• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 11.12.2007
En la novembra numero de “Esperanto” Probal Dasgupta alvokis en la nomo de UEA-estraro soleni ekde la 10-a de decembro ĝis la 15-a Semajnon de Homaj Rajtoj kaj Esperanton en la kunteksto de la proksimiĝanta 15-a de decembro. Nun el diversaj mondpartoj jam venas la unuaj informoj pri ĉi-koncernaj iniciatoj kaj aktivadoj. Dume antaŭ ni la decembra “Esperanto” en kiu laŭvican fojon UEA-prezidanto invitas la leganton per sia “Malferma” eseo konatiĝi kun lia persona vizio pri E-o liganta lingvan demokration en UEA-strategio “kun sintenoj al la unikeco de la lingvo mem, kiu distingas ĝin ne nur de la angla,  sed ankaŭ volapuko kaj interlingva”. Jen promesita “spica teksto” je kiu UEA-prezidantro atendas komentojn premisante,  ke tiel la leganto de “Esperanto”: “kunkovos kun ni utilan, ĝeneraligeblan, hodiaŭan formon de tiaj rekomprenoj de pozitiva rolo por Esperanta movado – en tempo, kiam ne verŝajnas la baldaŭa ĝenerala adoptiĝo al nia lingvo por oficialaj interŝtataj laboroj, kvankam ni ne ĉesos labori por tiu ideo”, certigas konklude Probal Dasgupta. Espereble la decembra eseo de UEA-prezidanto, same kiel liaj antaŭaj intervenoj elvokos diskutindajn regojn en la laŭvicaj numeroj de UEA-organo.
Unu el la konkretaj laboroj, kiujn frontas kaj frontos ankaŭ venontjare organizita E-movado estas la kontaktoj kun UNESCO;  Samnumere ni trovas  raporton pri la partopreno de UEA-delegacio en la oktobra UNESCO-konferenco, kiu - kiel raportis Renée Triolle - faris sian eblon kontakti, informi, konvinki la delegaciojn, voki al kunlaboro kaj subteno.  Kiel tio tradukiĝos al faktoj ni vidos, gravas aliflanke ke la aŭtorino de la raporto memorigas faskon de  la entreprenendaj aktivadoj  en la 2008-a jaro. El  inter ili apartan atenton necesas doni al vivigo de la kontatoj kun la landaj UNESCO-komisionoj, konsciigo de aliaj asocioj pri lingvo-diskriminacio, ĉeregistara pledado por demokrata lingvoinstruado.
De tio dependas, kiel la ekstera mondo rilatos al la E-lingva komunumo kaj proponata de ĝi lingvo kaj ĉu sian rilaton – ne ĉiam tuj pozitivan kaj kompreneman - ŝanĝos. De kelkaj semajnoj en niaj “Esperanto-ekspresoj” grandan popularecon ĝuas la poparte prezentata prelego de Claude Piron pri “Psikologiaj reagoj je Esperanto”. Multaj el la aŭdiĝintaj argumentoj, ekzemple pri afazisimptomoj en kontakto kun fremdlingvanoj eĥas en la tradukita teksto aperigita en “Esperanto”, kiun Claude Piron prezentas ene de la serio de 10 franclingvaj filmoj en la interreto.
La decembra “Esperanto” kompreneble spegulas retrorigarde ia. kelkajn aŭtunajn E-eventojn  diverslande jen raportante pri la 39-a Korea Kongreso de Esperanto, jen pri la jarkunveno de “IKEF-Ĉinio 2007”, jen pri “Semajno” en Katalunio. Sed ĝi ja enhavas ankaŭ la 1-an Kongresan Komunikon pri la 93-a UK en Rotterdamo kun bazaj, enkondukaj informoj kaj ankaŭ la alvokon postkongresi kadre de la 41-a ILEI-Konferenco en Portonovo, Benino. Ne sole por E-instruistoj, sed ankaŭ por multaj esperantistoj el la aliaj mondpartoj doniĝas aparta okazo rendevui kun afrikaj esperantistoj  subtene por la tiea E-movado.
Pri la afrika movado eble ne ĉiuj havas klaran bildon. Longe ni kutimiĝis al la ideo, ke ĝia ĉefcentro troviĝas en Togolando, kie cetere la movado evoluas. Kiel ni scias de du jaroj  la Afrika Oficejo de UEA funkcias en Benino, kaj tie ia. okazos ILEI-konferenco.  Antaŭnelonge nian redakcion la unuan fojon atingis la  bulteno “Esperanto en Afriko” – numero oktobra, en kiu speguliĝas informoj pri E-aktivadoj en diversaj afrikaj landoj, tiuj jam okazintaj kaj planataj. Mi ŝatus citi aparte el la mesaĝo de Aimé Florent Ntoto Zola, proksimiganta la bildon de  la afrika movado: “Mi intencas ĉi-foje alvoki al unuiĝo kaj al plia agemeco en nia movado.  Kial alvoki pri unuiĝo? Ni ĉiuj konscias pri kelkaj kvazaŭaj miskomprenoj,  kiuj ŝiras nian kontinentan movadon kaj konsekvence bremsas la disvolviĝon. Ĉu vere ni devas atenti pri tio kaj perdi tempon pridiskutante? Ni havas celojn pli noblajn, kaj nur unuiĝo estas la solvo por krei pli efikan tutkontinentan movadon, kiun ĉiuj dezirus sendependa. Unuiĝo signifas kunlaboradon interŝanĝante ia. spertojn per regula komunikado estimante unu la aliajn, laborante sen komplekso kaj sen antaŭjuĝoj. Nur tiel ni povos mem konstrui nian movadon”.
La laŭvica periodaĵo en nia trarigardo konduku nin al  Azio, al Japanio. Ĵus atingis nin de ĉi tie la decembra numero de “La Revuo Orienta” tutece dediĉita al la 94-a Japana E-Kongreso. Kvankam ni ekscias, ke ĉi-foje post la somera UK en Jokohamo la nacia kongreso estis malpli multnombre frekventita tamen samtempe ni ricevas per tre multaj raportoj, raportetoj tre bonan alrigardon al ĝia trapaso. Ĉi-foje la kongresa temo “Kion Azio atendas de Japanio” ankaŭ aparte speguliĝis en la prelegoj de la invititaj gastoj. Krom – kio evidente - japanaj esperantistoj   partoprenis ĝin tri invititaj gastoj el Ĉinio, Nepalo kaj  Vjetnamio kaj se mi ne eraras el Eŭropo gastis sole la germana-japana paro de ge-roj Kleemann. En ĉiu el la prelegaj kontribuoj de la gastoj oni rekonis la gvidan ĝis nun rolon de la japana E-movado en la regiono, kaj krome – kiel akcentite - daŭre gvidajn impulsojn el Japanio oni atendas. Cetere la kontribuinta al la kongresprelegaro revuredaktoro HORI Jasuo la laŭvican fojon uzis la okazon por  substreki, ke la nuna tasko de japanaj esperantistoj estas en pli signifa grado orientiĝi al E-komunumoj sur tiu ĉi kontinento, en Azio ne sole kore, sed ankaŭ finance por kuraĝigi kaj integri ilin. Tutcerte en tiu ĉi kunteksto apartan emfazon havos la jarfina komuna seminario inter ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj, kiuj renkontiĝos en Koreio por trakti la temon “La rolo de gejunuloj por paca kunvivado de Ĉinio, Japanio kaj Koreio”.  Tamen parolante pri la lasta Japana E-Kongreso ni ne forgesu mencii la informon, ke la nunjaran Premion Ossaka honore al la patro de la japana E-movado ricevis konata E-mecenato, Miyoshi Etsuo pro la kampanjo disvastigi E-on, ia.  per la informado pri E-o en eŭropaj ĵurnaloj. Ĝi koncernas liajn kvinjarajn aktivadojn tiukapmpe kaj “La Revuo Orienta” prezentas  la liston de ĵurnaloj,  en kiuj aperis ĝis nun la sponsoritaj de li artikoloj.
La decembran “La Ondo de Esperanto”  malfermas ampleksa raporto de Miroslav Malovec pri la viena kolkvo dediĉita al la planlingvaj bibliotekoj kaj novaj teknologioj, kiun sekvas – kiel ĉiunumere bunta kalejdoskopo de diversregionaj E-aranĝoj kaj eventoj el la vivo de la lingvokomunumo. Literaturaĵoj, recenzoj kaj muzika paĝo buntigas la numeron,  en kiu en la kunteksto de la proksimiĝanta 15-a de decembro “La Ondo” regalas la leganton ia. per kelkaj informoj pri preparataj libroeldonaĵoj de diversaj eldonejoj kaj la astrologia mapo de d-ro Zamenhof. Aleksandr Korĵenkov aparte koncentriĝas pri la stato de la E-gaztero unuflanke ĝenerale, aliflanke atentigante pri la kunveturinta enketilo ebligonta ekscii la opiniojn de la legantoj pri “La Ondo” mem.