• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 18.09.2007
Ĵus atingis nian redakcion la  duobla aŭgusta-septembra  numero de „La Lanterno Azia”.  Tiu ĉi dulingva oficiala organo de Korea E-Asocio,  ŝajne kiel unu el la unuaj,  riĉkontribue retrorigardas al la eventoj ĉirkaŭ la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Eĉ se ne eblas legi ĉion,  ja la ekstera leganto havas neniujn dubojn pri la enhavo de la artikoloj, ĉar lakonaj informoj ĉe la koreaj titoloj, kiel „La 92a UK”, „Priskribo pri la vojaĝo en la 92-a UK”, „Mia unua UK” lasas neniun dubon pri tio,  kion traktas la enhavo. Cetere multaj fotoj – kolora kovrilepaĝe, nigroblankaj ene de la numero memorigas la travivitajn tagojn en Jokohamo kaj poste en Ajabe. Kompreneble la densa kongresprogramo kun pluraj samtempaj eroj devigis ĉiun al elektoj. Mi ekzemple ne povis partopreni la nunjaran Oratoran Konkurson kaj do kun intereso mi konatiĝis kun la oratoraĵo de korea studento,  Song Hoyoung, kiu per sia parolado „Kiel reto ŝanĝas E-movadon?” gajnis la 3-an lokon. En la lasta numero de „La Lanterno Azia” ni trovas ankaŭ la kongresrezolucion, ne sole en la Il sed ankaŭ en la korea traduko.  Krome eĥas en ĝi en la nacilingva priskribo kelkaj enlandaj E-aranĝoj kaj sur la paĝo de KEJ ankaŭ IJK en Hanojo. La korea leganto ricevas krome informojn pri la oktobra Korea Kongreso de Esperanto, kies tegmenta temo tekstas „La vojo al la diverskultura komunumo”. Sed kiel kutime ankaŭ eksterlanda leganto de “La Lanterno Azia” povas konatiĝi kun la plej gravaj eventoj en la korea E-movado julie kaj aŭguste. Multaj el tiuj informoj ankaŭ rilatas al la lasta UK – ekzemple se temas pri la nombro de koreaj esperantistoj en la 92-a UK, korea A-Komitatano, korea muzika ensemblo en la programo de la lasta UK. Apartan lokon en la priparolata „La Lanterno Azia” okupas la intervjuo  kun Renee Triolle, kiu lastjulie kiel reprezentanto de UEA ĉe UNESCO partoprenis la internacian seminarion „Paco kaj Sekureco en la 21-a Jarcento”. La intervjuo ebligas pli proksime konatiĝi aŭ refreŝigi konojn pri tiu  siatempe tre aktiva membro de UFE kaj UEA, kiu nun post la emeritiĝo plenumas la funkcion de sekretario de Franca E-Instituto, estas UEA-Ĉefdelegito por Francio kaj reprezentanto de UEA ĉe UNESCO. En nia trarigardo ni donu apartan  atenton al la opinioj de Renee Triolle koncerne ĉi lastan interrilatadon,   memorigante ke UEA estas unu el tricent organizoj rajtaj havi rilatojn kun UNESCO. Laŭ Renee Triolle UNESCO rolas ĉefe por UEA simbole. „La du deklaracioj de UNESCO favoraj al Esperanto estas ŝlosilaj vortoj en kelkaj medioj aŭ okazoj” - ŝi atentigas samtempe reliefigante, ke sur la nivelo de la Landaj Asocioj de UEA mankas rilatoj kun koncernaj Landaj Komisionoj de UNESCO. Pri la graveco de tiuj kontaktoj, ŝi atentigas „Ĉiuj demandoj al UNESCO, petoj pri mono, kunlaboro, aranĝo devas trariri tra minimume tri landaj komisionoj de UNESCO. Kaj mankas tiuj landaj rilatoj”. Tutcerte tiujn vortojn eblas trakti kiel sufloron por ĉi-kampa aktivigo de la Landaj Asocioj.
De tiu azia periodaĵo de Korea E-Asocio ni transiru al „Esperanto aktuell” de Germana E-Asocio, kiu atingis nin kelkajn tagojn pli frue.  En ĝi eĥas ĉefe la landaj eventoj, kvankam tiu ĉi 4-a nunjare numero envivigas la antaŭanoncon,  pri kiu ni legis en la antaŭlasta numero. Nome,   ke „Esperanto Aktuell” en pli signifa grado spegulos la E-movadon ankaŭ en aliaj germanlingvaj eŭropaj landoj krom Germanujo. La numeron inaŭguras la germanlingva raporto pri la esperanta kulturfesto en la aŭstra Ehrwald, sekve plurpaĝe la leganto povas navigi enciklopedie tra planlingva Svislando, kie estas troveblaj spuroj de interesaj ligoj inter svisaj esperantistoj kaj Germanio. Kompreneble temas pri referenco al la  aperinta en la 2006-a jaro libro de Andreas Künzli „Universalaj Lingvoj en Svislando. Svisa Enciklopedio Planlingva”. Cetere al la aŭtoro de tiu ĉi verko estas dediĉita aparta prezentopaĝo en la priparolata numero de „Esperanto aktuell”.  Sed ne nur kun Andreas Künzli eblas konatiĝi dank’ al la lasta numero de GEA-periodaĵo. El la intervjuo kun Hansjörg Kindler, alivorte Trixini  la leganto ekscias multajn interesajn epizodojn el la vivo de vaste konata E-magiisto. Ja li  estis ankaŭ pastro, vicprezidanto de Eŭropa klubo, li aktivis kiel helpanto por rifuĝintoj dum la balkana milito kaj en la germanan li tradukis la libron de Spomenka Stimec „Kroata milita noktolibro”. Li daŭre gvidas E-kursojn, prelegas kaj ĉiam volonte akceptas inviton roli kiel magiisto dum la E-aranĝoj. Trixini same kiel ĉiam pli multaj lastatempe pledas por la instruado de E-o en la bazaj lernejoj, rekte deklarante: “….se Esperanto ne estos instruata jam en la elementaj lernejoj, ĝi restos hobio por sufiĉe malgranda grupo”. Trixini krome atentigas pri la neceso de sentruda varbado akcentante, ke la plej bona varbanto por E-o estas tiu, kiu pefekte parolas ĝin”. Multajn informojn – ankaŭ personajn ni trovas sur la paĝoj de GEA, ekzemple pri novaj GEA-komisiitoj Winfried von Wallis kaj Gunnar Fischer. La unua estras la novan komisionon por la Eŭropa Laboro,  dum la alia kompetentas pri aktuala bildo de E-muziko,  povante respondi ankaŭ en la germana la demandojn el sia granda sciobazo. Atentindaj estas ankaŭ la eksplikoj de Rudolf Fischer pri la junia parolduelo ĉe „Europa-Union” en Berlino,  kie E-o estis prezentita antaŭ grava publiko. Sed temas nur pri  kompletigo de la apuda  germana raporto de Martin Schäffer. Evidente tio estas komprenebla por la germanlingva leganto, mi bedaŭrinde povas sole noti la eventon. La lasta „Esperanto aktuell” alrigardas ankaŭ iujn el siaj venontjaraj aranĝoj, kiel  la majan centjariĝon de Esperanto  en Augsburgo kaj venontjaran GEA-kongreson en Essen per prezento de ĝiaj LKK-anoj.
 En la lastaj tagoj atingis nin ankaŭ la 4-a numero de “Pola Esperantisto” redaktata de Kazimierz Leja,  Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza.  Per siaj kovriloj ĝi informas kaj aprobe rilatigas  sin al la decido de UEA okazigi  la Universalan Kongreson de Esperanto en la 2009-a jaro  en Bjalistoko. Aliajn decidojn de la lasta UK, inkluzive de la interparolo kun nova UEA-prezidanto Probal Daŝgupta por Pola Radio la pola leganto ricevas represe el “Libera Folio”.  Enkonduke la ĉefan lokon en tiu ĉi numero de “Pola Esperantisto” okupas polemika opiniinterŝanĝo inter la ĉefredaktoro Kazimierz Leja kaj la prezidanto de PEA, Stanislaw Mandrak pri la estonteco de tiu ĉi periodaĵo kaj la pola E-movado. Malgraŭ daŭra akcentado, ke “Pola Esperantisto” estas revuo sendependa kaj ne periodaĵo de PEA lastnumere iom pli multnombre - aŭtore kaj represe - aperas informoj pri la pola kaj internacia E-movado. Iom malfacilas konjekti la ruĝfadenon en la aperigo de iuj artikoloj, kvankam sendube interesa estas la kompilaĵo de Tomasz Chmielik pri Izrael Lejzerowicz, rememoroj pri Julis Balblin kaj pri pastro Henryk Paruzel, kies 30 mortodatreveno pasis ĉi-jare. La religia vivo de polaj esperantistoj speguliĝas per kelkaj kontribuoj cetere. En artikolo de pastro Józef Zielonka.  Ĝi eĥas en la raporto de Halina Komar pri la vivo de esperantistoj aktivantaj en la Universitato de la Tria Aĝo en Nowy Sącz kaj en la raporto pri la 18-a Ekumena E-Kongreso en la pola Pelplin.
Fine de nia nusemajna rendevuo kun la E-gazetoj ni danke konfirmu la ricevon de la membrogazeto de E-Societo de la sveda Gotenburgo,  en kiu – krom informo pri interesa semajnfino en kursvilaĝo Mullsjö ni trovas ia. informojn pri la planataj aŭtunaj kursoj, partopreno en la kvartala – tio estas ekstermovada - aranĝo,  dum kiu oni planis disvastigi informojn pri sia klubo mem kaj Esperanto ĝenerale.