• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 22.01.2008
Ni jam sukcesis ĉi-monate trakti iujn ĝisdatajn  periodaĵojn, alivorte la januarajn. Daŭre tamen restas multaj pasintjaraj, kiujn mi ne volas preterlasi, des pli ke iuj enhavas artikolojn ne-sen-aktualiĝantajn. Al tiaj apartenas “Literatura Foiro” kaj ĝia 229-a numero, kiun “uverturas” interesa kaj enpensiga poeziaĵo de Christian Rivière “Obei”. Tuj sekvas unu el la plej interesaj artikoloj, kiujn mi legis pri la tradukarto, por mi la plej interesa,  ĉar spegulanta iel miajn proprajn spertojn kaj kun la tradukado, kaj  eĉ kun la originala verkado. Giorgio Silfer,  kiu estas ĝia aŭtoro interalie suflore konstatas parolante pri la poezitradukado: “la rekreo de melodio kaj ritmo estas pli gravaj ol la teksta fideleco” konstatante,   ke simile la afero statas, se temas pri la prozo. Eble ĉi-kuntekste mi estus pli rezervema, sed mi ne povas rezisti por ne citi lian rimarkon: “La vorto estas nenio sen la voĉo. Ĝi estas korpo sen animo. La traduka vorto devas kongrui kun la voĉo kaj ne inverse. Tial ĉiu lingvo iĝas natura: ĉar ĝi estas homa; kaj ĝi estas homa, ĉar voĉebla, kantebla” – fino de la citaĵo. Dank’ al la sama aŭtoro ni ekscias pri ne vaste verŝajne konata fakto el la pasintjara filmfestivalo en Lokarno pri la prezentita tie mallonga filmo de la irakdevena Samir ludita en Esperanto kun la anglaj subtitoj. Ni ne sole konatiĝas kun la intrigo de “La eta knabino”, sed ankaŭ iom ekscias pri la reĝisoro interesiĝanta kiel filmisto pri memfremdiĝo kaj identeco, kiu puŝis li elekti por unu el siaj mallongaj filmoj ene de la 7-parta serio “nenies lingvon” kunlaborante kun iu zurika esperantisto. Por filmamantoj kaj interesiĝantoj pri la kulturo interese sonas la informo, ke ĝi estas ankoraŭ mendebla.
Malofte mi atentigas pri recenzoj, sed silenti pri tiu de Vinko Ošlak estus simple erare. Ĝi apartenas al tiuj maloftaj, kiuj tuj spronas la leganton legi la traktitan verkon. Ĉi-foje temas pri “Hodler en Mostar” de Spomenka Štimec, kiu libro gajnis la internacian PEN-Premion 2006 kiel “La verko de la jaro”. La  nomo de la aŭtorino apud Istvan Nemere, Marjorie Boulton kaj Giorgio Silfer aperas en la enketo de “Literatura Foiro” pri plej reprezenta verkisto por nia literaturo rezulte de opiniesplorado en la interna enketo de Esperata PEN-Centro. Ampleksan lokon en la numero  okupas la 1-a akto el la triakta komedio de  Carlo Goldoni “La kafejo” en la traduko de Carlo Minnaja. Interese la tradukon kompletigas informo de Paul Gubbins pri la amatora enscenigo de alia komedio de tiu aŭtoro en lia loĝregiono kion suke sumigas la titolo “Itala spirito kun nordangla akĉento”. En la januara “Literatura Foiro” la 2-an akton de la komedio akompanas felietono de Armando Zecchin pri Goldoni kaj liaj teatraĵoj “Burĝa lia teatro aktuala aŭtoro”. Kompreneble tio ebligas supozi, ke en la laŭvica numero apud la 3-a akto ni ankaŭ trovos rilatan kromkontribuin. Dume ni revenu al la numero 229 por atentigi pri la 5-a parto de ampeksa artikolo de Claude Gacond pri la vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront. Ĝian antaŭlastan segmenton enhavas la numero decembra, sed al tiu numero de “Literatura Foiro” ni referencos aliokaze.
Dume ni donu la atenton al alia periodaĵo surtable,  nome la oktobra numero de “Sennaciulo” atinginta nin tamen nur en decembro. Ĝia dosiero estas dediĉita al la “Handikapigaj Situacioj”. La respondeca pri tiu temo Gerardo Lieblang  ĉefe liveris traduke tekstojn de la franca organizo Asocio Por Adoltaj kaj Junaj Handikapitoj. Cetere interesegajn. Ekzemple,  ke ekzistas kaj eblas kun iom da bonŝanco trovi rekapabligajn metodojn pli efikajn ol persvadas kurasictoj, pri peranta terapia efiko de ĉevalo loĝanta ĉe la domo de handikapuloj, pri interesa metilernejo en Parizo. Pri la binduloj, kiuj volas estis inkluzivitaj en la socio siajn  spertojn dividas Pedro Zuirta raportante pri tiuterena situacio en Hispanujo.  La dosiero ne elĉerpas la oktobran enhavon de “Sennaciulo”. Alia socidimensie korskua estas la temo ligita kun la subnutro en la Tria Mondo, kiu rolas tie kiel amasekstermilo. Kompreneble multas kontriboj ligitaj kun la organiza vivo de SAT. Dum la paĝoj de SAT-kulturo estas dediĉitaj al la pioniro de la kinoarto Charles Pathe. Nur unu semajnon post la oktobra atingis nin la  novembra numero de “Sennaciulo”, kies dosiero estas la politika situacio en la Latina Ameriko. La numero daŭriugas la  ciklon pri la estintaj administraj taskoj,  post la kontoregistrado en oktobro novembre donante la atenton al librovendado. La leganto ekscias krome pri grandskala informkampanjo ĉirkaŭ la temo “per Esperanto por Internacia Solidareco”, kiu havas la formon de  multlingvaj glumarkoj kaj afiŝoj. Kadre de ĝi la ĉi-temaj glumarkoj kaj afiŝoj aperis jam surstrate de  kelkaj francaj urboj. Sur la kulturaj paĝoj Jomo Ipfelkofer rakontas pri sia arto de portretoj, kaj la revuo kolore prezentas tiujn de Betold Brecht, Viktor Jara, Max Josef Metzger, Janusz Korczak, Gandhi kaj Che Guevara.
Ni trasniru al “Informilo por interlingvistoj”, kies du laŭvicaj numeroj venis antaŭnelonge. Temas pri    la 4-a/2007 kaj la 1-a/2008.  La pasintjara informe dokumentas la jam pasintajn aranĝojn (inkluzive tiujn dum la japana UK) kaj sciigas pri estontaj. Kadre de segmento Bibliotekoj kaj bbliografioj la redaktoro ia. notas la vienan kolokvon kaj la berlinan konferencon pri planlingvaj bibliotekoj kaj arkvoj. Plenmano da infromoj rilatas al  situacio de interlingvistiko kaj E-o en universitatoj, inkluzive de resumo de la doktoriga disertacio de Wim Jansen defendita en la amsterdama universitato. La plej nova numero de “IpI” interalie liveras informojn pri la lastaj interlingvistikaj publicaĵoj kaj rete troveblaj interlingvistikaj periodaĵoj kaj planlingvoj. Ĉiu numero de “Informilo por interlingvistoj” havas ne nur gravan dokumentan, sed por multaj el ni ankaŭ laboran valoron.
La lastjara triobla numero de “Gazeto Esperanto”,  la periodaĵo de Esperantista Grupo en la franca Le Mans unualoke omaĝas la 100-jariĝon de Esperanto en la departemento Sarthe. Ĝian unuan grupon antaŭ 100 jaroj vizitis Louis de Beaufront. Tio estis la okazo por  Andre Cherpillod skribi pri li kaj “Gazeto Esperanto” publikigas la tekston de tiu prelego france kaj esperante, kio estas la baza principo de tu ĉi periodaĵo.   Multaj kontribuoj koncernas kiel kutime lingvojn kiel komunikilon. Inter tiurilataj informoj ne mankas tiuj,  kiuj spegulas kiel francaj decidpovuloj rezignante  pri la uzo de la franca promocias la uzon de la angla.
Ĉi-numere iom pli amplekse eĥas la movadaj eventoj. Aparta omaĝo estas direktita al la esperantista vivovojo de Louise Marin lige kun ĝia 60-a datreveno, ni legas raporton pri la vizito de tanzaniano Mramba Simba,  eĥas la 92-a UK en Jokohamo, inkluzive de la estrarelektoj. Kun tiu kongreso kompreneble ligiĝas impresoj prijapanaj el sub la plumo de Jean Marin. “Gazeto ESPERANTO” venis ĝustatempe,  por ke ni akceptu ĝiajn kristanskajn salutojn kaj kiel donacon kelkajn  informojn pri “Kaŝtano kaj marono, pikaj fruktoj de la sezono”.
Salutoj jarfinaj venis akurate  ankaŭ en la decembra “Magdeburga Folio” el Germanujo, en kiu la ĉefan lokon okupas represitaj informoj el Libera Folio pri E-o en elektronika mondo, nome esperantlingva versio de la retnaviga programo kaj Esperanto en grava fotoretejo. La lastan “Magdeburgan Folion” kompletigas ia. du raportoj. Pri la oktobra Internacia E-Semajno en Hispanio kaj pri privata esperantista  vojaĝo al Norvegio. Nu Esperanto ja servas por komuniki.