- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 08.01.2008
Post la dusemajna paŭzo, dum kiu ni klopodis iom alimaniere alrigardi la temon “E-gazetaro”, ni revenas al la tradicia renkontiĝo kun la esperantlingvaj periodaĵoj des pli, ke tiuj lastaj du semajnoj alportis tiom da ili, ke estas vere malfacile solvi la demandon kiel trakti ilin ĉiujn.
Kompreneble la nova jaro iel trudas la taskon unuavice doni la atenton ĝuste al la plej freŝdataj. La januara “Esperanto” jam frontpaĝe memorigas, ke Nederlando ĉi-jare estas nia kongreslando. Ke ne temas pri tute normala UK atentigas la simbolo de la 100-jariĝo de UEA unuapaĝe kaj ene de la numero. Pri Nederlando tute aparte en januaro felietonas UEA-estrarano el la nunjara kongreslando Loes Demmendaal. La numeron inaŭguras tamen la mesaĝo de UEA-prezidanto Probal Dasgupta, kiu aŭdiĝis jam en niaj elsendoj kaj estis disvastigita kiel aparta numero de GK-oj. Li ne sole atentigas pri la jubileo de la tegmenta E-organizo, sed memorigas krome la 60-jariĝon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj kaj aludas al la Internacia Jaro de Lingvoj. Cetere esperantigita mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de UNESCO pri tiu ĉi jaro ankaŭ troviĝas ene de la revuo. Revenante al la mesaĝo de UEA-prezidanto ni atentigu pri lia iom evoluinta ideo – rilate al liaj antaŭaj eseoj - pri aŭtodidaktismo nome, ke Esperanto kapablus liveri aŭtodidaktan ilaron por memklerigo. Sekve menciinda estas lia atentigo, ke nian sperton de malferma komunumo valoras disponigi al komunumoj frontantaj trudan malfermiĝon kaj kulturajn ŝanĝojn. En la januara numero de “Esperanto” eĥas interesaj eventoj pasintaŭtunaj kiel la oktobra kolokvo pri E-bibliotekoj kaj arkivoj en Vieno, la novembra Malferma Tago en rotterdama UEA-sidejo. Januare eĥas ankaŭ per apartaj kontribuoj iuj pasintjaraj jubileoj. La centjariĝo de E-Asocio de Rumanio kaj la 50-jariĝo de la Studenta E-Klubo en Zagrebo. Krom konstatantaj rubrikoj “Esperanto” regalas la leganton per krucenigmo, sprone cerbumiganta dum la jarfina festabundo.
Inter la januaraj numeroj troviĝas ankaŭ “La Ondo de Esperanto” en kiu ĉi-foje multas politikaj akcentoj. Pro la proksimeco de Pollando eĉ du koncernas la naskiĝurbon de la IL. Delonge estas konata favora kaj kunlabordeklara sinteno flanke de la ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado, Jarosław Czubiński al E-agantoj. La ampleksa intervjuo ebligis al li ia. redeklari, ke “Esperantistoj pli rapide ol aliaj trovis la lingvon de dialogo”. Tio estas lia plej rekta respondo al la demando de Halina Górecka “Kiel esperantistoj povas partopreni en dialogo inter Pollando kaj Ruslando, ankaŭ en la procedo de la unuiĝo de Eŭropo”. Iom por mi mirige en la januaro aperas la analizo de konata en nia medio sociologo Zbigniew Golor pri la dujara regado de “Juro kaj Justeco”. Ne rilatigante min al la argumentoj de la aŭtoro, kiuj dum du jaroj eĥis en polaj tradiciaj kaj elektronikaj amaskomunikiloj, ja eblas aldoni ke ili estas – kiel mi povis plurfoje konstati – bone konataj ankaŭ eksterlande. Nun de oktobro la kabineton en Pollando kiel ĉefforto formas Civitana Platformo. Sekvi la politikajn aktualaĵojn en nia lando ni invitas al niaj ĉi-rilataj programoj, kio ne signifas ke analizan alirigardon pri la nuna politika situacio en Pollando mi ne volonte legus en la revuo. Revenante al la movada parto de “La Ondo” estas por ni agrable deklari, kvankam la informo estas jam konata, ke Esperantisto de la Jaro 2007 fariĝis Peter Zilvar, en la komplika sistemo de proponantoj kaj elektantoj ricevinta 5-voĉan subtenon. Mi kaptas la okazon por gratuli al Peter Zilvar publike, des pli – ke mi persone – de multaj jaroj iel sekvis la evoluon de lia ĉiam aktiva poresperanta agado. Kvankam sen aparta novjara mesaĝo eĉ sep konataj esperantistoj sumigas la 2007-an jaron per siaj rimarkoj pri “niaj atingoj kaj fiskoj”. Verdire ĉiuj iel fokusigas ilin centre de la propra aktivado, krom la eksa presidanto de UEA, kiu al la atingoj kalkulas la fakton, ke la lasta UK reliefigis kiom forta estas la movado en Azio, kaj ke E-o ne plu estas europaĵo. Dum al fiaskoj laŭ lia iom akratona vortumo apartenas “la eksternorma interesiĝo de esperantistoj pri stultaĵoj aŭ pri historiaĵoj”, kion li pravigas jene: “gravas kion faris esperantistoj en la pasinteco nur se ni faros same”.
Inter kiel ĉiam riĉaj legindaĵoj de “La Ondo” en la unua nunjara numero la atenton kaptas ankaŭ la artikolo de Birke Dochorn pri ŝiaj spertoj kiel la germanlingva instruistino en Koreio. Ĝi estas aparte interesa pro la fakto, ke malgraŭ rimarko de iuj pozitivaj trajtoj ĝenerale ŝi tre kritike taksas siajn koreajn studentojn. Ni do citu el ŝiaj lastaj konkludoj – “Fine oni povus ja demandi, kial tamen indas por mi instrui ĉi tie, se tiom da bonaj bildoj pri alia kulturo disfalis. Nu mi ŝatas malkonstrui antaŭjuĝojn pozitivajn kaj negativajn. Ĉiam indas rigardi iom profunde malantaŭ la unuan impreson”. Ĉiukaze la aŭtorino de tiu raporto konfesas pri siaj studentoj, ke “kun iom da komprenemo pri ilia situacio oni sukcesas ellogi aliajn neatenditajn flankojn: ilian kreemon kaj humuron”.
Probal Daŝgupta inter aliaj partopreninte en “La Ondo” la minienketon “pri niaj atingoj kaj fiaskoj-2007” menciis kiel la plej pozitivan en la pasinta jaro aperon de “Histrio por malfermi estontecon”. Temas pri konata ĉina-japana-korea lernolibro pri la moderna historio de la landoj, kiu esperantlinge estis lanĉita dum la jokohoma Kongreso. “La Universala Kongreso por mi kaj poste” estas la ĉeftemo de la januara numero de “La Revuo Orienta”, kiun malfermas aparta mesaĝo de UEA-prezidanto, en kiu ne mankas aludoj al la lasta kongreso, kaj kiu elstarigas la rolon de Japanio en la agado por konsciigi la homojn pri la valoro de la lingva diverseco. La aljokohamaj aludoj ne mankas en la novjara mesaĝo de Pola Radio, en kiu mi kaj Gabi povis konstati ankaŭ la kontribuon de la organo de JEI al la interkultura dialogo, atinganta ne sole ĝiajn abonantojn, sed ankaŭ niajn aŭskultantoj ia. pere de niaj trarigardoj kaj aliaj programeroj. La ebleco kaj honoro sur la paĝoj de “La Revuo Orienta” turni nin al ĉiuj japanaj E-parolantoj ebligis ia konfesi nian propran riĉiĝon pere de la revuenhavo.
Kiel dirite la januara numero de JEI-organo estas dediĉita al la “UK por mi kaj poste”, kio atestas ke la organiza movada streĉo de japanaj esperantistoj daŭre fruktas. Tio eĥas en la mesaĝo de JEI-prezidanto, Sibayama Zyun’iti alvokanta ia. , ke japanoj daŭre flegu la rektan kontakton kun najbaro por paroli E-on, ke daŭru solidareco de japanaj esperantistoj kreiĝinta dum la preparlaboroj al UK. Aparta revusegmento estas dediĉita al la postkongresaj fruktoj de la jokohama asembleo esperantista. En ĝi mian atenton kaptis kelkaj deklaroj, kiuj reference al la eventoj en ZAIM esperigas la revigliĝon de japanaj esperantistaj gejunuloj. Tio ia. estis vortumita kiel provizora plano regule eldoni la gazeton “La Junuloj”, renovigo de hejmpaĝo, organizo de E-renkontiĝoj kaj eĉ invito de IJK al Japanio. Ĝojigas aliloke legitaj konstatoj, ke la japana UK, kaj Japana E-Kongreso ŝajne ĉe multaj revivigis ilian esperantistan vivon. Ĉiu el la kontribuoj evidente iom alifacete metas akcentojn al la fruktoj de la jokohama kongreso, sed inter tiuj, kiuj aparte atestas pri la interkultura efikado estas la kontribuo de SUZUKI Masumi “kiel handikapulo mi pensis”…. relifiganta profundajn diverencjn en la traktado de homoj handkapitaj en Japanio kaj alilande. Recenzoj estas kutima segmento de E-revuoj sed la prezento de “Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo” el sub la plumo de Judyta Yamato estas ekzemplo kiel atrakcie kaj loge skribi pri la esperantlingvaj libroj aŭ iliaj tradukoj, por ke la leganto ekhavu la firman deziron ilin legi. Mi tiun instigon ricevi por legi la libron ne nur esperante, sed ankaŭ en la pola lingvo.
Kun plezuro kaj iom nostalgie mi formetas la januaran “La Revuo Orienta”, kie jen frontpaĝe la rigardon logas la pentraĵo pri flokneĝado “sur la strat’, aliflanke fotoraportoj ne sole prikongresaj, sed ankaŭ zamenhoftagaj, kiu ebligas rekoni tiom da bone konataj, amikaj vizaĝoj.
La dusemajna paŭzo en la traktado de E-gazetoj iel marĝenmetis tiujn periodaĵojn antaŭe trarigarde pretigitajn. Permesu do mallonge konfirmi la lastan numeron de “le monde de l’ Esperanto”, en kies E-segmento riĉe eĥas “UFE-karavano kongresinta en Jokohamo”. Johomao eĥas frontpaĝe de la lasta “Internacia Pedagogia Revuo”, sed en ĝi la ĉefan lokon okupas ampleksa materialo pri Lingva Festivalo, alivorte kiel fari efikajn, interesajn kursetojn por ĝenerala publiko. Apude internacia komunikado speguliĝas en la imagita intervjuo de Geza Kurcz kun si mem. Jarkomence ni nepre atentigu pri la informoj en “IPR” pri grava pedagogia evento en Afriko, ILEI-konferenco en Benino.