• Pollando invitas: Głuchów
  • 08.12.2007
Meze inter Poznano kaj Lodzo troviĝas loko, meritanta nian viziton, Gołuchów. Ĝi troviĝas sur la  tereno senĉese enloĝata de du kaj duona mil jaroj. Cetere, la restaĵoj el la romia periodo kaj la frua mezepoko konfirmas, ke  trapasis tie grava komerca itinero el Poznano (la okcidenta Pollando) tra Kalisz, Sieradz al la krakova provinco (en la sudorienta Pollando). Ni celas tien por viziti iun el la plej interesaj polaj rezidejoj, kiu en sia formo memoriganta la kastelojn apud la franca Luaro troviĝas en la norda parto de la vilaĝo ene de vastega 162-hektara parko. La historio de pli ol 400-jara kastelo, ligita kun famaj polaj magnataj kaj princaj familioj Leszczyński, Działyński, Czartoryski firme fiksiĝis  en la pola historio kaj kulturo.
Komence de la 13-a jarcento pluraj vilaĝoj de la regiono, inkluzive de Gołuchów fariĝis la posedaĵo de Toporczyk-familio. Tri jarcentojn pli poste la vilaĝo ŝanĝis sian posedanton. Rafał Leszczyński levis tie unue renesancstilan defendokastelon en la formo de kvartetaĝa turo konstruigita sur la plano de ortangulo,  ĉirkaŭita per 4 okangulaj defendoturoj, inter kiuj la sudorienta estis almenaŭ je unu etaĝo pli alta.  Kun la tempofluo tiu ĉi defendokonstruaĵo transformiĝis en dualan kastelon ĉirkaŭ korto kun la arkada galerio. Komence de la 17-a jarcento la kastelo estis plukonstruita, tamen fine de la sama jarcento tiu ĉi pompa rezidejo de Leszczyński-familio kadukiĝis. La situacio diametere ŝanĝiĝis kiam en la 1853-a jaro la posedaĵon aĉetis grafo Tytus Działyński, la posedanto de alia tre prestiĝa rezidejo  tiuregione  Kórnik. La kastelo en Gołuchów estis aĉetita por lia filo Jan, baldaŭ  edziĝonta al Izabella princino Czartoryska. Jam tri jarojn pli poste komenciĝis la ordigaj laboroj en la loka parko kaj preparoj por la rekonstruo de la kastelo. La laborojn de Jan Działyński – ekzilita por kelkaj jaroj pro sia socia kaj politika agado -  kontinuigis lia edzino. La intenco de Izabella Czartoryska estis, ke la kastelo en Gołuchów estu ne sole rezidejo, sed ankaŭ ke ĝi rolu kiel muzeo. Ŝi venigis el Francio arkitektojn, skulptistojn, pentristojn. Dum la ornamado de la kastelo oni aplikis originalajn elementojn kaj ekipaĵaron de renesancaj eŭropaj kasteloj,  aĉetataj en la italaj kaj francaj antikvaĵvendejoj. Eblas mencii la medalionojn kun la bustoj de romiaj imperiestroj super la arkoj de la galerio, kiuj devenas el la 16-jarcenta Francio aŭ florencan bareliefon, kiu bildigas Bachus-marŝantaron ĉe la ĉefportalo.  Konservante plurajn detalojn de la renesanca pola kastelo, kun arkitekturaj elementoj el diversaj partoj de Eŭropo la tuto ricevis la aspekton de franca renesanco. Miloj da artverkoj arigitaj en la kastelo ebligis agnoski,  ke la kastelo en Gołuchów apartenas al unu el la plej valoraj polaj artkolektoj kaj  apud Muzeo de Czartoryski-familio en Krakovo ĝi plenumis tiun rolon ĝis la eksplodo de la  la 2-a mondmilito.
Dum ĝi parto de la kolekto estis forveturigita kaj de germanoj kaj kaj de rusoj, multaj eksponaĵoj estis detruitaj aŭ perditaj. Parto ektroviĝis postmilite en  la varsovia Nacia Muzeo. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento la kastelo en Gołuchów transiris sub la administran protekton de la Nacia Muzeo en Poznano. Dank’ al tio eblis efektivigi restaŭristajn laborojn kaj riĉigi la kastelekipaĵaron ia. per valoraj murtapiŝoj, renesanca eŭropa pentroarto, maloftaj mebloj kaj objektoj de la artmetio. En riĉe ornamitaj internoj (en la pola, muzea, hispana, itala, manĝoĉambra, gdanska, reĝa kaj aliaj salonegoj) eblas admiri orelfaraĵojn el la 14-a/17-a jarcentoj, tolaĵojn ia. de Velazquez kaj Veneciano, skulptaĵojn francajn, niderlandajn, ĉinajn kaj japanajn,  flandrajn teksaĵojn kaj militakcesoraĵojn. Nun ankaŭ poiome al la kastelo revenas artobjektoj el la kolekto de Izabella kaj Jan Działyński, ekzemple parto de ilia enoreme valora kolekto de grekaj, egiptaj, kipraj kaj kartagenaj vazoj. Redonita de germanoj kolekto en sia grava parto troviĝas nun en la varsovia Nacia Muzeo.  Cetere ni ne parolu pri la kastelo en Gołuchów nur kiel muzeo. Ĝiaj kastelaj internoj kaj korto rolas ofte kiel koncertaj salonegoj, aŭ kiel scenejoj por la prezentataj tie spektakloj. Krome la kastelo kaj ĝiaj internoj mem rolis kiel fono de pli ol 50 kameraitaj tie filmoj.
Apud la kastelo en la ĉirkaŭa parko multas kortegaj helpokonstruaĵoj, inter kiuj unu estas destinita por la tombejo de princino Izabella. Se por la kastelo de Gołuchów kaj ĝiaj artkolektoj aparte meritiĝis la princino Izabella la aŭtoro de la parko, kiu formas pompan ornamon al la kastelo estas ŝia edzo Jan Działyński. Ĝi formas  la plej grandan en la regiono panoraman parkon kun la surfaco de pli ol 160 hektaroj,  en kiu troviĝas  kolekto de kelkcent arbo- kaj arbusto-specioj. Origine ĉirkaŭ la kastelo troviĝis ne tre granda italstila ĝardeno, sed tuj post la transpreno de la posedaĵo Jan Działyński komencis  krei parkon kun arboj kaj arbustoj el diversaj mondopartoj.  Laŭ pritakso de specialistoj en la parko la originaj plantoj konserviĝis 60-procente. Ĝis nun eblas admiri ia.  imponajn ekzemplerojn de  la siberiaj kaj kaŭkaziaj piceoj, grekaj abioj kaj la nordamerika ruĝa acero. Aldonendas, ke en Gołuchów troviĝas la unika en Eŭropo Muzeo de Arbaristiko. Specifan atrakciaĵon konsistigas bizonoj. Kiam en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento la famaj bizonoj el Białowieża-Praarbarego (la nordorienta Pollando) tromultiĝis en Gołuchów oni destinis 20-hektaran areon por kelkdek tiuj maloftaj bestoj nun dividantaj la terenon kun damaoj, aproj kaj polaj ĉeveletoj, kiuj ankaŭ logas la gastojn de la kastelo kaj parko.
Kiel decas, kun la kastelo de Gołuchów ligiĝas ankaŭ legendoj. Onidire jen kaj jen rendevuas tie fantomoj, kiujn persone bonvenigas la spirito de Jan Działyński kaj la Nigra Damo, alivorte lia edzino Izabella Czartoryska. Tiuj, kiu vizitis la parkon nokte rakontis pri la enorma brilo de la kastelaj fenestroj kaj la  sonoj de la amuziĝanta ĉe muziko societo.