• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 20.11.2007
Kvankam daŭre la nunjaraj aziaj Universala kaj Junulara Kongresoj eĥas en la E-periodaĵoj la novembra “La Movado” el Japanio jam alrigardas la 5-an Azian Kongreson de Esperanto en Hindujo, alivorte Barato,  por kiu ĉefpaĝe invitas A. Giridhar Rao. Se en Japanio ĉiuj venintaj por la kongreso partoprenantoj restis sub la firma impreso de la unusola domina lingvo, la japana -  la februara kongreso en Barato akcentos la efektivan  lingvan situacion sur tiu ĉi kontinento. Nome ĝi disvolviĝos sub la devizo “Esperanto en multlingva Azio”.  Kompreneble la novembra “La movado” ankaŭ kongrese retrorigardas, kvankam laŭ aparta konsidero. Nome ofta felietonistino de “Kajero Libervola”  Aikawa Setuko ĉi-foje prezentas detalojn pri la funkcianta dum la jokohama UK  Infanvartejo, kie tempon pasigis dum la kongresaj horoj 32 infanoj. Ŝi informas, ke infanvartejo plurfoje funkcias kadre de la naciaj kongresoj; mi povas aldoni, ke tiu ĉi en Jokohamo ne estis la unua, kvankam la infanvartejoj ĝis nun ne apartenas al la rutinaj servoj kadre de la Universalaj Kongresoj. La japanan infanvartejon mi enpaŝis por ricevi iun ĝeneralan imagon, tute mi ne sukcesis aŭskulti prelegon de Hirotaka Masaaki pri tio, kiel aprezi hajkon. Mi ĝojas do en tiu ĉi numero de “La Movado” tiun eseon.  Nome ĝis nun plej ofte ni povis legi pri la teknika flanko de la hajkoverkado ol pri tio, kio dum la verkado gravas, kio gravas por verki brilan hajkon.
La antaŭnelonge veninta novembra numero de “Nova Vojo” de EPA el Japanio memorigis al mi, ke inter traktendaj E-periodaĵoj troviĝas ankoraŭ numero oktobra de la samtitola periodaĵo. Ni do enrigardu ankoraŭ ĝin, kiu riĉenhave, fote kaj artikole pridokumentas la eksterordinaran amikecan eventon, kiu postkongrese por diverslandaj esperantistoj fariĝis “Bonvenon al Oomoto 2007”.  Malfermas ĝin la bonvenigaj salutoj de la Spirita Gvidantino de Oomoto,  Deguĉi Kurenai  kaj de Kunihiko Ŝimamoro, la Ĉefdirektoro de Oomoto. Krome ni trovas la preĝvortojn por raporta diservo. Per tiuj ĉi mesaĝoj la partoprenintoj estis atentigitaj  pri la graveco de la pasigotaj tagoj en Ajabe/Kameoka,  ne nur por la intimiĝo kun la japana tradicia kulturo,  sed ankaŭ  pro la preĝota paco en la mondo per porokaze versitaj tankaoj dum la kulimina Uta-festo, fermanta la renkontiĝon. Kelkajn el la venkaj tankaoj citas la oktobra “Nova Vojo” kaj krom japanaj raportoj pri la evento eblas retrorigardi ankaŭ pere de kontribuoj de iuj partoprenintoj. Ili venas el sub la plumoj de  KIM Uson el Koreio kaj Enkhee Chimedtseren el Mongolio. Sed en tiu numero de “Nova Vojo” speguliĝas ankaŭ alia kunestado en Azio. Siajn impresojn pri Internacia Meditado de Ŭonbulismo en Koreio dividas japana partoprenanto. La novembra numero de “Nova Vojo” en pli signifa grado estas japanlingva. En ĝi daŭre  eĥas la eventoj ĉirkaŭ la aranĝo “Bonvenon al Oomoto 2007”, sed ni legas ankaŭ kontribuojn de aliaj gastoj de Oomoto.   En septembro Kameoka-n vizitis Dennis Keefe kaj reference al la vizito  li memorigas kelkajn informojn pri novaj paŝoj koncerne lingvajn festivalojn,  kun kiuj lia nomo estas firme ligita. Pli ol gasto en Kameoka, ĉar  kelkmonata volontulino  estis Ildete Barbarosa Aguino, kiu post la reveno al Brazilo  letere dividas siajn pripensojn pri la vivriĉigo, kiun por ŝi signifis kelkmonata estado en Japanio. Ankoraŭ unu menciinda kontribuo reaperinta post kelka interrompo, la 6-a segmento de la felietono de Tacuo Huĝimoto “Pri Tadao Umesao”.
Plurpaĝe la 92-a UK en Jokohamo speguliĝas en la  septembra/oktobra numero de la itala “l’Esperanto”. Raportas pri ĝi krom konata itala aktivulo Gianfranco Polerani ankaŭ italaj junuloj,  kiuj spertis en Japanio eksterordinaran avanturon kiel laŭreatoj de la  premio Marelli: Michele Gazzola, Anna Viel, Francesco Maurelli. Ni ekscias ankaŭ  pri junaĝa,  apenaŭ konatanta la lingvon,  konatino de Diccon Masterman – por kiu la kongreso fariĝis ne sole rapida kursotempo,  sed ankaŭ tempo de rapida, sukcesa ekzameniĝo. Ne mankas raporto pri IJK en Hanajo, sed tiun ni trovas en la paĝoj de “Nova sento”, alie paĝoj redaktataj de italaj E-junuloj. En la septembra/oktobra” numero de “l’Esperanto” ĝia redaktoro kaj aliaj kontribuintoj referencas al la nova formulo de la itala Nacia Kongreso, kiun ĉi-jare riĉigis serio de altnivelaj seminarioj kaj kursoj.  
Tamen tutcerte apartan pezon en “l’Esperanto” havas la artikolo de Renato Corsetti, kiu nun kiel la nova prezidanto de Itala E-Federacio senŝanĝe deklaras kiel la ĉefan taskon  de esperantistoj, ĉi-kaze de  la itala federacio la “produktadon de esperantistoj”, sen kiuj neniu E-produktado povas trovi siajn klientojn. Multan atenton Renato Corsetti dediĉas al la informado pri Esperanto en la itala socio, kaj tiujn liajn opiniojn mi ŝatus iom pli amplekse citi: “ni estas plenrajtaj italaj civitanoj, kiuj ne nur rajtas sed ankaŭ devas alparoli italojn pri E-o. Ni ne devas honti esti esperantistoj. Ni ne devas honti alparoli homojn pri E-o.  Esperanto estas granda idealo,  granda movado por plibonigo de la mondo, kaj ni devas esti fieraj esti esperantistoj. Ĉi tiun fierecon ni devas utiligi por paroli al la neesperantista mondo. La valoro de nia ideo estas decidita de la neesperantistoj. Ni devas multe pli paroli al ili ol paroli al ni mem. Mi ege ŝatus,  se ni povus fariĝi movado turnita ĉefe al la ekstero kaj dialoganta kun la ekstero”.  Kaj sekve […] “tra la tuta historio de Esperanto la movado produktis nur unu ideon, eĉ ne tre originalan: ĉiuj homoj estas egalaj ankaŭ en la lingva kaj kultura kampoj. Tiun ideon ni utiligu en nia informado”.  
Nu, se la lasta aserto de Renato Corestti estas neniel duba mi tamen subigus al analizemo la konstaton, kiu cetere ne koncernas sole italajn esperantistojn, nome kial esperantistoj hontas informi pri Esperanto  kaj kial ne ĉiuj estas fieraj esperantistoj. Nu, sed tio estas demando traktenda ĝin aliforume. Dume ni reiru al la aktuala revuo de Itala E-Federacio. Aludante al la lasta “l’Esperanto” mi menciis pri analiza artikolo de Daniele Binaghi pri italaj TTT-ejoj,  rilate kiujn li  ne kaŝis kritikajn vortojn. Ĉi-foje la sama aŭtoro okupiĝas pri la retejo de la Itala Esperanto Junularo. Kvankam li havas pri ĝi multe pli pozitivan takson, li ne prisilentas kelkajn kritikajn rimarkojn pri iuj nefunkciantaj aŭ ne plene dulingvaj paĝoj. Mi dirus, ke liajn analizojn  pri la E-retejoj devus atente legi, tiuj kiuj iom blinde pledas por pli kaj pli da esperantlingvaj TTT-paĝoj. Fierindaj esceptoj ne povas nome kaŝi, ke en la interreto ni trovas ankaŭ malfierindan esperantlingvan balaston.
 “Katolika Sento”, la periodaĵo de la itala IKUE-sekcio en sia septembra/oktobra numero kiel kutime  proponas – kvankam nur itallingve rubrikon por retnavigantoj,  informante pri paĝoj utilaj por vojaĝoj peraŭtaj kaj aviadilaj.  Eble ili utilis ankaŭ por atingi la 18-an Ekumenan E-Kongreson en la pola Pelplin? Ampleksa raporto pri la kongreso inaŭguras la numeron. La kongreso – polaj organizantoj rajtas ĝoji - lasis bonajn impresojn pri kio raportas la legantoj, sed ĉeeokaze ni ekscias, ke la infana folklora grupo, kiu  riĉigis la kulturan programon de la ekumena kongreso “Modraki” ne longe poste vizitis Italion. Kompreneble la katolika periodaĵo enhavas religi-koncernajn kontribuojn. Ia. temas pri prelegoj aŭdigitaj dum iu UECI-kongreso. Ĉi-foje la leganto trovas la duan parton de la prelego de pastro Mario German pri “Katolika Kredo kaj Islamo: identecoj, similecoj kaj diversecoj. Tre interesa prelego estas ankaŭ tiu de Norma Covelli pri “La virino en la islama mondo”, kiun ŝi verkis baze de la propraj spertoj akiritaj familie pro la fakto havi la iranan nevon. La renkonto kun lia patrino, uzanta ĉadoron estas preteksto proksimrilate prezenti tiun ĉi temon.
Cetere pri la vualo en la Meza Oriento mi rekomendas legi en la novembra “Monato”. Husejn Al-Amily dividas ĉi-rilatajn ideojn sub la simptoma titolo “La vualo, romantika kaj erotika”.