• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 02.10.2007
En ĉiam pli da E-revuoj eĥas la lasta Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo. Multan lokon dediĉas al ĝi diversaspekte la 10-a nunjare  “La Ondo de Esperanto”. Malfermas  tiun revusegmenton ampleksa artikolo de la nova UEA-prezidanto, Probal Daŝgupta, la artikolo verkita marĝene de la jam traktita de ni kaj aperinta pli frue en tiu ĉi periodaĵo,   artikolo de Giorgio Bronzetti. Ja tiu ĉi aŭtoro titolinte sian artikolon “Nerezignebla renovigo”,  reage je sumigo de la duobla oficperiodo de Renato Corsetti per sia titolo instige provokis la novan gvidanton de UEA. Sukcese! Probal Daŝgupta deklaras: “..Mi ĉerpas el tiu atentigo du lernaĵojn.  Unue, ni restu ĉe la facilaj amikecoj, sed volonte trovu kaj plenumu urĝajn bezonojn.  Portu malpeze la eventualajn sinoferojn kaj sukcesu aspekti interesaj.  Due, forĝu ne nur interpersonajn amikecojn ie-tie, sed inkluziveman kaj kreskantan amikaron. Pentru ja esperantistan bildon pri la tutsocia estonteco. Sed fidu al unuopule ŝoforataj kreskoj, ne al devigoj. Servu sentrude, kaj per tiu servado kresku ĝis tutsocia amplekso” – fino de la citaĵo.
Sed la menciita artikolo de Bronzzeti provokis pli multajn legantojn reagi aferkerne kaj ankaŭ ne plene aferkerne. Prefere   kritike al la figuro de la nova, apenaŭ elektita  prezidanto,   reagis prof. Hans Eichhorn, kiu  sian kritikon apogas sur la impreso post la ferma solenaĵo en Jokohamo ne rimarki en Probal Daŝgupta “bataleman prezidanton”. Bruno Graf ankaŭ esprimas sian dubon, ĉu la nova prezidanto provos kaj povos renovigi UEA. Bonŝance per sia  lasta frazo “Post unu jaro ni scios pli” li donas ja kelkan ŝancon al la novelektita UEA-gvidanto.  
Sed en la septembra “La Ondo” la leganto trovas ne sole reagojn “ad personam”, te. en la kunteksto de la impresoj pri la figuro de la nova prezidanto. La artikolo de Giorgio Bronzetti fruktis ankaŭ per du aliaj, multe pli aferkernaj kontribuoj. Tiu de Miroslav Malovec aperas sub la simptoma titolo “Ĉu ni havas strategion?". La titolo iom eŭfemisma, ĉar ni ĉiuj scias pri la ekzistanta kaj ne forgestita strategia plano. Sed Miroslav Malovec la ĉefan atenton donas al la strategio en la kuneksto de la nova realo,   en kiu funkcias esperantistoj – nome la  interreto. Lia konkludo sumiĝas al la konstato: “Mankas oficiala tutmovada pilota projekto, al kiu la retanoj povus sendi siajn laboraĵojn por konservado kaj por envicigo en komunan sistemon. Mankas movada arkivo de elektronikaj materialoj”. La manko ne signifas,  ke nenion oni faras ĉi-rilate. Nome tiu atentigo de Miroslav Malovec venas unuflanke en momento, kiam ni jam aŭdis en la antaŭelekta periodo la deklaron de Probal Daŝgupta, ke li intencas reinventi UEA, ĝuste en la komputila epoko. Aliflanke jam dum la jokohama Universala Kongreso iuj povis  konatiĝi kun la ideo pri iu tutmovada projekto rilata al  E-o, la movado kaj multlingveco.  
Por mi persone interesaj reage al la artikolo de Bronzzeti estas la opinioj de Ivo Durwael en la lasta “La Ondo”. Ili koncernas la informadon, kiu denove aperis en Jokohamo kiel la estrarana respondeco.  Ivo Durwael mem pri la informado respondecis en la periodo 1989-1992, kaj kiel li  sincere deklaras, nur parton de tio, kion en sia artikolo li relanĉas li sukcesis realigi. Sed eble tio ne tiom gravas. Gravas liaj sufloroj, same kiel kelkaj ideoj ĉi-kampaj de Giorgio Bronzetti.  Fakto, ke en la nuna estraro estas restarigita la respondeco ”informado”  klare elmontras,  ke la informbreĉon koncerne eksteran kaj internan informadon, inkluzive la edukadon de informontoj ene de niaj vicoj,  oni konscias ŝtopenda.  
La jokohama kongreso eĥas verdire en ĉiuj periodaĵoj, kiuj troviĝas sur mia tablo. Aparte bunte en la duobla aŭgusta-septembra numero de “Nova Vojo”. Inaŭguras ĝin la bonveniga saluto de DEGUĈI Kurenai, la Kvina Spirita Gvidantino de Oomoto, kiun en modela esperanto aŭdis tiuj, kiuj partoprenis la fakan kunsido de Oomoto en la 92-a Universala Kongreso  de Esperanto. La Honora Prezidanto de EPA uzis la okazon por en sia mallonga saluto, esprimi lige kun la 120-jariĝo de E-o sian konvinkon, ke ..”en proksima estonteco nepre venos la tempo, kiam Esperanto ludos nesupozeble grandan rolon. Tenante ĉi tion en la kapo, ni devas sin pretigi tiel, ke iam ajn venu la tempo, kiam la mondo kaj homaro bezonos Esperanton kaj ties internan ideon.” – fino de la citaĵo.
La raportoj pri Oomoto fakkunveno kadre de la Universala Kongreso, kiel ankaŭ pri la aliaj dumkongresaj aranĝoj plenigas japane preskaŭ la tutan numeron de “Nova Vojo”. Reference al Oomoto fakkunsido ni menciu mallongan E-kontribuon de Joel Brozovsky, kiu en la kunteksto de sia 12-jara staĝado ĉe Oomoto, elstarigis la interkulturan faceton de siaj spertoj enkontigitaj en Japanio. Kiel ni jam aliokaze informis post la jokohama UK en Ajabe disvolviĝis la aranĝo “Bonvenon al Oomoto en 2007”. Evidentiĝas tamen, ke jam antaŭkongrese la lokojn Ajabe kaj Kameoka vizitis karavane esperantistoj sub la gvido de Petro Chrdle. Aparta raporto detaligas la trapason de tiu vizito kun esperantistoj el 4 eŭropaj landoj. En la lasta “Nova Vojo” ne  mankas iom kritika retrorigardo al la UK en Japanio. Tacuo Huĝimoto lakone taksas ĝian sukceson laŭ la vidpunkto, kiun reliefe elstarigas la  titolo de lia felietono “UK ĉefe dependas de la kongresejo”.
Malpli da pritaksoj,  pli da informoj en la kunteksto de la aŭgusta UK ni trovas en la septembra numero de la sveda “La Espero”. Ĝi gastas en nia trarigardo kiel aparta “saluto de niaj svedaj aŭskultantoj”, en kies nomo tiun ĉi numeron peris al ni Lars Westman, al kiu pro tiu ĉi afableco ni elkore dankas.
Dank’ al tiu ĉi numero ni ricevis multajn informojn pri la aktivadoj de svedaj esperantistoj, inkluzive ilian federacian kongreson kaj ĝojis  aparte pli bone konatiĝi kun Christer Lörnemark. Li nun ĉefe laboras pri parollingva korpuso de Esperanto, te. kolekto de transskribaĵoj, surbaze de kiuj oni kalkulas oftecojn de vortoj, radikoj kaj kolakacioj. Sed ĉeokaze ni ekscias, ke  li estis kaj estas ankaŭ aktiva membro de la sveda E-movado, komponisto kaj kunaŭtoro de la plej nova libro pri Zamenhof, kiun li kunaŭtoras kun Leif Nordenstorm. Mian scivolemon incitis la deklaro de Christer Lörnemark pri  la preferata libro. Nome  li deklaras ĉi-kuntekste  “La Faraono-n”,  pri kiu mi estis ravita jam sojle de mia esperantistiĝo. Do fariĝinte iom pli matura esperantisto mi legis ĝin unupire  eĉ trifojojn sinsekve. Sed tio kondu nin sole al la atentigo, ke ankoraŭ ĉi-jare la sveda “La Espero” pretigas literaturan numeron – en kiu povos aperi noveloj, poezioj kaj popularsciencaj artikoloj en Esperanto sendotaj de la legantoj.
Fine de nia nunsemajna trarigardo la atenton ni donu al la  lasta “Medicina Internacia Revuo”, kiu venis komence de septembro. En sia enkonduka artikolo la ĉefredaktoro Włodzimierz Opoka omaĝas la memoron de la forpasintaj profesoro Yamazoe  kaj profesoro Popov kaj atentigas pri la venontjara  Internacia Medicinista E-kongreso en Krakovo,  por kiu oni serĉas kontribuojn fakajn kaj historiajn, konsiderante, ke UMEA en la 2008-a solenos sian 100-jaran jubileon.
La priparolata numero de “MIR” jam enhavas du  historiajn kontribuojn pri Internacia Medicinista E-Konferenco en Belgio en la 1989 kaj pri la 8-a  IMEK en  Litovio en la  1991. Sed krome la leganto trovas kelkajn fakajn kontribuojn, ia. pri aŭtismo kaj utiligo de endoskopio en kardiokirurgio. Per aparta omaĝa felietono Sakutaro Tadokoro rememoras la figuron de elastara japana medicinisto kaj esperantisto,  profesoro Saburoo Yamazoe, al kies vivverko tutcerte eblas kalkuli Anglan-Esperantan kaj Esperantan-Anglan Medicinajn Terminarojn.