• Pollando invitas: Brodnica
  • 12.01.2008
Hodiaŭ ni invitas vin al la Pomeria-Kujavia vojevodio en la nordo de Pollando, kie la plej malnovaj spuroj de la homa aktivado devenas de antaŭ 11-12 mil jaroj. Oni taksas,  ke lime de la 7-a kaj 8-a jarcentoj atingis tien la slava loĝantaro el la najbara Mazovio. Ĉiukaze ekde la 10-a jarcento eblas trakti tiujn ĉi terenojn kiel randregionojn de la formiĝanta Piast-dinastia ŝtato. Troviĝantaj tie burgoj protektis la maltrankvilan limon,  malantaŭ kiu loĝis  originaj prusaj triboj. Post la invito de la teŭtona ordeno fare de princo Konrad la Mazovia por batali kontraŭ la paganaj triboj la rivero Drwęca fariĝis kvazaŭ la limrivero de la regiono regata de la monakaj kavaliroj kun nigraj krucoj surmantele. Tamen en la Pola Reĝolando daŭre oni akcentis  ĝian apartecon postulante en procesoj - kontraŭ la ruze kaj trude instaliĝinta monaka ŝtato -  ĝian redonon.
La celo de nia vizito estas unu el la plej malnovaj polaj urboj,  la pli ol 700-jara Brodnica. La urbo en kies ĉirkaŭaĵo etendiĝas 100-laga teritorio estis establita ĉirkaŭ la 1300-a jaro. Preskaŭ tuj oni elkonstruis fortresan kastelon kaj la  urbo estis ĉirkaŭzonumita per fortikaj muroj. Tiam estis konstruigita ankaŭ la ĉefparoĥa preĝejo, la urbodomo kaj defendaj enveturpordegoj. Ĝis la komenco de la 15-a jarcento Brodnica rolis kiel unu el la plej gravaj ekonomiaj-militaraj centroj de la teŭtonkavalira ŝtato. Teŭtonoj staplis tie provizojn de nutraĵoj kaj armiloj multe pli grandajn ol el aliaj subalternaj al si tiam urboj Toruń kaj Grudziądz. Ekde la 1331-a jaro la kastelo en Brodnica estis la administra rezidejo de la ordeno. La urbo intense evoluis dank’ al pluraj privilegioj kaj grunddonacoj, utiligante la situon ĉe la komercaj trakoj. La teŭtona regado estis tamen peza por la burĝoj. La kreskanta kontraŭteŭtona opozicio materializiĝis en la formo de Prusa Asocio membriganta ankaŭ burĝojn kaj kavaliraron el la tereno de la teŭtona administrejo. En la 1454 jaro ili leviĝis kontraŭ la subpremantoj sieĝante dum du semajnoj la kastelon kaj forpelinte ĝian anaron. La 28-an de majo 1454 reprezentantoj de Brodnica kaj aliaj urboj de Prusujo ĵuris fidelecon al la pola reĝo Kazimiro Jagellonido. Post la 1479-a jaro Brodnica fariĝis starostejo. Inter tiuj reĝaj oficistoj, starostoj apartan atenton meritas virinoj de la reĝa familio: Konstancja, la edzino de Sigismundo la 3-a, lia filino Katarina, Cecilia Renata, la edzino de Vladislavo la 4-a kaj Maria-Kazimira, la edzino de reĝo Johano la 3-a Sobiecki.
Aparta disfloro de Brodnica ligiĝas kun la reĝidino Anna Waza (Anna Wazówna), kiu kiel protestantino ne povis estadi en la kortego de sia fervore katolika frato Sigismundo la 3-a Waza. Jam kiel matura virino  tiu ĉi filino de la sveda reĝo Karlo la 9-a venis al Pollando. Tie ŝi kleriĝis, alpropriginte ankaŭ  kelkajn lingvojn, kiujn ŝi  flue regis.  La starostan oficon en Brodnica ŝi komencis en la 1605-a jaro. Anna Wazówna kreis tie fortan intelektan centron, en sia palaco ŝi gastigis sciencistojn kaj verkistojn kies senavara mecenatino ŝi estis. Anna, la nepino de la pola reĝa paro Sigismundo la Maljuna kaj Bona Sforza ne nur gastigis, sed tenis viglajn korespondajn kontaktojn kun sciencistoj. Verdire ŝi havis du domojn – palacon en Brodnica kaj la kastelon en Golub-Dobrzyń,  en kiuj ŝi estadis egalan jare tempon. Dum la printempo kaj somero ŝi kutimis estadi en Brodnica, kie ŝi kultivis plantojn,  aŭtune kaj vintre ŝi altigadis sian klerecon en Golub-Dobrzyń.  Ŝi aparte interesiĝis pri religio kaj botaniko. Cetere ŝi mem okupiĝis pri la kultivado de arboj: fagoj, popoloj, kverkoj kaj diversaj aliaj planoj kiel tulipoj, rozoj, trifolioj. Szymon Syreniusz, profesoro de la Jagellona Universitaro dediĉis al ŝi la unuan polan platolibron. Ŝia morto en la 1625 samtempis kun la komenco de tre malprospera por Brodnica periodo.
Post la tempo de la ekonomia kaj kultura disfloro sekvis en la 17-a jarcento detruaj polaj-svedaj militoj kaj baldaŭ poste la dispartigo de Pollando, sekve de kio por 148 jaroj Brodnica estis enkorpigita en Prusujon. Tiu periodo karakteriziĝis per truda germana koloniigado, la intensaj provoj de la germanigado kaj reprezalioj rilate al poloj. La 19-a jarcento alportis al la urbo ioman ekonomian vigliĝon. En Brodnica kreiĝis ĝermoj de la industrio, evoluis metioj. Fervojlinioj ligis la urbon kun aliaj centroj de la regiono kaj komence de la 20-a jarcento Brodnica ricevis kanalizon, akvokondukilkon kaj urban elektrejon.
La eksplodo de la  1-a mondmilito vigligis la sendependigajn strebojn inter la loĝantoj de Brodnica, kiu la  suverenecon reakis en la 1920-a jaro. Ne por longe, ĉar jam la 1-an de septembro 1939 Brodnica fariĝis la militteatro kaj baldaŭ poste estis enkorpigita en la 3-an Regnon. Komenciĝis amasaj arestoj, ekzekutoj kaj deportado al koncentrejoj, kio aparte celis la lokan inteligentularon. En januaro 1945 la trupoj de la Ruĝa Armeo finis la periodon de la germana okupaciado. Komenciĝis  laŭvica etapo en la historio de la urbo, la  rekonstruo  post la militaj detruoj, ekonomiaj transformiĝoj kaj politikaj, tamen  ne akceptataj de la plimulto de la socio. Oni elkonstruis novajn loĝkoloniojn, kreis multajn novajn laborlokojn. Grandiĝis la urboloĝantaro. La reĝimaj transformiĝoj el la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento alportis ekonomian liberalismon kaj novaj leĝoj spronis civitanan kaj ekonomian aktiviĝon.
Evidente Brodnica konservis multajn materialajn spurojn de sia interesa historio.  Al la plej interesaj vidindaĵoj apartenas la gotika, 13-jarcenta preĝejo de sankta Katarina,  ruinoj de la teutona kastelo el kiu konserviĝis okflanka turo kaj malsupraj murfragmentoj, krome fragmentoj de la 14/15-jarcentaj mezepokaj urbomuroj kun du pordegoj, fragmento de la 14-jarcenta urbodomo, la palaco de Anna Wazówna, barokaj grenstaplejoj kaj la urboplaco kun originala simila al triangulo formo.
Brodnica estas unu el malmultaj urboj kun kiu estas ligitaj multaj legendoj. Eĉ tri el ili riltas al la urboblazono de Brodnica,  kiu prezentas homan manplaton. Mi elektis iun el ili…
En tre fora tempo en Brodnica ekregis aparta emociiĝo. Por kontroli la internan politikon de la ŝtato al Brodnica estis venonta pola reĝo. Bonvenigo estis perefekte antaŭpreparita. En la kastelo ĉio estis pretia por per kanonpafo  saluti  la reĝon. Sur la tegmento de la ĉefparoĥa preĝejo oni pretigis piroteknikaĵojn….
Verdire Brodnica famis pro aparta gastamo. Oni enlasadis ĉiujn, eĉ fremdulojn kaj prizonfuĝantojn. Tial homamasa svarmo ne estis tie io eksterordinara. Tamen la vizito de la reĝo estis io escepta. Tial aldone sur unu el la urbopordegoj oni pendigis la surskribon „Bonvenon la reĝo en nia modesta urbo”.
Ĉio realiĝis konforme al la plano. La reĝo venis kaj estis surprizita de la gastamo de Brodnica-burĝoj. Por memorigi tiun fakton li donacis al la urbo blazonon, kiu prezentas la dekstran manplaton, kiel simbolon de gastamo de la urbo.