• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 13.11.2007
Kvankam en la novembra “Esperanto”, la oficiala organo de UEA eĥas  - kaj prave  - la lastsomeraj E-eventoj kiel  IJK en Hanojo kaj ILEI-Konferenco en Ranzan – la numeron inaŭguras ampleksa artikolo de la vicprezidanto de UEA,  Ranieri Clerici direktante nian atenton al  apartaj defioj, kiujn povas utiligi en sia aktivado E-komunumo en la 2008-a jaro. Temas pri la 100-jariĝo de UEA, 60-jariĝo de Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj la Internacia Jaro de Lingvoj proklamita de UNO. Kiel atentigas la aŭtoro “Eĉ sola, ĉiu el tiuj celebrindaĵoj estas por la esperantistoj neordinara ŝanco por informado kaj agado. Kaj ili ĉiuj kune povas signifi trioblan ŝancon. Sed ankaŭ grandan riskon. Granda ŝanco, ĉar samtempaj agadoj por pluraj celoj povas interefiki sinergie. Ankaŭ granda risko, tamen: ĉar tro da agadoj povas diserigi la disponeblajn fortojn en neadekvatajn unuojn; senorde kaj mistakte disvolviĝi; elĉerpiĝi vane”. Ranieri Clerici alvokas jam nun ekpensi pri la utiligo de la 60-a atreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj Jaro de Lingvoj 2008-a en la kunteksto de la kongresa temo,  kvazaŭ sugestante ke la 100-jariĝo de UEA, ligita kun la celebrado kaj festasdo ne meritas apartan atenton.   Verŝajne baldaŭ ni konatiĝos kun la vortumo de la kongresa temo 2008, aliflanke ni esperu, ke la aparta okazo, kiun formas la 100-jariĝo de UEA – spite la aserton ke la historio de UEA estas realtive bone konata – fariĝos la okazo profundigi  kaj la konon pri UEA-historio, ĝia nuna kaj la plej proksima roloj por firmigi la identiĝosenton inter ĝiaj membroj, identecosenton kun UEA, ilia organizo.
Ĉi-numere ankaŭ la prezidanto de UEA direktas alvokon ne tiom pri pripensoj kaj diskutoj, sed al kunsolenado de aranĝoj ĉirkaŭ la 15-a de decembro. La 15-a longe solenata kiel la naskiĝdatreveno de la kreinto de la Internacia Lingvo, sekve kiel Tago de la E-Libro nur estas la fina tago de la tuta semajno dum kiu Probal Daŝgupta alvokas esperantistojn al la solenado de la tuta Semajno de la Homaj Rajtoj kaj E-o.
Ambaŭ kontribuoj  de la prezidanto kaj vicprezidanto de UEA en Esperanto direktiĝas al konkreta, fizika esperantisto. La reto donas la ŝancon vivi virtuale. Pri la virtuala Esperantujo kaj la unuaj akivadoj en “Dua Vivo” raportas Anna Loewenstein. Nu, plimulto de la ceteraj kontribuoj kaj raportoj en UEA-organo koncernas fizikan esperantiston. Same ampleksa informo pri E-o en la radiofonio, eĉ se perata interrete kiel ankaŭ raportoj pri multaj E-eventoj ĉi numere iel aparte disvolviĝintaj en Pollando. Temas kaj pri  la septembra interlingvistika  sesio kaj instruista trejnado en Poznano,  la julia AIS-studsesio en Cieszyn, la vizito de la Ĝenerala Direktoro de UEA kaj KKS en Bjalistoko, la nova 12-kapa estraro de Pola E-Asocio. La numerenhavon kompletigas ia. recenzoj kaj informoj pri la laste aperintaj libroj,  ampleksa kalendaro de E-aranĝoj kaj la jama alvoko al Belartaj Konkursoj de UEA en la 2008-a.
Multaj el la menciitaj E-aranĝoj en “Esperanto” raporte speguliĝas en la oktobra “La Ondo de Esperanto”, kvankam “La Ondo” ĉi-rilate tutcerte prezentas ilin en pli signifa amplekso. La numeron inaŭguras  ampleksa kontribuo el Bruselo  kun simptoma titolo “Esperanto kontraŭas la ideon de Eŭropo”, kiu spegulas la rezonadojn de la nuna respondeculo pri multlingvismo, EU-komisionano Leonardo Orban -  kiu ne nur ne subtenas E-on, sed tute malferme rifuzas la eblecon de komuna lingvo. La kontraŭstaron rilate la IL-on emfazas ne sole li, sed miaopinie tiuj klaraj kontraŭvortumoj ja devus instigi nin la  recerbumi  la strategion argumenti por E-o ĉe la eŭropaj instancoj. Ne laste tion, kiu estu partnero levanta la demandon,  EEU aŭ EDE, la partio Eŭropo Demokratio Esperanto, kion sugestas Renato Corestti.
Renato Corsetti prenas ĉi-numere la parolon ankaŭ lige kun kelkaj opinioj de Giorgio Bronzetti pri “Nerezignebla renovigo” defendante la idealisman agadon por la progresigo de Esperanto. “Mi kredas – deklaras Renato Corsetti – ke apud la praktika agado, pri kiu parolas Girogio, la idealisma ankaŭ devas resti. Se generacioj de esperantistoj tenis la lingvon vivanta tra unu jarcento, tra militoj kaj aliaj teruraĵoj, tio certe ne ŝuldigas al la praktikaj avantaĝoj de Esperanto, sed al la misiisma sinteno de esperantistoj” […] estas malmulto, kion la estraro povas fari kaj multo, kion devas fari ni mem”.
Tio – “kion devas fari ni mem” celas la normalan homon, kaj alude al tiu opinio de Giorgio Bronzetti – prezentita en iu el la pli fruaj numeroj de “La Ondo” sian kontribuon alportas ankaŭ usona esperantisto Scott Page, atentigante ke ŝanĝo de la estrarskipoj estas sezono por pensi pri renovigo en E-movado.  Lia ĉefa ideo, estas,  ke la konscio pri tio, ke E-o estas lingvo kiu povas solvi multajn komunikadproblemojn sed ne ĉiujn fariĝu pli ĝenerale. Sed eble en liaj konsideroj – de novulo, kiel li mem sin difinas -  mi kiel plej gravan konsiderus liajn impresojn de la anglalingva turisto en Italio – “Ni vizitis multajn vidindaĵojn, kaj aŭdis klerajn informojn de la bone informitaj, anglopaprolantaj gvidistoj, sed post nelonge la aŭtobuso fariĝs speco de kokono el kiu mi malofte eliris”.
La ŝanĝo de la estraraj skipoj  rolas en la oktobra “La Ondo de Esperanto” por laŭvicaj konsideroj de Komitatano Z. Ĉi-foje ili komence estas aparte adresitaj al la nova UEA-prezidanto. “Estas ankoraŭ tro frue recenzi la estraron, kvankam prezidanto Probal Daŝgupta jam ricevis iom acidan bonvenigon de iuj komentistoj, ankaŭ en ĉi tiu revuo. Ĝuste la prezidanton oni atente observas. Ĉiu ajn estus tre alia ol Corestti, al kies stilo ni jam alkutimiĝis, eĉ se multaj ĝin ne digestis, sed hinda prezidanto estas neeviteble tre malsama ankaŭ kulture. La bildo, kiun membroj ricevas pri la prezidanto, laŭ nevideblaj vojoj influas la sorton de la asocio”. Krom tiu tre klare formulita mesaĝo en la rezonadoj de la Komitatano Z eĥas la negativa pritakso de la laboro de la Elekta Komisiono,  nu kaj la demando pri tio kiel aranĝiĝos la rilatoj inter la estraro kaj la CO. La unuaj rimarkoj certe devos konsideritaj dum elekto de la nova Elekta Komisiono, la aliajn ekzamenos la tempofluo, kvankam la vortoj de la prezidanto aŭguras ilian glatan funkciadon.
Inter aliaj kontribuoj en  la novembra “La Ondo de Esperanto”, en kiu multas tiuj dediĉitaj al la kulturo kaj literaturo ni menciu krome la datrevenan artikolon de Reinhard Haupenthal   okaze de la 100-jara jubileo de Ido – kiel gloraj tagoj pasis jam delonge, kiel substrekas la aŭtoro, alvokante tamen ke tiu datreveno fariĝu okazo por aperigi detalajn studojn pri Ido kaj ties ĉefaj pratagonistoj, kiu ja kunformas nian historion.
Dum en Varsovio neĝpluvas estas agrable preni en la manojn la novembran numeron de “La Revuo Orienta” kun bela kovrilo memoriganta la oran aŭtunon, kun oraj kaj ruĝaj folioj, kio karakterizas ĉi tiun jarzezonon en Eŭropo. Sed tiuj koloroj propras ankaŭ al la aŭtuno en  fagoarbaro en la gubernio Nagano. Nu aŭtuno estas  bona periodo por rememoroj, sed la enhavo de la novembra “La Revuo Oirenta”  impresis min aparte. Kompreneble pro la raportoj prikongresaj, sed iom neatenditaj. Ne plu temas pri la aranĝoj, sed aparta kolekto de retrorigardaj raportoj de tiuj, kiuj tiun ĉi 92-an UK-n en Jokohamo preparis, do LKK-anoj, kiuj krom la rekongratulo fine de la Kongreso ne multe havas la okazon dividi siajn ideojn. Eĉ se la kondiĉoj en diversaj landoj estas tute malsamaj multaj el la kolektitaj rimarkoj povas roli suflore, instige aŭ rekte kuraĝige por tiuj,  kiuj laboras/os por sukcesigi la UK-on aliloke. Kelkaj el tiuj raportoj vortumas konkretan  sufloron por la  estontaj UK-oj, sed ŝajne estas neimitebla ekzempleo, ke eĉ unu triono de la lokaj kongresanoj sevu kiel helpantoj, kaj tiun fenomenon ni ja frontis en Jokohamo.
La novembra “La Revuo Orienta” aperigas krome la 2-an parton de tre interese konceptia intervjuo, plurloke tre kortuŝa   kun iuj el la partoprenintoj de la 50-a UK en Tokio, 1965. Ĉi-foje ni citu el la vortoj de la intervjuantino Judyta Yamato, kiu ia. proksimigante al ni tiujn emociigajn rememorojn povis kokludi: “Aŭskultinte pri diversaj okazintaĵoj, impresoj, opinioj ktp. mi ne povis ne rimarki kian mejloŝtonan rolon la UK ludis en la E-movado en Japanio kaj kiom grava ĝi estis por unuopaj personoj, kies vivo tutcerte irus alian – ne tiom buntan – vojon, se ne estus tiu memorinda UK”.
Nun, tutcerte la japana E-movado estas unu el la plej viglaj kaj espereble tiu viglo ne malkreskos. Kaj tiu viglo emfaziĝas ankaŭ en la fakto, ke la japanaj esperantistoj jam vortumis sian kongrestemon por la 2008-a jaro “Rolo de lingvoj en kultura diverseco – okaze de la internacia jaro de lingvoj”.