• Trarigardo de la E-Gazetaro - 23.12.03
  • 28.12.2003

Plurfoje en decembro ni parolis pri la plej diverslokaj Zamen-renkontoj kaj solenaĵoj, apartan atenton donante al tiuj, kiuj okazis kunlabore kun oficialaj polaj centroj eksterlande. Ni menciis pri la tradicia ĉi-koncerne Zamenhof-festo en la Pola Instituto en Vieno, intima kunlaboro de esperantistoj kun la Pola Instituto en Berlino, jam kelkjara kunlaboro de la kalingradaj esperantistoj kun la pola ĝenerala konsulo en Kaliningrado kaj pri la nunjaraj kontaktoj de esperantistoj kun la pola ambasadoro en Rigo.
La decembra “La ondo de Esperanto” ĝuste kiel sian tiu-monatan gaston prezentas personon, kiu ne estas esperantisto, sed persono tre favore rilatanta al la kunlaboro kun la esperantistoj, ambasadoro Jaroslaw Czapiński. Tion, siatempe jam aŭdis niaj geaŭskultantoj, kiam mi antaŭ unu, du jaroj interparolis kun li en nia programo. En la intervjuo por “La Ondo de Esperanto” ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, Jarosław Czubiński rakontas pri si private, pri sia kariero, la laboro de diplomato, la nun tre aktuala afero en la polaj-rusaj aferoj lige kun la enkonduko de vizo-devo por rusoj, kono de la rusa kaj aliaj lingvoj kaj evidente pri Esperanto.
Tutcerte ĉiujn interesos, kion la plej altranga pola diplomato en Kaliningrado – la unusola regiono en Rusujo, kun kiu Pollandon ligas rekta limo asertas pri Esperanto. Jarosław Czubiński responde klarigas, ke – mi citas: > Mi jam dufoje diris publike en Kaliningrado – en la Balta Esperanto-Forumo kaj en la pasintjara Zamenhofa Semajnfino – ke por mi, kiel polo, Esperanto havas apartan signifon, se oni konsideras, kie la lingvo aperis, kiu ĝin kreis kaj kiujn ideojn ĝi alportis. La pluvivon de la lingvo kaj de la ideoj klare pruvas la nombro de la homoj, kiuj parolas Esperanton, kaj la mapo sur kiu oni povas marki la lokojn, kie Esperanto estas uzata. Tio tre ĝojigas min kiel polon kaj kiel homon, por kiu la lingvoj havas grandegan signifon. La ideo estas unika. Mi ĵus menciis, ke mi devis lerni iom da vortoj en la lingvoj de ĉiuj vizititaj landoj por interkomunikiĝi kaj sekure vivi tie. Estus multe pli facile, se ekzistus unu komune akceptita lingvo. Bedaŭrinde, tia lingvo ankoraŭ ne ekzistas<. “La ondo de Esperanto” en la fino de sia intervjuo atentigis sekve, ke la esperantistoj jam parolas Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj, ankaŭ en Eŭropo. Ambasadoro Jarosław Czubiński, reage atentigas, ke >unu el la bazaj principoj de EU estas ebligo de kontaktoj inter la ordinaraj homoj, ke ili povu interkonsenti mem. La rolo de la esperantistoj en tio estas granda, ĝi similas al la rolo de la amaskomunikiloj. Oni neniam povas atingi interkonsenton, pri kiu mi menciis, sen la homoj, kiuj volas kaj povas koni la situacion de la najbaroj. Tial ni havas rilatojn kun diversaj sociaj movadoj kaj organizaĵoj, ankaŭ kun la esperantistoj.
Danke al viaj renkontiĝoj – substrekis ambasadoro Czapiński - esperantistoj ekscias pli multe pri la reala stato en Kaliningrada regiono, Pollando, Litovio... Tiun rolon ni bone vidas. Ni invitas esperantistojn al la konsulejo de Pollando ne nur pro la deveno de la lingvo, sed ankaŭ ĉar temas pri interŝanĝo de informoj. La forto de Esperanto estas la forto de la homoj, kiuj kuraĝe decidis lerni ĉi tiun lingvon kaj sentime komunikiĝi per ĉi tiu lingvo. Temas pri granda kuraĝo kaj mi volonte gratulas ĉiujn, kiuj faris tiun decidon<.
Mi persone asertas, ke tiu citaĵo el multe pli ampleksa intervjuo de la pola ĝenerala konsulo, Jaroslaw Czubiński meritas nian apartan atenton. Kiel mi jam kelkfoje atentigis en interparoloj kun esperantistoj en diversaj landoj, esperantistoj povus multe pli kuraĝe frapi la pordon de polaj konsulejoj, ambasadoj, institutoj trovante tie ne nur intereson por sia laboro (eĉ se eble ne ĉie), sed ankaŭ multkaze helpon en la kunrealigado de iuj temoj, disponigo de ejoj por diversaj organizataj aranĝoj. Tiaj kontaktoj ne nur havas la tn. “propagandan signifon”. Unuavice ili montras al la ekstera mondo – tiusence al la medio de diplomatoj – pri kies informpera rolo ni ne forgesu - realajn E-mediojn, kiuj reliefigas ke “tiun bazan principon de EU” – kiel mencis ambasadoro Jaroslaw Czubiński – “ebligi kontaktojn inter la ordinaraj esperantistoj” – la membroj de la E-komunumo realigas ekde la komenco de sia ekzisto, realigas ĝin senĉese nun – ankaŭ sojle de la vastiĝanta EU.
Kvankam la decembra “La Ondo de Esperanto” kiel ĉiam aperigas siajn konstantajn rubrikojn, krome varian bukedon de pli aŭ malpli aktualaj informoj pri la E-aranĝoj en la tuta mondo en la formo de iom ampleksaj raportetoj, gravajn movadajn informojn, kiel tiun pri la serĉado de kandidatoj por la posteno de la Ĝenerala Direktoro de UEA mi decidas atentigi vin pri felietono de konata esperantisto, Roman Dobrzynski. Li prezentas kelkajn rezonadojn pri la angla lingvo en la nuntempa mondo, kiel premispunkton preninte iun skandalon en pola lernejo – vaste diskutitan en la amaskomunikiloj, nome ke iu instruisto – cetere de la angla lingvo – estis psike kaj fizike lezita de siaj lernantoj. La kulpintoj estas jam punitaj kaj la skandalo estas preteksto ŝpini kelkajn opiniojn pri la tn. lingva imperiismo.
Fakte ne tre rekte, sed estas fakto, ke plimulto de polaj gejunuloj estas sieĝataj per trudinformoj pri la signifo de la angla kaj komencas iom nature oponi tiun trudan informkampanjon. Ĝi nunjare eksplodis en Pollando kun aparta forto, kredigante ke ĉiuj en la mondo, tutcerte en EU parolas la anglan kaj necesas ĉiel kaj ĉiuetape ĝin alprorprigi por certigi sukcesan karieron al la niaj infanoj - plej bone jam al la beboj, kiam tiuj ankoraŭ troviĝas subkore de la patrino.
Kompreneble Dobrzyński prezentas siajn spertojn kaj propran starpunkton, sed valoras iom sekvi ĝin, konsiderante, ke temas pri fenomenoj, kiuj ja daŭras de kelkdek jaroj: >En Pollando verŝajne ankaŭ en aliaj postkomunistaj landoj la angla ĉesas esti, kiel ĝin sentis mia generacio mistera ŝlosilo al la mondo. Ĝi farigis rutina studobjekto, simpla lerneja ŝarĝo, cetere tre malfacila. Kelkaj el miaj junaj interparolantoj diris, ke en iliaj lernejoj oni povas eĉ rimarki malemon lerni la anglan. Ĉu la lernantoj ne aŭdis pri la graveco de tiu ĉi lingvo? Kontraŭe, ili tro multe aŭdis kaj daŭre tro aŭdas. Tiamaniere naskiĝas eble subkonscie la “sindromo de altrudo kaj opono”. Roman Dobryzński asertas, ke simila junula rezisto okazis siatempe kaze de la rusa lingvo en Pollando. Nun kun tiu aserto mi ne konsentas, ĉar tutcerte la reziston al la rusa fundamentis ne sole junula rezistemo, sed tute konkrete politikaj motivoj. Sed ne pri tio ni koncentriĝu. La ĝisnunaj opinioj ja estas ĝenerale konataj aferoj. Kiel do? “Ĉu temas nur pri emocioj? - retorike demandas la aŭtoro. Kaj respondas “La nuntempa junularo estas racia, ĝi facile rimarkas la profundiĝantan abismon inter la poranglalingva propagando kaj la reala bezono de tiu lingvo. La nunaj lernantoj propraokule vidas la seniluziiĝon de iliaj pli aĝaj kolegoj, kiuj vane lernis la anglan. Ĝenerale la rezultoj de la lernado estas mizeraj. Ankaŭ tiuj, kiuj pene atingis pli altan nivelon, plej ofte ne trovas eblecon praktike utiligi sian lingvokonon. Tio ja ne malhelpas al la prospero kaj dinamika evoluo de giganta instruindustrio de la angla – en ekzemple Pollando, kie ĝi ne estas panaceo je senlaboreco plaganta la gejunulojn”.
Sed ni formetu la decembran “La Ondo de Esperanto”, kvankam ne – ankoraŭ du vortoj. La unua – kovrilpaĝe krom Halina Gorecka el la redakcio videbliĝas milde ridetante nia redakcia kolego Miĉjo Wyszogrodzki, ene inter diversaj raportoj troviĝas ankaŭ tiu de Nishinaga Acushi pri la miniatura UK en Kameoka – alie la 90-a Japana E-Kongreso, kiun apudas la komuna foto al almenaŭ parto de la entuziasma partoprenantaro, kiun kongreson partoprenis inter kelkcent japanaj esperantistoj ankaŭ 22 nejapanaj gastoj de la kongreso. Multe pli amplekse pri tiu ĉi kongreso raportas la decembra “La revuo orienta” kiu per la fotoj, sed ja ĉefe raportoj retrorigardas al buntaj du tagoj. Sed pri ĝi ni informos venontsemajne, kiel ankaŭ pri aliaj E-gazetoj, kiuj lastatempe atingis la redakcion.
Barbara Pietrzak