• Trarigardo de la E-Gazetaro - 27.01.2004
  • 02.02.2004
Pasintsemajne atingis nin la papera versio de la januara numero de „Esperanto Revuo”. Ĝi kelkan tempon pli frue troviĝis jam en la interreto en PDF formato, kiel nun troviĝas tie la numero februara, sed ties paperan version ni devos iom atendi. La januara kovrilo atentigas pri la plej granda e-ista asembleo ĉi-jare en Pekino, sed ne nur la bildo de la Granda Muro proksimigas la nunjaran kongreslandon, sed ankaŭ fotoj kaj enaj informoj, el inter kiuj elstaras la novjara saluto de Yu Tao, la ĝenerala sekretario de Ĉina E-Ligo – kiu memorigas, ke ekzistas cent motivoj por inviti la tutmondan esperantistaron kongresi en Pekino kaj al tiu kongreso veni. Kia estos tiu kongreso ni ne scias, sentime tamen ni povas premisi ĝian plenan sukceson. La januara „Esperanto Revuo” kiel lastmomentan sciigon prezentas tiun pri la Alta Protektanto de la 89-a, kiu fariĝis la Prezidanto de la Ĉina Popola Kongreso, kaj aliloke tiun pri renkontiĝo de UEA-reprezentantoj kun ĉina politikisto. Ĉu la 89-a UK prenos en konsideron tion, pri kio en ampleksa kaj interesa artikolo parolas eksa plurajara prezidanto de UEA, ĝia dekkelkjara estrarano, Gregoire Maertens, kiun oni intervjuas lige kun lia 80-jariĝo? Jen kion diras Gregoire Maertens: „La plej granda publika manifestacio de Esperanto okazas ĉiu-jare denove en sekteca servado al propra publiko, kun ofte tre bone organizitaj informfluoj al la cetera mondo. Mi ne pledas por forlasi tiun rutinan servadon al la propra publiko, sed ni devus enplekti la lokajn kaj regionajn, oficialajn instancojn, la kulturajn kaj komercajn reprezentantojn en niajn kongrtesaranĝojn”. (...) Kaj sekve: „Ni havas je dispono multajn specialistojn el la tuta mondo, ni montru tion al la publiko. Ni nepre devas malfermi nian kongreson”. Ĉu tiu alvoko alprenos konkretan formon en Peknio ni vidos. Sian ampleksan interjuon lige kun la grava vivjubileo – la 80-jariĝo – okaze de kiu ni transdonas al Estiminda Jubileulo niajn plej elkorajn gratulojn - la plurjara prezidanto de UEA finas per bondeziroj al esperantistaro. La januaran numeron de „Esperanto Revuo” numeron entute malfermas la bondezira mesaĝo de UEA-prezidanto, Renato Corsetti, en kiu ankoraŭfoje li akcentas esencajn intereskampojn ĉirkaŭ kiuj devas fokusiĝi la komunumo – informado, instruado kaj utiligado, elmontrante ke en niaj vicoj multas entuziasmuloj, kiuj laboras formike ofte ne atedante rekonon kaj gratulvortojn. La informado, instruado kaj utiligado. Tute aparte pri la instruado kaj utiligado ni legas en la lasta numero de „Internacia Pedagogia Revuo”. Nome unualoke aperas en ĝi la teksto de la prelego de Humphrey Tonkin dum ILEI-konferenco en Oerestrand „La scienca kunteksto de E-instruado”. La aŭtoro reference al la „Unua Libro” memorigas, ke jam en ĝi ni trovas kvazaŭ manifeston de la E-Instruado kaj lingvofunkciado en la vortoj de la lingvokreinto: „lerni la lingvon devas esti luda, ĝi devas certi perfektigon, ĝi devas krei komunumon”. „Kiel krei kondiĉojn, en kiuj homoj povu plene ellerni kaj plene eluzi la lingvon?” Humphrey Tonkin prave atentigas, ke „ni bezonas sur tiu ĉi tereno la apartan helpon de la instruistoj. Kvankam ĉiu homo scias, ke li aŭ ŝi bezonas lernilojn en la unua stadio de la lernado de Esperanto, tion oni ne tiel klare komprenas je la dua stadio. Multaj esperantistoj en niaj rondoj atingas certan nivelon de lingvokapablo kaj malsukcesas transiri ĝin. Kiam oni povas adekvate elturniĝi en normalaj konversaciaj cirkonstancoj, verki pli-malpli seneraran tekston kaj plenumi siajn diversajn bezonojn oni atingas ian lingvan ebenaĵon tra kiu estas tre malfacilke trabati”. (.....) La manko de bona lingvoscio ĉe multaj esperantistoj estas inter la plej grandaj problemoj de la E-movado, kiel Zamenhof klarvide anticipis jam en la 1887-a. Se homo ne sentas sin ĉehejme en Esperanto, tiu homo nur pene legas Esperantajn literaturaĵojn aŭ sciencajn studojn aŭ informan materialon, tiu homo malfacile orientiĝas en prelegoj, malfacile trovas sian lokon por bone kontribui al la organiza agado de la E-movado. Sciencistoj asertas, ke eĉ la plej kleraj homoj uzas nur parton de siaj cerboj: en la E-movado ni uzas nur malgrandan parton de la kolektiva cerbo de niaj membroj pro la malata komprennivelo de tiuj personoj. Lingva kapablo estas unu el la ŝlosiloj al organiza kapablo ĉe ni – kaj inverse (estas multaj homoj en niaj rondoj, kiuj fariĝas prezidantoj, ĉar ili bone parolas la lingvon, ne ĉar ili kapablas prezidi).

Jen la problemo de la lingvouzantoj. Lasi la bazan lingvonivelon kaj akiri la kapablon kompreni, rezoni, diskuti pri la aferoj, kiuj superas la nivelon de la kluba vivo. Denove, kiel tion celi? Humphrey Tonkin elnombras kelkajn gravajn platformojn, sur kiu tio povas okazi, li memorigas aktivadojn por mobilizi la esperanto-instruistojn por kunlaborigi ilin kaj perfektigi ilian scion. Li atentigas pri aliancana rolo de CED-revuo por la scienca prezento de Espeanto. Kaj ĉio ĉi por pretigi pli kompetentajn instruistojn, altigi iliajn kompetentojn kaj sciojn.

La lasta numero de „Internacia Pedagogia Revuo” prezentas la tekston de ankoraŭ alia prelego de la lasta ILEI-konferenco, tiun de Roland J. Glossop pri la historio la organizaĵo de „Infanoj ĉirkaŭ la mondo”.

Sed la plej gravaj vortoj rilatas al la organiza dispozicio de ILEI-mem. „Organiza refortiĝo, unu el la tri agadprioritatoj aprobitaj de la Komitato en la lasta kunsido fariĝis akso kaj ĉefslogano en laboro de la nova Estraro de ILEI dum la trimonata periodo post la elekto. .... Varbkampanjo por membrara kresko de la organizo, ekkonstruo de la nova retpaĝaro, daŭre regula eldonado de „IPR” kaj „Juna Amiko”, relanĉo de la projekto „Interkulturo” al eksperimenta uzo en nova eldono, novaj projektideoj, preparoj por la Konferenco 2004, agado ĉe UNESCO kaj iniciatoj en la sfero de instrukapabligo estas kelkaj paŝoj sur la vojo al la proklamita celo de organiza refortiĝo. Necesas rekoni kaj pliutiligi ankaŭ aliajn kaj alies projektojn kaj agadojn en la eduka kampo, laboron de ĉiuj individuaj agantoj, grupoj kaj institucioj, kiuj konformas al la celoj de ILEI. (...) Ni flegos tiun laborstilon de reciprokaj kompreno kaj subteno” – deklaras ILEI-estraro.

Kaj en la instruistaj medioj okazas multo interesa, kion reliefigas la riĉaj informoj el la landoj kaj sekcioj. Bedaŭrinde iu el la informoj estas vere korskua, tiu pri la forpaso de Mee Kim-Lindblom, ILEI-estrarano, kiu mortis pasintaŭtune. Ŝian aktivan kaj ŝian ĝentilan silueton kore rememoras ne nur esperantistoj ligitaj kun la instruista medio.

Kiel efike aktivi en niaj naciaj medioj? Al ĉi-speca informado servas la porokazaj numeroj de la organo de Itala E-Federacio „L’ Esperanto”, kiuj traktas temojn kiuj troviĝas en la intereskampo de esperantistoj – sed en la itala lingvo. Denove tia nacilingva numero de la periodaĵo de italaj esperantistoj aperis. La temo de la kajero „Dialogo inter lingvisto, tradukisto kun poltika komento” estis sugestita de artikolo de lingvisto de la Normala Altlernejo en Pizo Pier Marco Bertinetto, kiu verkis artikolon en kiu li okupiĝas pri elekto de komuna lingvo por federacia Eŭropo – al kiu artikolo reagas Claude Piron kaj politikan komenton donas Andrea Chiti Batelli.

Kaj ankoraŭ unu periodaĵo en nia trarigardo. Sur ĝia titolpaĝo ridetas delfeno kaj evidente temas pri la lasta „Kontakto” en kiu la ĉeftemo estas akvo. Kiel skribas la redaktorino Zenia Zvereva „La jaro 2003 estas deklarita de UNO kiel la Jaro de Nesala Akvo kaj la lasta numero en 2003 estas plejparte dediĉita al tiu ĉi temo”. Kaj efektive: Bard Hekland en Norvegio konsideras la dilemon ĉu akvo estas la granda defio, sekve kun alia kunaŭtoro de Norvegio li disblovas kvin mitojn pri akvo. Saliko faciltekste felietonas pri „Akvo: tiel kutima, tiel enigma”, alia aŭtoro eksplikas kiam du gasoj fariĝas likvo, ankoraŭ alia „kiam la akvo malsanigas”. Plurfacete oni povas konsideri la temon – sed la delfeno ne nur akompanas nin kovripaĝe, ankaŭ ene de la numero ni iom ekscias pri rideto de la delfeno, sed eble plej ĉarma estas la rolanta kiel moto de la artikolo diraĵo de Plutarĥo, ke „delfenoj estas la solaj bestoj, kiuj amas nin pro ni mem”.

Nu, akvo estas tioma evidentaĵo, ke vere kelkfoje ni forgesas pri ĝia graveco. La lasta pasintjara numero de Kontakto ebligas al ni iom enpensiĝi pri la temo, nemalhavebla por nia vivo.

Barbara PIETRZAK