- Pollando invitas: Sandomierz
- 26.01.2008
Ĉu eblas, ke ni ankoraŭ ne invitis vin al unu el la plej malnovaj, belaj kaj gravaj historie urboj de Pollando? Tamen efektive en nia ciklo ni ankoraŭ ne estis en Sandomierz, ĉar pri tiu pola urbo en la sudorienta parto de la lando temas.
La komencoj de la homa aktivado tie, pri kio atestas arkeologiaj malkovroj, radikas en neolito. La evoluo de Sandomierz okazis en la frua mezepoko dank’ al ĝia atrakcia situo ĉe la komercaj itineroj kondukantaj el diversaj landopartoj. Ĝis nun en la urbo konserviĝas pli ol 120 diverepokaj arkitekturaj vidindaĵoj. Al la plej altklasaj oni kalkulas la mezepokan urboplanon kaj unu el la plej malnovaj brikaj konstruaĵoj en Pollando, nome la preĝejon de sankta Jakobo. Aldonendas, ke Sandomierz estas strikte ligita kun la historiaj eventoj de Pollando. Tie ĉi estadis reĝoj, princoj kaj multaj gravuloj postlasante plurajn memoraĵojn. La urbo tre fieras pri la vizito de sia lasta eminenta gasto Johano Paŭlo la 2-a. Krom eminentaj gastoj Sandomierz fieras pri siaj naturaj atrakciaĵoj, al kiuj apartenas la Pipraj Montoj, kalkulataj al la plej malnovaj en Eŭropo. Eblas tie renkonti ankaŭ specimenojn de la stepa flaŭro kaj unikan naturan rozĝardenon, kiun formas dek kelkaj specioj de sovagaj rozarbustoj.
Malgraŭ tio, ke sur la tereno de la urbo troviĝas tre malnovaj spuroj de la homa ekzistado la unuaj mencioj pri Sandomierz kiel grava urbocentro devenas nur el la 11-a jarcento. Tiam kronikisto Gall Anonim kalkulis ĝin - apud Krakovo kaj Vroclavo - al la plej gravaj reĝaj burgoj. La alta rango de Sandomierz estis konfirmita en la testamento de reĝo Boleslao la Kurbobuŝa, fariĝinte la kvartalprinca ĉefrezidejo. Post la unuiĝo de la teritorioj la iama princolando estis transformita en vojevodion kaj Sandomierz fariĝis unu el la plej grandaj urboj de Pollando kun tri mil loĝantoj, en kiu tamen dominis lignaj konstruaĵoj. Ili preskaŭ plene forbrulis dum iu el la invadatakoj de litovoj. La urborekonstruo okazis meze de la 14-a jarcento dum la regado de reĝo Kazimiro la Granda tre favore rilatanta al Sandomierz. Dank’ al la reĝa protekto kaj avantaĝa ekonomia situacio estis elkonstruita la urbosubstanco, kiu konserviĝis ĝin nia tempo. Lime de la 15-a kaj 16-a jarcentoj Sandomierz spertis denove, en ĉiuj vivosferoj, la periodon de vigla disfloro. La grandecon kaj signifon de la urbo konfirmis la elkonstruitaj tiam religiaj konstruaĵoj, la preĝejoj de Dipatrino, de sankta Johano, de de sankta Nikolao, kaj la dua post la krakova dominikana klostro. Tamen la brilo de Sandomierz ricevis mortobaton dum la 17-jarcenta invado de svedoj, kiuj retiriĝante eksplodigis la kastelon, detruis kaj prirabis la urbon. Granda incendio meze de la 18-a jarcento kaj fine la dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro pro kio Sandomierz fariĝis la limregiona urbo forprenis de ĝi administran signifon kaj kaŭzis ekonoman stagnon. La reakiro de la suvereneco fare de Pollando post la 1-a mondmilito vekis la civitanan socian elanon kaj Sandomierz diametre ŝanĝis sian bildon. Tamen ambiciaj evoluplanoj restis nerealigitaj. Hodiaŭ Sandomierz rolas kvazaŭ historia kaj arkitektura subĉiela muzeo, en kiu ĉiu el la epokoj lasis ion vidindan en la formo de 120 antikvecaj ĉiustilaj konstruaĵoj, kio ligita kun la ravaj panoramoj, verdaĵabundo kaj pitoreska situo sur sep altaĵoj dividitaj per profundaj ravinoj decidas pri la turisma atrakcieco de la urbo.
Do, kiel ni jam diris la arkitektura-panorama komplekso de Sandomierz estas kalkulata al la plej altklasaj vidindaĵoj. Sur la foirplco atenton meritas la 14-jarcenta, gotika urbodomo kun attiko kaj la renesancaj brikdomoj ĉirkaŭantaj la placon. Vizitinda estas la brikdomo de Olesnocki-familio. En ĝi troviĝas la enirejo al la subteraj koridoroj, iamaj komercistaj staplejoj. Ili kreiĝis inter la 13-a kaj la 16-a jarcento sekve de elfoso de kameroj kaj koridoroj en la leŭsaj grundtavoloj sub la konstruaĵoj kaj la friplaco de la malnova urboparto. Ilia profundo kelkloke egalis eĉ al 15 metroj sub la tero. Lime de la 60-aj/70-aj jaroj de la pasinta jarcento estis okazigitaj tie konservstaj laboroj kaj la subteraj koridoroj estis disponigitaj al la vizitantoj.
Sandomierz de jarcentoj famas pro siaj fruktoĝardenoj, en kiu oni plantis abrikotojn, pomojn kaj nuksoarbojn. Ĝi famis ankaŭ pro siaj vitejoj. Kvankam ĝardenoj daŭre sukresakas la altaĵojn ĉirkaŭ Sandomierz la kulturo kultivi vitejojn velkis. Ĝi speguliĝas tamen en literaturo. Jen kion skribis en la 1585-a jaro iu S. Sarnicki: „La loko Sandomierz estas eksterordinare bela kaj agrabla. Ĉie etendiĝas fruktĝardenoj impresante kvazaŭ arbaro ĉirkaŭanta la urbon. Abundas tie variaj fruktoj. Tial do Kazimiro la Granda kaj aliaj reĝoj venadis al Sandomierz por ĝui la tiean aeron kaj ripozon. Al la ĉarmo de la urbo aldoniĝas la ĝentileco de ĝiaj civitanoj kaj ankaŭ diversaj agrablaĵoj. Nome troviĝas tie la plej renomaj kuracistoj, muzikistoj, abundas diversspecaj drinkajoj, loĝas gaja sacerdotaro. Enorme abundas fiŝoj, mielo, salmoj, ĉasbestoj, greno kaj aliaj delicoj”.
Meze de la 19-a jarcento alia aŭtoro aldonis, ke „Sandomierz similas al tiuj ravaj italaj urboj, kie fine de belaj stratoj plenaj de ornamriĉaj domoj etendiĝas vastaj fruktoĝardenoj. En Sandomierz kreskas iuj malnovspeciaj juglandoarboj naskantaj fruktojn multe pli grandajn ol estas ĝenerale konataj. Onidire venigis ilin revenanta el Italujo dominikano sankta Jacek. Pri ilia grandeco atestas la fakto, ke en la duonŝelo de tia juglando reĝino Jadwiga facile povis kaŝmeti siajn gantojn.
Onidire tiu juglanda specio ĝis hodiaŭ estas kultivataj en Sandomierz regiono.