kemiaj eksperimentoj por ĉiuj” apartenas al la konstantaj eroj. Krom interesaj anoncoj - kun Josef Mendl ni povas ekzameni ĉu ni scipovas uzi nian observadokapablon, dank al la portalo Ĝangalo ni povas kunlabori kun “La virtuala Komerca Ĉambro Esperantista”. Ismael Ferreiro prezentas la prinipojn de ekonomia planado, ni ankaŭ jam dank’ al la redaktanto malkovras la fromaĝojn de Muenster. Pensigajn por ĉiuj ideojn enhavas la artikolo de Christian Pinard el Francio, kiu atenigas pri la problemo, ja porksima al la esperantoparolantoj “konkurenco inter lingvoj”. Pli precize temas pri aperantaj en E-gazetoj atakoj kontraŭ la anglan lingvon. La aŭtoro, kiu estas ne sole esperantisto, sed ankaŭ entreprenisto malrekomendas tiun ĉi metodon, levante la demandon ĉu nia lingvo perdis siajn avantaĝojn, kio devigus nin tiel parolaĉi pri la angla lingvo anstataŭ prezenti efike, klare kaj konvinke niajn argumentojn? Li sugestas ankaŭ prezenti la avantaĝojn de Esperanto al studentoj, kiuj kutime nur kun duona sukceso alprorigas la anglan.” Kvankam mi plene aprobas liajn ideojn, ke ni ne ataku la anglan, nek parolu pri ĝia internacia funkcio nur negative, aliflanke ni devas multe pli fari pere de Esperanto, ĉar neniu bela reklamo favoras vendon de la produkto, kiun fizike preskaŭ ne eblas rimarki. Kaj pro la sistema, 10-jara klopodo de “TAKE - La Domo” favore al aplikado de Esperanto en la profesiulaj medioj – ni gratulas al la tuta organizo, sed ja ankaŭ al la redaktoro de la revuo, Edmond Ludwig tutaparte.
Jam delonge ni ne parolis pri modestaspekta, sed ĉiam interesa “Magdeburga Folio”. Ĝia lasta numero venas frontpaĝe kun helpmaterialo por esperantistoj “Bone informiĝi por kompetente informi”. Dieter Dungert – ripetas sian firman konstaton, ke eĉ homoj, kiuj jam de multaj jaroj okupiĝas pri Esperanto, ne disponas pri la necesaj konoj pri la nuna stato de lingvo kaj movado, evolutendencoj ktp. Por plibonigi la situacion li prenis el la reto artikolon “Ĝisdate pri Esperanto”. Baze de ĝi kaj dank’ al pluraj TTT-paĝaj adresoj, kiujn enhavas la artikolo ni rapide povas, se ne konatiĝi, almenaŭ refreŝigi niajn konojn por informiĝi kaj kompetente informi. “Magdeburga Folio” enhavas ankaŭ raporton pri Jarfina kaj Zamenhofa Zamenhoifa Festo, kiu okazis en Saksa Svisio jam en oktobro. Aldone venis la informo pri la 81-a Germana E-Kongreso en la 2004, kies temo estas por ni vere simptoma “Pomrio – ponto inter germanoj kaj poloj”. La kongreso mem okazos fine de majo – do post la planata vastigo de la Eŭropa Unio je 10 novaj ŝtatoj.
Barbara Pietrzak