• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 15.01.2008
Iuj redaktoroj iom maltrankviliĝas, ke ni kvazaŭ forgesas pri iliaj periodaĵoj. Nu, tiel ne estas!  Kelkaj redakcioj transsendis al ni en la lastaj tagoj de decembro po kelkajn numerojn de siaj periodaĵoj. Pro ĉiuj ni dankas, ĉar sen tiu silenta kunlaboro inter ni kaj revuredakcioj ni devus entute rezigni pri nia programero.
La lasta “Kontakto” redaktita de Pavel Moĵajev, nova redaktoro el Ukrainujo,  estas dediĉita al la ĉeftemo “Ekologio”. Pri tiu temo – laŭ iom historia konsidero skribas Tatjana Auderskaja el Ukrainujo.  Aleksando Galkin – Rusujo/Germanujo sian artikolon pri “Mitoj pri naturprotekto”, en kiu li elmontras, ke la ĉefaj mediopoluciantoj estas Ĉinio, Hindujo kaj Usono, Aŭstralio finas per iom amara konstato.  “Malgraŭ la nobleco kaj prudenteco de la naturprotekta agado, ties efektivigo foje estas nur politika spektaklo kun veraj kialoj tute ne ligitaj al la deklaritaj celoj”. Francesco Maurelli el Italo klopodas konvinki, ke la mondon helpos nur vegetarismo, argumentante ia. ke “viandproduktado kaj intensiva bredado estas >fronta atako kontraŭ la medio<”. Laŭvica aŭtoro el Ukrainujo Konstantin Demjanenko prezentas kelkajn skrizojn al la ekologia portreto al la Azova Maro. Manfred Westermayer el Germanujo argumentas kontraŭ plastaĵoj en nia medio pledante por materialoj naturdevenaj. La redaktoro mem rekomendas viziti Krimeon per trolebuso, iu el la plej ekologiaj veturiloj, kiu ankaŭ sur Krimeo travivis  krizajn momentojn. Al tiu ĉi numero de “Kontakto”  kontribuis ankaŭ Gabi Kosiarska el Pollando priskribante la batalon por la ekologia nedamaĝiteco de Rospuda-valo kaj kampanjo “Adoptu la arbon”. Se tiu temo ja speguliĝis kaj speguliĝas en nia programo neniom ni ja sciis pri vestoj el fiŝa haŭto pri kio skribis Alice Liu el Ĉinio. Krom tiuj strikte ekologiaj temoj la leganto  de la lasta “Kontakto” havas la okazon ekscii pri revoluciaj rekte transformiĝoj de iu ĉina bazaro, pri kio skribas alia ĉina aŭtoro Li Jianhua dum Aneta Ubik el Germanujo/Argentino kvazaŭ klopodas nian atenton koncentri super la arto vivi laŭ momentoj nun kaj tie ĉi. Vojaĝraporto de François Parchemin el Francio al Alĝerio proksimigas al ni la kulturon de berberoj. Kaj krome Aleksandro Galkin sian laŭvican kontribuon dediĉas al la daŭrigo de la temo pri la Esperanta Vikipedio.  Fermante la “ekologian” numeron de “Kontakto” ni esperas legi baldaŭ ĝian lastan pasintjaran numeron, dediĉitan al “Literaturo”.
La kunveturinta kun “Kontakto” “TEJO Tutmonde” kelkkontribue rerigardas al la vjetnama IJK. Notindas, ke tiuj kontribuoj venas el sub la plumo de i.a. nepalano kaj koreo, kio miaopinie estas laŭvica esperiga  signo pri daŭra disflorado de la E-movado en Azio. Eĉ se en Vjetnamio ne eblis elekti novan TEJO-estraron ĝia nova prezidanto Haris Šubasić per sia salutmesaĝo anoncas la nunjaran IJK-on en Hungario kaj ŝanĝojn en la postenado de TEJO-volontuloj ĉe UEA. Inter aliaj aranĝoj raportitaj apartan atenton kaptas tiu  pri la aktivadoj de konata germana esperantisto, mondcivitano Gerhard Hirschmann pere de kiuj li grave kontribuas al la progresigo de E-o en Afriko. Unu el la fruktoj de lia rondvojaĝo tra tiu ĉi kontinento estas esperantista geedziĝo en Benino kaj nun juna paro deklaras pretecon gastigi samideanojn en Esperantujo kaj bonvenigi ilin mondcivitanece. La proksima ILEI-konferenco en tiu lando estos certe bona okazo por tio kaj formetante tiun ĉi numeron de “TEJO Tutmonde” ni ne forgesu gratuli al la la redaktoro mem, Marcos Cramer, kiu ankaŭ anoncas sian pasintjaran geedziĝon kun rusa studentino en Lajpcigo.
Koreaj junuloj inter plenkreskuloj ornamas la kovrilpaĝon de la decembra numero de “La Lanterno Azia” fotedokumentanta la aŭtunan kurson de Namkang E-lernejo. Fote aperas ankaŭ la eksa redaktorino de “La Lanterno Azio”, sed interne mesaĝas jam nova ĉefredaktoro deklarante siajn klopodojn por la revuo disdononta al la legantoj novaĵojn kun ŝonĝo pri bonaj renkontiĝoj en Esperantujo. Ene de la revuo la kovrilpaĝa aŭtuna kurso estas traktita multe pli amplekse, ĉefe en la korea lingvo, sed laŭ la esperantlingva resumo ni ekscias, ke la iniciato de la nuna prezidanto de KEA havi regulajn E-kurskunvenojn en la koreastila lernejo ĉi-jare solenos la jubielon de sia 10-jariĝo. La aŭtunan, jam la 16-an eldonon de la kurso partprenis preskaŭ 70 personoj, interalie la progresintoj havis kurson por legi komunan lernolibron pri la historio de Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Koreaj movadaj aferoj speguliĝas ankaŭ en la rubriko pri novembraj eventoj. La decembran riĉenhavan numeron de “La Lanterno Azia” kompleltigas tri prelegoj el la oktobra 39-a Korea Kongreso de Esperanto. De Kara, la eksa ĝenerala sekretario de la asocio  “La vojo al diverskultura komunumo”,  en kiu li skizas la bildon pri ne tre facila situacio de enmigrintaj laborantoj en Koreio lanĉante ankaŭ la ideon, ke E-o por ili povus roli kiel komuna lingvo. Du aliaj prelegoj prezentas alian vidpunkton, ĝuste tiun de eksterlandaj laborantoj en Koreio. Siajn spertojn de germanlingva instruistino en universitato prezentas Birke Dockhorn el Germanio. Ŝia teksto estas iom pli milde kritika, ol tiu kiun samteme aperigis la januaro “La Ondo de Esperanto”. La titolo de la laŭvica prelego, tiu de Sandor Horvat el Aŭstralio “Ĉu Koreio estas stranga” spegulas kutiman akrarigardan konfronton kun realo ankoraŭ ne-spertita. Plimulton de liaj spertoj mi trovas pozitiva, kvankam iom ŝoketas la informo pri fizikaj punoj en koreaj lernejoj. La plej pozitiva estas la deklaro de la aŭtoro, kiun li deklaras ankaŭ en la nomo de sia edzino. “Mi antaŭvidas, ke eĉ post kiam ni forlasas la landon ni restos membro de KEA. Kaj ni esperas, ke ni povas redoni vian malavaran gastamecon almenaŭ al kelkaj el vi en Aŭstralio”.
Tekstojn de kongresprelegoj, ankoraŭ tiuj de la 92-a UK en Jokohamo ni trovas en du laŭvicaj numeroj de “La Movado”, la komuna organo de Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. La decembra numero aperigas tiun pri “Japana Animacio”, alivorte japanaj animitaj filmoj, en la januara  ni trovas la unuan segmenton de alia pri “Demokratia ideo en postmilita Japanio”. Kompreneble ambaŭ numeroj enhavas konstantajn rubrikojn, kiel ia. “Rakontoj antaŭ longa tempo” kaj “Kajero libervola”. Se la rakontoj ebligas al ni konatiĝi kun la kultura heredaĵo de Japanio,  la “Kajero Libervola” proksimigas al la nuntempa konceptado de japanoj. Ekzemple pri maljuneco kaj perspektivo de morto tre interese felietonis decembre Kaba Toyohiko dum en januara Aikawa Setuko prezentas la propran starpunton al la demando pri “loterio”.
Du numeroj de la japana “La movado” ĵus flankenmetiĝis. Ankoraŭ kvar – preskaŭ samtempe venintaj numeroj de la bulteno “Inter ni” el la kanada Novskotio. La septembra, oktobra, novembra kaj decembra. Kvankam nur kvarpaĝe la unuopaj numeroj klopodas disponigi al la legantoj interese varian enhavon. En la septembra la bultenon komplimentas la Ĝenerala Direktoro de UEA bonvenigante ĝiajn numerojn por Biblioteko Hodler. Sed samnumere ni konatiĝas kun interesaj rimarkoj pri francoj kaj angloj en Kanado, kaj entute kanadanoj en Kanado. Konsiderante la dulingecon de tiu ĉi lando estas interese konatiĝi kun ĉi-temaj rezonadoj. Reprinti aŭ enretigi – jen la demando eĥanta marĝene de laŭvica kontribuo en tiu ĉi numero, marĝene de ne plu haveblaj libroj, ekzemple “La Unua”.
Verŝajne multaj jam aŭdis pri Dua Vivo, alivorte kiberspaco, en kiu ankaŭ esperantistoj jam tute bona lokiĝis. Ĝuste kontribuoj pri tiu temo dominas en la numero oktobra.
Novembre la ĉeftemo estas la recenzo de la novredaktita Vivo de Zamenhof  kaj daŭrigo de la opininterŝanĝo pri francoj kaj angloj en Kanado. La decembra “Inter ni” plenplenas de bondeziroj: Zamenhoftagaj, kristanaskaj,  novjaraj. Al la novjaraj kore aliĝas ankaŭ nia redakcio dankante al la redaktoro kaj la tuta redakta kolektivo pri tre interesa artikolo pri krizo ĉirkaŭ produktado de radioaktivaj kemiaĵoj en Kanado, onidire supervenkota en januaro. Temas pri grava afero por la ĉiutaga diagnozado de la kanadaj pacientoj.