• Trarigardo de la E-Gazetaro - 30.12.03
  • 31.12.2003
Kiel unu el la lastaj periodaĵoj de la jaro atingis nian redakcion la papera versio de „Esperanto-Revuo”. Ĝia kovrilo atentigas nin pri io tre grava por la dispozicio kaj forto de la movado kaj komunumo: „Universitatoj kaj Esperanto”. Ĝi tiel ilustras la troviĝantan ene de la numero artikolon de Marko Naoki Lins, kiu unuflanke - atentigante ke iu el la mankoj de Esperanto estas, ke ĝi ne aperas ofte kiel aparta studobjekto je altlerneja nivelo - aliflanke ne subtaksas, ke lastatempe tamen estas konstateblaj novaj kaj pozitivaj klopodoj puŝi la internacian lingvon en universitatajn mediojn. En sia superrigardo Marko Naoki Lins bildigas la aktualan situacion tiu-kampe, elektante iujn konkretajn kazojn, sed li ne analizas la fenomenon globskale, kio certe ne estus tasko facila. La kovrilpaĝa foto prezentas iujn studsesiojn en Nitra (Slovakio), Karlovo (Bulgario) kaj en Poznań (Pollando), sed la artikolo de Marko Lins ne koncentriĝas pri ili – informante ankaŭ pri tiukampa situacio en Ĉinio, Sudkoreio, Hungario, kaj en la Okcidenta Eŭropo. Iuj E-kursoj celas – kiel Interlingvistikaj Studoj en Poznano - trejni porofesiulojn, kiuj havos kapablojn, sciojn kaj diplomon por entrepreni la taskojn de instruistoj, tradikistoj aŭ interpretistoj. La aliaj - kiel atentigas Detlev Blanke - plenumas prestiĝan rolon de interlingvistikaj lekcioj univeristataj kaj ilia valoro konsistas en tio, ke studentoj kontaktiĝas kun problemaro antaŭe ofte komplete aŭ grandparte nekonata por ili. Nu gravas, ke la studentoj kolektas ĉe-okaze necesajn studpoentojn.
Se universitatoj malgraŭ siaj kursoj kaj sesioj ne okupiĝas pri la bakado de novaj esperantistoj – tio ne ĉesas esti la zorgo de la prezidanto de UEA, kiu samnumere rememorigas pri la ĉefaj premisoj de la laborplano de UEA, kiu koncentriĝas pri tri agaddirektoj – profesiiĝo, plijuniĝo, tutmondiĝo. Sed la unuan lokon en „Esperanto Revuo” okupas la artikolo subskribita de la tuta UEA-Estraro kun emfaza jarfine titolo „Por la estonteco”. Sed ĝi fakte tute ne rilatas al tiu plej proksima, kiun ni sojlas, alie la 2004. UEA-Estraro memorigas, ke jam en la 2008-a jaro UEA festos sian 100-jariĝon kaj la ĉefa zorgo estas: kiel festi ĝin digne. Konforme al tio ni legas: „Por inde festi ĉi tiun okazon per konkretaĵoj kaj ne nur vortoj, la estraro de UEA pensis lanĉi grandan kampanjon, kiu devas porti nin en la restantaj jaroj al la kolektado de kapitalo de kelkaj milionoj da eŭroj. (...) „Ni devas antaŭvidi estontecon kun forta kapitala bazo, kiu permesos pli da agado por la esperantlingva komunumo. Ni devas antaŭvidi fonton de enspezoj, kiu pliigu la normalajn kotizojn. Tiun fonton ni vidas en kreo de kapitaloj, kies rento nutras la agadojn (...) Ni rediras: ni celas kolekti kapitalon, nur por uzi ties fruktojn dum longa tempo en la estonteco”.
Du bazaj celoj estas kiel ni legas en tiu alvoko: „ firmigi la strukturon de la Asocio kaj plufunkciigi ĝin, por ke la Oficejo en Roterdamo estu riparita kaj la regionaj oficejoj plu funkciu en Ameriko kaj Afriko, por ke la servoj al la esperantistoj estu ĉiam pli bonaj; labori por realigi la celojn de nia movado, kiu volas havigi egalecan kaj justan solvon al la problemo de malsameco de lingvoj kaj kulturoj en la mondo. Ni volas pluinformadi pri Esperanto al neesperantistoj, kiel ni jam sukcese komencis fari lastatempe”. La interesiĝantoj pri tiu tasko estas petataj rekte interrilati kun UEA-estraro, aparte kun ĝia prezidanto Renato Corsetti aŭ kun estrarano pri administrado kaj financoj, Ans Bakker-ten Hagen.
La decembra numero de „Esperanto Revuo” tamen rilatas al la staranta sojle 2004-a jaro aperigante la 1-an Kongresan Komunikon pri la 89-a UK en Pekino, kies temo estas tre emfaza kaj aktuala „Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. La decembra numero de UEA-periodaĵo samtempe rerigardas kalejdoskope al kelkaj pasintaj E-eventoj, inter kiuj apartan lokon okupas la raporto pri la 90-a Japana E-Kongreso. Kiel skribas ĝia aŭtoro Yaz Kawamura – „La sukceso de la 90-a Japana E-Kongreso fariĝis bona komenco al la 100-jara jubileo de Japana E-Movado en la jaroj 2006-2007”.
Al la retrorigardo al la sukcesa 90-a Japana E-Kongreso estas tutece dediĉita – kiel mi jam menciis antaŭ unu semajno - la decembra numero de „La revuo Orienta”. Fote ĝi prezentas iujn scenojn de la kongreso kaj ankaŭ la portretojn de ĝiaj eksterlandaj partoprenantoj. Raporte ĝi bildigas la bunton de la riĉenhava, dutaga – kongresprogramo, kiu tute ne troige impresis la partoprenintojn kvazaŭ mini-UK. La decembra numero de JEJ-organo fidele pridokumentas ĉiujn aktivadojn de sia rondcifera kongreso. Do, aparte la leganto ekscias pri la prelegoj de la eksterlandaj gastoj de la kongreso, dum kiu profesoro Reinhard Selten parolis pri „La distribuo de fremdlingvaj spertoj kiel ludteoria ekvilibro”, Lee Chong Yoeng pri „Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj” kaj Kreŝimir Barkoviĉ pri la tradukita de si libro „7 mil tagoj en Siberio”.
Sed krome la decembra numero de „La revuo orienta” - kiel dirite - riĉas je raportoj, kiuj sumigas la programerojn de Japana Esperanto-Instituto, fakajn kunsidojn. Ni trovas do la resumaĵojn, dediĉitajn al la Ossaka-Simpozio, tiujn kiuj traktas la kunvenon de medicinistoj kaj sciencistoj, la fakunsidon de Goo-ludantoj, la rendevuojn de ŝatantoj de Amatora Radio, ekumenan, pli precize interreligian rendevuon, fakkunsidon de budhanoj, rendevuon de Bahaa Esperanto-Ligo, kunsidon dediĉitan al la Azia Agado, raportadon pri la agadoj de Kokosa Klubo, renkonton dediĉitan al Japana Ŝako, la dumkongresan SAT-kunvenon, diskuton pri Esperanta Virina Asocio, kunsidojn de Japana Asocio de Blindaj Esperantistoj, studraportan kunsidon, kunvenon de Konstanta Kongresa Komitato, lernadon de japanaj kantoj kaj Aŭa-danco, amase frekventitajn rendevuojn por kanti Aizenka-on, alie himnojn proprajn al Oomoto, kunkantadon kun la kongresa koruso „Heliko”. Krome la raportoj rilatas al la kunveno de Rondo Ken, preparo de KD-Rom por kursoj, rudimenta konversacio, fakkunsido dediĉita al la enkonduko de E-o en lernejojn, renkontiĝo de kursgvidantoj, renkontiĝo kun redaktoroj de publikaj radio-stacioj, emisiantaj ankaŭ en la Il. Fakte ne eblas mencii ĉiujn erojn, kiuj speguliĝas sur la paĝoj de la decembra numero de japanaj esperantistoj. Sed tutcerte apartan mencion meritas la vortoj dediĉitaj al Yamano Toshio, la nunjra laŭreato de Premio Ossaka, kiu ricevis tiun honoron pro la aŭtorado de ia. tradukhelpilo Trachan 95 kaj elvoĉigilo ESPTAP. Se temas pri ĉi-lasta ni legas: „La genio estas, ke la sistemo konvertas esperantaĵon al italaĵo kaj enigas ĝin en la voĉlegan sistemon de la itala lingvo (..)senpage uzeblan”. Kiel ni legis en „Esperanto Revuo” la sukceso de la 90-a JEJ fariĝis bona komenco al la 100-a jubileo de la Japana E-Movado en la jaroj 2006-2007. Reference al tiu temo ni trovas en la lasta numero de „La Revuo Orienta” la lastajn informojn de JEI, ia. pri la vizito de Trevor Steele en Johohamo, planata por UK en la 2007.
Polaj esperantistoj povas sole envii kelkajn landajn movadojn, kiuj aperigas diversajn interesajn E-periodaĵojn, kiel ekzemple Francio. En la lastaj semajnoj ni ricevis ilin multnombre, kvankam ne ĉiujn ni sukcesi konfirmi ĝisdate. En tiu franca regiono ni menciu en nia lasta nunjara trarigardo nur la laste atingitan nin numeron de „Le monde de l’ Esperanto” – en kiu la prezidanto de UFE, Claude Longue-Epee - alvokas esperantistojn pludaŭrigi la homhelpan agadon ne nur cele esperantistojn, kaj en kiu numero ankoraŭ eĥas la eventoj de la gotenburga UK ne nur esperantlinge per vojaĝnotoj, sed ankaŭ per aperigo de la gatprelego de profesoro Charles Durant prezentita dum la inaŭguro de la 88-a. La riĉenhava – grandparte franca periodaĵo de francaj esperantistoj bone prezentas la varian kaj interesan aktivadon de francaj kaj diverslandaj esperantistoj sur diversaj platformoj. Bele saurprizis nin la magazino de „JeunEsperanto Info” – kiu venis kun kolora kovrilo kaj nova ĉefredaktanto, kiu liveris al ni periodaĵon informriĉan kaj allogan kun interesaj novaĵoj – ekzemple pri la nova estraro, intervjuoj kun eksĉefredaktantoj de la magazino. Ĝi krome belege kalejdoskopas tra diversaj nunjaraj, dumsomeraj E-aktivadoj, kiel IJK, UK, Festo, multe da loko dediĉante al la someraj aranĝoj en Plouzek en Bretonio. Cetere la unuan fojon ni ricevis la „Bultenon de esperanto Bretagne”, kiu evidente ne indiferentas je la aranĝoj dumsomeraj – sed ja ankaŭ prezentas la impresojn de siaj membroj pri esperantistaj kontaktoj dum UK, aŭ pere de pasporta servo. Mi mem aparte volas danki pro granda surprizo, kiun mi trovis ene de la numero – belegaj fotoj pri la prezentiĝo de la koruso MEVEN dum la festivalo en Paimpol, kiun kadre de la vizito dum la 7-aj Internaciaj Renkontiĝoj en Plouzek mi havis la bonŝancon partopreni.
Barbara PIETRZAK