• Pollando invitas: Pszczyna
  • 06.10.2007
Ĉi-semajne mi invitas vin direktiĝi kun ni al la sudo de Pollando, kie en la  monteta regiono kun agrikultura karaktero,  en kiu tamen multan lokon okupas arbaroj kun abundo de la ĉasbestoj troviĝas nia celloko,  la urbo Pszczyna. Pszczyna estas ne sole unu el la plej malnovaj, sed ankaŭ plej belaj sileziaj urboj de la Supra Silezio kun enormaj turismaj-ripozigaj valoroj.
Al Pszczyna,  difinata la perlo de Silezio logas kaj la kastelo ĉirkaŭita per rava panorama parko, kaj la konserviĝinta  mezepoka urboplano de ĝia foirplaco kaj la malnova urboparto,  kaj pluraj arkitekturaj vidindaĵoj el la 18-a/19-a jarcentoj.
Sed unue kelkfraze pri ĝia historio. Kiel aparta administracia centro Pszczyna estis notita en la 1407-a jaro, sed 100 jarojn pli frue oni jam trovis la unuan dokumentitan pri ĝi mencion. La urbo ekzistis multe pli  frue,  kreiĝinte ĉe la vigla komerca itinero el Rusio tra Krakovo kaj Cieszyn al la suda Eŭropo. La unua kastelo de la polaj Piast-dinastiaj princoj staris ĉi tie jam en la 12-a jarcento.  Lime de la 13-a kaj 14-a la ĝi estis fortikigita kaj ĉirkaŭita per fosaĵo. Ĉe ĝiaj piedoj konstruiĝis la  burgo.  La regado de la piastdinastiaj princoj finiĝis tie realtive frue, nome en la 16-a jarcento, kiam princo de Cieszyn,  Kazimiro la 2-a vendis siajn havaĵojn al la hungara magnato Aleks Turzo. Poste la regiono kaj la urbo kelkfoje ŝanĝis siajn posedantojn kaj  ankaŭ ŝanĝiĝis la aspekto de la kastelo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Kaj ĝuste ĝi estas la ĉefa logaĵo en Pszczyna.
En la 2-a duono de la 16-a jarcento la kastelo estis alikonstruita en renesanca stilo. Post la incendio en la  1737-a oni rekonstruis ĝin en la stilo baroka. Al du aloj aldoniĝas la.  En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento la kastelo estas la lastan fojon alikonstruita en la stilo de franca klasikismo. Tiam ĝuste ĝi  ricevis la palacan aspekton. Estis tiam konstruita la interna korto kun porveturila arko kaj reprezenta ŝtuparo imitanta tiun en  la versajla palaco. Ĉe la  unua etaĝo kreiĝis reprezenta manĝosalono. Estis ŝanĝitaj fasadoj kaj alikonstruita tegmento. En tiu formo la rezidejo de grafoj von Hochberg, sekve alprenintaj la titolon princoj von Pless transdaŭris ĝis hodiaŭ.
En la 1922-a jaro sekve de la plebiscito Pszczyna revenis al la pola ŝtato. Tio okazis sekve de tri sileziaj insurekciojn,  kiujn partoprenis la loĝantoj de Pszczyna, en kiu ili  deklaris sin flanke de Pollando. En la 1936-a jaro kreiĝis en la palaca parko nova nekropolo, en kiu eterne ripozas iuj membroj de la princa familio. Aldonendas cetere, ke la kastela parko kun la surfaco de 48 hektaroj  estas opiniata kiel unu el la plej belaj en la tuta Silezio. Ĝia origino ligiĝas kun la renesancstila alikonstruo de la kastelo en la 16-a jarcento, kiam proksime de ĝi estis instalita legomĝardeno, kaj en la nordokcidenta segmento de la nuna parko kreiĝis best-protektejo. Tiu malfrurenesanca ĝardeno estis alikonstruita en la mezo de la 18-a jarcento. 100 jarojn pli poste  ĝi estis transformita en la panoraman anglastilan parkon, kaj tian karakteron ĝi konservas ĝis nun.  Preskaŭ tuj  post la milito – nome en la 1946-a jaro  – oni malfermis la kastelon por la publiko. La komenco estis tre modesta. La ekspozicio troviĝis sole en kelkaj ĉambroj de la 1-a etaĝo, prezentante objektojn de la malnova ornama arto, konserviĝintajn  el la periodo, kiam en la kastelo rezidis la familio Hochberg.
Nun en la kastelo de Pszczyna  funkcias unu el  tre maloftaj en tiu parto de Eŭropo Muzeo de la palacaj internoj. La devenantaj el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcento, saviĝintaj 80-procente internoj ravas per sia aŭtentikeco. Salonoj kun imponaj speguloj, rokokstilaj postumentoj, kristalaj lustroj kaj oraĵumitaj murkandelingoj impresas per pompo kaj brilo.  Ĉambroj plenaj de tolaĵoj, vazoj, ĉasistaj akcesoraĵoj impresas  kvazaŭ la geprinca paro nur antaŭ momento forlasis ilin por iom promeni enparke.
Baze de la fotofokumentoj,  disponigitaj de la familio de princoj von Pless, arkivaj objekto-registroj oni rekreis la internojn de la magnata rezidejo, inkluzive la apartemenojn de la imperiestro Wilhelm la 2-a, kiu kun sia stabo rezidis en la palaco dum la 1-a mondmilito. Oni revenigis la iamajn funkciojn kaj aspektojn de la palacaj ĉambroj,  malkovrante la originalajn murkolorojn kaj orumadojn. Valoras atentigi, ke la Kastela Muzeo en Pszczyna pro ĉiuj ĉi konsevistaj laboroj estis  premiita per honora diplomo de la organizo “Europa Nostra”, okupiĝanta pri la protektado de la eŭropa kultura heredaĵo kaj  natura medio.
La muzeo prezentas konstantajn kaj portempajn ekspoziciojn. En la konstantaj eblas admiri la kastelajn internojn el la 19-a jarcento – ĉambrojn, salonojn, pentraĵgalerion, bibliotekon, paradan ŝtuparon, kaj ankaŭ rekonstruitajn internojn de la Imperiestraj Apartementoj (dormoĉambron, vestejon, kabineton kaj salonon), krome armilĉambron kun la eŭropaj kaj orientaj armiloj el la periodo ekde la 16-a jarcento ĝis la intermilitaj jaroj de la 20-a.
Sed la kastelo rolas ne sole kiel muzeo, sed kiel centro de la kultura vivo. En la Spegula Galerio ornamita per imponaj speguloj kun la surfaco de 14 kvadrataj metroj okazas ekde la 1979-a jaro ĉiujaraj rendevuoj de la muzikŝatantoj sub la titolo “Vesperoj ĉe Telemann”. Temas pri  koncertoj de la ĉambra muziko, omagantaj  la estadojn de Georg Philipp Telemann, kiu kiel kortega komponisto de Pszczyna-princoj gastis tie komence de la 18-a jarcento. Ankaŭ ĉi tiu iniciato la kastela Muzeo estis distingita en la 2-mila jaro. Ĝi ricevis la premion de  Georg Philipp Telemann, atribuitan de la aŭtoritatoj de Magdeburgo pro la flegado de memoro pri tiu fama baroka komponisto.
Kun la kastelo estas ligita cetere ankaŭ la memoro pri la edzino de la lasta princo rezidanta en Pszczyna Daisy von Pless, kiun venis ĉi tien en la 1891-a jaro kaj mortis en la 1943 en – ne tre fore troviĝanta -  Wałbrzych.  
Preskaŭ tutece nian viziton en  Pszczyna ni limigis al la  kastelo kaj ĝia Muzeo.
 Sed malmultaj scias, ke Pszczyna famas ankaŭ pro... bizonoj. Al la ĉirkaŭaj arbaroj ili trafis meze de la 19-a jarcento kaŭze de la lokaj  cervoj, kiuj ege ekplaĉis al caro Aleksandro la 2-a, kiu venis ĉi tien ĉasvizite. Kontraŭ 20 cervoj princo von Hochberg ricevis el Białowieża Praarbaro unu bizonon kaj tri femalojn, kiuj donis komencon al la bizona grego en Pszczyna. Nun oni asertas, ke pli ol 50 procentoj de la monda populacio de bizonoj genetike estas ligitaj kun tiu ĉi loko. Ĉiuj ĉi bestoj en la mondo estas registritaj en aparta genealogia libro. En Pollando ekzistas du bredliniaj – tiu de Białowieża kaj Pszczyna. En la 80-aj jaroj kelkaj ekzempleroj de tiuj bestoj el Pszczyna trafis eĉ al la argentina La Platta.  
Pszczyna do logas ne sole la amantojn de la historiaj memoraĵoj, sed ankaŭ naturamikojn.