• Trarigardo de la E-Gazetaro - 20.01.04
  • 20.01.2004


Hodiaǔ mi komencu per koraj gratuloj. La magazino Monato festas sian gravan jubileon. „Kiam kun Torben Kehlet mi fondis tiun ĉi revuon, probable neniu – ankaǔ mi ne – povis imagi, ke iam ĝi atingos sian 25an jaron” – rememoras Stefan Maul, la ĉefredaktoro. La magazino preparata de tiel internacia skipo estas unikaĵo en la monda skalo. Cetere Stefan Maul plene konscias pri la granda valoro de sia kreaĵo. „Principoj kaj metodoj aplikataj de MONATO povus, sub certaj kondiĉoj, revoluciigi la nunan internacian inform-sistemon direkte al nova Internacia Inform-Ordo postulata laǔ la konataj diskutoj kadre de Unesko” – li ripetas sian konstaton siatempan. Evidente tamen ne ĉio aspektas rozkolore. La 25jara historio de la magazino estas ankaǔ historio de multaj pene supervenkitaj malfacilaĵoj ekonomiaj. Kaj ankoraǔ nun malgraǔ la rondcifera dato, necesas serioze pripensi la atentigon de Maul: – „La sukceso de tiu ĉi unika magazino estas nur relativa: ĝia eldonkvanto, la nombro de vendataj ekzempleroj, ĝis hodiaǔ ne konsiderinde superis la magian ciferon 2000. Tio ne sufiĉas por vere prosperi, nur por vivteni la gazeton”. Krome „Dum la lastaj kvar jaroj (...) la situacio de presitaj komunikiloj, nelaste pro furoranta Interreto, draste ŝanĝiĝis, tiel ke iuj jam aǔguras finon de la presitaj periodaĵoj. Kia do estas la perspektivo de MONATO en ties 25a jaro? (...) Dependos precipe de legantoj kaj abonantoj, ĉu kaj kiom longe eltenos la revuo” – konstatas Stefan Maul.
El la artikolaro de la nuna Monato mian atenton kaptis la teksto de Zlatko Tišljar, kiu reference al la preparata Eǔropa Konstitucio analizas la neceson ellabori aǔtentan emocian ligon inter la eǔropanoj. „Sen ideologio, kiu ebligos identiĝon de unuopulo kun aliaj eǔropanoj pro tio, ke oni kredas, ke ekzistas sama valorsistemo, la sincera sindonemo, la emocia rilato al Eǔropo en kriza situacio ne eblas” – li argumentas. – „Do, se Eǔropo havos grandan ekonomian krizon aǔ estos serioze endanĝerigita pro ekstera malamiko kaj gvidantoj krios pri helpo, tio ne elvokos kompaton kaj emociojn inter eǔropanoj. Ili simple pakos siajn valoraĵojn kaj forportos sian monon. Se tamen oni evoluigos la kredon, ke esti eǔropano estas io grava, kaj ke ĉiuj eǔropanoj (pro samtipa eduko) havas sama valorsistemon, tiam okaze de krizo (...) Oni pretos multon oferi, ne timante suferon (...) Tiuokaze ne venkos racio, sed emocioj” – diras la aǔtoro. Ŝajnas, ke la vojo al tiaspeca integriĝo estas ankoraǔ longa, tamen ankaǔ necesa. „Sincera, emocia sindediĉo eblas nur por homoj, kiuj apartenas al „mia” grupo. Formi „grupon” tian el 25 membroj de EU restas defio enorma... sed nepre venkenda” – resumas siajn konsiderojn Zlatko Tišljar.
Samnumere vi povas interalie ekscii pri tio, kial svedoj ne volas eǔron anstataǔ krono, legi pri la krizanta filmomerkato en Ĉinio, ekkoneti turisme lokojn en Irlando kaj Albanio kaj ekmiri pri ekonomia logiko, kiu kaǔzas, ke por ekscii pri trajn-horaro en Britio, vi telefonas nun al Barato.
En Litova Stelo troviĝas tre interesa intervjuo kun Zbigniew Brzeziński, fama usona, poldevena politologo, konsilisto pri la nacia sekureco dum la oficperiodo de prezidento Jimmy Carter. Faris ĝin oktobre Edita Degutiené el la litova magazino „Veidas” dum konferenco en Varsovio. Unu el la demandoj koncernis la dividon inter tiel nomata nova kaj malnova Eǔropo lige kun plivastiĝado de la Eǔropa Unio. „ Mi ne konsentas kun terminoj „malnova” kaj „nova” Eǔropo” – respondis Zbigniew Brzeziński. – „Jen antaǔ nelonge Pollandon en gravaj problemoj subtenis dojeno de EU Hispanio. Kaj estos pli da interplektiĝo, simileco kaj diverseco de aferoj, do la dislimo ne devas profundiĝi”. Brzeziński esprimis ankaǔ sian opinion pri la pola-litovaj rilatoj konekse al la proksimiĝanta dekjariĝo de la interŝtata kontrakto pri amikaj rilatoj inter Pollando kaj Litovio. „Mi estas konvinkiĝinta, ke plej grava gajno estas reciproka kompreno, ke post la Dua Mondmilio estiĝintaj ŝtatlimoj estas neŝanĝeblaj, kaj agnosko, ke ili ne estas obstakloj por flegado de frataj rilatoj” – li diris. – „Mi konsideras signifa ankaǔ helpon de Pollando al litovoj en ilia strebo al sendependeco kaj en penoj de Litovio membriĝi al NATO. Tio ankaǔ konfirmis, ke nova situacio estas fundamento por disvastiĝo de vere amikaj interŝtataj rilatoj. (...) mi firme konstatas, ke malgraǔ iuj negativaj rememoroj kaj stereotipoj aperintaj ambaǔflanke, la nova realo, bazita je agnosko de teritoriaj ŝanĝoj kaj reciprokaj simpatioj, estas la plej bona bazo de fortaj rilatoj inter Litovio kaj Pollando” – konstatis Zbigniew Brzeziński. Tia takso pruvas, ke la streboj de ambaǔ nacioj disvolvi bonajn, najbarajn rilatojn estas agnoskataj en la mondo. Kaj ke kunlaboro ĉiam donas pozitivajn reeĥojn.
Kataluna Esperantisto informas pri tre interesa provo apliki Esperanton komerc-cele. Manel Vinyals prezentas novan fakan ret-portalon, kiu okupiĝas pri pakado de varoj. En ĝi – li klarigas – „ĉiu povas senpage konsulti enciklopedion pri terminoj, uzoj, materialoj kaj aplikadoj. Se mankas informo, eblas ankaǔ senpage konsulti fakulon. Krome ĉiutage, kiel en ĉiu portalo, aperas novaĵoj pri la sektoro. La portalo estas plurlingva: ĝi aperis jam en la hispana angla kaj esperanto. (...) Parto de la portalo enhavas liston da entreprenoj, kiuj anoncas sin. Tiuj entreprenoj ja pagas. (...) Mia sperto kiel entreprenisto montras al mi, ke en du jaroj oni scios, ĉu la afero sukcesis aǔ ne. Fine de 2004 ni antaǔvidas pli-malpli kvitiĝi kaj en 2005 la firmao jam devus esti profita”. Ni do povas nun fake paki ĉiujn esperantajn varojn kaj la iniciatinto de la portalo antaǔanoncas eblan plivastigon de la portal-interesiĝoj. La laǔvica temo estos fruktoj kaj poste eble ankaǔ mebloj.
SAT kongresos nunjare en Bratislavo. Sennaciulo publikigas diskutartikolon de Vinko Markov, kiu strebas refoje starigi la plej unuajn demandojn. „Kiel konkrete ŝanĝi la nunan mondon? (...) Mi mem, bonŝanculo, kiu studas en unu el la plej bonaj lernejoj de mia lando, kaj disponas pri mirinda kvanto da plej diversaj klerigiloj, tute ne kapablas precize respondi al la jenaj simplaj demandoj: kion bezonas la homaro, kion ni kapablas produkti, kaj kial la produktaĵoj ne alvenas al tiuj, kiuj bezonas ilin”. La aǔtoro analizas agad-eblojn, kiujn donas la interreto. Krom vidi la sufiĉe evidentajn eblojn krei vastajn inform-sistemojn, faciligi administran laboron kaj varbadi novajn membrojn, li opinias ankaǔ, ke la reto povas servi por disvastigi beletrajn verkojn. „Ni ja bezonas artistojn, ĉar ili devigas nin pripensi pri fundamentaj demandoj kaj atentigas pri bazaj veroj, kiun la raciemaj teoriistoj foje forgesas” – li konvinkas. Cetere la sama numero de Sennaciulo prezentas tre belan kaj pensigan literaturan tekston pri amo kaj toleremo, tradukitan de Nigra Okulo el la ĉina. Kaj tiun ĉi mi volas fragmente prezenti al vi en la fino, ĉar ĝi bone subtenas la pledon de Vinko Markov. „La zebro profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La zebro kriegas: Kial? Pro kio estas tiel?La cervido timeme respondas: Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu havas tatuon, estas sentaǔgulo. (...)
La pando profunde amas la cervinon, tamen ĝia amo estas rifuzita. La pando kriegas: Kial? Pro kio estas tiel?La cervido timeme respondas: Mia patrino diris, ke ĉiu, kiu portqas sunokulvitrojn, estas malica junulo. (...)
La oranĝino profunde amas la pampelmuson, tamen ĝia amo estas rifuzita. La oranĝino kriegas: Kial? Pro kio estas tiel? La pampelmuso timeme respondas: Mia patrino diris, ke ĉiu virino, kies vesto estas facile demetebla, ne estas bona virino”.
Kiel do liberiĝi de antaǔjuĝoj?
Wojciech Usakiewicz