• Pollando invitas: Skwierzyna
  • 29.09.2007
Ĉi-semajne ni invitas al  Skwierzyna, la urbo kies ĉirkaŭaĵoj estas eksterordinare piotereskaj kaj turisme atrakciaj, riĉaj je arbaroj, riveroj kaj lagoj. La arbaroj okupas  preskaŭ 70-procente la teritorion de la komunumo de Skwierzyna kaj estas rekta paradizo por la fungoplukantoj, ŝatantoj de silento, trankvilo kaj piediraj vagadoj. Tiu ĉi regione volonte rendevuas ankaŭ ĉasistoj kaj fiŝhokantoj. La riveroj Warta, kaj tutaparte Obra fariĝinte la rezidejo de kastoroj  liveras ravimpresojn dum la vagadoj laŭ ĝiaj variaj bordolinioj. La ĵus menciita rivero Obra kune kun la itinero de la postglaĉeraj lagoj kun krutaj bordoj, longaj kaj malvastaj, zigzakaj kaj profundoj konsistigas la plej ravan sur la Pola Ebenaĵo akvoitineron, kiu  longas 220 kilometrojn.
La unuan fojon la nomo de la Skwierzyna, latine “civitis Nove Squerin” aperis en la dokumento el la 1312 jaro,  en kiu margafo de Brandenburgio Waldemar, atribuinte la vilaĝon Popowo al la cisterciana klostro en Zemsko,  kiel la limon indikis la havaĵojn apartenantajn al Skwierzyna. La origino de la urbo dronas tamen en la historio, ĉar konserviĝis neniuj dokumentoj el la frumezepoka periodo. Kaj ĉi-rilate necesas aldoni, ke la plej foran historion vualis ne la barbara aktivado de la homo, sed incendioj, kiu eĉ 6-foje plagis la urbon. La konserviĝintaj dokumentoj nur fragmente ebligas enirigardi malantaŭ la historikurtenon. Laŭ aŭtoroj de tiuj maloftaj fontmaterialoj,  skribaj kaj kartografiaj Skwierzyna plukonstruiĝis el malgranda fiŝkaptista setlejo establita apud la riverpasejo ĉe la kunfluejo de Obra kaj Warta-riveroj. Tie kruciĝis ankaŭ gravaj kontinentaj kaj akvaj itineroj favorante la urboevoluon. Tie ĉi plej verŝajne laŭ kronikoj la reĝo Boleslao la Kurbobuŝa transpaŝis la riveron por forpeli pomerianojn, kiuj “vid-al-avide aŭdacis konstrui sian burgon”.
Laŭ legendo la urbon Skwierzyna estbalis princo Świętopełek ĉirkaŭ la 1208-a jaro atribuinte al ĝi la unuajn urborajtojn. Pli certa estas tamen la aserto, ke el fiŝkaptista, sekve bazara setlejo en la 12-a evoluis urbo,  kiu fine de la 13-a jarcento ricevis sian lokdokumenton. Tio fakte ne multe spronis ĝian evoluon, ĉar Skwierzyna situante lime de Wielkopolska-regiono, Pomerio kaj Brandenburgio devis batali por sia ekzisto kontraŭ siaj najbaroj. Ŝangante sian apartenon en la daŭro de la historio  ja ĝi en bona memoro tenas la reĝon Władysław la Kubuta, la  reganton en la 14-a jarcento,  dank’ al kiu Skwierzyna estis revenigita por pli ol 400-jara periodo al Pollando, kio favoris politikan trankvilon kaj evoluon de la nacia konscio. Rekonemfaze pro la urboevoluo, bonstato kaj kreskanta prestiĝo Skwierzyna en la 1530 jaro ĝi ricevas proprajn urbokolorojn kaj blazonon. Samtempe dank’ al pluraj privilegioj kaj atribuitaj rajtoj la urboevoluo akcelis, kvankam periodoj de prospero interplektiĝas kun tragedioj, kiuj trafis la urbon. Epidemioj,  inundoj, tramarŝoj de militistaj trupoj – dum la 13-a milito, la sveda inunudoinvado kaj la 7-jara milito – fruktis per prirabado, priŝtelado, perfortoj. Ankaŭ disputoj kun abatejo en Bledzew pri la ĉirkaŭaj arbaroj kaj herbejoj, kun Brandenburgio pri komerca trafiko laŭe de Warta-rivero negative speguliĝis en la urboeveolo. Aliflanke periodoj de trankvilo favoris riĉigon de la urba kaso, spronis evoluon kaj riĉiĝon de la loĝantoj. Bazon por tio donis unuavice metioj kaj komerco. Skwierzyna  famis pro la teksado, ŝufarado, bierfarado, drapproduktado, komercado per ledoj, feloj, greno kaj ligno. La urban bonstaton favoris ankaŭ impostoj,  kiujn devis pagi ne sole  vizitantoj, komercistoj,  sed ankaŭ la urboloĝantoj mem. En la 16-18-a jarcentoj  Skwierzyna tamen estis enloĝata ne sole de poloj, sed ankaŭ germanoj  kaj judoj. Plej multnombraj tiuperide estis germanoj, kiuj ankaŭ plej ofte troviĝis en la urboaŭtoritatoj, decidante pri la plej gravaj aferoj de Skwierzyna. La 2-a dispartigo de Pollando en la 1793 jaro radikale ŝanĝis la politikan kaj ekonomian situacion de la urbo, kiu ektroviĝinte en la prusa aneksoparto restis – escepte de mallongaj periodoj - sub la regado de Prusujo, sekve la Germana Imperio. Tiu periodo negative influis la naciproporciojn en Skwierzyna. Se ankoraŭ komence de la 19-a jarcento poloj konsistigis pli ol la duonon de la loĝantaro, fine de la sama jarcento  sole unu trionon.
La prusa regado ligiĝis kun la envivigo de nova leĝaro, ŝanĝo de mezur- kaj pesunuj, monopolizo de la tabakkomerco. Samtempe oni komencis la konstruadon de multaj vojaj kaj fervojaj ligoj. Post la plaga incendio en la komenco de la 19-a jarcento ŝanĝiĝis ankaŭ la karaktero de la konstruaĵoj. Oni komencis masoni brikdomojn, la malnovaj stratoj ricevis pavimon; kreiĝis la novaj, Kreiĝis ankaŭ konstruaĵoj de la publika uzo. Komence de la 20-a jarcento Skwierzyna dank’ al elkonstruo de elektrejo en Bledzew ricevis elektran prilumon kaj la plej belaj lanternoj ĉirkaŭis ia. la foirplacon. La ekonomia evoluo spronis la administracian, sekve de kio Skwierzyna  fariĝis la distrikta urbo. La periodo inter la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj ne favoris la urbon, pro ĝia strategia situo inter Pollando kaj la Germana Regno. Ĉesis funkcii la iamaj vendomerkatoj, falis komerco, malkreskis la komerca navigado laŭ la rivero Warta, aperis la fantomo de senlaborco. La urboaŭtoritatoj dezirante kontraŭi la furiozantan inflacion emisiis proprajn monerojn. Post multaj klopodoj por elkonduki la urbon el marasmo  oni sukcesis  venigi  al  Skwierzyna militistan garnizonon,  kio grave plibonigis por jaroj la situacion de la urbo kaj la vivon de ĝiaj loĝantoj. Malgraŭ ĉiaj obstakloj la urbo kreskis kaj beliĝis, fariĝinte ŝatata ripoloko por la berlinanoj. La militeksplodo ne kaŭzis apartajn damaĝojn. Ĝis januaro 1945 Skwierzyna aspektis, same  kiel antaŭmilite.  Sed kiam la urbon eniris rusaj trupoj ili komencis laŭplene detrui ĉion, kio havis kiun ajn valoron kaj estis senutilia por la armeo. Sekve la urbo estis detruita 60-procente, prirabita ĝis tia grado je siaj mebloj kaj hejmaj aranĝaĵoj, ke kun malfacilo eblis aranĝi la oficejon de la novaj urboaŭtoritatoj. La postmilitaj jaroj ligiĝis ne sole kun la rekonstruado, daŭra garnizonado de armeaj trupoj, sed kun la ankaŭ hommigrado. La urbon forlasis germanoj, venis tien poloj el la orientaj randregionoj. La urbo poiome estis rekonstruata kaj en la 1995-a solene festis la 700-jariĝon de la atribuo de la urborajtoj fare de  Przemyslaw la 2-a. Kun ĉiu jaro  Skwierzyna beliĝas kaj senĉese estas bona startoloko al la ĉirkaŭaj arabaroj, lagoj kaj riveroj.
Forlasante Skwierzyna ni enpaŝu iun el ĝiaj historiaj vidindaĵoj,  la 700-jaran preĝejon de sankta Nikolao Episkopo, kiu estas menciita jam en la dokumentoj el la 1226-a jaro. Komence temis pri konstruaĵo ligna, ekde la fino de la 15-a jarcento tiu ĉi loke staris masonita sanktejo konstruita en la malfrugotika stilo. Nun ĝia plej malnova trezoro estas la monumenteca krucifikso el la 18-a jarcento, tamen kiel la plej valoran donacon kaj antikvaĵon el la 17-a jarcento necesas rekoni la faman gracodonan bildon de Dipatrino el la pola randregiona urbeto Klewań, nun ukraina,  antaŭ 2-a mondmilito apartenanta al Pollando. Dum jarcentoj la piaj kredantoj konfidis al  Dipatrino, sur tiu ĉi bildo siajn zorgojn kaj multajn ricevis ne sole gracojn. Nome la pentraĵo famiĝis ankaŭ  kiel la miraklofara. Ankaŭ dum la 2-a mondmilito antaŭ Klewańska Dipatrino senĉesis favorpetaj preĝoj. Kiam en majo 1945 estis jam sciate, ke poloj devos forlasi sian hejmlokojn,  ili kunportis kun si kaŝe, antaŭsentante ke neniam ili sukcesos reveni,  plurajn kultoobjektojn kaj ankaŭ la miraklofaran bildon.