• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 25.09.2007
Se eĉ en niaj lastaj trarigardoj ni havis la okazon konfirmi jam E-periodaĵojn, kiuj notis retrorigarde la lastan Universalan Kongreson en Jokohamo la septembra numero de “Esperanto” estas al ĝi dediĉita tutece.  Rememore, fote, raporte, kalejdoskope. Estas kortuŝe jam en la komenco konatiĝi kun kelkaj kontrastigaj komparoj de tiu, kiu partoprenis la antaŭan tokian Universalan Kongreson en la 1965-a, nome  Giuseppe Grattapaglia. Por mi aparte interese estis trovi en liaj rememoroj komparon de la kongrestemoj – kiuj de “Oriento-Okcidento” en la 65-a, evoluis 42 jarojn pli poste al “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”, kiu en la prelego de prof. Tsuda Yukio ricevis apartan akcenton “Okcidento super Oriento”. Tiu prelego estis prezentita inaŭgure, sed kongressemaje kiel kutime disvolviĝis apartaj kongrestemaj debatoj, kiujn sumigas la reĝisoro de la temo, Usui Hiroyuki. Lian artikolon apudas la tekstoj jen de la prelego de prof. Tsuda Yukio, jen de la rezolucio, kiu spegulas resume la dumkongresajn diskutojn. En nia trarigardo mi ŝatus aparte citi kelkajn konkludajn vortumojn de Usui Hiroyuki koncerne la kongrestemajn debatojn. “Gravas por ni konstati, ke la roloj povas modifiĝi aŭ eĉ ŝanĝiĝi en la intercivilizaj/kulturaj kontaktoj. Se la komence citita vortumo de Tsuda (okcidento super oriento) esprimas partan veron, ĝi tamen riskas dividi kun tiu sama superregado de okcidento kulpon pri rigida esencismo malhelpanta nin rimarki reciprokan influadon inter kulturoj.  Fakte ne temas pri iu “okcidento” mem, sed tro rigidaj konceptoj pri “okcidento” kaj “oriento”,  kiuj nevidebligas diversajn liberajn interŝanĝojn (io, kion la kongresa rezolucio nomis “interlokaj dialogoj”). Esperantistoj ja konscias pri la malegaleco ekzistanta inter lingvoj de la mondo, sed multe malpli  ofte pri interkulturaj problemoj kaj precipe pri tiuj kaŭzataj pro malegaleco inter kulturoj. La Universala Kongreso en Jokohamo espereble fariĝos unu el la komencoj por tio, ke ni atentu ankaŭ pri tiaj problemoj ne malpli gravaj en la nuna epoko de tutmondiĝo kaj ne sole en “oriento” – fino de la citaĵo.
La Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo signifis ne sole la intelektan streĉon, sed sur la organiza platformo ankaŭ plurhorajn debatojn de ĝia decidorgano, nome la Komitato, kiu nunjare elektis novan gvidan skipon de la Asocio. La septembra numero de “Esperanto” ebligas ne sole konatiĝi iom proksime kun la siluetoj de tiuj, kiuj laboros en la asocia estraro  dum la plej proksima oficperiodo. Dank’ al ampleksa kaj detala raporto de la Ĝenerala Direktoro de UEA ĉiuj ricevas fidelan alrigardon al la trapaso de 3 komitatdebatoj en Jokohamo. Eblas sole komenti – nenio kaŝita!
 Se ja,  kiel kutime la programo de la Universalaj Kongresoj estas pli bunta. Ĝi ne sole  traktas la kongresan temon aŭ laboran kongrresparton. Ankaŭ tiu ĉi bunto  de la plej grava esperantista asembleo de la jaro speguliĝas en la septembra “Esperanto” per la “Kongresa Kalejdoskopo”,  kaj “Kongresa Panoramo”, prezento de la  rezultoj de la kulturaj konkursoj – komencante de la belarta kaj oratora – finante je konkurso pri la simbolo por la 100-jariĝo de UEA. La septembra numero de la oficiala UEA-organo havas ankaŭ dokumentan  karakteron, prezentante la salutmesaĝon de Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la tekstojn de la Ferma Parolado de la nova prezidanto Probal Daŝgupta kaj de la Kongresa Raporto de la Ĝenerala Sekretario de UEA, Barbara Pietrzak. El la unua mesaĝo de Probal Daŝgupta, direktita al la esperantista komunumo dum la ferma solenaĵo ni citu mallonge vortojn, kiuj sufloras la agadlinion de la nova UEA-prezidanto:  “Mi intencas tiri vian atenton al la intensa ĝojo, kiun mi spertas renovigante niajn amikecojn, malgraŭ tiom da faktoroj, pro kiuj sobra aŭ objektiva taksmaniero instigus nin antaŭdiri baldaŭan disfalon de ĉiuj niaj kunestemoj kaj kunagemoj.  La povo ĝoji estas grandega forto. Ni havas ĝin.  […..] el tio naskiĝu nova kompreno de UEA.  Mi volas, kun via helpo, plifirmigi niajn instituciojn kaj niajn celojn, sed rekompreni ilin pli kongrue al niaj aktualaj realaĵoj. Farante tion, ni foje bezonos malsimple pensi kaj debati”. Tutcerte,  por ke tio efektiviĝu la E-komunumo devas iom lerni ankaŭ la novan stilon de la aktuala UEA-prezidanto,  por ke el malsimplaj pensoj kaj debatoj fruktu klara kaj neflankendevojiga celado de la tuta komunumo. Fermante la septembran numeron de “Esperanto” ni tamen jam menciu pri la apero de la reta versio de la numero oktobra, en kiu daŭre eĥas la 92-a UK kaj someraj E-aranĝoj en Japanio. Sed pri ĝi ni parolos, kiam atingos nin ĝia papera versio.
La kongresan tripaĝan raporton enhavas ankaŭ  la ĵus atinginta nin “Zagreba Esperantisto”. Kompreneble ĝi estas multe malpli ampleksa, aliflanke kelkloke elstarigas tiajn facetojn, kiel kontribuon de kroataj esperantistoj al la kongresa programo. En la 3-a numero de la gazeto de zagrebaj esperantistoj aperas ankaŭ - malsama ol la redakcia kompilo pri la 92-a UK -  ampleksa raporto pri la 7-a Kongreso de Eŭropa Esperanto Unio en Maribor, Slovenio el sub la plumo de Zlatko Tišljar. Kompletigas ĝin  la konsideroj de Radenko Milošević pri lingva labirinto de Eŭropa Unio, traktitaj dum la kongreso en Maribor. Per ili  li aparte prilumis la situacion de la kroata lingvo.  Se temas pri la raporto de  Zlatko Tišljar tutcerte apartan atenton meritas la fakto de vasta amaskomunikila eĥo de la kongreso kaj akceptita fina dokumento. Ĝi ricevis formon de  letero al la slovena registaro, kiu en la unua duono de la 2008-a jaro prezidos Konsilion de Eŭropo. Kiel ni legas: “La dokumento havas 5 punktojn inter kiuj estas peto subteni la iniciaton de slovaka vicprezidanto Čaplovič  peti Eŭropan Komisionon aranĝi je  interregistara nivelo okupiĝon pri lingva politiko, iniciati fondon de nova fondaĵo de EU, kiu financus malpli grandajn neregistarajn organizojn, kiuj havus projektojn subtenantaj edukon pri eŭropa konscio, peti la registaron subteni la iniciaton de Marko Pavliha enkonduki en  eŭropajn lernejojn nedevigan studobjekton “Edukado por eŭropa konscio”, kies parto estus lernado de Esperanto kaj peti la registaron uzi en sia informado dum la 2008-a jaroankaŭ Esperanton”. Fino de la citaĵo aparte emfazenda en la Tago de la Eŭropaj Lingvoj, pasonta merkrede, la 26-an septembro  kaj perspektive en la kunteksto de la 2008-a kiel Jaro de la Lingvoj proklamita de UNO.
Kompreneble “Zagreba Esperantisto” krom raporto pri tiuj du kongresoj notas ankaŭ aliajn somerajn E-eventojn, kiel ILEI-konferencon,  IRIS-festivalon kaj kongreson de hungaraj esperantistoj, renkontiĝon de E-familioj, sed ja finnan “Artan Lumon”. Unualoke “Zagreba Esperantisto”  omaĝas la 120-jariĝon de la Internacia Lingvo, sed ni ja ankaŭ ricevas la informon,  ke sian jaran  renkontiĝon kroataj esperantistoj planas novembre en Rijeka, kie la loka E-mdio festos sian propran jubileon de la 100-jariĝo. Cetere al  tiu jubileo aparte donas la atenton la ĉefredaktoro de la revuo. Sed ĉio ĉi ne elĉerpas la ampleksan enhavon de la revuo – pere de kiu la leganto ricevas riĉan alrigardon al la nuno kaj historio de la kroata E-komunumo, pri kiu oni zorge memorigas sojle de 100-jariĝo de la Kroata E-Ligo solenota venontjare. Estas afero neniel duba, ke dank’ al “Zagreba Esperantisto” sur nia revumerkato aperis vere leginda periodaĵo estanta grava informilo pri tiulanda lingva komunumo. Volonte ni do citu ankaŭ el la enkondukaj vortoj de la redaktoro, ĝuste se temas pri la  informa rolo de “Zagreba Esperantisto”. “Ni celas esti bona informilo, en kiu pro nura neprovoko de disputoj ni ne rifuzos publikigi la negativaĵojn de nia movado. Por atingi tiun celon ni invitas vin reagi je niaj teksto, ĉar nur per viaj reagoj ni povas fiksi la redaktan strategion”. Nu tiuj reagoj ne mankas,  pri kio atestas la speguliĝantaj sur la leterkestaj paĝoj viglaj reagoj de la legantoj. Kun plezura surpriziĝo mi trovis, ke ankaŭ nia pritrakto de la revuo el la 31-a de julio speguliĝas en tiuj ĉi leterkestaj paĝoj. Cetere aldonendas,  ke “Zagreba Esperantisto” disponas jam pri sia aparta retpaĝo, libere konsultebla,  malferma por viyitoj, komentoj kaj novaj enhavoj.