• Trarigardo de la E-gazetaro, 03.02.2004
  • 05.02.2004
Sur neŭtrala lingva fundamento mi denove fosas tra esperantaj revuoj alsenditaj al nia redakcio. Cetere, por ĉiuj mi kore dankas. Kaj la neŭtralan fundamenton mi menciis ne hazarde, ĉar ĝuste tiuteme skribis en Norvega Esperantisto Jardar Abrahamsen. Neesperantistoj havas la kutimon emfazi, ke Esperanto estas neŭtrala lingvo. Per tio ni volas diri ke Esperanto ne apartenas al iu specifa popolo. Tamen ekzistas ankaŭ alispeca neŭtraleco, kaj tiu speco estas eĉ pli baza (...)En socilingvistiko (...) la plej „neŭtrala” lingvo estas tiu lingvo, kiu ne vekas reagojn. La terminon „neŭtraleco” en ambaŭ menciitaj signifoj la aŭtoro uzas por analizi la socian funkciadon de Esperanto fone de kelkaj aliaj lingvoj. Tio montriĝis tre interesa procedo. Dum laŭ la kriterio de aparteneco Esperanto estas neŭtrala kaj la etnaj lingvoj neneŭtralaj, la socilingvistika vidpunkto estas alia. Hodiaŭ – skribas Abrahamsen - la angla estas de multaj personoj perceptata kiel socie neŭtrala lingvo, ĝi por multaj jam estas „ankaŭ nia lingvo”, kaj ĝi ne reagigas ilin. Li donas ekzemplon de norvegaj studentoj, kiuj pro terminologiaj kaŭzoj memvole preferas respondi angle dum ekzamenoj. Dume Esperanto estas multe perceptata kiel malneŭtrala (t.e. reagiga) fantaziaĵo. Tiu ĉi perspektivo permesas rimarki psikologian mekanismon, kiun ni - verŝajne - volonte preterrigardas, ĉar ĝi ja malhelpas la disvastigadon de Esperanto. Tamen la aŭtoro kondukas sian analizon plu. Li montras ankaŭ, ke laŭ la socilingvistika perspektivo ne estas ĝuste prezenti Esperanton kiel ilon por defendi minoritatajn lingvojn, ĉar plivastiĝanta uzo de iu ajn lingvo en transnacia funkcio signifas samtempe kampoperdojn por la koncernaj etnolingvoj, ankaŭ minoritataj. Laŭ mi – finas sian rezonadon Abrahamsen - Esperanto estas plej honeste prireklamata ne kiel lingvo kiu mirakle protektas aliajn lingvojn, sed kiel facila lingvo kiu ebligas bonan kaj justan komunikon inter ordinaruloj.
La Ondo de Esperanto laŭvican fojon organizis voĉdonadon por „Esperantisto de la jaro” Ĉi foje oni atribuis ĉi tiun titolon al Dafydd ap Fergus, kimra ĵurnalisto laboranta en Bruselo (...) La internacia ĵurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro. Mi aparte ĝojas pri tiu ĉi elekto pro tute persona kaŭzo. Nome, pasintjare Dafydd publikigis interalie artikolon pri skrablo, ludo kiu voras gravan parton de mia libera tempo. Kaj skrablumado en Esperanto estas tre amuza aventuro.
Agrable estas rigardi stelplenan ĉielon dum serena nokto. Tiu ĉi bildo vekas imagopovon. Vekilo, la bulteno de esperantistoj el la finna urbo Tampere, enhavas noton pri vizito de norvega esperantisto Mogens Rude Andersen, kies hobio estas astronomio. Legante ĝin, mi eksciis, kiel diversmaniere homoj el diversaj mondpartoj vidas tre konatan stel-aranĝon, kiun germanoj nomas La Ĉiela Veturilo aŭ Granda Veturilo. Jen Eskimoj en Grenlando uzis la nomon La Boaco. En Norda Ameriko oni uzas la nomon Granda Ĉerpilo. Eŭropanoj uzis la nomon Boato aŭ Kanoto. Mi aldonu, ke poloj krom vidi la samon kiel germanoj, do ĉaron, uzas ankaŭ la nomon Granda Ursino, kiu cetere estas traduko de la latina nomo de ĉi tiu stel-aranĝo. Samnumere esperantistoj el Tampere prezentas tre interesan esperantaĵon: poŝtkarton senditan en la 1909a jaro al finna instruisto Emilo Elenius el fora Ĉinio. Ĉeokaze oni rememorigas la personon de la adresito. Sinjoro Elenius estis (...) „kolorriĉa” kaj temperamenta persono, artisto kaj verkisto, ege neordinara. Lernantoj ne ŝatis lin, eble iomete timis, sed ĉiuokaze li multe laboris por infanoj, ĉiujn modernajn aferojn li volis provi kaj uzi. Klare unu el tiuj ĉi modernaj aferoj estis ĝuste Esperanto.
Homoj, kiuj volas rezigni pri sia ŝato al cigaredoj, povas ricevi fortan moralan apogon de Puraj pulmoj, organo de Tutmonda Asocio de Esperantistaj Nefumantoj. Krom doni moralan apogon la bulteno prezentas tute konkretajn donitaĵojn. Laŭ Monda Organizo pri Sano (2002) jare mortas pro fumado 5 milionoj da homoj (...) pro cigaredaj malsanoj. Antaŭ du jaroj la takso estis 4 milionoj, sed nova esploro pri koraj kaj angiaj malsanoj devis altigi la ciferon. (...) MOS prognozas, ke en 2030 tiukaŭze mortos 10 milionoj, ĉar daŭre kreskas la nombro da fumantoj. Cetere ankaŭ nefumantoj devas atenti pri sia medio. Samfonte oni povas ekscii, ke laŭ Brita Medicina Asocio jare mortas 1000 homoj pro pasiva fumado. Kredeble temas pri indico por Britio, ĉiuokaze ĝi ŝajnas alta kaj povas grave impresi.
De puraj pulmoj mi transiru al pura belo. La Kancerkliniko, kiel sciate, estas revuo politika, kultura, skandalista kaj ajnista. Kaj tamen oni trovis lokon por pura belo en la formo de ĉina poemo Samvoĉa kanto de Zhang Heng. Ĝi okupas gravan lokon en la historio de la ĉina (erotika) literaturo, ĉar en la kanto li restigis la plej fruan noton pri la erotikaj bildoj de Ĉinio. Cetere la aŭtoro estis multflanke talenta, ĉar– vivante turne de la unua kaj dua jarcentoj – li faris observadon kaj registradon pri 2500 fiksaj astroj, inventis kaj faris en la mondo la unuan astronomian instrumenton, Huntianyi, movata per akva forto. Li ankaŭ konstruis la unuan sismografon en la mondo, ĉaro-orientilon kaj aliajn inventaĵojn. Decus citi ĉi-loke fragmenton de la poemo, sed mi ne volas erigi ĝin. Mi do turnos min al la dekoka kajero de La Krom-Kancerkliniko, ankaŭ dediĉita al erotikaj poeziaĵoj, kiuj tamen ekestis dank’ al Gaston Waringhien. La pli ampleksaj, originale verkitaj en ses diversaj lingvoj: franca, angla, germana, itala, hispana kaj latina, enestis iam en Libro de Amo. Sed estas ankaŭ io tute nekonata: franclingvaj poemetoj, ĉiu kun esperanta traduko kaj kelkaj eĉ kun du tradukoj. Ĝuste unu el la tradukparoj mi volas prezenti, por ke vi mem povu konvinkiĝi, kiel diversmaniere oni povas vidi la saman virinon... kaj la saman poemon. Unue la imago de Gaston Lagrange:
Penante ĉe problemo fia,
Ne scias ŝi, student’ modela,
l’admiron, kiun vekas ŝia
logeco june, freŝe bela.
Kaj nun la versio de Michel Duc Goninaz:
Ĉe lernolibro la knabino
Studema ne rimarkas, ke
Ni gapas preskaŭ ĝis fascino
Al cicoj jam provokaj tre.
Parenteze dirite, cu vi rimarkis la cititajn nomojn? Kaj tamen eĉ ne unu vorton mi diris pri Plena Ilustrita Vortaro. Ekscite, cu ne? Foliume via – Wojtek Usakiewicz