• Pollando invitas: Stalowa Wola
  • 19.01.2008
Ĉi-semajne ni vizitas la lokon Stalowa Wola en la sudorienta Pollando, kiu estas unu el la plej novaj urboj de Pollando, nun la dua laŭ la grandeco en la apudkarpatia vojevodio. Ĝi troviĝas en Sandomierz-valo kaj rolas kiel unu el la plej gravaj trafikcentroj.
La unuaj historiaj mencioj pri la vilaĝo Pławno,  el kiu originas la urbo devenas el la 1-a duono de la 15-a jarcento. En la proksima loko troviĝis la ĉasista rezidejo de  Vladislavo Jagelo konstruia en la 14-a jarcento fare de reĝo Kazimiro la Granda. Fine de la 15-a jarcento Pławno estis jam la reĝa vilaĝo. La loka loĝantaro okupiĝis tiam pri la ĉasado, arbohokado, bredado de abeloj en la arbotrunkoj kaj agrikulturo. Dum la 17-jarcentaj invadoj de svedoj la riverbranĉaro de Wisła (Vistulo) kaj San estis bataltereno de hetmano Stefan Czarniecki kontraŭ la trupoj de la sveda reĝo Karlo Gustavo.
Dum la 1-a dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro la reĝa vilaĝo Pławno eniris la konsiston de la bienteritorioj apartenantaj al la aŭstra fisko. Meze de la 19-a jarcento ili estis propraĵo de baronoj Richenbach, sekve transiris al la magnata familio Resinger, dum la 1-a mondmilito la bieno estis vendita al grundposedanto Maksymilian Francke.
Jam en la suverena Pollando, renaskiĝinta post la 1-a mondmilito la decida momento por la loĝantoj de la vilaĝo estis la akcepto en la 1937-a jaro de la plano establi Centran Industrian Regionon kaj elkonstrui la tn. Sudan Entreprenon. Ankoraŭ antaŭ la eksplodo de la 2-a mondmilito kreiĝis tie parto de la fabrika komplekso kaj apudfabrikaj loĝkolonioj, kiuj ricevis la nomon Stalowa Wola. Stalowa Wola (la ŝtala volo) estas la citaĵo el la tiama ministro por la militistaj aferoj, kiu parolante pri la industriiga plano uzis la vortumon, ke ĝi manifestas „la ŝtalon volvon” de la pola nacio moderniĝi.
Dum la 2-a mondmilito kaj la germana okupacio en la loĝkolonio kaj en la fandejo aktivis rezista movado kaj konspira Landa Armeo (AK). En aŭgusto 1944 la urbon eniris sovetaj trupoj kaj komenciĝis reprezalioj de NKWD. Tamen ankoraŭ antaŭ la fino de la 2-a mondmilito Stalowa Wola ricevis la urborajtojn. La urboteritorio vastiĝis je kelkaj najbaraj vilaĝoj kaj komenciĝis ĝia intensa evoluo. Ĝi estis nedisigeble ligita kun la Suda Entrepreno, kiu en la 1948-a estis alinomita al la Fandejo Stalowa Wola. Dum jaroj en ĝian konsiston eniris vico da malpli grandaj entreprenoj, troviĝantaj ankaŭ en aliaj urboj. La tuta kombinato en sia apogea florperiodo certigis laboron al ĉirkaŭ 35 mil personoj. Post la politikaj transformiĝoj en la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento la fandejo estis privatigita. Nun ĝi specialistiĝas pri la produktado kaj eksporto de konstrumaŝinoj. Ankaŭ alia granda entrerpreno de la urbo, nome Elektrejo Stalowa Wola  komence laboranta por la bezonoj de la kombinato estis privatigita kaj nun funkcis kiel akcia kompanio. Ĉiukaze dum 60 jaroj Stalowa Wola el malgranda ĉefabrika loĝkolonio transformiĝis en grandan urbon. Tio ne signifas, ke ne troviĝas en ĝi kelkaj vidindaĵoj meritataj nian atenton.  
Apartenas al ili la 19-jarcenta preĝejo de s-ta Floriano alilokita tien el la proksima vilaĝo, konstruita el la larika ligno kaj ligno de  pinspecioj. Vizitinda estas la la konstruita en la 18-a jarcento en la stilo de toskana baroko klostra komplekso de kapucenoj kun la subtera nekropolo, en kiu troviĝas tomboj de kelkaj generacioj de la princa familio. En la ĉefparoĥa preĝejo, kies fondinto estis Lubomirski-familio okazas nun somere orgenkoncertoj.
Al la vidindaĵoj apartenas la 18-jarcenta, novklasikisma kastelo de princoj Lubomirski. Nun sian sidejon havas tie la Regiona Muzeo, en kiu krom konstanta ekspozicio pri la historio de la regiono estas prezentataj historiaj memoraĵoj kaj artverkoj de la plej alta klaso. Kiel ni jam informis – ĉe alia okazo - en ĝi funkcias ankaŭ “Artgalerio por konatiĝi kun artverkoj pere de la tuŝo”, nun evoluigata dank’ al la integrita programo por la neplenlertuloj “Senbara Muzeo”. Reference al la iamaj kastelposedantoj ni diru pri la ekspozicio bildiganta la tn. itineron de la familinestoj de la multe meritiĝinta por Pollando magnata Lubomirski-familio. Dum kvar jarcentoj de sia aktiva ĉeesto en la historio de la Respubliko ĝiaj reprezentantoj lasis firman spuron en la pola historio. Plenumante la plej superajn oficiojn ili influadis la sorton de Pollando. Ili partoprenis multajn batalkampanjojn manifestante sian patriotismon kaj heroecon. Ili lasis spuron en la ekonomia evoluo de la lando administrante proprajn kaj reĝajn bienojn, ili rolis kiel mecenatoj de la scienco kaj arto, establadis lernejojn kaj sciencajn institutojn. Dank’ al ili kreiĝis grandiozaj rezidejoj, sanktejoj, artkolekoj,  parkoj kaj ĝardenoj.
Reprezentantoj de Lubomirski-familio posedis vastajn bienojn, aktuale parte troviĝantajn sur la teritorio de Slovakio kaj Ukrainujo. Iliaj rezidejoj rolis kiel centroj radiantaj per ekonomiaj kaj kulturaj konoj. Multaj ĝis nun konserviĝis en bonega stato  aŭ estis restaŭritaj kaj funkcias kiel muzeoj, kulturcentroj, sidejoj de lokaj aŭtoritatoj. La tuta itinero celas popularigi la trezorojn de la nacia kulturo, instigas viziti interesajn angulojn de la lando kaj servas al vaste konceptita historia eduko.  Ĝuste en Stalowa Wola komenciĝas tiu itinero,  kies tuta longo egalas al 879 kilometroj. Ĝia duono pasas en Pollando, 247 kilometroj tra Ukrainujo kaj tra Slovakujo 154 kilometroj.
Krom la industrio, la historiaj spuroj aldonendas, ke la urbon Stalowa Wola ĉirkaŭas vastaj arbaraj terenoj, la restaĵoj post la iama Sandomierz-Praarbarego. En la regiono de Stalowa Wola, troviĝas eĉ tri naturrezervejoj. La unuan kun la nomo Imielty Ług karakterizas vastaj marĉoterenoj. En la rezervejo Pniów apud la samnoma lago troviĝas la plej granda amasiĝo de trapoj, la tn. akvaj nuksoj. La rezervejo Jastkowice estis establita por protekti fragmenton de la iamana Sandomierz-Arbarego,  en kiu troviĝas multaj arbospecioj kaj al la tre interesaj apartenas la tiea plej funda tavolo de la arbarkreskaĵoj.
Sed,  se temas pri Stalowa Wola antaŭ ol adiaŭi ĝin ni aldonu, ke pasas tra ĝi multaj turismaj itineroj por turistoj piedirantaj, navigantaj, biciklantaj kondukantaj al la plej interesaj lokoj laŭe de San-rivero.