• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 06.11.2007

Post mallonga interrompo ni denove foliumu kelkajn novajn  E-periodaĵojn, laste venintaj al la redakcio. Fine de oktobro atingis nin la riĉenhava somera numero de “Isreala Esperantisto”. Inaŭguras ĝin speciale por tiu ĉi periodaĵo artikolo verkita de Claude Piron “Esperanto – kien”. Kiel ĉiujn artikolojn de ĉi tiu aŭtoro oni legas la tekston unuspire ensorbante liajn asertojn, ke E-o plu disvolviĝos lingve, ke ĝi disvolviĝos ankaŭ en la senco de disvastiĝo.
“Estas tre malfacile por mi klarigi – skribas Piron – kiamaniere mi vidas la socian evoluon aŭ evoluigon de Esperanto – ĝuste ĉar estas samtempe evoluo kaj evoluigo. Ĝi nature disvolviĝos, ĉar ĝi estas disvastiĝkapabla ĝermo kun tiaj ecoj, ke ili favoras disvastiĝon. El tiu vidpunkto ne tre gravas, ĉu esperantistoj efike agos aŭ ne por ĝia diskonigo. Kaj tamen ĝi disvastiĝos per individuoj.” Sekve la sama aŭtoro atentigas: “Estas en la naturo de Esperanto, ke ĝi dissemos siajn semoj. Neniu sukcesis elradikigi ĝin, nek la mokanta intelekta elito, nek la timantaj politikuloj, nek la fuŝantaj e-istoj. La lingvo estas pli forta ol la homoj. Ĝi disvolviĝos, ĝis ĝi estos la normala lingva komunikilo inter ĉiuj popoloj de la tero. Jes ja, homoj konservos siajn lingvojn kaj plu lernos aliajn etnajn lingvojn pro kulturaj aŭ aliaj kialoj, sed kiam ili devos komuniki de popolo al popolo ili uzos Esperanton, kiel ili nun ĝenerale uzas aŭ provas uzi la anglan. La diferenco estos, ke la uzo de Esperanto estos multe pli efika kaj komforta” – fino de la citaĵo.
Nu, mi ne certas ĉu ĉiuj ŝatos dividi la lastajn asertojn de la aŭtoro. Ja eĉ malgraŭ diversaj klopodoj iuj etnaj lingvoj mortas kaj mortos, lingvo ne ekzistas senvakue, ja la homoj estas la lingvoportantoj. Eble iun avantaĝon en la daŭrigeblo de E-o povus roli la fakto, ke ĝiaj parolantoj vivas tiom dise tra la mondo, ke daŭre – pro la homa naturo –  estos tiuj, kiuj  deziros komuniki kun reprezentantoj de diversaj lingvogrupoj kaj en tio vidos la avantaĝon de E-o. “Kiam tiu ĝenerala uzo estos atinginta la tutan homan socion?... demandas retorike Claude Piron kaj eksplikas “Sufiĉus iu evento, al ni neimagebla por ke la lingvo fariĝu laŭmoda kaj treege akcelu sian progresadon. Tiam post kelkaj jardekoj ĝi estos rigardata la normala maniero komuniki internacie”. Claude Piron premisas, ke tion povus sproni decido de  ŝtatoj en la kampo lingva, kaj li - kiel kelkaj aliaj -  ne hezitas mencii ĉi-rilate  Eŭropon. Claude Piron ne kaŝas, ke la scenaro povus aspekti tute alie, sed li finas sian artikolon per firma kredesprimo, ke “iam la socioj… alprenos Esperanton”.
La rezonadojn de nia ŝatata aŭtoro akompanas leginda drameto pri “Tempomaŝino” inspirita de la rakonto de Henri Masson “2052”, kiam efektive E-o jam funkcias kiel IL. Ĝi ne nur ligas al la artikolo de  Claude Piron, sed iel preparas nin legi fragmenton el iom malnova romano de Robert Musil, kies ĉefa mesaĝo estas: “Se ekzistas realo-senso, devas ankaŭ ekzisti ebleco-senso”. Ke utopio estas iu el la eblaj, pravigeblaj manieroj vidi la estontecon. Oni nur kultivu en si la senson pri “tio, kio eblas”, kiel atentigas la redaktoro de “Israela Esperantisto” kaj tradukinto de koncerna literatura fragmento”. Nu ĉi-rilate – iom marĝene - mi ŝatus memorigi la vortojn de profesoro Reinhard Selten, kiu same vidante la eblon de disvastiĝo de E-o en skalo superanta la nunan, memorigis plurforume la premison de sciencistoj. “Estu realisma, imagu neimageblan!”.
De ĉi-specaj rezonadoj – kiujn ni ja ne forgesu praktiki – ni transiru al temoj pli realaj. Kaj do en la sama “Israela Esperantisto” mi atentigu pri  interesaj artikoloj de Josef Ŝemer jen pri la origino de la vorto “superjaro” en la IL, sekve pri E-o kiel pontlingvo al kaj el la hebrea lingvo. Inter diversaj informoj pri la israela E-movado – pri kiuj ni jam aliloke informis – kiel E-stando dum la jerusalema Librofoiro, e-ista partopreno en Memortago pri la Holokaŭsto, tri novaj esperantaĵoj en Isrealo ni legas ĉi-numere relative amplekse pri la informa laboro de lokaj esperantistoj en la israelaj amaskomunikiloj, rememoron de Amri Wandel pri lia vojaĝo al Pollando liginta pasintecon kun estonteco. Ni kun bedaŭro notas la informon pri la forpaso de Raĥel Murĵan, la edzino de konata e-isto Josef, granda amiko de la patrujo de Esperanto.
“La Lanterno Azia” transportas nin ne sole al Koreio, sed ĝenerale al Azio per plurpaĝa artikolo de HORI Jasuo, la prezidanto de KAEM,  donanta la superrigardon al la hieraŭo kaj hodiaŭo de la Azia Esperanto-Movado. Kiam  nun eblas konstati la eksterordinaran disfloron de tiu ĉi regiona E-movado valoras havi en la konscio, ke ĝi okazis ene de dek kelkaj jaroj,  ke E-o disvastiĝas – dank’ al multaj klopodoj -  en ĉiam pli multaj landoj,  laste radikiĝinte organizaforme en Filipinoj. Oni ekkonscias,  ke tiuperiode okazis multaj internaciaj eventoj en Azio, inkluzive de la aziaj kongresoj. Malgraŭ multaj progresoj – ankaŭ nun en Azio pluekzistas  lokoj bezonantaj helpon, lokoj kie aziaj esperantistoj bezonas kuraĝigon de siaj kolegoj, ankaŭ  el la aziaj landoj.
Krom tiu artikolo donanta la superrigardon al la historio kaj la nuno de la azia E-movado, en la oktobro “La Laterno Azia” kiel kutime ni trovas plurjn informojn el la vivo de la korea E-movado – jen pri distingitoj, kiu aparte meritiĝis en la vivo de la korea E-komunumoen la 2007-a, jen pri aliaj aktivaĵoj. Iu el ŝajne plej interesaj estis la anoncita Ago-Tago dum kiu Verda Koncerto,  muzikista grupo ĝuiginta la kongresanojn en Jokohamo,  prezentiĝis publike en la urbo Pohang dum KEA pere de siaj volontuloj disdonis informfoliojn pri E-o al la aŭskultantoj. “La Lanterno Azia” grandparte estas korealingva periodaĵo. Krom la menciitaj kontribuoj la leganto trovas ĉi-numere laŭvicajn specimenojn el la tradicia kaj nuntempa korea literaturo.
Literaturaĵoj abundas en la 5-a numero de “Pola Esperantisto”. En plej multo temas pri la verkoj de la revu-redaktantoj. El sub la plumo de Lidia Ligęza venas kelkaj  etaj originalaj rakontoj. Tomasz Chmielik  tritekste publikigas siajn kontribuojn al la somera  renontiĝo de E-literaturistoj en Kroatio pri “Eŭgeno Miĥalski el la proleta skolo”, “Karlo Piĉ el la praga skolo”, kaj “Spomenka Štimec – la granda damo de la E-literaturo”. Kvankam en  “Pola Esperantisto” ni ne trovas ajnajn informojn pri la kroata evento, ja ni traktis ĝin antaŭ kelkaj semajnoj parolante pri la lasta numero de “Tempo”. Traduke kontribuas al la lasta “Pola Esperantisto” Stanisław Śmigielski, proksimigante la literaturaĵon de pola klasika verkisto Stefan Żeromski “Sur ferdeko” kaj  Dorota Burchardt per rakonto pri katino “Kacunia”. Krom literaturaĵoj en la lasta “Pola Esperantisto” ne mankas kontribuoj alispecaj. Czesław Baranowski tradicie eksplikas la uzoregulon de prepozicioj, ĉi-numere temas pri la prepozio SUR, la leganto trovas ankaŭ raportojn pri kelkaj gravaj E-aranĝoj okazintaj aŭtune en Pollando,  kiel la 17-a Ekonomia Forumo en Krynica. Al ĝia sukceso ja kontribuis ankaŭ esperantistoj, sub la gvido de la nova PEA-prezidantino Halina Komar. Apartan lokon do ĉi-numere okupas la novaj elektoj en la Pola E-Asocio kaj la decido, ke la titolo “Pola Esperantisto” revenu al PEA, kiel la titolo de la asocia organo. La 5-a “Pola Esperantisto” raportas krome  pri  ARKONES en Poznano, Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado ĉe la poznana universitato kaj Internacia Festivalo de 36 lingvoj en AIS-Klerigejo en Bydgoszcz. Kompreneble pro la fakto, ke “Pola Esperantsito” ekde la nova jaro ne plu estos sendependa revuo de polaj esperantistoj la atenton de la legantoj devas kapti la informo, ke la ĝisnuna redakta teamo ekde la 2008-a jaro lanĉas novan jarkvaronan revuon kun la soci-kultura karaktero “Spegulo”. Ĝia unua numero estas planita por la mezo de marto.
La revuredaktado alportas grandan plezuron, fojfoje entuziasmon. Tion ne kaŝas Jackie Huberdeau, la redaktorino de “Gazeto Esperanto” el la franca Le Mans. Tiu ĉi spegulforme – france kaj esperante – aperigata periodaĵo ĉi-foje  apartan atenton kaj lokon donas al la loka historio, lige kun la 100-jarigo de E-o en la urbo Sarthe. La leganto do trovas multajn informojn ligitajn kun la tiu grava evento. Mian atenton kaptis la kopiita unuapaĝe foto pri la unua foto de la grupo el la 1-a de septembro 1907. Ĝi tuj vekis la rememoron pri mia antaŭnelonga partopreno en la kolokvo en Vieno kaj viziton en la E-Muzeo,  en kiu gravan lokon okupas foto el la dresdena UK 1906. Ambaŭfote multas virinoj – kio konsiderante tiun foran tempon – certe estas unikaĵo, kvankam pro la reproduktokvalito estas iom malfacile deĉifri la ĉeeston de senĉapelulinoj, la  tiaman emancipiĝantinoj.  Kun ĝojo krome ni konstatas, ke nia redakcia mencio pri la 120-jariĝo de Esperanto, la 26-an de julio spronis la aperigon de ĉi-tema paĝo en “Gazeto Esperanto”. Krome la julia-aŭgusta-septembra numero riĉas – kiel kutime -per multaj aliaj, aktualaj  informoj  kun la soci-politika emfazo. Ne mankas literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj. Eble finaŭtune plej kortuŝe estas legi la rakonton de Michele Freud “Pigo”, pri birdo kiu surplume,  ŝtelruze kunportas la sunradion.