• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 09.10.2007

Denove sur mia skribotablo troviĝas “Sennaciulo”, la julia-aŭgusta numero,  bunte kaj riĉe retrorigardanta al la okazinta en Parizo,  fine de julio,  80-a SAT-kongreso. Fakte  tiu ĉi numero pridokumentas ĝin jen per riĉa, kolora fotogalerio, jen spegulante kelkajn fluojn el la debatoj, koncentriĝintaj ĉirkaŭ la temo “la klasbatalo”.  Krom plurpluma aliro de tiu temo la leganto trovas resumon de la kongresaj laborkunsidoj kaj la tekston de la kongresa Deklaracio kaj Gvidrezolucio. Ne mankas informaj konkludoj el la debatoj pri la revuo mem, laŭ kiuj ni ekscias,  ke oni klopodos varbi skipanojn de la redakcio el diversaj landoj, ke oni daŭrigos la regulan aperigadon de dosieroj. Jam ĉi-numere la leganto informiĝas, ke la dosieroj de la plej prokismaj numeroj traktos la temojn: “Etika vivo” kaj “Handikapuloj”. Mian atenton ĉi-numere - krom la alrigardo al la laboroj de SAT-kongreso - kaptis ampleksa rezonado de Zlatko Tiŝljar kontraŭ la membriĝo de Kroatio en NATO kaj kulturaj paĝoj dediĉitaj ĉi-foje al la virina korpo. Cirilo – al kiu paranteze ankaŭ nia redakcio kore gratulas pro la enmondiĝo de ĝemeloj, cetere dum la parizaj  kongrestagoj, sian kontribuon finas per la vortoj – eble preferinde legotaj de viro, sed ja pensigaj: “Kio nova pri la virino? Ĉio kaj preskaŭ nenio. Ŝi restas magia estaĵo, sed mi foje dubas pri ĝia realeco. Foje, nur restas kompleksa parfumo…..”.

Eĉ se ni flankenmetas tiun ĉi prikongresan grandparte numeron de “Sennaciulo”, ni ja malfermu la sampoŝte venintan duoblan numeron de “Sennacieca Revuo”, kies motto eksplikas – ni citu laŭvorte: “Homaj Rajtoj kaj precipe laboristaj rajtoj estas nia afero. Ni uzas kaj propagandas uzadon de E-o kiel internacia komunikilo inter ĉiuj progresemaj kaj liberpensemaj homoj”.

Nu, se eĉ ne eblas en nia trarigardo pli detale speguli la riĉan kaj diskutprovokan enhavon mi almenaŭ notu, kelkajn el la plej interesaj laŭ mi kontribuoj de tiu ĉi numero de “Sennacieca Revuo”. Tutcerte apartenas al ili la komenca artikolo de Gary Mickle “Ĉu Esperanto povas savi la “kulturan diversecon”, la tradukita teksto pri “La rajto de Israelo esti rasisma” kaj la kontribuo de  Vinko Markov pri vivuldiverseco. Kompreneble legindas ĉiuj aliaj kontribuaĵoj kaj ĉiu leganto trovos en tiu numero ion, kio provokas al personaj sin-rilatigoj kaj enpensiĝoj.

La aliaj E-gazetoj surtable laŭaspekte estas certe iom pli modestaj, kio ne signifas neinteresaj. Evidente iel proksiman al la rezonmaniero de Sat-anoj artikolon ni trovas en la lasta “La Movado” el Japanio, la unua oktobra periodaĵo en nia trarigardo. Nome KABA Toyohiko reference al la nova libro pri Verda Majo – kvazaŭ listigas kronologie tiujn, kiuj kontraŭis la oficialan politikan starpunkton de Japanio,  alkondukante nin al la lastaj sociaj protestoj rilate la japanan engaĝiĝon en Irako. Sed la ĉefa tezo de la aŭtoro de tiu ĉi eseo – cetere prezentita dum ILEI-konferenco en Ranzan - estas, ke “Nuntempe en Japanio pli kaj pli fortiĝas ŝovinisma etoso, tial ŝia konvinko (do de Verda Majo) ankoraŭ nuntempe ne perdas aktualecon”. Evidente en la oktobra numero de “La Movado” eĥas ankaŭ eventoj ligitaj kun la 92-a UK en Jokohamo, sed ili perefere estas la japanlingvaj. Des pli mian atenton kaptis la recenza opiniesprimo  de Saliko el Finnlando pri la porkongresa numero de “La Movado” – tutece esperantolingva kaj riĉkontribua, kiu ne sole por ŝi “estas  valora memoraĵo de la jokohama kongreso en 2007”.

La lasta UK kelkontribue eĥas en la lasta numero de “Starto”, la organo de Ĉeĥa E-Asocio. Ne nur ja temas pri buntaj informoj pri la trapaso, elektoj, rezolucio. Ankaŭ pri la personaj impresdividoj, kiuj venas el sub la plumo de Petro Chrdle. Li jen proksimigas siajn rerenkontojn kun la dojeno de tiu ĉi movado kaj la kongeso, Kurisu Kei, cetere ne sole esperantisto sed ja ankaŭ specialisto pri la ĉeha filologio.  Jen per alia daŭrigota kontribuo la sama aŭtor, te.  Petro Chrdle rakontas pri sia  plurnacia karavana aventuro al Japanio. Ĉe tiu  itinero ne mankis la vizito en la sankta loko de Oomoto, Ajabe kaj proksima Oomoto-centro en Kameoka. “Starto” bunte raportas pri la lastaj dumsomeraj aŭ limsomeraj aranĝoj, interesaj projektoj, kaj eksteraj eĥoj. Inter ĉi-lastaj kun scivolemo mi ekskciis pri  la rememora programo en la ĉeĥa radio pri la iamaj E-elsendoj de “Verda Stacio” en Brno, la programo  aŭdiĝinta komence de aŭgusto.

La  dumsomeraj esperantistaj vojaĝoj eĥas riĉe en la oktobra “Magdeburga Folio” el Germanio. Evidentiĝas,  ke  ne malmultis tiuj, kiuj krom kelkaj elektitaj programeroj el la bunta programo de la jokohama UK utiligis sian viziton en tiu fora lando por konatiĝi kun Japanio pli proksime. Al tiuj apartenis Liba kaj Floreal Gabalda – kiuj detale priskibas siajn konatiĝojn kun Japanio. Sed evidentiĝas, ke ne malpli interesaj povas esti la konatiĝoj en Eŭropo,  pri kio  atestas la unua parto de la impresoj pri la nunjara vizito en Norvegio, kiuj impresoj venas el sub la plumo de Inge Bartling. Tiujn, kiuj ankoraŭ ne estis en Magdeburgo certe logos la priskribo de redaktoro Dieter Dungert pri la ĉi-tiea monaĥejo “Nia Kara Sinjorino”. Krom tiu segmento en la magdeburga revuo ne mankas  la plej freŝaj informoj pri kaj el Herzbergo, la E-urbo. Samnumere laŭ “Libera Folio” la leganto de tiu ĉi “dumonata, informa, distra forumo por opiniinterŝanĝo”, ekscias pri la  planataj aktivadoj de la eksa, longjara UEA-prezidanto, Renato Corsetti.

Salutvortoj de TEJO-prezidinto, David Emil Wikstroem  inaŭguras la numeron de la lasta “Tejo Tutmonde”. Lakone, sed ne senemocie li adiaŭas sian 11-jaran aktivadon en la junulara medio. Sampaĝe Olga Khromova el Moldavio/Ukrainujo/Ĉednestrujo prezentas sian  esperantovojon kiel TEJO-membro.  Tutcerte la plej interesa en la lasta numero de “Tejo-Tutmonde” estas ampleksa pritrakto de la projekto “E@I”,  alivorte Esperanto ĉe Interreto. Nome krom la jam funkciantaj projektoj, kiel lernu.net aŭ edukado.net, Nitobe-centro nun oni prepariĝas al la informportalo pri E-o, la movado kaj multlingveco, al la agado rilate la 2008-an,  kiel Jaro de Lingvoj proklamita de UNO,  al kreo de gramatik-kontrolilo por E-o. En la planoj troviĝas la projekto “lernu lingvon” por pere de E-o, sed ne nur  lerni multajn lingvojn, virtuala prelegejo kaj kunsidejo kaj nova traduksistemo. Kelkaj el tiuj interretaj projektoj  estas konataj kaj uzataj pli vastskale. Plej parto estas finance subvenciata de ESF.

Lastatempe eblas ricevi la impreson  ke por multaj ne plu gravas reala E-komunumo, sufiĉas  tiu virtuala. Jen alia ekzemplo de virtuala realo “Klaku.net”, pri kiu eblas legi samnumere en la lasta “TEJO Tutmonde”. Cetere interrete eblas informi pri sia TEJO-agado per de la paĝaro tejo.org.  Sed aktuale tute ne virtuale oni serĉas novan TEJO-volontulon. Momente tiu devos kontinue deĵori kaj labori en la CO de UEA en Rotterdamo. Inter kelkaj antaŭkondiĉoj troviĝas ia. la neceso scipovi la anglan aŭ francan kaj mem zori pri la laŭleĝa permeso restadi dum necesa periodo en Nederlando.

Eblas volontuli en Nederlando en la nomo de TEJO, eblas volontuli en Afriko iom malpli longdaŭre, sed kun la ŝanco entrepreni la instruadon de E-o en internaciaj labortendaroj kun internacia partoprenantaro kadre de la aktivadoj de humaneca asocio CAVOT,  pri kio informas ĉi-numere Jeanne-Marie Cash.

La Ago-tago delonge estas la tradicia okazo, dum kiu lokaj grupoj kaj landaj asocioj tra la mondo aranĝas informajn eventojn cele al la kuncivitanoj kaj amaskomunikiloj. Delonge ankaŭ  tiu informa tago – kelkfoje nun la tuta semajno eskapas de la origina oktobra funkciperiodo. Lastnumere de “TEJO Tutmonde” pri sia junia Agotago raportas reprezentanto de la E-klubo el Santiago de Kuba.

Eblus konkludi, ne gravas dato, gravas tiuj aktivadoj en la reala mondo, en la kontaktoj kun ekstermovadanoj, aŭ se vi preferas eksterkomunumanoj.