• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 11.09.2007

Ĉi-semajne mi proponas komence enrigardi la lastan numeron de la kvarmonata revuo „La Tradukisto” el Islando. Temas pri ĝia unua nunjara numero, kiu venis al la redakcio nur fine de aŭgusto.  Tiu ĉi revuo konforme al sia titolo havas literaturan karakteron – do eĉ se ĝi venas prokraste,   tio ja ne influas ĝian interesan enhavon. Eventuale povus sole aperi la demandoj pri stoketo de islandaj literaturaĵoj, kun kiuj esperantisto povus konatiĝi pere de sinsekvaj numeroj. Samtempe „La Tradukisto” estas konceptita kiel revuo,  en kiu ĉiam aperas ankaŭ tradukaĵoj en la islandan lingvon. Kompreneble al tiu parto mi ne povas min rilati pro la lingva baro. Aliflanke ĝuste pro tiu lingva baro ĉiufoje,  kiam mi karesas enmane ĉiun laŭvican fojon la literaturan periodaĵon el Islando,   mi multe scivolas pri ĝia enhavo kaj verdire ĉiam mi trovas ion por mi fascinan, ion kio enkondukas min en nekonatan mondon de kutimoj, moroj, reagoj – influitaj senteble de la islanda naturo kaj vivkondiĉoj, sed ja ankaŭ aparte severe konceptita kristana kredo.
Ne alie estas ĉi-foje, kvankam eble  nun la tradukaĵoj el la islanda estas eĉ pli multaj. Ni trovas tri prozaĵojn – popolrakonton „Valtýr en verda jako” de la 17-jarcenta aŭtoro,  pastro kaj himnoverkisto Halligímur Pétursson kaj du minirakontojn de la 20-jarcenta verkisto Ari Jósefsson. Tiu unua rakonto estas por mi aparte impresa – en kiu kutimoj, moroj,  morno de la homa naturo kaj superŝticoj – miarigarde – lasas tiun karakterizan etoson,  en kiu la leganto troviĝas post la lego de iuj islandaj malnovaj rakontoj. En la unua nunjara “La Tradukisto” ne mankas poezi-specimenoj,  kiuj senpedenpe de la aŭtoroj,  kvazaŭ admonas pri la homa mortemo kaj sava interveno de Dio kaj Jesuo.
Kiel laŭvican periodaĵon en nia nunsemajna trarigardo ni enrigardu la julian-aŭgustan numeron de “Katolika Sento”, kiu estas regule atinganta nin periodaĵo de la itala UECI, la sekcio de IKUE. Malfermas ĝin realtive ampleksa raporto pri la junia 21-a   kongreso de la itala esperantista unio, kiu traktis du temojn “Islama kaj kristana spiritualeco vidalvide” kaj “La araba kontribuo al la okcidenta kulturo”. Kadre de ĉiu el la temoj oni prezentis dumkongrese multajn pli detalajn kontribuojn, ekzemple pri  “Islamaj virinoj”, “La influo de la araba kulturo al la okcidenta mondo”, “Islama pilgrimado”, “Katolika kredo kaj Islam: identecoj, similecoj kaj diversecoj”. Jam tiu alrigardo bildigas la plurfacetecon de la traktita temo, ia. fare  de tiaj kompetentuloj,  kiel profesoro Fabrizio Penacchietti.  Nun iuj el tiuj prelegoj,  aparte kun la religia emfazo,  estas dulingve poparte publikigitaj en la periodaĵo de UECI. Dulingvan karakteron en “Katolika Sento” havas ankaŭ paĝoj dediĉitaj al la biblia kulturo. La revuo dediĉas ankaŭ lokon al la vivo de la grupoj, redakcia leterkesto, al la retnavigantoj, krome al la aktivado de IKUE en Afriko. Kvankam sole itallingve eblas ekscii detalojn pri tre interesa posedaĵo de italaj esperantistaj katolikoj,  nome “La Biblioteko “Glauco Corrado”, entute unu el la plej riĉaj Esperanto-blibliotekoj en Italio. Kutime iu el la paĝoj de tiu media E-dumonata revuo estas destinita por amuzo, en kiu multas humoraĵoj, fojfoje polurendaj lingve, sed ja vere ridetspronaj, kiel tiu pri la “Vespera Preĝo”. Ni citu ĝin:  “Infanino falanta pro dorememo: - Jesuo, miaj preĝoj estas egalaj al tiuj de mia fratino. Bonan nokton. Amen”.
Verdire,  tre malofte ĝis nun mi menciis tiun italan periodaĵon, sed same malofte ni reagis je alia periodaĵo  direktita al alia kristana medio, nome “Dia Regno”, la periodaĵo de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĝia tria numero, kiu troviĝas sur mia skribotablo,   aperis ankoraŭ antaŭ la Ekumena Kongreso en la pola Pelplin, sed referencante al ĝi la redaktoro Bengt Olof Áradsson  atentigs pri ĝia signifo por parole regi la lingvon. Cetere  tiu ĉi numero enhavas la liston de la partoprenontoj de la Ekumena Kongreso. Ankaŭ la aferkerna enhavo de “Dia Regno” estas interesa kaj tutcerte povas kapti la atenton de leganto eĉ ne-religie orientita. Jacques Tuinder, konata porblindula aganto el Nederlando unue proksimigas la animantojn de la porblindula organizo “Brajlo sen limoj” en Tibeto, kiuj nun iniciatis konstrui en la Suda Hindujo edukinstruejon por homoj vidhandikapitaj. Jerald Veit el Usono reference al la libro de profesoro pri historio kaj religiaj studoj ĉe Pensilvania Ŝtata Universitato proksimigas lian aserton, ke en la 2050-a jaro la plej grandaj kristanaj komunumoj troviĝos en la evoluantaj kaj ekstereŭropaj landoj.  Mu Binhua el Ĉinio dividas sian sperton akritan dum kurso pri homaneco,  pri la maniero esprimi amon. Evidentiĝas, ke foj-foje estas malfacile juĝi ies agon kiel amon, kaj nur kono de la agmotivoj   komprenigas la plej profundajn korimpulsojn. Ponte el la sveda lingva ni ekscias aldone pri enorma streĉo de  iu sveda - preskaŭ komplete blinda sciencisto -  kiu dank’ al aparta legoinstrumento “optakono” sukcesis interpreti malnovan religian  dokumenton,  kiu estis verkita en la kopta lingvo. Ĉiam enpesigaj estas kontribuoj de Siegfried Krüger, ĉi-numere  jen pri la signifo de labirinto  por la mezepokaj kristanoj,  jen pri fiŝo kiel  kristana simbolo, fine pri la bapto – simbolo de unueco,  post kiam tiu ĉi religia rito estis agnoskita de plimulto de la kristanaj eklezioj. Se temas pri la religia temaro tutcerte estas interese en la lasta “Dia Regno” konatiĝi kun la armena versio de „Patro Nia”, same kiel en la islanda „La Tradukisto” kun la aŭtora versio de Ari Jósefsson „Kreda Konfeso”, kiu ne lasas la leganton senenpesige. La traktata de ni numero de “Dia Regno” enhavas cetere kontribuojn lige kun la jarkunveno de KELI kaj ĝeneralmovade ĝi amplekse informas pri E-Muzeo en Vieno.
Foj-foje religie nuancitajn kontribuojn ni trovas en la revuo el la rumana Kluĵo “Bazaro”. En ĝia aŭtuna numero, kiu venis nur antaŭ kelkaj tagoj ili forestas, sed ja ni trovas en ĝi alitemajn interesajn legindaĵojn. Unualoke la raporton pri la unujara aktivado de la internacia laborgrupo “Lingvolanĉilo” laboranta sub la gvido de  Lajos Molnar kaj Julianna Farkas el Hungario,  pri la unujara jubileo de la E-urbo Herzberg. Ankaŭ la rumana “Bazaro” el Kluĵo donas la atenton al la E-Muzeo en Vieno en la kunteksto de ĝia kolokvo pri planlingavaj bibliotekoj kaj arkivoj planata por  oktobro. La plej multan lokon en tiu ĉi numero de “Bazaro” okupas la detala raporta retrorigardo al la  revo realigita dank’ al Esperanto, nome trimonata vojaĝo tra Eŭropo  de la rumandevena argentanino en la 1999-a jaro, kiu okazis kvazaŭ omaĝe al ŝia 10-jara esperantistiĝo.
Vojaĝrevoj realigataj pere de Esperanto eĥas ankaŭ en la aŭgusta ĉiumonata gazeteto el la kanada Novskotio “Inter ni”. Pri la - ne trimonata- sed tritaga vizito de sudorientfrancaj esperantistinoj raportas la loka gastiganto de la Pasporta Servo, Reni Porter. Aliflanke dank’ al  nederlanda kontribuinto,  Hein Wernik ni ekscias,  ke Goethe – granda germana poeto -  estis ne sole literaturisto, sed li ankaŭ alportis kelkan kontribon al ĝenerala anatomio.
Fine mi danke konfirmu la ricevon de “La Kancerkliniko”, politika, kultura, skandalema, ajnista periodaĵo. Inter diversaj - tiklaj, incitaj aŭ tute ne -  kontriboj en ĝia julia-aŭgsta-septembra numero ni trovas ankaŭ konsiderojn de KURISU Kei, kiun ĉiu partopreninto de la Inaŭguro dum la jokohama UK  havas en freeŝa memoro. Temas pri  lia preteco,  kiel E-eminentulo,  verki en Esperanto sian biografion. El lia “Bela sonĝo” ni citu konklude – “Pri la allogeco de mia aŭtorbiografio garantias verŝajne diro de Spomenka Ŝtimec, kroata talenta verkistino, kiu insiste verkas en E-o malgraŭ ke ŝi facile povus fariĝi kroata profesia verkistino, nur se ŝi volus, ke mia aŭtobiografio, kiun mi sendis al ŝi por pubikigo en “Tempo”, la organo de Kroata Esperanto-Ligo, kiun ŝi redaktas, ke ĝi legiĝas kvazaŭ detektivaĵo” – fino de la citaĵo.