• Trarigardo de la E-Gazetaro - 16.12.03
  • 23.12.2003

Fenikso, organo de nederlandaj esperantistoj, raportas pri strategia forumo, kiu komence de septembro arigis en Utreĥto ĉirkaǔ tridek reprezentantojn de nederlandaj esperantistaj organizaĵoj. Oni diskutis kvar tezojn, kiujn la redakcio nomis „iom provokaj”. Ili jenas: 1. Naciaj Esperanto-asocioj ne plu havas ekzistorajton en nia rapide „tutmondiĝanta” socio. 2. Esperanto-asocioj devas plifirmigi la ligojn al aliaj sociaj organizaĵoj. 3. Eǔropaj instancoj neniam akceptos Esperanton. 4. Interreto savos Esperanton. La tezon pri malneceso de Esperanto-asocioj oni ne apogis, pri la ceteraj oni esprimis pli-malpli ĝeneralan konsenton. Nederlandaj esperantistoj ne kredas do je akcepto de Esperanto fare de eǔropaj instancoj, kvankam la analizoj pri la kialo estas diversaj. Kelkaj opinias, ke la homoj, kiuj estas plej potencaj kaj sukcesaj en la nuna sistemo, evidente ne volos ĝin ŝanĝi. Aliaj pensas, ke la kaǔzo de la nesukceso estas la esperantistoj mem, kiuj estas neefikaj en sia informado, kaj ofte eĉ maleefikaj.
Samnumere oni publikigas la unuan parton de tre interesa laǔtema progresiga kurso de Esperanto. Oni kunmetis esprimojn kaj tipajn vortligojn, kiuj koncernas korpopartojn. Estas aldonitaj tradukekzercoj por la uzantoj de la nederlanda lingvo. Manke de ampleksa frazeologia Esperanto-vortaro la ideo ŝajnas tre valora. En la longa esprimvico pri nazo oni demandas ekzemple: Kio ofte estas la efiko de malvarmumo sur la nazon? Kaj jen estas sufiĉe riĉa eblaro: La nazo likas, kataras, gutas. Oni ekhavas nazinflamon, muknazon, riniton, nazkataron, nazgutadon. Oni iĝas muknazulo, nazmukulo, nazkatarulo, nazlikulo aǔ nazfluulo. Oni ofte ternas. Lastatempe la vetero en Eǔropo estas aĉa, do ĉi-temaro certe tre aktualas.
La ĵus menciita tezo de nederlandanoj pri la neceso kunlabori kun neesperantistaj instancoj trovas konfirmon en Inter-Ligilo, bulteno de Esperanto-Societo de Gotenburgo, kiu prezentas tiaspecan kunlaboron sur la loka nivelo. En 13 novembro nombro da asocioj estis invititaj de la Urba departamento pri kluba kaj sporta aktivecoj (...) Temis pri tiuj asocioj, kiuj ricevis ekonomian apogon pro laboro por egaleco inter viroj kaj virinoj kaj pro laboro helpi al enmigrintoj integriĝi en la svedan socion. Kio estas rimarkinda, temkernan trakton en la bulteno ricevis ankaǔ neesperantistaj asocioj kunpartoprenintaj en la programo. Ekzemple reprezentantino de la sporta klubo por muzulmanaj virinoj rakontis pri sporto kaj naĝkursoj por muzulmanaj virinoj en la gotenburgaj antaǔurboj Hisingen kaj Frölunda. La virinoj havas proprajn vesperojn en naĝejo - alie ili certe ne partoprenus en naĝkursoj. La strebado estas igi la virinojn mem respondeci por la agado kaj ne atenddi gvidadon de aliaj. (...) Nun estas longaj atendvicoj al la naĝkursoj. Mi supozemas, ke iuj el la kunpartoprenintaj asocioj reciprokis, informante en siaj bultenoj pri la agado de esperantistoj. Tiamaniere Esperanto prezentiĝus ne kiel abstrakta lingvo, sed kiel ilo por konkretaj taskoj.
La germana Esperanto akutell mencias aperon de astronomia terminaro en 92 lingvoj! Ĝin preparis membroj de Astronomia Esperanto-Klubo kaj oni povas trovi ĝin en la interreta paĝo de la klubo.
Interese aspektas la demando starigita de Rudolf Fischer: Ĉu Esperanto iom post iom perdos sian regulecon? La aǔtoro inspiriĝis per eldiro de skeptika sciencisto, kiu tezis en la germanlingva gazeto Neues Deutschland, ke kontraste al unufontaj lingvoj angla kaj hebrea Esperanto ne havas ŝancon ĉar ĝi fontas el pluraj. Priskribinte malfavoran reagon de la esperantista medio Fischer konfesas, ke la opinio igis lin tamen pripensema kaj li mem citas kelkajn ekzemplojn de rimarkitaj neregulaĵoj en Esperanto, kiel vortformoj de la tipo alies aǔ singulara uzo de ge-. Oni devas do demandi sin - daǔrigas Fischer - ĉu la prezo de „natureco” estas la perdo de reguleco? Do ĝuste laǔ la aserto de profesoro Eisenberg. Mi bedaǔras, ke tiuloke la artikolo preskaǔ finiĝas kaj la lasta alineo apenaǔ respondas la demandon. La aǔtoro ĝojas, ke la lingvokomunumo mem realigas la lingvan evoluon, kio konformas al natura lingvo. Li opinias tamen, ke iom da efika planado estas ankaǔ necesa. Kaj ĉe mi restas sento de nesufiĉo, ĉar finfine kiel do „efike plani” se Fischer mem citas ekzemplojn de spontana lingvoevoluo. Mi ŝatus ekkoni lian opinion tiurilate.
La tradukisto estas revuo dediĉita al literaturaj tradukoj el skandinavaj lingvoj al Esperanto kaj el Esperanto al la islanda. Ĉi-foje inter la esperantigoj troviĝas ankaǔ la komenca fragmento el la romano de Haldór Laxness „Sendependaj homoj”, tradukita de Baldur Ragnarsson. Laǔ la redakcia informo antaǔ tri jaroj islandanoj elektis ĉi tiun romanon libro de la jarcento. Ĝia esperantigo nun atendas eldonon. Mi tuj komencis kompari la unuajn alineojn kun la pola traduko, kiun Maria Skibniewska faris pontlingve, helpe de la angla. La diferencoj montriĝis multe malpli grandaj, ol mi atendis, kio atestas pri tre konscia laboro de ĉiuj tri tradukistoj (ja ankaǔ tiu de la islanda al la angla). Diferencoj ekzistas antaǔ ĉio en iom komplikaj priskriboj. Esperante oni legas pri la ebena herbogrundo laǔflanke de la rivero, kie la jarcentoj kuŝas flank-ĉe-flanke en malegale superkreskitaj padoj eltretitaj de ĉevaloj de pasintaj tempoj dum en la pola traduko estas „vastaj ĉeriveraj ebenaĵoj, kie de jarcentoj herbo kovras malebenan padon, eltretitan de ĉevalaj hufoj en fora pasinteco”. Padoj fariĝis do la sola pado, kaj ilia malegala superkreskiteco estis interpretita kiel malebeneco.
La revuo Kosmos popularigas verkojn de dana filozofo Martinus. Ĉi-numere troviĝas fragmentoj de liaj verkoj, kiuj prezentas la Martinusajn konceptojn pri justo, nemortigado kaj strukturo de kunlaboro. Samnumere troviĝas rememoroj de ĉeĥino Andrea Pešlová pri periodaj internaciaj Martinus-renkontiĝoj en la dana loko Klint. Mi unuafoje venis al Klint, kiam mi estis 22-jara, kaj mi partoprenis en internacia semajno. Mi estis kiel fiŝo en la akvo. Mi povis paroli la anglan kun la plimulto (...) Mi eltrovis, ke multaj homoj parolas ian strangan lingvon, pri kiu mi aǔdis en mia lando, sed ne vidis iun uzi ĝin. Kaj ĉi tie en Klint homoj uzis ĝin. Estis surprizo por mi, kaj mi decidis lerni tiun lingvon por povi paroli kun aliaj homoj (...) Do venontan jaron mi povis partopreni en la esperantaj studrondoj kaj legi Martinus en Esperanto, kiun mi trovas pli facila ol ĉeĥan tradukon. Tiu ĉi ekzemplo montras, ke praktika utileco de Esperanto povas esti grava motivo por lerni la lingvon. Kaj ŝajnas ke ni – esperantistoj mem – kelkfoje pri tio forgesas.
La bulteno Aǔstria Fervojisto antaǔanoncas ekskurson kadre de la venontjara IFEF-Kongreso en la hungara urbo Sopron. Ĝia celo estos la loko Eisenstadt kun la kastelo de la princoj Esterházy, ligita kun la aktivado de fama klasik-perioda komponisto Joseph Haydn. Kaj Informa Bulteno de Bolonja Esperanto Grupo sciigas pri nova porasocia sidejo, aĉetita per heredaĵ-mono ricevita post nepo de la grup-fondinto. En ĝia inaǔguro partoprenis preskaǔ 80 personoj.
Eĥ, se ĉiu esperantista grupo en la mondo ricevus tian heredaĵon... Nu, mi certe povus legi pli da bultenoj. Adiaǔas vin foliume via –
Wojtek Usakiewicz