• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 23.10.2007
Komence mi ŝatus dividi kun vi ĝojon, ke mi pasigis interesan tempon legante en la ĵusaj tagoj la lastajn numerojn de “Literatura Foiro”, “Norvega Esperantisto”, la itala “L’Esperanto”, la ĉeha “Bulteno” kaj “KAEM-Bulteno”. Bedaŭrinde – se temas pri tiuj titoloj – mi devas ekskluzive limiĝi al tiu ĉi mencio, ĉar evidentiĝis,  ke ili ĉiuj servas nun kiel la informmaterialo pri niaj periodaĵoj ĉe la aŭstra publiko, forfalinte el la poŝo de mia valizo en la viena taksio.
Do ĉi-semajne ni enrigardu iom pli detale aliajn E-revuojn. Unue la trian ĉi-jaran numeron de “Internacia Pedagogia Revuo”. Inaŭguras ĝin interesa artikolo de Renato Corsetti, kiu reference al diversaj esploroj eksplikas la motivargumentojn de la projekto “Lingvolanĉilo”. Ja ni devas memori, ke Renato Corsetti krom la movada aktivulo estas lingvisto,  ligita kun la roma universitato “La Sapienza”. Ni ankaŭ memorigu, ke lingvolanĉilo estas projekto kaj laborgrupo en Britujo, kiu uzas Esperanton kiel enkondukan rimedon por la lernado de fremdaj lingvoj. Do ĝia celo ne estas instrui Esperanton, sed pere de ĝi konsciigi pri la lingvolernado. En tiu ĉi interesa artikolo verkita por la brita “lingvolanĉilo”, Renato Corsetti ia. konstatas: “La regula strukturo kaj gramatika travidebleco de E-o kaŭzas, ke la lernanto konsideras, kiel lingvoj funkcias. Kontraste, la ĝenerala foresto de rolmontriloj ĉe la vortoj de anglalingva frazo – manko, kiun la angla kompensas per fiksa vortordo – estigas, ke unulingva parolanto de la angla ne povas imagi, kiel funkcias aliaj lingvoj, kun pli riĉaj morfologiaj sistemoj”. La antaŭlerno de Esperanto cele al aliaj lingvoj kondukas al la elformiĝo de lingvokonscio, grava ne sole por dulingvaj infanoj, sed ankaŭ en akiro de la tria lingvo. Vere interesa teksto, grava por la pledantoj pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.
Samnumere siajn spertojn pri la Altlerneja E-agado en Liaoning-provinco de Ĉinio,  kiel efika vojo por disvastigi kaj popularigi Esperanton en ĉi tiu lando, kaj aparte en la menciita provinco dividas Wu Guojing. Alia intersokapta por kursgvidantoj estas la kontribuo de Marcel Leereveld pri la vicordo de gramatikaj temoj dum la instruado de Esperanto, kiun prikomentas Blazio Vaha. Kiel  membro de la Scienca Komitato de ILEI li atentigas pri kelkloka reformema starpunkto de tiu ĉi aŭtoro kaj la diskuteblo de liaj proponoj.
Multa loko en la lasta “IPR” estas dediĉita al la edukado, instruado kaj ILEI dum la jokohama UK. Tiuj aktivadoj aparte ligiĝis kun la Kleriga Lundo, la tradicia Tago de la Lernejo, nu kaj eksterordinara sperto ligita kun pinĉilumado, kuraĝiganta lingvonovulojn ekpraktiki la lingvon.  Pri la lasta temo kaj paroligaj lecionoj artikolas Katalin Kováts. E-instruistoj aktivis ne sole dum la kongrestagoj de la 92-a. Pri la trapaso de la  40-a ILEI-konferenco en Ranzan detale raportas ĉi-numere Aida Čizikaite. La ĵus aperinta “IPR” – kiel kutime aperigas informojn el la vivo el diversaj landaj kaj sekcioj, evidente laŭ la pedagogia vidpunkto. Ni ankaŭ trovas la unuajn informojn pri la 41-a Konferenco de ILEI en Benino, kiu disvoliĝos en la 2008-a sub la temo “Instruistoj de Esperanto porla PLanedo Tero”. Samtempe aperas jam la informo, ke dum UEA kongresos en Bjalistoko – la ILEI-konferenco en la 2009-a okazos en la slovena Maribor.
Antaŭ kelka tempo mi ricevis la lastan numeron de “TEJO-Tutmonde”, en kiu ĉefloke ni trovas la adiaŭajn vortojn de la eksa prezidanto de tiu organizo, David-Emil Wicstroem. La dominan lokon  tamen okupas la riĉe pritraktita granda projektaro de e@I.   Valoras memorigi, ke e@I jam iniciatis kelkajn vaste konatajn en la E-komunumo projektojn,  kiel la multlingvan retpaĝaron por la lernado de E-o, paĝaron kiu kolekts materialon por E-instruistoj, paĝaron kiu kolektas informmaterialojn pri Esperanto, plurlingvan paĝaron informantan pri lingvoj de la mondo aŭ interretan plurlingvan centron pri internacia komunikado kaj egaleca lingvopolitiko.  Nun inter la laŭvicaj planoj de e@I troviĝas informportalo pri E-o, la movado kaj multlingveco, agadoj ligitaj kun la Internacia Jaro de Lingvoj 2008, la projekto “lernu lingvon”  por instrui lingvojn per multaj lingvoj, establo de la virituala prelegejo kaj kunsidejo, prilaboro de nova traduksistemo, kreo de gramatika lingvokontrolilo por Esperanto.  
Imponaj projektoj, dum kies traktado tutcerte necesos ankaŭ konsideri la realon.  Kvankam ne eblas kontesti, ke la multa aktivado de esperantistoj en la virtuala mondo faktas, eble necesas ankaŭ demandi, ĉu la virtuala mondo estas la ĉefa celmedio de la esperantlingva komunumo. Ne por dubigi la celkonformecon de diversaj projektoj, sed eble por iom sobrigi tiujn, kiuj kvazaŭ sekvante iom ŝafe modajn ideojn forgesas,  ke  estas sufiĉe granda nombro de esperantistoj en la mondo,  por kiuj la virtuala mondo estas kaj estos fremda pro diversaj motivoj. Cetere kiel solvi la problemon de hurra-entuziasmo de tiuj esperantistoj, kiuj lavange establas TTT-paĝojn, kiuj relative rapide ĉesas esti aktivaj, restas neaktualigataj, kun falsaj informoj,  kaj pli fantomas ol servas. Kaj ĉi-rilate mi ŝatus atentigi pri la arikolo de Daniele Binaghi, kiu en la itala “L’ esperanto” analizas sobre la staton kaj la funciadon de la TTT-paĝoj de la italaj grupoj kaj kluboj. Kaj denova atentigo -  miaj rezervoj  ne signifas la subtakson de la gravecon de la interreto por la komunika rolo ene de nia komunumo kaj informa por la mondo ekstera. Prefere temas pri la demando de respondeco dum la entreprenado de tiuj interretaj laboroj.
“TEJO-Tutmonde” kutime kunvojaĝas kun “Kontakto”, kaj krom pli frue atinginta nin gazeto de TEJO,  venis ankaŭ la plej freŝa numero de tiu ĉi revuo, la unua aperinta sub la gvido de nova redaktanto Paŭlo Moĵajev. Li esprimas la esperon, ke sub lia redakto “Kontakto” restos interesa, diverstame kaj alloga. Cetere, ankaŭ en tiu ĉi numero la esperanta virualo dominas. Atentan rigardon al E-Vikepedio plurpaĝe donas Aleksandro Galkin. Li do proksimigas ĝian ideon, la principojn de la funkciado, kelkajn ideojn pri tio,  kiel kreiĝas altkvalitaj artikoloj – komparante tiun ĉi faceton kun la situacio en alilingvaj eldonoj de Vikipedio.
En la 4-a nunjara numero de “Kontakto” krom multiĝantaj  inter esperantistoj temoj,  ligitaj kun interreto,  ni povas konatiĝi kun la inciato de eksterregistaraj organizoj pri establo de Parlamenta Asembleo ĉe UNO. Aŭtoro el Salvadoro memorigos la hombuĉadon en tiu ĉi lando, kiu okazis en la 1983-a jaro.  En “Kontakto” eĥas la lasta IJK en Hanojo. La  ekologitema kontribuo, kvazaŭ uverturas al la plej proksima “Kontakto”, kies ĉeftemo estos ĝuste “Ekologio”. Ni kredas, ke la esperoj de la nova redaktoro plenumiĝos kaj “Kontakto” estas alloga, diverstema kaj interesa. Ĉiukaze mi deziras kaj al li kaj al ni, pli da legindaj, atentokaptaj, talente verkitaj artikoloj.
Fine ni danke konfirmu la ricevon de la julia numero de “Tempo”, la gazeto de Kroata E-Ligo. Ĝi unuavice referencas al la multaj dumsomeraj E-manifestiĝoj kaj aktvadoj en Kroatio aŭ ekster tiu ĉi lando – partoprenintaj de la kroataj esperantistoj. Aparte multan lokon ĉi-numere okupas la kontribuoj ligitaj kun la  julia Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj,  kiu okazis sub la titolo “Slavaj elementoj en Esperanto”. En tiu kunligo “Tempo” prezentas la unuan parton de la eseo de Tomasz Chmielik pri “Eŭgeno Miĥalski el la proleta skolo de la 1920-aj kaj 1930-aj jaro”. La renkontiĝon pri slavaj elementoj en Esperanto partoprenis ankaŭ Mikaelo Bronŝtejn – lige kun kio ni trovas la tekston de du specimenoj de lia kanta repertuaro. Cetere per tio ne elĉerpiĝas la renkontiĝo kun Bronŝtejn kiel kontribuanto al la E-kulturo. Nome Domagoj Vidović amplekse recenzas lian romanon “Dek tagoj de kapitano Postnikov”. Krome en la 95-a numero de “Tempo” eĥas la starpunkto de KEL, lige kun la laboro de la Elekta komisiono de UEA. Ni ankaŭ  konatiĝas kun la rezultoj de la laŭvica eldono de konkurso pri scio de Esperanto por lernantoj el elementaj kaj mezaj lernejoj, kiun notis ankaŭ la foliumita komence “IPR”. Se temas pri “Tempo” kaj Kroata E-Ligo  mi ŝatus reliefigi la talenton de kroataj esperantistoj utligi la publikajn rimedojn kaj subvenciojn por sia diversforma aktivado, kio diversmaniere estas notita kaj eĥas en la revuraportoj.