• Pollando invitas: Nysa
  • 15.12.2007
Ĉi-semajne ni revenas al Silezio – la suda Pollando -  proponate viziti iun el la plej malnovaj tiuregione urboj Nysa, troviĝantan en la vojevodio de Opole. Plej verŝajne jam en la 10-a jarcento ekzistis tie setlejo kaj laŭ la pola kronikisto Jan Długosz la burgon en la 1134-a jaro establis la pola reĝo Boleslao la Kurbobuŝa.
Aparta periodo en la urboevoluo sekvis komence de la 14-a jarcento, kiam  laŭ la deziro de  princo Henryk Probus ĝi fariĝis la ĉefa urbo de la tn. episkopa Princolando, kiu dum 650 jaroj ekzistis sur la mapo de Eŭropo.
Nysa jam en la mezepoko estis konata kiel edukcentro. Ekde la komenco de la 15-a jarcento ekzistis tie paroĥa lernejo, en la sekvaj jarcentoj trasformita en faman gimnazion. La favora situo de la urbo ĉe la komercaj itineroj spronis la  ekonomian disfloron de Nysa. En la princolando prosperis komerco, famis bazaroj organizataj en la tagoj de sankta Jakobo kaj sankta Agnesa,  venigante komercistojn el Aŭstrio, Ĉeĥio, Moravio kaj Hungario. Floris ankaŭ artmemtioj. Fortan pozicion akiris gildoj de kolorigistoj kaj oraĵumistoj. Ia. privilegio deviganta komercistojn finvendi en la urbo  siajn varojn,  la privilegio emisii monon famigis kaj altigis la rangon de Nysa. Laŭvicaj  privilegioj atribuitaj al la urbo en la sekva periodo kaŭzis, ke Nysa fariĝis grava importanto de salo kaj vinkomerca centro importanta vinojn el Hungario kaj el Rejnlando.
La fakton, ke Nysa estis grava centro konfirmas ankaŭ tio, ke ĝi kiel la tria pola urbo - post Vroclavo kaj Krakovo - estas menciita inter la plej signifaj urboj de la Centra-Orienta Eŭropo en “Kroniko de la Mondo” (Liber Chronicarium) de Hartmann Schedl, eldonita en la 1493-a jaro en Nurimbergo. La blazono de Nysa troviĝas ankaŭ sur la Envetura Pordo al Karlo-Ponto en Prago,  ĉi-foje inter blazonoj de ĉehaj urboj. Ĉio ĉi pro la fakto, ke en  la 14-a jarcento Nysa falas sub la regadon de la ĉeĥaj Luksemburgoj,  sekve Habsburgoj kaj por jarcentoj ĝi estis forŝirita el  la pola ŝtato.  
Kiel dirite dum 650 jaroj la episkopa Princolando Nysa troviĝis sur la mapo de Eŭropo.  Multeco de la religiaj konstruaĵoj kaj ankaŭ  fontano de Tritono el la komenco de la 18-a jarcento, insipirta laŭ la roma Fontana del Tritone kaŭzis,  ke Nysa estas konata ankaŭ sub la kromnomo la silezia Romo.  Aldonendas, ke la burĝoj de Nysa estis tiom fieraj pri sia fontano, ke super la blazono de la urbo sur la fonto ili metis la siglon S.P.Q.N., kies signifo “Senatus Populusque Nissiensis” (senato kaj popolo de Nysa) imitas tiun siglon sur la romiaj konstruaĵoj S.P.Q.R.  - Senatus Populusque Romanus.
La periodo de la 30-jara  milito signifis tamen la falon de Nysa. Ekde la 1741 ĝi ektroviĝis sub la regado de Prusujo fariĝante urbo-fortreso. Tio tutece ŝanĝas ĝian karakteron, kaj se eĉ ebligis  defendi Nysa kontraŭ la trupoj de Napoleono finfine alkondukis al enormaj urbodetruoj.  La lastan fojon Nysa estis transformita en fortreson en la 1945-a jaro. La finfrapon la urbo ricevis en marto de la 1945-a jaro,  kiam la Ruĝa Armeo sieĝis la urbon, sekve de kio la konstrusubtanco de Nysa ruiniĝis 80-procente. Nun terenojn ruinigitajn oni plenigis per moderna arkitekturo, kiu harmonias kun la restaŭritaj antikvaĵoj.
Rekonstruante la urbon oni konsideris la fakton, ke konserviĝis la historia, ne alikonstruita planspuro de la urbocentro. Tie oni restaŭris ĉiujn saveblajn konstruaĵojn, tiel ke nun troviĝas tie la plej valoraj historiaj vidindaĵoj de Nysa. Apartenas al ili anktikvecaj brikkdomoj ĉe Bracka-strato  kaj sur la Foirplaco kaj la Domo de la Urba Pesilo. Bela Puto estas unu el kelkaj iamaj urboputoj, kiun  eblas ĝin difini la artverko de la forĝista baroka arto. La marmora puto estis kovrita en la 17-a jarcento per rava, ferforĝita  krado. Malgraŭ paso de eĉ tri jarcentoj  ĝis hodiaŭ ne videbliĝas kordospuroj.  
Mi menciis, ke Nysa en la mezepoko dufoje en la jaro rajtis organizi bazarojn en la tagoj de sankta Jakobo kaj sankta Agnesa. Tiuj ĉi sanktuloj patronas ankaŭ al la preĝejo, kiu ekzistis en Nysa jam en la 11-a jarcento. Dokumento el la 1198-a jaro atestas pri konsekro de la ŝtona romanika preĝejo konstruigita en la loko de pli frua ligna sanktejo. En la subterejo de la hodiaŭ katedralo – kiu komence de la 15-a  jarcento ricevis gotikan formon - eblas rigardi la restaĵojn de tiu ĉi romanika konstruaĵo. En la preĝejo troviĝas la renesancaj omaĝtabuloj kaj tomboŝtonoj de kelkaj vrocalavaj episkopoj, en kiuj facilas retrovi stilinfluojn de tiuj en la krakova Wawel-kastelo. Ĉe la preĝejo  troviĝas la 4-etaĝa sonorilturo el la limperiodo de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, en kiu ia. troviĝas iu el la plej malnovaj sonoriloj de Silezio.
La gotika preĝejo de sankta Barbara jam en la 14-a jarcento estis menciita kiel hospitala preĝejo. Post la incendio komence de la 16-a jarcento ĝi ricevis frurenesancan finpretigon, kaj du jarcentojn pli poste kiam transprenis ĝin franciskanoj ĝi riĉiĝis per barokaj fenestroj kaj interno. Alia menciinda preĝejo el la 18-jarcento estas la baroka sanktejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Ĝi kune kun klostraj konstruaĵoj  apartenis iam al  la adorantoj de la Pasiono kaj Resurekto venigitaj el Jerusalemo al Pollando en la 12-a jarcento. Alia baroka preĝejo de la Ĉielpreno de la Dipatrino konstruigita estis ĉe la jezuita klostro en la 17-a jarcento,  pri kio decidis episkopo Karol Ferdynand Waza, pola reĝido. Laŭ lia iniciato estis plukonstruita  anakaŭ jezuita kolegio, en kiu siatempe lernis pola reĝo Michał Korybut Wiśniowiecki. Jen nur kelkaj el la religiaj konstruaĵoj de Nysa.
El la 19-a jarcento,  kiam la urbo fariĝis la prusa fortreso devenas pluraj fortikaĵoj,  kiuj vaste ĉirkaŭas la urboj.
En  Nysa krom arkitekturaj vidindaĵoj konserviĝis ankaŭ multaj malnovaj libroj kaj dokumentoj, metiistaj elfaraĵoj, artverkoj. Kiuj nun  estas riagrddisponigitaj al la vasta publiko.
La nunaj konstruplanoj de la urbo antaŭvidas revenigon de eksterordinara urbopanoramo,  per kiu Nysa dum jarcentoj distigiĝis fone de aliaj sileziaj urboj.