Ĉi-semajne mi invitas al la historia regiono en la nordo de Pollando, eniranta la konsiston de Pomerio, al Kaŝubio kaj ĝia ĉefa urbo Kartuzy. Indas memorigi, ke la loĝantaj tie kaŝuboj, aŭtoktonaj pomerianoj apartenas al la okcidentslava etnogrupo distingiĝanta per la propra lingvo kaj forta sento de aŭtonomio. Al la ĉefaj urboj, en kiuj oni flegas la kaŝubajn tradiciojn kaj kulturon apartenas Wejherowo, Puck, Chojnice, Kościerzyna kaj Kartuzy. Ĉi-lasta troviĝata centre de la belega lagoregiono konsistanta el ĉirkaŭ 700 lagoj, difinata la Kaŝuba Svislando. Kartuzy mem ĉirkaŭas kelkaj lagoj kaj krutaj, arbarriĉaj altaĵoj, tra kiuj serpentumas la vojoj.
La 17-mila Kartuzy kiel la kultura centro de la regiono estas amase vizitata de turistoj, por kiuj vera logocelo estas la tiea eksterordinara, postkartuziana preĝejo. Ĝuste la ĝermon al Kartuzy, kiu la urborajtojn ricevis nur en la 1923-a jaro, donis la apudklostra setlejo. Kiel sian blazonon la nova urbo ricevis la kapon de Grifo (mita besto kun riĉa simbolaro) kun sep steloj. Tiuj steloj devenas el la blazono de la kartuzia ordeno, kiu inaŭguris la pridokumentitan historion de la loko, kreiĝinta antaŭ pli ol 550 jaroj. Pri la plifrua setlado tiuregione atestas la arkeologiaj trovitaĵoj, la plej malfruj el la bronza epoko, alivorte 1700-700 jarojn antaŭ Kristo.
Tiel do la historio de Kartuzy kaj ĝia nomo intime ligiĝas kun la venigita ĉi tien kartuzia ordeno, establita en la 1084 jaro fare de sankta Bruno el Kolonjo proksime al la franca Grenoblo, latine Cartusia. La fondinto de la klostro, difinata kiel Paradizo de Maria, estis Jan el Różęcino, riĉa pomeria nobelo, kiu per la trandsono de siaj posedaĵoj al la ordeno esperis ricevi la pardonon de sia junaĝa peko de hommortigo. La severa regularo de la ermitoj, spertiĝintaj pri la asketa vivo, salutantaj unu la aliaj per la alparolo “memento mori” (memoru pri morto), ŝajnis la plej adekvata por pekon forigi. Transdoninte al la ordeno ĉian sian posedaĵon, Jan el Różęcino kiel ĝismorta pentanto unu jaron antaŭ sia morto estis akceptita inter kartuzianoj kiel laika fratulo. Sed li estis nur iu el multaj inter pluraj dum la jarcentoj riĉaj bonfarantoj de la ordeno, dank’ al kiuj rapide ĝiaj posedaĵoj. Tamen en la 1823-a jaro la prusaj aŭtoritatoj likvidis la klostron, samtempe konfiskante ĝiajn tutajn havaĵojn. Baze de la Versajla Trakato la polaj trupoj, komanditaj de generalo Józef Heller transprenis Kartuzy sub la regadon de Pollando. En la intermilita periodo Kartuzy iĝis loga turisma centro. Dinamikan evoluon de la urbo ĉesigis tamen la 2-a mondmilito, la aplikita nazia teroro kaj ekstermo de kaŝuba loĝantaro. Post la milito oni energie alpaŝis al la forigado de la militsekvoj. Nun Kartuzy referencas al la tradicio de la intermilita periodo, kiam ĝi rolis kiel turisma-ripoza centro. Daŭre tamen ĝia vizitkarto estas la postkartuziana preĝejo, kies rango estis altigita en la 1992-a jaro. Ekde tiam en Kartuzy denove komencis funkcii pluraj pensionoj, ripozcentroj, agroripozejoj. En la tuta Kartuzy-komunumo estas organizataj ĉiujare pli ol 100 aranĝoj kulturaj, sportaj kaj kun ripoziga karaktero. Inter ili ni menciu sole Kartuzy-Bazaron, Ĵazan Piknikon, Somerajn Orgenkoncertojn kaj ĉiujaran feston de la Frago.
Kiel dirite la postkartuziana, 14-jarcenta preĝejo estas la plej valora memoraĵo pri la pasinteco. La gotikstila sanktejo karateriziĝas per la unika en la landa skalo tegmento en la formo de la ĉerkoklapo, memoriganta la devizon de la kartuzianoj “memento mori”. Oni komencis ĝin konstrui en la 1381-a jaro. uzante por ĝia elkonstruo ĉe la bazo krudajn, kampajn ŝtonojn, de la fenestrolinio ankaŭ brikojn. Super la preĝeja ĉefenirejo trovigas la karakteriza figuro de Mortoanĝelo kun moviĝanta falĉilo. Temas pri la balancfinaĵo de horloĝo kun unu hormontrilo, troviĝanta ĉe la balustrado de la korusejo.
Interne laŭe de la norda kaj suda muroj de la preĝejo ravas superbaj monakaj benkoj el la 16-a jarcento fajne skulptitaj en ligno. Ornamas ilin vizaĝoj de apostoloj, ermitoj kaj sanktuloj, balustrareliefaĵoj plenplenas de flugilhavaj anĝelkapetoj, palmobranĉetoj kaj granatoj. Ilia riĉo estas tiom abunda, ke neniu ripetiĝas. La postkartuziana preĝejo en Kartuzy distingiĝas ankaŭ per la unusola, troviĝanta en la origina loko murornamo el la orumita delikata ledo. Ĉiu el 42 ortanguloj de tiu ĉi ornamaĵo bildigas asimetrian komponaĵon. Atentindaj estas ankaŭ la murpentraĵoj, kvankam ne plu tiom riĉaj kaj pompaj. La triŝtupa malfrurenesanca ĉefaltaro riĉe orumita prezentas la Ĉielprenon de la Plej Sankta Maria Virgulino, la patronino de la sanktejo.
Ankaŭ la preĝeja sakristio enhavas kelajn vidindajn objektojn. Al la postrestaĵoj de la iama klostro apartenas la unusola ermitejo – ja monakoj vivis en plena izolo, mastrumkonstruaĵoj kaj monaka manĝejo. Monumenteca artiktekturo de ĉi tiu gotika, hala konstruĵo kun la surfaco de ĉ. 160 kvadrataj metroj rolas nun dank’ al favoro de la loka paroĥestro kiel artgalerio de la nuntempa arto.
Proksime al la postklostra konstruaĵaro, situanta apud la Klostra Lago, troviĝas arabara komplekso, iam ŝatata promenloko de monakoj, kiuj tie preĝis la brevieron. Ankaŭ nun ĝi promenlogas la loĝantojn de la urbo. Cetere kun la lago estas ligita iu legendo enhavanta la profetaĵon pri granda sukcenbulego troviĝanta sur ĝia fundo. Iam tiu sukcenbulego aperos surface, tamen ne pli frue ol unu triono de homoj pereos pro hororiga milito, kiun provokos homoj malbonaj, lanĉantaj sur la tero malamon. Nur tiam, kiam la transvivintaj bonaj homoj vivos en mizero kaj malsato la sukcenbulego aperos por ilian mizeron mildigi.
La postklostra komplekso en Kartuzy estas iu el la plej interesaj, kaj la preĝejo mem unu el la plej belaj religiaj objektoj de Pomerio. Belegaj ĉirkaŭaĵoj, riĉo de la arbaroj kaj iliaj salubraj proprecoj logas multajn turistojn. Tial valoras aldoni, ke Karuzy estas iu el malmultaj lokoj de Eŭropo, al kiu ĉiu vojo kondukas tra arbaro. Ne mirige do, ke en la urbo sian sidejon havas la loka arbaradministracio. Laŭ ĝiaj registroj en la regiono de Kartuzy troviĝas 23 naturmonumentoj, el inter kiuj 6 estas glaciportitaj ŝtonbulegoj. Per aparta protekto estas ĉirkaŭprenitaj la tieaj naturrezervejoj. La unuaj kreiĝis tie jam en la 1916-a jaro, sed nun ilia nombro kaj surfaco signife grandiĝis fariĝinte rifuĝejo kaj naturprotekejo de la regiona faŭno kaj flaŭro.