• Pollando invitas: Krasiczyn
  • 22.12.2007
Ĉi-semajne ni invitas vin al la eksterordinare bela renesanca-magnata kastelo, al la palaca-parka komplekso en Krasiczyn en la sud-orienta Pollando, 10 kilometrojn okcidente for de la urbo Przemyśl. En la  1631 jaro Marcin Krasicki, unu el la plej renomaj polaj artmecenatoj transformis la krudforman defandokastelon konstruigitan de sia patro en  superban, grandsinjoran rezidejon. Laŭ sia famila nomo Krasicki li baptis ne nur la kastelon,  tiun nomon  ricevis la kreiĝinta proksime al la kastelo urbeto.
Malgraŭ pluraj incendioj kaj militoj ĝi konservis ĝis nun preskaŭ ne ŝanĝitan formon el la komenco de la 17-a jarcento. Konstruita sur la plano de kvarangulo ĝi estis orientita per siaj muroj al ĉuj mondopartoj. Kvarangule altiĝas la cilindroformaj turoj: la Dia,  la Papa, la Reĝa, la Nobela. La ortangulan vastan kortegon ĉirkŭis  de la norda kaj orienta flankoj la loĝejaj aloj, de la sudo kaj oriento la tn. kurtenaj muroj kronitaj per aĵura atiko.  Centre de la okcidenta alo troviĝas la antaŭpordo kun la pordego kaj kvadrata Horloĝa Turo. Tiuvoje, unue laŭ la levponto, sekve ŝtona ponto kondukis la vojo el la ekzistinta iam urbo al la Kastelo.
Iu el la plej valoraj arkitekturaj elementoj de la Kastelo estis la troviĝanta en la Dia Defendturo kapelo, komparata al la Sigismunta en la reĝa Wawel-kastelo en la proksima Krakovo. La atenton meritas riĉe skulptitaj portaloj, loĝioj kaj unikaj murpentraĵoj, kies tuta surfaco egalas al ĉirkaŭ  7 mil kvadrataj metroj. Ili prezentas scenojn bibliajn, medalionojn kun bustoj de imperiestroj kaj ĉasistajn scenojn.
Pri la pompo de la Kastelo en la pasinteco atestas la fakto, ke ĝi gastigis multajn polajn reĝojn,  kiel Sigismundon la 3-an Vaza, Vladislavon la 4-an, Johanon Kazimiron kaj Aŭguston la 2-an.
Post la senherada morto de Krasicki-familio la Kastelon kaj Krasiczyn-havaĵojn heredis diversaj polaj magnataj familioj. De la lastaj posedantoj en la 1835-a jaro aĉetis la kastelan-parkan komplekson princo Leon Sapieha. Dum sia preskaŭ 100-jara estado tie  Sapieha-familio evoluigis Krasiczyn kontribuante ankaŭ al la  ekonomia kaj socia disvolviĝo de la regiono. Post la 2-a mondmilito la Kastelo kaj la havaĵoj estis transprenitaj de la popola ŝtato. Nur en la 1996-a jaro dank’ al la mecenateco de la Agentejo por la industrievoluo kaj dank’ al la okazigitaj tie renovigaj-konstruaj kaj konservistaj laboroj en la Kastela-Parka Komplekso en Krasiczyn kreiĝis moderna turisma, hotela kaj gastronomia bazo. Dank’ al tio ekde la 2-mila jaro ĝi troviĝas en la elita societo de la Eŭropaj Kastelaj Hoteloj kaj Restoracioj troviĝantaj en la antikvecaj objektoj. Nun la vizitado de la kastelaj internoj okazos nur sub la protekto de licencitaj gvidantoj.
Valoras mencii, ke meze de aŭgusto 1876 la gasto de princo Adam Sapieha estis renoma pola pentristo Jan Matejo pasiginta en Krasiczyn preskaŭ unu semajnon.  Li uzis sian estadon por  fari kelkajn krokizojn kaj oleopentrajn  studojn de ĉevaloj. En la kolektoj de la Fondaĵo de Czartoryski-familio ĉe la Nacia Muzeo en Krakovo ĝis nun konserviĝis la oleostudaĵo de Matejo “Galopante”, farita dum lia tiama estado en Krasiczyn. Ĉeokaze valoras aldoni, ke kiam kelkajn jarojn pli poste Matejo komencis laborojn super iu el siaj plej grandaj tolaĵoj – “Batalo apud Grunwald-kampo 1410” por la kapo de ĝia centra figuro,  litova princo Witold galopanta  surĉevale kun levita glavo kaj torĉo,  tretanta la malamikojn pozis ĝuste Adam Sapieha dum la menciita estado de Matejko en Krasiczyn. Cetere Matejko verŝajne renkontis tiam etan princon Adam Sapieha,  pli postan kardinalon, kies figuro estas firme ligita kun  tiu de Karol Wojtyła, pli posta Johano Paŭlo la 2-a.
Fine de la 19-a jarcento la kastelon en Krasiczyn grave damaĝis incendio. La rekonstrulaborojn ĉesigis la 1-a mondmilito. La laŭvican frapon la kastelo suferis en la 1939-a jaro kiam post la invado de la sovetuniaj trupoj la kastelo estis grave damaĝita kaj la ĉirkaŭaj loĝantoj transloĝigitaj.  Unusola parte konserviĝinta ĉambro, la tn. ĉasista saviĝis nur pro tio, ke iu el la  kastelaborantoj supermasonis la pordon kaj la invadintoj tiel ne sciis pri ĝia ekzisto. La nuna renovigado de la palaco daŭras jam kelkajn jarojn kaj laŭpremise ĝi revenos al sia brilo en la 2010 almenaŭ ekstere,  ĉar la interno estis komplete detruita kaj prirabita dum la invado de la sovetaj trupoj.  Cetere kun kastelo ligiĝas la legendo pri la aperanta tie en varmaj juliaj noktoj,   sur la ŝtuparo  kondukanta al la Horloĝa Turo,  la fantoma Bielica. Oni identigas ĝin kun iu tragike mortinta princino Sapieha,  kiu preferis morton ol edziniĝon al neamata viro. Onidire la lastan fojon  ŝi aperis postmilite kiam la loka loĝantaro grupiĝadis en la kastelo kun ĉia disponeblaj armiloj defendante sin kontraŭ ukrainaj UPA-bandoj.
Sed ni revenu al la realo kaj enpaŝu lokon eksteroridare belan, mirigantan per riĉo de formoj kaj nombro de la kolektitaj tie plantoj, nome la ĉirkaŭkastelan parkon. Ĝia origino radikas en la 16-a/17-a jarcentoj, kiam Marcin Krasicki komencis konstrui Krasiczyn-rezidejon. Tamen la nuna parkoplano ligiĝas kun Sapieha-familio, kiu praktikis tie la kutimon planti kverkon post la naskiĝo de filo kaj titilon post la enmondiĝo  de filino. Nun tiuj pompaj, pli ol 150-jaraj arboj estas la ĉefa ornamaĵo de la parko kaj memoraĵo pri la iamaj posedantoj. Sed krom kverkoj kaj tilioj multas tie ankaŭ aliaj arbospecioj venigitaj de Sapieha-familianoj post iliaj vojaĝoj tra Ameriko.
Apud la kastelo la centran lokon en la parko okupas artefarita lago, ŝatata loko de majestaj cignoj,  ĉirkaŭita de promenejo kaj romantika natura vastejo de kiu etendiĝas panoramo al la Kastelo mem kaj ĝiaj ĝardenoj. La parko, kun preskaŭ 200 plantspecioj  rolas kiel natura rifuĝejo por ĉirkaŭ 40 birdospecioj tie kovantaj. La vasta, romantika parko kaj renesanca kastelo, ideale enkomponitaj en la panoramon de la regiono estas eksterordinara kaj rava ripozloko. Nun tamen daŭras preparoj por akcepti gastojn, dezirantajn bonvenigi en Krasiczyn-kastelo la 2008-an jaron.