• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 04.09.2007
Jam post la kongreso en Jokohamo atingis nin eksterordinara, duobla,  speciala numero de „le monde de l’Esperanto”. Tiu ĉi periodaĵo de Esperanto-France estas ĉiam tre zorgeme konceptita, ne tiom konsiderante esperantoparolantajn francojn, kiom francoparolantojn,  kiuj pere de interese elektitaj tekstoj havas la eblecon informiĝi pri la E-komunumo, ĝiaj aktivadoj kaj problemoj, kiujn tiu komunumo volas komuniki al la mondo. Ĉi-foje „le monde de l’Esperanto” dorlotas esperantistan leganton pere de eksterordinare multaj artikoloj esperantlingvaj. Plurpaĝa dosiero „Japanio: la lando de kontrastoj” kun kontribuoj de Daniele Binaghi, Sibayami Zyun’ iti, Kikusima Kazuko, Claude Nourmont kaj Lee Chong-Yeong – tutcerte estis bonega enkonduko kaj invito en la kongreslandon, la kongresurbon, en la kongreson mem. Sed por mi – kiu legis ĝin jam postkongrese – ĝi kvazaŭ ordigas la kolektitajn impresojn kaj sciojn. Por tiuj,  kiuj nur malrekte sekvis la kongreson ĝi liveras bazajn konojn pri diversaj facetoj ligitaj kun la ĵus pasinta UK en Japanio.
Ne malpli interesaj estas la paĝoj dediĉitaj al la aktualaĵoj en la franca E-komunumo. Ni trovas nome en tiu ĉi numero de „le monde de l’ Esperanto” tre ampleksan rerigardon al la marta manifestacio por la okcitana lingvo kun la partopreno de 20 mil personoj, en kiu „Esperanto havis gravan lokon ene de la manifestacio kaj la okcinistaro bone akceptis la partopenantajn esperantistojn”. Ampleksa raporto pri „Fringoj” proksimigas la novformulan renkontiĝon de infanoj en Grezijono, la renkontiĝon,  kiu ne nur donas la plezuron al la esperantoparolantaj infanoj kaj iliaj prizorgantoj, sed ankaŭ en sia fino malfermiĝas al la ekstera publiko por montri,  kion ebligas la Il. Tutcerte la plej aferkernaj opiniinterŝanĝoj rilatas al la temo „Por kio utilas UFE (Unuiĝo Franca por Esperanto)”. Tiu interŝanĝo de la ideoj okazas inter du respondeculoj de la federaciaj strukturoj de la franca E-komunumo. Sed miaopinie multaj ideoj, interesaj kaj aferkernaj estas konigindaj ankaŭ al la asocioj, kiuj havas organizan strukturon malsaman al la franca. Nur por mencii ekzemplodone, jen la ideo pri  nacie konceptita informkampanjo celita al difinita nacia socia medio, kiel edukistoj, universitatoj, turismo, gazetaro. Jen la alia: naciskala Komitato de E-amikoj, kunigonta konatajn personojn de la politika, arta, ĵurnalista, scienca, eduka medioj. Kompreneble mi mencias sole kelkajn ideojn el tiu ĉi kontribuo en la esperantlinga segmento de „le monde de l’ Esperanto”. Aldonendas, ke ĝia lasta numero kunvojaĝis kun la franclingva kvarpaĝa informilo „Okazas” pri la aktivadoj de esperantoparolantoj en Francio,  kaj ankaŭ cetere pri tiu informilo interŝanĝas siajn opiniojn la menciitaj de mi federaciaj aktivuloj.  Eĉ, se ni ekscias, ke pro diversaj kialoj tiu ĉi alloge kaj bonkvalite eldonita revuo ne ĉiam aperas ĝisdate, tutcerte eblas kalkuli ĝin al la plej interesaj kaj imitindaj periodaĵoj de la landaj E-organizoj.
Se la japana dosiero en „le monde de l’ Espernato” kvazaŭ uverturis al la 92-a UK en Jokohamo, la septembra numero de „La ondo de Esperanto” retrorigardas – ĉefe per la kontribuoj de Jukka Pietilläinen – al la kongreso jam enirinta la historion. „En la lando de lumaj matenoj”, titolo iom identiga por la aŭtoro kutimiĝinta al la lumaj noktoj - ja finno -  estas mozaika retrorigardo al la kongreslando kaj ĝiaj kutimoj, al la unuopaj kongresaj programeroj, la kongreseja etoso kaj enĝiaj eventoj, emfaza sumigo de la lasta, inaŭgura kongresa parolado de Renato Corsetti kaj karakterizo de la nova stilo,  aŭdiĝinta en la ferma parolado de la nova UEA-prezidanto Probal Daŝgupta. Jukka Pietilläinen prezentas ankaŭ sian retrorigardon al la kongreslaboroj, atentigante aparte pri pli signifa decidfirmeco de la komitato emfazi sian rolon en la elekto de la nova estraro. Kvankam la elektoj efektive prenis multan lokon dum  tri sesioj de la plurhoraj komitatdebatoj,  eblas konkludi laŭ tiu raporto, ke ili daŭris dum ĉiuj kunsidoj,  pro kio mankis tempo diskuti la kongresan rezolucion. Efektive al ili estis dediĉita la tuta unua kunsido kaj komenca parto de la dua, kvankam  ne eblas kaŝi,  ke mankis tempo por ia. pli ampekse diskuti la rezolucion. Certe tiu raporto kvazaŭ formulas la konkludon pli disciplinite okazigi la komitatkunsidojn venontjare, por ke la plej supera decidpova gremio de UEA ne forlasu siajn debatojn kun sento ne sufiĉe ekspliki siajn opiniojn.
Kvankam la septembra „La Ondo de Esperanto” amplekse spegulas la realon,  ke dumsomere eblas esperantumi laŭ dekoj da manieroj, lokoj kaj E-aranĝoj mi tamen ŝatus aparte atentigi pri ege interesa kaj miaopinie grava artikolo en tiu ĉi numero de la E-periodaĵo el Kaliningrado. Nome temas pri la opinioj de Giorgio Bronzetti „Nerezignebla renovigo”. Ili kiel elirpunkton traktas la ŝanĝon ĉe la prezidanta  funkico en UEA kaj povus ŝajni, ke enhavas ĉefe multan kritikon rilate al la 6-jara oficado de Renato Corsetti. Sed mi preferas en tiu artikolo trovi kaj reliefigi suflorojn pozitivajn kaj aŭskulteblajn.  „La frateco kaj paceco de Renato Corsetti, kiun ni laŭdas kaj dankas tutkore pro la instruoj, estis ĝis hodiaŭ la forto de Esperanto, sed la tempoj ŝanĝiĝis kaj tiuj sentoj povas fariĝi nun malforto, malhelpo al evoluo, al multobliĝo por ludi la rolon aŭspiciitan de Renato”. Kaj tio  signifas la pontan rolon. Ĉi-kuntekste Giorgio Bronzetti alvokas ne sole al pli entreprenema prezidanto, sed ankaŭ atentigas (reatentigas) pri kelkaj agadkampoj,  en kiuj la aktivadoj devus intensiĝi. Kiel agadoj favore al kreo de bezono de internaciaj rilatoj kaj de Esperanto en la senfina serio de profesiaj kaj amatoraj asocioj. Kiel stimulajn agadojn per kampanjoj kaj personaj kontaktoj logantajn la interesiĝon pri Esperanto ĉe politikaj partioj, lingvodefendaj asocioj, movadoj - kiel mediorpotektaj aŭ kulturaj - tiel ke ili prenu iniciatojn favorajn al Esperanto. Temas pri la tasko en pli signifa rolo kompreni kaj  komprenigi ke esperantistoj estas ne pacmisiistoj,  sed interkulturaj peratoj, ke Esperanto estas la potenca rimedo kontraŭ la socia soleco de homoj en nia ŝrumpiĝanta mondo. Kompreneble mi denove povis  nur pluki kelkajn ideojn, kelkajn ja konatajn ne de hodiaŭ, sed sojle de la nova oficperiodo    enpensigaj kaj traktendaj. Gravaj ne sole por aktivaj kaj sed ankaŭ por la tn. mezaj esperantistoj, kiuj – ni esperu – pli ofte, cetere ne sole interrete havu la eblecon interŝanĝi publike – tio estas pere de la revuoj -  la opiniojn  pri entreprenendaj  aŭ reprenendaj agadoj cele enpraktikigadon de la ponta rolo de Esperanto.
Iel kun la jokohama kongreso estas por mi ligita la lasta numero de „Bona Volo”, kiel ni legas subtitole „la revuo de la ekumena spiritualeco”. Ja ĝuste ĝi estis enmanigita al mi dum la jokohama UK. En la 62-an koloran, eldonitan bonkvalite periodaĵon,  kiu spegulas  viglajn interretajn kontaktojn kun la legantoj de la retpaĝaro „Ligo de Bona Volo”,  enkondukas la meditado de la prezidanto de la institutoj de Bona Volo referencanta al la kristana pacmesaĝo. Lige kun la  Brazila Kongreso okazinta en Rio de Ĵaneiro ni trovas ampleksan artikolon pri LBV kaj Esperanto,  tiel ia. relegante, ke LBV batalas favore al disvastigo de Esperanto, konforme al la ideo ke „LBV estas  Esperanto de la religioj, samkiel  Esperanto estas estas LBV de la lingvoj”. Ni ekscias ankaŭ, ke dum tiu nacia kongreso en Brazilo LVB estis invitita por speciala partopreno ĉe la Religia Renkontiĝo. „Ĉiuj religiuloj kunsidis en la Zamenhof Salono por disvastigi ilian mesaĝon en Esperanto, kiel ia invito al Paco”. LBV estas iu el la organizoj, kiuj en sia mesaĝado elstarigas la rolon de Esperanto. En Brazilo de kelka tempo  funkcias Oomoto-Internacia, kiu ankaŭ en sia mesaĝo emfazas la rolon de  unu  IL. Nun ambaŭ harmonie rilatas,  pri kio atestas la bildo-donaco prezentanta la sanktejon de Ĉoosej-den en Ajabe enmanigita lige kun la 32-a Junulara Kongreso de LBV al la gvidanto de Ligo. Kuntekste de la rilatoj inter japanoj kaj brazilanoj mencinda estas artikolo memoriganta la baldaŭan 100-jariĝon de japana enmigrado al Brazilo. Kun intereso ni trovas ankaŭ la informon pri kontaktoj inter LBV kaj Bona Espero. Novaĵo estas, ke fine de marto bone konata pola esperantisto Roman Dobrzyński la laŭvican fojon vizitis ne sole Brazilon, sed ankaŭ LBV. En ĝia Templo de Bona Volo li lanĉis la portugalan version de la libro „La Zamenhof Strato”.