• Helpemo de poloj en la 2003-a jaro
  • 08.01.2004

Helpemo de poloj al la eksterregistaraj organizoj
Dum dek kelkaj jaroj de demokrataj transformoj poloj ellernis, ke ne plu eblas atendi de la ŝtato, registaro aŭ komunumo, ke ili solvos ĉiujn niajn problemojn. Eĉ se ni havus la plej bonan sistemon de la socia helpo – kiun ni ne havas – ekzistos familioj, kiujn ne alioros socia laboranto. Eĉ se ni ne frontus la krizon de publikaj financoj – kaj ja ni frontas ĝin – la nombro de personoj, bezonantaj helpon flanke de la ŝtato estos pli granda ol ĝiaj helpoebloj. Ni daŭre lernas la engaĝiĝon favore al tiuj, kiuj bezonas nian helpon. Kaj ĉi-sfere tute ne estas malbone. Unu triono de poloj deklaris, ke en la lasta jaro finance subtenis la bonfarajn, filantropiajn organizojn. Plej ofte temis pri monsubvencioj, multe malpli ofte pri sistema subvenciado de iu elektita karitata organizo. Ne eblas tamen forgesi, ke ni ne estas socio riĉa.
Tial ne eblas subtaksi, ke kiel rezultas el esploroj ĉiu tria polo donacis monon aŭ materialan helpon al elektita de si eksterregistara organizo. Tamen nur ĉia deka laboris favore al tiu organizo, do funkciis ankaŭ kiel volontulo. Plej volonte - kiel antaŭ unu jaro - ni subtenis organizaĵojn, kiuj portis helpon al homoj plej mizeraj kaj senhejmuloj. Sekve nia helpo celis religiajn organizaĵojn, al kiuj helpis preskaŭ ĉiu deka polo. Nia helpo laŭvice estis direktita al sanprotektaj organizoj, edukaj kaj ekologiaj. Kelkaj milionoj da helpodonacantoj signifas laŭ sociologoj, ke ni estas socia helpema, kvankam ankoraŭ ne ekzistas ĉe ni profunda konscio, ke eblas helpi ne nepre donante monon, sed dediĉante sian tempon kaj konojn.
La financan helpon plej ofte oferas junaj homoj, sed jam memstaraj. Pli ol 40 procentoj de ili estas personoj inter la 26-a kaj 35-a vivojaroj kun la mezgrada klereco. Malofte financan helpon oferas junularo malpli ol 25-jaraĝa, aliflanke ĝuste el tiu ĉi aĝgrupo en plej signifa grado rekrutiĝas volontuloj. Iom pli ofte temas pri virinoj – 36 procentoj, ol pri viroj – 32 procentoj. Plej ofte ni helpas transdonante monon al kvestantoj, ofte ni aĉetas iun objektojn (lastatempe Caritas-kandelon) sciante, ke parto de la pagita de ni sumo estos dediĉita al la karitata celo.
Samtempe poloj mem daŭre ne multe interesiĝas pri socia akivado. Apenaŭ 18 procentoj de poloj deklaras apartenon al iu eksterregistara organizo, socia aŭ religia movado. Ĉefe ni koncentriĝas pri la beznoj proporaj kaj tiuj de niaj familioj. Kiel taksas sociologoj, tio rezultas el ne la plej bona ekonomia situacio en la lando. Lastatempe venis optimisma sciigo. Nome ekde la 1-a de januaro polaj civitanoj povas destini unu procenton de sia ĉiujara imposto al iu institucio de la publika utilo. Reprezentantoj de eksterregistaraj organizoj kalkulas, ke la akirita tiuvoje mono lertigos ilian aktivadon.
Aliflanke jam la plej proksiman dimanĉon startas la plej brua en Pollando monkolekta kampanjo „Granda Orkestro de la Festa Helpo”, kies celo - kiel ĉiujare - estas kolekti monrimedojn por la bezonoj de la pola sanservo.
Barbara PIETRZAK