• Trarigardo de la E-Gazetaro - 06.01.2004
  • 06.01.2004
Interreto favoras aktualecon. En la lastaj tagoj ni ricevis kelkajn E-periodaĵojn elektronikavoje, kies aperdato estas januaro 2004 – kiel ekzemple „Esperanto Revuo”, „Penseo”, „Argentina E-Vento”. Iuj el tiuj titoloj venas pli poste ankaŭ paperforme kaj sendube tiam estas plej agrable ilin foliumi kaj legi. Tamen ne ĉiujn ni vere ricevas paperforme. Ekzemple ne „Penseon” el Ĉinio. Ĉi tiu beletra revueto en Esperanto, honorita per Grabowski-premio transpaŝis la sojlon de sia 14-jarĝo – kiel atentigas en la novjara mesaĝo ĝia ĉefredaktoro Yida Wei, alie Vejdo: „Retrorigardante la vojon iritan de penseanoj ni sentas kaj ĝojon kaj fieron, ĉar ni daŭre marŝas antaŭen, surtretante obstaklojn kaj malfacilojn”. En sia novjara mesaĝo la ĉefredaktoro referencas al la okazonta ĉi-jare 89-a UK en Ĉinio, al kiu ĝi planas dediĉi sian julian numeron. La informoj pri la nunjara Pekina UK troviĝas ankaŭ en la elektronika versio de „Argentina E-Vento”, la plej grava tamen estas la fakto, ke la periodaĵo entute aperis, ĉar kiel ni legas en la redakteja rubriko ...”je la sojlo de la 2004-a, kaj malgraŭ niaj gravaj konstantaj malfacilaĵoj, kiuj tre malrapide malaperas en nia lando, kiel „fenikso” ni reaperas per ĉi tiu 15/16-a numero de nia organo „Argentina E-Vento”. La elektronika versio de la argentina vento atingas legantojn en la mondo, la paperaforman numeron ricevas nur tiuj argentinaj legantoj, kiuj ne disponas pri konekto al la interreto.
Sed denove la plej akurata estas „La Movado” – la komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, kiu venis kiel la unua jarkomence. Ankaŭ ĉi-kaze frontpaĝe ni legas pri la 89-a UK, verdire temas pri la invito de japanaj esperantistoj kongresi en Pekino, invito direktita fare de la ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo, Yu Tao. Kaj kvankam la invito havas konkretan adresaton – ja por ĉiuj estos interese, laŭ la vortoj de Yu Tao, malkovri dum la kongresaj tagoj kiel vivas ĉinoj en la socialisma lando kun merkata sistemo, konatiĝi kun la vivmaniero de la ĉina plumamiko, sed ja ankaŭ kun la kulturtrezoroj kaj naturbelaĵoj de Ĉinio, ja ne laste kun la E-movado. Nu, la organo de KLEG jam delonge tenas firmas kunlaboron kun ĉinoj, pardonu - prefere ĉino, Laŭlum – aperigante poparte lian vortaron por komencantoj, kies 18-a parto aperas ĉi-numere.
La januara numero de „La Movado” – kiel ĉiam dulingva – en sia esperantlingva segmento en la rubriko „Kajero Libervola” de Aikawa Setuko ĉi-foje distras la legantojn per E-vortoj, kies origino estas persona nomo. Multas tiaj vortoj, kiel ampero kaj sandviĉo kies nomdonintojn proksimigas la aŭtoro. Li ne forgesas pri iu aparte propra por esperantistoj vorto „kabei”. Kvankam kabeis ne sole Kabe, Aikawa Setuko atentigas, ke „kabei tamen estas tre malfacile, ĉar oni devas unue fari eminentajn verkojn antaŭ ol malaperi”. La januara numero de „La Movado” enhavas ankaŭ ĉi-foje felietonon, kiu tute ne distras, rekte kontraŭe, enpensigas. Joel Brozovsky akratone kritikas la nunan politikon de la prezidento de Usono, kiu laŭ la aŭtoro fruktis el la arto manipuli la socion kaj amaskomunikilojn post la atakoj de la 11-a de novembro. Brozovsky skribas pri la organiziĝantaj kontraŭ tiu politiko usonanoj kaj ne nur ili, ne kaŝante ke multaj usonanoj – kiel li skribas „timemaj” – subtenas la prezidenton kaj atakas tiujn, kiuj levas demandojn aŭ esprimas dubojn pri la neceso militadi.
Kontraŭmilita marŝo, kandela pacmarŝo okazis en Kioto, fine de la septembro, kaj partoprenis ĝin japana SAT-membro, Tahira Masako. Ŝi ankaŭ aperas unuapaĝe de la novembra numero de „Sennaciulo”, en la foto de la kunveno okazinta en la japana Kaga, dum kiu japanaj SAT-anoj, inter kiuj gastis ankaŭ la redaktoro de „Sennaciulo” Kresimir Barkoviĉ, sendis kelkajn mesaĝojn, ia. al Eŭropa Socia Forumo, pri kiu aparta informo venas el sub la plumo de Jakvo Schram. Per la novembra numero „Sennaciulo” enkondukas novan rubrikon dediĉitan al SAT-kulturo, kiu laŭ ĝia redaktanto celas montri, ke SAT-anoj faras propran sennaciecan kulturon. „Ĝia grava tasko – kiel ni legas sekve en „Kial ni bezonas SAT-kulturon” estas interesi simpatianojn je nia kultura laboro, por tiel gajni kunlaborantojn, kiuj poste eble eĉ fariĝos membroj de SAT”.
Post kelkmonata interrompo atingis nin la du unuaj numeroj „La Sago”. Pri kiu gazeto temas? En la enkonduka mesaĝo al la 0-a numero (la oktobra) ni legas ia. „La SAGO” - laŭ sia titolo estas la „SAT-Amikara Gazeto”, nova formulo. Por koncize difini nian eldonan politikon, gravas klara situigo de SAT-Amikaro en la Esperanta mondo, atentigas Djemil Kessous. SAT-Amikaro signifas la aron de la amikoj de SAT. Tiu lasta estas tutmonda asocio, esence kultura kaj eduka, kiu elektis Esperanton kiel laborlingvon. En tiu kategorio SAT estas la plej grava inter amaso da diversaj asocioj, fakaj, pri diversaj aferoj, kiuj elektis tiun komunikilon. Ni precizigu resume niajn diferencojn. SAT, kies kampo estas tutmonda laboras per Esperanto, per ununura laborlingvo; SAT-Amikaro, kiu turnas sin al iom pli eta tereno de Franclingvio laboras por Esperanto per du laborlingvoj. (...)
Inter SAT-Amikaro kaj SAT, ekzistas komuna punkto menciinda: ni ne estas neŭtralaj. El la ampleksa Esperanta komunumo, ambaŭ ni situas kiel movadoj engaĝiĝintaj en vojon bone difinitan: tiun de la socia progreso, kiu devas ĉiame lukti kontraŭ la fortoj, kiuj volas ĝin bremsi: ni ne estas neŭtralaj en nia kontraŭhegemonia batalo. Ni metu akcesore etan paradokson; en tiu propravola malneŭtraleco ni tamen provos iel esti neŭtralaj: per nia tono, niaj traktmanieroj”.
„La SAGO” kiel dirite celas esti dulingva – eĉ se en plimulto esperantlingva. Oni konsideras la utilecon de la dulingvaj tekstoj por novbakitaj esperantistoj, sed ĉefe la revuo esperas trafi la nesperantlingvan simpatianton, kiu ricevos apetiton je Esperanto, „mirinda ilo de la tutplanda kaj demokrata komunikilo”. Sed ja ne temas sole pri la varbado. Kiel eksplikas en la artikolo „Alia komunikado estas ebla” la ĝenerala sekretario de SAT-Amikaro, Henri Masson „Ni volas partopreni en la starigo de alia mondo kaj alporti unu el la elementoj esencaj por tiu konstruado: justan kaj altkvalitan lingvan komunikadon. Ni volas havigi al Esperanto la socian rolon, por kiu ĝi estis konceptita: la starigo de mondo kun homeca vizaĝo. Se la vorto sago esprimas la ideon de armilo, kiu povas vundi aŭ eĉ mortigi, porti paralizigan aŭ mortigan venenon, ĝi esprimas ankaŭ indikon de direkto, de orientado, de atingota kaj eĉ atingenda celo”.
La nula numero de „La SAGO” estas aparte riĉenhava, komencante de la dosiero pri „Mondiĝo kaj socia movado’, tra la referenco al la porokazaj paroladoj de la urbestroj de Hiroŝimo kaj Nagasaki, okaze de la 58-a datreveno de atmbombado de la du urboj – kiuj aperis en la reta listo „SAT-diskuto” - kun memorigo de esperantlingvaj libroj, kiuj eternigis tiujn ĉi tragikajn eventojn – ĝis recenzo kaj gramatika debato, en kiu partoprenas ia. franca akademiano Andre Charpillod.
La unua numero (novembra-decembra) iom pli simila al la antaŭaj numeroj de „SAT-Amikaro” enhavas aliflanke ia. ampleksan studon pri la Universala Deklaro pri la Homaj Rajtoj. Alia revuo, kiu spegulas la politikon, ekonomion kaj sociajn problemojn en la monda skalo – sed ja alikaraktere - estas „Monato”. Ĝia decembra numero – simile kiel la japana „La movado” reirigas nin al la evento, kiu ŝanĝis nin ĉiujn post la 11-a de septembro. Jomo Ipfelkofer klopodas laŭ propraj rezonadoj baze de amskomunikiloj malkovri „kio estas vero”, se temas pri tiu evento – kies sekvojn ni ĉiuj spertas. Kompreneble temas kaj pri Irako kaj aliaj skuaj eventoj en la mondo. Eble do ne mirige, ke Stefan Maul „ne vidas bonan perspektivon por la 2004-a”, sed aliflanke ni esprimas kunĝojon kun li, ke „Monato” eniras sian jubileon, la 25-an vivojaron. Ni gratulas, kun la espero pri ĝiaj laŭvicaj 25 jaroj!
Barbara PIETRZAK