• Pollando invitas: Gubin
  • 29.12.2007
Gubin kreiĝis ĉe la rivero Soraba Nysa, ĉe ĝia enfluejo en pli grandan riveron Lubsza. La burga centro disvolviĝis ĉe la piedoj de Gubin-altaĵoj, kiuj apud la naturaj akvoprovizoj kaj fekundaj grundoj favoris la burgoevoluon. Ĝian nomon ne eblas unusignife difini, sed oni supozas ke ĝi deriviĝas el la soraba substantivo guba – buŝego, riverbuŝo,  evoluante de Gubo, tra Gubin, Gobyn, Gubnn.
La plej malnovaj materialaj fontoj el la tereno de la hodiaŭa Gubin unusignife konfirmas la ekziston de grava fruurba setlejo jam meze de la 11-a jarcento. La plej malnovaj informoj pri la loĝantaj tie triboj estis peritaj de la tn. bavara Geografo,  sciiginta pri la sileziaj kaj sorabaj triboj tie  reciproke miksiĝantaj.
Gubin la unuan fojon estis menciita  en la 1211 jaro en la dokumento de la Piast-dinastia princo Henriko la Barbohava,  kiu  liberigis de doganimposto salon importatan el Gubin kaj ordonis al la trapasantaj komercistoj la finvendadon de siaj varoj en la urbo. Pli ol 20 jarojn pli poste Gubin ricevis la urborajtojn kaj komence de la 14-a jarcento la rajton emisii proprajn monerojn.
Kiel multaj lokoj en la limregiono en la daŭro de la historio Gubin estis urbo troviĝanta sub diversaj influoj kaj regantoj. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al Ĉeĥio, unu jarcenton pli poste kun la tuta Malsupra Sorabujo ĝi eniris la konsiston de Saksujo. Sekve baze de la decidoj de la Viena Kongreso (1815) – post la malvenko de Napoleono subtenata de Saksujo ĝi eniris la konsiston de Prusoj kaj sekve ektroviĝis en la limoj de Brandeburgio.
Por la evoluo de Gubin gravan signifon havis en en la 19-a jarcento la elkonstruo de la fervojlinioj komence  trafikantaj al Berlino kaj Vroclavo, sekve al Krosno Odrzańskie. Gravan frapon la urbo ricevis en la 1945-jaro, kiam dum la konkerado de la urbo fare de la sovetaj trupoj ĝi estis 90-procente detruita. Tiam ĝi estis dividita je la orienta parto reveninta al  Pollando – Gubin kaj la germana Guben. Preskaŭ tuj post la milito, en  la 1951-a jaro Gubin fariĝis grava garnizona urbo, kiu tiun karakteron perdis definitive en la jaro 2002-a.
Gubin estas relative malgranda urbo kun 19 mil loĝantoj, ĝis antaŭnelonge rolanta ankaŭ kiel la limurbo kun du limpasejoj. Ĝi apartenas al  unu el la plej viglaj urbokompleksoj en la tuta vojevodio, fariĝante ĉiam pli atrakcia laŭ la ekonomia kaj ankaŭ laŭ la turisma vidpunktoj. La situo  ĉe la riverbuŝo de la Soraba Nysa kaj ŝirmo de la urbo en la oriento fare de Gubin-altaĵoj kaŭzas, ke regas tie specifa, milda mikroklimato favoranta la ekziston de multaj ekzotikaj arbo- kaj arbustospecioj kiel ia. magnolioj kaj ginkoj.
Gubin estas la ĉefsidejo de la eŭroregiono “Sprewa-Nysa-Bóbr” kreiĝinta aŭtune de la 1993-a jaro. Ĉe la pola flanko ĝia surfaco egalas al preskaŭ 9 mil kvadrataj kilometroj enloĝataj de 77 mil personoj. En ĝian konsiston eniras 65 komunumoj el la lubuŝa, poznana kaj malsuprasilezia vojevodioj.
Malgraŭ la dummilitaj detruoj Gubin fieras pri kelkaj vidindaĵoj. Apartenas al ili la urbodomo el la mezo de la 14-a jarcento, en kiu oni gastigis eĉ polajn reĝojn. Gastis en ĝi Sigismundo Jagellonido kaj Sigismundo la Maljuna, krome Aŭgusto Forta la Saksa kaj  Petro la 1-a. Grave detruita dum la 2-a mondmilito la urbodomo estis zorgeme rekonstruita. Al la plej pompaj konstruaĵoj de Gubin sendube apartenas la ruinaĵo de la loka ĉefparoĥa preĝejo pri kiu la unuaj mencioj devenas el la 1-a duono de la 14-a jarcento, kiam Gubin floris kiel komerca centro.  Vidindaj estas ankaŭ fragmentoj de la urbomuroj kun tri pordegoj el la limo de la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Saviĝis ankaŭ Babstiono de Virgulino origine troviĝanta en la orienta angulo de la urbomuroj.
Kun Gubin estas ligitaj multaj legendoj. Iu el ili rakontas, ke iutage, en la tempo kiam koboldoj pli ofte ol nun vizitadis la homajn loĝejojn ili aperis ankaŭ en la kastelo de princo Gniewosław, ĝojiginte per sia alveno lian edzinon, kiu atendante la edzon,  malgaja kaj maltrankvila,  brodante plenigis la atendotempon. Ja princo Gniewosław kelkfoje devis dum longaj semajnoj foresti por defendi sian teritorion kontraŭ la ĝermanaj atakbatalantoj.
Do iuvespere, kiam Mirosława ĉe la kameno okupiĝis pri la manlaboro ŝian atenton kaptis delikata susuro. Turninte la kapon ŝi ekvidis etdimensian homfiguron,  kiu ĝentile riverencinte petis ŝin permesi al la koboldoj apud la kameno ĝui festenon. La princino ne rifuzis la peton kaj baldaŭ aro da koboldoj ĉekamene frandis la kunportitajn bongustaĵojn,  kundrinkante vinon. Je la noktomezo ili tamen forlasis la ĉambron krom tiu unua, kiu petis la permeson festeni. Alproksimiĝinte al Miroslawa li donacis al ŝi – tritikan panon, trinkujon kaj ringon.
Gardu tiujn donacojn, princino – li diris. Ĝis kiam posedos ilin via gento prosperos ĝuante la gloron. Gardu ilin………
La princino vekiĝinte la sekvan matenon kredis, ke pri ĉio ĉi ŝi sonĝis, sed kiam ŝia  rigardo trafis la donacojn ŝi ne plu havis dubojn. Ne multe pensante ŝi metis la ringon sur la fingron kaj panon kaj trinkujon en la kasteltrezorejon. Post multaj jaroj mortante tiujn ĉi donacojn ŝi heredigis al la plej aĝa filo.  Kaj efektive la princa gento estis potenca kaj riĉa.
Sed foje okazis, ke iu el la idoj de la princo venigis edzinon el la fremda lando. Ne plaĉis al ŝi la malnova ringo, kiun ŝi uzis nur en la ĉeesto de la edzo timante lian koleron. Sed kiam la edzo nur estis for de la kastelo ŝi kutimis ĝin formeti. La servistoj avertadis ŝin, ke ŝi la ringon ne perdu. Vane, ŝi ne atentis iliajn admonojn, eble influite de la kunvenigita rufhara monako, kiu kutimis primoki ĉiujn malnovajn kutimojn.
La princa edzo kelkfoje jam volis paroli pri tio kun la edzino, sed pro tio, ke same kiel liaj antaŭuloj li devis partopreni multajn militekspediciojn li ne havis la kuraĝon ĉagrenigi la momentojn de sia kun ŝi kunesto. Tiel estis ĝis….. iun tagon al la kastelo venis peze anhelanta kuriero alportante la informon pri malvenko de la slavaj trupoj kaj pri la peze vundita princo revenanta al la kastelo. Ekaŭdinte tion la princino tuj ekmemoris pri la ringo, kiun ŝi demetis de sur la fingro apenaŭ la princo forveturis. Ŝi tuj entreprenis la serĉadon, helpis ŝin la servistoj….. Vane! Ekregis mornaj sentoj! Subite super la kastelo aperis la nigra nubo kaj la flumotondro skuis la aeron. Ruiniĝis la kastelturo, en kiu Mirosława siatempe kaŝis la koboldodonacojn.
Ekde tiam la superban iam genton dekumis plagoj kaj malfeliĉoj. Kadukiĝinta, deprimita princo deklaris sin fine vasalo de la imperiestro…………