- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 16.10.2007
Trovante ĉiam pli abunde en diversaj E-periodaĵoj la raportajn informojn pri la 92-a UK en Japanio evidente mi multe scivolis pri tio, kiel tiun ĉi temon – ja gravegan por la japana E-komunumo - traktos la oktobra “La Revuo Orienta”. Tiu ĉi numero jam troviĝas ĉe mia komputilo kaj kompreneble ĝi tutece estas dediĉita al tiu ĉi temo, inkluzive la fotan parton de la numero, ĉefloke kun la kovrilrevua, prezentanta la kongresinaŭguron. Unualoke la prezidanto de LKK direktas dankvortojn al ĉiuj, pro kies kontribuo la 92-a UK kolektis laŭdojn kaj tuj apude la redakta fako kun satisfakcio listigas la motivojn, kiuj ebligis difini titole la jokohaman kongreson “japaneska, azieca kaj bone organizita”. Sed ĝi krome por la japanaj esperantistoj pluprezentas la defion, pri kio konklude ni legas: “La 92-a UK tiele sukcesis, sed la vera sukceso dependas de la estonteco, ĉar nia celo okazigi la UK-on en Japanio estas plifortigi nian movadon profitante la Universalan Kongreson, memore al la 100-jariĝo de nia movado. Por igi ĉi-fojan sukceson pli solida, necesas niaj pliaj laboroj, surbaze de bona rezulto. Renato Corsetti parolis dum la Solena Inaŭguro: “La plej grava teĥnika rimedo estas ankoraŭ homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo”. Do, la lasta alvoko al vi estas “Ĉu vi estas pli pretaj por tio?” – fino de la citaĵo kun tiu retorika demando, certe demando sole retorika! En la dulingva JEI-organo kompreneble la unuopaj raportoj spegulas la kongreseventojn – la komitatajn kunsidojn kaj elekton de la nova estraro, tri kunsidojn dediĉitajn al la E-movado en Azio, E-Semajnon en ZAIM-kongresejo, la paroladon pri la kongresa temo de Tsuda Yukio kaj dumkongresajn ĉi-rilatajn diskutojn kaj ankaŭ infanan kongressemajnon en Yatugatake, la postkongresan ILEI-konferencon en Ranzan. Ŝajnus, ke raportante pri iom tradiciprograma kongressemajno malfacilas eskapi la skemon. Sed “La Revuo Orienta” pri tio sukcesis bonege, komisiante la raportan retririgardon al la unuopaj kongrestagoj al malsamaj aŭtoroj. Tiel ankaŭ la revuleganto havas la ŝancon diversnuance al la kongressemajno rerigardi laŭ la perspektivo de unuopaj aŭtoroj. Do ekzemple, ke dum la nunjaraj salutoj la unuan fojon prezetiĝis Indonezio, ke malantaŭ ĉiu numero de la kongreskuriero – kaŝiĝis harmonia, sed ja grava penado ne sole de ĝia redaktanto, sed de la tuta stabo, ne sole intelekta, sed ankaŭ fizika. Ni konatiĝas kun emocioj ligitaj kun la salutvortoj de la urbestro de Bjalistoko kaj manko de tiuj pro la foresto de la urbestro de Jokohamo. Nu, kaj iu pli ĝenerala impreso, kiun kolektis ja ĉiuj, kiuj povis kelktage resti en Japanio. La postkongresaj renkontoj en la stacidomoj, kio kredigis la kongresan pludaŭron. La alia kontribuo tute malskema estas la intervjuo kun 17 partoprenintoj de la 50-a UK en Tokio. Ili ĉiuj respondas kelkajn, samajan demandojn pri tio, kion oni faris dum la tiama UK, kia estis tiama etoso, kio impresis, kio kortuŝis, kio ekscitis. Mallongaj, ofte unufrazaj respondoj de ĉiu el la intervjuitaj kongresanoj-1956 formas apartan mozaikan bildon, el kiu ruĝfadene reliefiĝas la remomoroj pri la dumkongresa laborkontribuo, junula scivolemo pri tute alia mondo, la unuaj kontaktoj kun ekstereŭropaj esperantistoj, kiuj tiam por alflugi Japanion bezonis 30-36 horojn. Kio interesa, tiuj kiuj jam spertis antaŭe E-kongresojn ne rimarkis en tiu ĉi de la 1965-a iujn apartaĵojn, sed ekzemple al Ulrich Lins la tiama kongreso ebligis konkludi: “mia laboro, restado, mia tuta vivo estis influita de tiu kongreso. Ankaŭ emociigis min belaj aranĝoj dum la Junulara Kongreso, ekzemple dancoj de ĉiuj partoprenantoj en cirklo kun ligitaj manoj, kaj la teatraĵo “Kataki” – fino de la citaĵo. Cetere, por mi estas io aparta, ke tiun teatraĵon, pretigitan de polaj esperantistoj – pri japana kaj usona soldato troviĝintaj saminsule - rememoras multaj el kongresanoj de la 50-a UK en Tokio. Ankoraŭ pri iu kontribuo en ĉi tiu numero de “La Revuo Orienta” mi ŝatus atentigi, nome JEI-informoj. JEI tre konkrete publike eksplikas la distribuon de monrimedoj, kolektitaj dank’ al la senavaraj japanaj subvenciantoj por informaj materialoj, nacia vespero, invito de 20 esperantistoj el Azio, la 5-a Nitobe Simpozio, junularaj programoj kadre de la UK en ZAIM, laboro de LKK. Flankenmetante la oktobran numeron de “La Revuo Orienta” senhezite mi povas ja konkludi, ke ne sole ĝiaj japanaj legantoj ricevis kelkajn apartajn, novgustajn alrigardojn al la lasta UK en Jokohamo.
La 92-a kaj ĉirkaŭaj aranĝoj riĉe speguliĝas ankaŭ en la oktobra “Esperanto”, cetere ne sole per la kovrilpaĝo prezentanta la partoprenintojn de la lasta IIK aŭ raportete informanta pri infanrilataj kongres-programoj. Sekvante laŭaĝajn kontribuojn ni menciu la alian de itala junulo, kiu komplimentas la junularan programon de la 92-a UK kun atentigo pri ĝia porekstera emfazo. Tiun poreksteran emfazon, en la medio de japanaj fakuloj pri lingva politiko kaj edukado, elstarigas la raporto de Giridhau Rao informante pri la trapaso de la antaŭkongresa, la jam 5-a Nitobe-simpozio. Raporto pri publika kunsido de Akademio de Esperanto, recenzo pri iu el la dumkongresaj teatraĵoj, informoj pri la tradiciaj distingoj kaj jubilea IKU en Jokohamo, ne laste ampleksa raporto pri Oomoto-aranĝo postkongresa en Ajabe konsistigas riĉan kontribuon rilatantan al la lasta UK. La oktobra “Esperanto” spegulas tamen ankaŭ alilokajn E-aktivadojn, ekzemple en Kubo, Brazilo kaj Slovakio. Aparta raporto pri la laŭvica kontribuo de EEU al la trakto de la lingvopolitika demando, kadre de la grava centreŭropa aranĝo Ekonomia Forumo en la pola Krynica atestas pri tio, ke esperantistoj ne limiĝas al la aktivadoj kun propramedia karaktero.
Tian ekstermovadon emfazon havos ankaŭ la UK en Bjalistoko. Kvankam la ĉi-rilata interparolo kun Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof evidente havas la emocian emfazon – ĝi ankaŭ aŭguras, parafrazante la vortojn de Francesco Maurelli, ke la Universala Kongreso estu grava okazo por prezenti Esperanton, serioze kaj profesie al la ekstera publiko”. Tio en Bjalistoko konfirmiĝas ĉiutage, pri kio – paranteze dirante – atestas eĉ la pasintsemajna vizito de la Ĝenerala Direktoro de UEA, KKS kaj la Ĝenerala Sekretario en Bjalistoko, baze de kiu vizito eblas senhezite konfirmi la impresojn de d-ro Zaleski-Zamenhof, ke UEA-decido kongresi en Bjalistoko en la 2009 honoras laŭ la kompreno de la urboaŭtoritatoj ilian urbon, eĉ pli, ke “oni komprenis la valoron de Esperanto por la urbo kaj ĝojas, ke la UK povas tie okazi”. Mi aldonu ĉeokaze, marĝene de tiu interparolo, ke laŭplane Monda Zamenhof-Centro en Bjalistoko rolos ne sole kiel Muzeo de Esperanto kaj unu el la urbaj vidindaĵoj, sed laŭpremise iĝos ankaŭ grava esperantologia kaj planlingva esplorcentro. Estas tro frue paroli pli amplekse pri tiu projekto, kiu por sia ekzisto kaj disfloro bezonos ankaŭ subtenon, ankaŭ de esperantistoj, ankaŭ de la universala organizo aŭ organizoj. Ĉi-koncerne ni ne pretrvidu alvokon de Humphrey Tonkin, iama UEA-prezidanto, memoriganta pri la signifo de Societo Zamenhof por la eksterrutina laboro de UEA, kiu ligiĝas ia. kun la disvastigo de Esperanto, informado, reprezentado de UEA en internaciaj organizaĵoj.
Frandendan rozenon el la oktobra “Esperanto” mi lasas por la fino de nia trarigardo. Temas pri la unua saluta mesaĝo de la nuna UEA-prezidanto, Probal Daŝgupta. Per sia enkonduka “Facila por kiu aŭ aperitive pri la saluta salato” li uverturas al siaj laŭvicaj pli spicitaj tekstoj kaj proponas al la leganto intimiĝi kun sia verkostilo. Nu “salat-saluton”, kiel la proporan konas ne sole la mezaĝaj esperantistoj kaj la nunan “sal-saluton” mi mem konas el eksteresperantistaj rondoj – eble do temas pri universala tendenco? Pravas Probal Daŝgupta, skribante: “Feliĉe, ke neniu ankoraŭ atakis la junularon rilate tiun emon konstrui propran lingvan ejaron. Oni ne provis apliki la facilismon aŭ la fundamentismon tiel senescepte. Alie oni venus al la ideo deklari la junulan novemon kontraŭfundamenta – aŭ malkongrua kun la sankta esperantista devo ĉiam funkcii diafane rilate al ĉiuj eblaj aŭskultantoj”- fino de la finaĵo. Aperitivo servita kaj konsumita, espereble palatoj frandeme, sed ja kompreneme pretiĝas al la laŭvicaj ideoj servotaj de nia UEA- prezidanto.
Mi mem iom konserveme rilatanta “al la sankta esperantista devo ĉiam funkcii diafane rilate al ĉiuj eblaj aŭskultantoj” marĝene iom mirigite notas la uzon fare de nia organo en la subskribo “De live deksteren….”, eĉ se “liva” en la periodo inter la unua kaj la lasta PIV-elsdonoj perdis la vinjeton “neologismo”.