• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 29.01.2008
La unua monato de la jaro pasas, ni do almenaŭ en ĝia fino konfirmu la januaran numeron de “Monato”, unu el la  esperantlingvaj periodaĵoj subtitole deklaranta sian sendependecon. Tiu ĉi numero komencas jam la 29-an jarkolekton de la revuo, kiun kunkreas 100 konstantaj kunlaborantoj kaj korespondantoj en 45 landoj, kiu havas legantojn en 65. La ĉefredaktoro, kaj samtempe ĝia fondinto Stefan Maul enkonduke fronte al kelkaj novumoj en la grafika aspekto, sed ja ankaŭ inter kunlaborantoj reliefigas la faceton intime ligitan kun la vivociklo de la revuo – kontinuecon kaj ŝanĝojn. Al la interesaj ŝanĝoj kalkuliĝas tiu, ke ekde la nova jaro pri la rubriko “Novelo kaj Poezio” respondecos Nicola Ruggiero,  kiel rekomendas Stefan Maul “elstara kaj promesoplena literaturisto”. Literaturisto, sed ankaŭ ĵurnalisto estas Paul Gubbins, kiu en “Monato” respondecas pro moderna vivo kaj pro politiko. Fakte lia felietono “El mia vidpunkto” kombinas ambaŭ visferojn, nome Gubbins rilatigas sin al la antaŭnelonge publike eĥinta afero de brita instruistino, laborinta en Sudano kaj allasinta ke la didaktita pluŝurseto ricevu la nomon Muhamado pro kio ŝi perdis la laboron kaj devis forlasi la landon. Nu, la tuta enhavo de la revuo baziĝanta sur la originalaj tekstoj de la esperantlingvaj aŭtoroj formas mozaikon de iliavidpunktaj traktoj de la temoj monde konataj aŭ almenaŭ loke gravaj. En la januara “Monato” ne mankas rezenzoj. Jen pri “Lingvo kaj interreto kaj aliaj studoj”, kiu aperis en la serio de aplikoj de E-o en la Scienco kaj Tekniko. Jen recenzo pri “Konciza histrio de la E-movado en Afriko” ĉi-jare aparte pro ILEI-konferenco en Benino. Diverslandaj lernolibroj de la IL daŭre vekas interesiĝon. Ĉi-foje la recenzo koncernas libron apartan kaj pro la aŭtoro Boris Kolker kaj pro la publiko, nome publiko ruslingva. La numeron fermas plurpaĝa novelo – io frandinda por ĉiuj literaturamantoj. Io praktika por ĉiuj estas la reklamata lastpaĝe poŝkalendaro de “Monato” 2008.
Tute ne-sendependa, alivorte movada estas la gazeto de Kroata E-Ligo “Tempo”. Ĝia decembra numero ĉefe kaj per la enkondukaj vortoj de la redaktorino, Spomenka Štimec kaj per unuopaj raportoj  rerigardas al la riĉa je eventoj 2007-a jaro.  Temas ja kaj pri  la 100-jariĝo de Esperanto en Rijeka kaj 50-jariĝo de la studenta E-klubo en Zagrebo; Zagrebo ricevis krome resuman alrigardon laŭ la vidpunkto de la plastikaj artoj kaj teatra aktivado, en kiu sian spuron lasis ankaŭ ligitaj kun la esperantlingva komunumo artistoj, ia. konata aktorino Vida Jerman. En „Tempo” ne povas manki la temo libroj, do oni rekomendas la plej novajn aĉeteblaĵon, sed ankaŭ prunteblaĵojn el la biblioteko.  Tre grave estas por flegi koheran komunumon ne nur paroli pri la elstaruloj, sed memori pri tiuj kiuj per sia laboro kontribuis al la komunumriĉo. Laŭ tiu ĉi konsidero mi trovis kortuŝe gravajn sur la paĝoj de “Tempo” la adiaŭojn de tiuj, kiuj forpasis en la 2007-a. Sed la gazeto  de Kroata E-Ligo ne sole retrorigardas. Al gravaj eventoj nunjaraj apartenas ja solenaĵo lige kun la 100-jariĝo de la ekĝermo de la Kroata E-movado super kiu evento patronecn transprenis la kroata prezidanto. Lige kun ĝi la blindula organizo en tiu ĉi lando planas lanĉi vortaron 10-milvortan. Tamen sur la kampo de termonilogia laboro la plej grandan atenton kaptas la informo pri eldonpreta manuskripto de Granda Esperanta-Kroata Vortaro.
Alia revuo de la landa organizo sur mia tablo estas la 4-a pasintjara numero de “Starto” de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. En ĝi riĉe eĥas la eventoj el la diversnivela vivo de la ĉeĥa E-komunumo. Do la leganto informiĝas ne sole pri konferenco de ĈEA, sed ankaŭ pri la Internacia Kultura Festivalo. La revuo liveras bunton faskon de lakonaj informoj el la vivo de la kluboj. Tamen  kelkaj el ili kiel ekzemple en Litomyšl, Svistavy, Olomouc aparte raportas pri siaj aparte atendindaj aranĝo. Decembre eĥas ankoraŭ varmaj rememoroj el Japanio el sub la plumo de Petro Chrdle. Ne mankas evidente raporoj kaj informoj disvolviĝantaj ekster Ĉeĥio kiel ekzemple la viena kolokkvo pri bilbiotekoj kaj la berlina Expolingua. La decembra “Starto” estas ankaŭ aparta pro la  prezento de du siluetoj de siaj Honoraj Membroj – Karel Kraft kaj Jiři Laube, kiujn intervjuis Petro Chrdle. Mi fieras, ke ambaŭ mi longe povis kalkuli inter niaj aŭskultantoj. Cetere ĵus atingis nin la verko de Jiři Laube “Ĉu kultura integriĝo de Eŭropo? Jes, sed nur per demokratia simbiozo de la kulturoj”, kiu resumas liajn pripensojn pri tiu ampleksa temo, en kiu neevitendan lokon okupas neŭtrala lingvo. La ĉeha “Starto” ankaŭ ĝi donas la atenton.
Kun plezura surprizo mi trovis en mia poŝtkesto kelkajn lastajn numerojn de “Norvega Esperantisto”, sed verdire nur la 6-an mi ankoraŭ ne  traktis en nia trarigardo. Tiu ĉi lasta kaj kovrilpaĝe kaj ene de la numero aparte alvokas al abono de aliaj E-revuoj kaj al aĉeto de libroj dum la prezidanto de NEL sufloras kelkajn interesajn interesajn infromojn pri rete konsulteblaj filmoj, gazetoj, radioelsendoj. Kvankam mi mem jam kelkfoje klopodis  rigardi E-filmetojn iom deprimis min ilia kvalito, do iom instige tamen ĉi-koncerne rolas por mi la admona rimarko, ke prefere oni rigardu ilin kun movada memironio.  Tion do mi faras kun la espero ke ilia ĝenerala nivelo altiĝos. Kiel la  kernan parton de la norvega E-revuo mi traktas la laborplanon de la E-ista Ligo por la jaroj 2007-2009, kiu  en diafana maniero precizigas la labortaskojn ĝis la venonmta Ĝenerala Kunveno en la 2009-a. Estas en ĝi klare elstarigitaj prioritatoj en la informa agado interna kaj ekstera, en instruado,  ofertoj por la membroj kaj lingva laboro.
Krom E-periodaĵoj celitaj al la tuta komunumo, al membroj de la LA-oj aŭ federacioj ja daŭre ekzistas periodaĵoj kiuj integras malpli grandajn grupojn kaj rondojn. Ni dankas do al Lars Westman pro la  lasta numero de la infomilo la E-klubo en la sveda Skővde kun la programo de la kunvenoj por la printempa kaj aŭtuna periodo 2008-a jaro. Pluras kunvenoj kun ĝenerala programo, kiu praktike – kiel ni legas konsistos en la praktika konversaciado en agrabla kunestado, oni esperas tamen ia.  printempe konatiĝi kun la filmso pri la Oceania Kongreso en Aŭklando, kiun januare partoprenis du membroj de la klubo, inkluzive ĝian prezidanton. La planoj rigardi partojn de “Gerda Malaperis” – tutcerte en la klubo en Skővde rolos kiel postmorta omaĝo al Claude Piron.
Ĉiusemajne legante plurajn E-periodaĵojn kaj klopodante (eĉ se ne plene)  proksimigi ilian enhavon al niaj aŭskultantoj verdire ne plu ekzistas la ebleco legi E-periodaĵojn en la reto. Tamen mi elkore dankas ankaŭ pro tiuj elektronikaj periodaĵoj kiujn mi sukcesis konsulto, kiel interreta versio de  “Oomoto”,    “Argentina E-Vento”, “Bulteno de la albana esperanto-instituto”, „Informilo de Ĝemelaj Urboj” kaj  la privata gazeto „Varma Espero”.