• Pollando invitas: Supraśl
  • 22.09.2007
Nur antaŭnelonge ni informis pri la fakto, ke unu el la plej valoraj polaj  kulturtrezoroj, la tn. Kodeks Supraski [Kodo de Supraśl], kiel iu el la plej valoraj antikvaĵoj de la slava lingvo kaj skribo en la mondo estis registrita en la listo de la Monda UNESCO-memoro. La kodo - kiel ni jam informis - dum kelkaj jarcentoj troviĝis, fine iom forgesita en la klostro de Supraśl.  Post ĝia retrovo  en la 19-a jarcento oni forveturigis ĝin dividinte en tri partojn. Nun  ĝia plej ampleksa fragmento  151-paĝa denove -  post tempesteca historio - troviĝas en Pollando, en ĝia Nacia Bilioteko. Antaŭnelonge okazis eksterordinara evento, unufoja kelkhora publika prezento de tiu trezoro. Spure de tiu informo ni direktiĝu al Supraśl en la orienta Pollando, la urbeto najbara al la korproksima al esperantistoj Bjalistoko.
Antaŭnelonge Supraśl - opiniata grava turisma-kultura kaj eduka centro en la regiono - situanta apud la samnoma rivero solenis la jubileon de sia 500-jariĝo. Unu el ĝiaj atutoj, krom la salubra klimato estas interesaj antikvaĵoj. Unu el ili fundamentis la establon de la urbeto kaj estas ligita kun la menciita jam kodo. Nome en la 1498-a jaro la vojevodo de la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj, alivorte de la Pola Reĝolando kaj Granda Litova Princolando Aleksander Chodkiewicz venigis tien la unuajn monakojn, kiuj vivis laŭ la oredena regulo de sankta Bazilo la  Granda. Ili baldaŭ trovis tie   lokon konvenan por la bezonoj de monakoj, praktikantaj la ermitan vivon for de la urba bruo kaj civilizacio. Jam en la 1501-a jaro estis konsekrita ilia unua ligna kiro kaj ĉirkaŭ ĝi plukreskis la klostraj konstruaĵoj. Post ĝia baldaŭa forbrulo  kreiĝis gotikbizancstila kiro,  masonita. En la 16-a jarcento oni ornamis ĝin per murpentraĵoj de la serbdevena pentristo Nektarij,  reliefe ligantaj al la sudeŭropa tradicio de la orienta Eklezio. Meze de la 17-a jarcento la interno de tiu kirko riĉiĝis per impona baroka ikonostaso,  kiu estis verko de Andrzej Modzelewski en Gdansko.  La tuton kompletigis en la sekva jarcento baroka ligntegaĵo. Samperiode, te. en la 16-a jarcento okazis intensa primastrumo de la ĉirkaŭaĵo. Kreiĝis vico da konstruaĵoj kun la mastruma karaktero – muelejo, bierfarejo, segejo, brikfarejo, kahelproduktejo ka. Iuj el ili,  kiel fiŝbredaj lagoj aŭ legomĝardeno transdaŭris ĝis hodiaŭ. Komence de la 17-a jarcento kiam la klostro akceptis la regulojn de la Unio de Brześć, tio signifis la agnoskon fare de parto de la ortodoksaj episkopoj el la Reĝolando de Ambaŭ Nacioj de la  supera rolo de la Romkatolika Eklezio sekvis laŭvica,  fama etopo en la disfloro de la monaĥejo. La monakoj vivantaj laŭ la reguloj de sankta  Bazilo la Granda lasis eksterordinaran spuron en la pola kulturo de la 18-a jarcento. Ekzemple la establita de ili en Supraśl fine de la 17-a jarcento presejo, apud tiuj en Wilno kaj Poczajewo estis la plej granda presejo de la ordeno. Baldaŭ komencis funkcii ilia paperproduktejo. Aldonendas, ke en tiu presejo aperis verkoj ne sole kun la religia karaktero. Tie ekzemple estis ankaŭ presitaj la unuaj polaj eldonoj de la verkoj de Swift kaj Voltaire. Oni presis ne sole en la pola, sed ankaŭ en la malnovkrikslava lingvo, krome en  latino. La klostra biblioteko enhavis tiajn perlojn kiel diversajn kodojn, inkluzive la menciitan mondfaman Kodon de Supraśl. Kreiĝis tiam laŭvica komplekso de la klostraj konstruaĵoj, en kiu la ĉefa elemento estas la trietaĝa palaco de la abatoj. Samtempe tiuperiode la klostro famiĝis kiel kleriga-eduka centro,  en kiu kiel abatoj funkciis elstaraj polaj katolikaj ĥierakiuloj. En la kirkokriptoj eterne ripozas reprezentantoj de la plej famaj polaj gentoj. La kadukiĝo de tiu grava kultura centro venis kunlige kun la falo de la Pola Respubliko. Post la 3-a dispartigo de Pollando en la 1795-a jaro Supraśl ektroviĝis en la prusa aneksoparto kaj la havaĵon de la klostro oni likvidis. En la 1807-a jaro la tuta  bjalistoka provinco estis enkorpigita en la Rusan Carejon kaj la rusaj aŭtoritatoj forigante  Brześć-Union instalis tie orotodoksulajn fratojn, kiuj estadis tie en la jaroj 1839-1915. Post la 1-a mondmilito la klostro ektroviĝis en la administra kompetento de la Pola Estraro de la Ŝtataj Havaĵoj kaj ekde la 1930-a la klostrokonstruaĵoj denove estis ligitaj kun religiaj instancoj. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito ĝis la 1941-a jaro garnizonis tie rusaj trupoj,  tutece ruiniginte la internojn de la sanktejo. Finfrapon donis germanoj retiriĝante en la 1944-a, kiuj eksplodigis la historiajn havaĵojn. Post la postmilita rekonstruo la klostraj konstruaĵoj servis komence por la laikaj celoj kaj nun – post malfacilaj disputoj -  la tuta objekto estis transdonita al la pola ortodoksa Eklezio.
Aldonendas, ke  post la malsukcesa kontraŭcara insurekcio de la 1861-a jaro Supraśl dum kelka tempo vigle evoluis kiel la teksindustria centro. Tamen tiu elano velkis kaj Supraśl  perdis sian ĉi-sferan pozicion  favore al Bjalistojko en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento, kiam ĉi-lasta ektroviĝis rekte ĉe la varsovia-petersburga fervoja linio.   La fabrikoj en Supraśl trafis fine de la 19-a jarcento en la judajn manojn, sed la industria evoluo de la urbo baldaŭ ricevis definitivan mortobaton, post kiam retiriĝantaj germanaj trupoj en 1994 – krom la menciitaj religiaj objektoj -  eksplodigis ĉiujn fabrikojn de la urbo. Kvankam la teksa industrio ne reviviĝis,  konserviĝis vico da vidindaj konstruaĵoj. Nun Supraśl estas la komunuma ĉefurbo. La proksimeco de Bjalistoko ebligas al ĝiaj firmaoj flori kaj dungi alktkvalifikitajn specialistojn. En sia aktivado la nuntempa Supraśl koncentriĝas pri servoj, turismo, sporto kaj eduko. Ĝia estonteco ligiĝas kun la agnoskita rolo de kuracloko kaj ekspozicia salonego de la regiono. Krome Supraśl ekde la 1993 malfermiĝis al la mondo, trovinte kaj evoluigante partnerajn kontaktojn en Eŭropo kaj intime  kunlaborante kun najbaroj plej proksimaj.
Aldonendas, le Supraśl kreas al siaj loĝantoj kaj gastoj eksterordinaran eblecon teni la kontakton kun la naturo pro siaj eksterordinare favoraj kondiĉoj de aktiva ripozo. Entute, specifa mikroklimato de la ĉirkaŭanta ĝin Knyszyn-Arbarego, etoso de la kulturlimejo ebligas refreŝigi la fortojn, forgesi pri la grandurba hasto kaj bruo,  kaj pri la  tedaĵoj de la panakira tago.