• Pollando invitas: Srebrna Góra
  • 01.12.2007
Hodiaŭ ni vizitu iun el la vilaĝoj limregione en la suda Pollando kun iom fabelska nomo Srebrna Góra (arĝenta monto). Ĝi etendiĝas sur la alteco de 400-600 metroj super la marnivelo en profunda, malvasta valo apartiganta du montoĉenojn, kie ekde la komenco de la 14-a jarcento oni elterigadis arĝentoportajn ercojn.
Super la Arĝenta Monto kaj la Arĝenta Montopasejo dominas impona arĝentmonta fortreso, gardanta la pasejon al la valo de Kłodzko. Ĝi konsistas el 6 defendokonstruaĵoj,  vico da arabaraj fortikaĵoj kaj bastionoj. Temas pri unu el la plej interesaj objektoj de la militara arkitekturo en Pollando, konstruigita de Frederiko la 2-a post  la 7-jara milito,  meze de la 18-a jarcento. Aldonendas ke ĝi estas entute la plej granda montara fortreso en Eŭropo.  
La ĉefan akson de Srebrna Góra konsistigas  la Ĉefstrato kondukanta de la ebena tereno  eĉ ĝis la Arĝenta Montopasejo. Ambaŭflanke de ĝi altiĝas kelkajn metrojn super la stratnivelo ŝtonaj terasoj,  sur kiuj estas lokitaj la devenantaj el la 17-a/18-a jarcentoj etaj loĝdomoj de teksistoj kaj ministoj,  ligitaj per komuna promenejo, kelkfoje havanta la ŝtuparoformon.
En la ebena parto de la vilaĝo troviĝas ripozcentroj, publikaj lokoj kaj naĝejo; en la antikveca parto vidalvide staras du modestaj, malnovaj preĝejoj. Troviĝas tie ankaŭ vojo kondukanta al la fortreso ĉe kies unu flanko troviĝas kadukiĝantaj konstruaĵoj de la 18-jarcenta kazerno. Kontraŭflanke en la roko estas forĝitaj soldatkaŝejoj, kiujn nun la lokaj loĝantoj utiligas kiel kelojn aŭ garaĝojn.  
La ekspluatadon de la arĝentoriĉaj ercoj en Srebrna Góra komencis la unuaj piastdinastiaj, sileziaj princoj. Jam en la 1370-a jaro eksistis tie loĝkolonio de ministoj,  kiuj havis licencon por la minado de la arĝentaj ercoj. Pro la husanaj militoj oni ĉesigis la minadon por restarigi ĝin meze de la 15-a jarcento. En la 1536-a jaro Srebrna Góra ricevis la privilegion de libera minista urbo. Jare oni elterigadis tie ĉ. 50 tunojn da erco, alifarata en la fandejoj de Złoty Stok. Sed tiun prosperan periodon ĉesigis la tridekjara milito.
En la 17-a jarcento, kiel en la tuta Silezio la mizeriĝinta loĝantaro okupiĝis pri la metiteksado. Sed multo ŝanĝiĝis post la decido de Frederiko la 2-a loki tie grandegan fortreson. La realigado de la projekto donis enlaborigon al la loĝantoj unue dum la konstrulaboroj,  sekve dum la prizorgado de la garnizono. Tamen la tuta ideo verdire laŭ la militara vidpunkto estis sensenca.
Post la likvido de la fortreso meze de la 19-a jarcento Srebrna Góra fariĝis moda ripozejo kaj ĝia famo firmiĝis aldone,  post kiam komence de la 20-a jarcento oni alkondukis tien la fervojlinion.   Estis tiam elkonstruita la malvastŝpura dentorela fervojo kondukanta al la montpasejo kaj al troviĝanta malantaŭ ĝi Woliborz. En Srebrna Góra kreiĝis samtempe eta fabriko de horloĝoj, kelkaj hoteloj, skisaltejo kaj gliteja itinero.  Oni alkondukis elektron, instalis akvokondukilojn, kanalizon. Teraskonstruitaj ĝardenoj plenigis la terenon eĉ ĝis la fortreto. Sed tiu situacio ne transdaŭris longe. La turisma atrakcieco de Srebrna Góra post la 1-a mondmilito ne revigliĝis, ankoraŭ en la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento oni malmuntis la  malvastŝpuran fervojlinion.
Nun Srebrna Góra poiome revigliĝas. Vintre ĝi servas kiel tranokta kaj gastronomia bazo por skiantaj turistoj el la proksimaj lokoj Sokolec kaj Rzeczka. Somere Srebrna Góra rolas kiel ŝtata loko de mallongaj ripozoj por la loĝantoj de Ząbkowiece kaj Dzierżoniów. Ĉiujn logas la plej granda montara fortreso en Eŭropo.