• Pollando invitas: Frombork
  • 02.02.2008
Denove ni ŝatus demandi, ĉu vere ni ankoraŭ ne estis en Frombork,  en la varmia-mazuria vojevodio, en la urbo kie sian epokfaran malkovron faris Nikolao Kopernik kaj kiu tie mortis? Evidentiĝas, ke jes.
Do ĉi-foje ni direktiĝas al Frombork, latine Castrum Dominae Nostrae, germane Frauenburg, kie en la 1275-a jaro la varmia episkopo translokis la varmian kapitulon kaj decidis elkonstrui katedralon. La urbo mem estis establita ĉ. la 1277-a jaro fariĝante la ĉefurbo de la tuta Varmio sian nomon transprenante de la Plej Sankta Virgulino, la patronino de la katedralo. En Frombork ĉe la Katedrala Altaĵo preskaŭ seninterrompe ekde la 1510 ĝis sia morto en la 1543-a loĝis kaj laboris Nikolao Kopernik, kiel kanoniko de la varmia kapitulo.  Tie li prilaboris sian faman „De Revolutionibus”, kiu ŝanĝis nian konceptadon pri la Universo, tie li estis fine sepultita.
Ekde la urboestablo la vivo de ĝiaj loĝantoj ligiĝis kun la fiŝkaptado kaj agrikulturo. Kun la tempofluo kreiĝis metiejoj,  kiuj laboris ĉefe por la bezonoj de la Eklezio kaj ĝiaj strukturoj. Vigle funkciis gildoj de tajloristoj, bakistoj, bierfaristoj kaj fiŝkaptistoj.
Sekve de kelkfojaj detruoj de Frombork dum la 17-jarcentaj svedaj invadoj komenciĝis ĝia ekonomia falo. Venis  la  dispartigo de Pollando kaj Frombork ektroviĝis en la prusa aneksoparto. Iu  vigliĝo sentiĝis nur komence de la 19-a jarcento kaj la samjarcenta  funkciigo de la fervoja ligo favoris plian  urboevoluon. Kreiĝis tiam kelkaj hoteloj, gastejoj, pensionoj. Denove grave damaĝis la urbon la 2-a mondmilito, sed en ĝia fino post la 173-jara   forŝiro Frombork revenis al Pollando
La fortresa katedralo en Frombork -  kiu fakte estas la motivo de nia vizito - estas konsiderata kastelo pro kelkaj motivoj. Ĉefe pro sia ampleksa defendosistemo, pli grava ol ĉe ajna kastelo kaj pro la 13-jarcentaj dokumentaj mencioj difinantaj ĝin kiel „castrum”, alivorte kastelo.  Por kompreni la bezonon elkonstrui la fortresan sanktejon necesas scii, ke la varmia diocezo en la mezepko rolis kiel ŝtato ene de la luita al  teaŭtonoj teritorio. Laŭ la papa decido sur ĝia unu triono la spirita kaj laika regado apartenis al la episkopo. Temis pri teritorioj senĉese endanĝerigitaj de prusaj atakoj,  ĉar prusoj kvanam konkeritaj de teŭtonoj estis incitanataj la sangoverŝajn ribelojn. Alia minaco ligiĝis kun la fakto, ke la teŭtonaj kavaliroj mem ne povis toleri, ke sur la akapritaj de ili terenoj ekzistas suverena princolando.
La tuta kastela konstruaĵo leviĝis kiel neregula ortangulo kun kelkaj konstruaĵoj ĉe la 10-metraj muroj finitaj per kreneloj. Pompe prezetiĝas la suda pordo kun du bastionoj kaj ligna ponto ĉe kiu videbliĝas la restaĵoj de la barbakano malkonstruita en la 19-a jarcento. Maldekstraflanke ĉe la sudokcidenta  angulo troviĝas la plej alta, 40-metra turo. La alia pordo troviĝas okcidente, kie videbliĝas la spuroj de la gardista galerio, kiun nun ne eblas eniri. En la sama alo  troviĝas la turo de Kopernik, la plej malnova, kiun li transformis en sian loĝejon.
La plej grava konstruaĵo de la fortreso estis la katedralo, la perlo de la gotika arkitekturo, unu el la plej grandaj kaj belaj religiaj konstruaĵoj  en la nordorienta Eŭropo kun malnovaj defendotrajtoj.  Tra la plej alta etaĝo kondukis la gardista galerio lige al la kvar angulaj turoj.  En la  okcienta fasado sentiĝas manko de la 10-metra skulptaĵo de la  Dipatrino. Sude al la katedralo gluiĝis la 18-jarcenta kapelo de la Savanto, kiun fondis episkopo Szembek. La  definitivan formon al la konstruo donis Liphardus de Daddeln. En pli postaj jarcentoj  oni finkonstruis la katedralon aldonante kapelojn, la komplekson de 16 flankaltaroj kaj aliajn elementojn de la interno.  Aparte riĉe prezentiĝas la baroka parto de la sanktejo, la marmora ĉefaltaro, la malfrubarokaj ĉealtaraj pastroseĝoj kaj orgena parto el la 17-a jarcento.  Tamen ekstere, ne konsiderante la barokan kromkonstruon la konstrubulo konservis la originan gotikan formon.
Ekde la fino de la 15-a jarcento la fortreso en Frombork estis la centro de poleco en Varmio, tial en la ornamaĵoj de la katerdalo troviĝas multaj polaj simboloj, ekzemple agloj.   Laŭvicaj varmiaj episkopoj  komencante de Jan Dantyszek tra Stanisław Hozjusz, Szymon Rudnicki, Jan Wydżga, Michał Radziejowsi ĝis Michał Działyński estis ardaj patritoj kaj plenadoj por poleco ĉe la maltrankvilaj nordaj randregionoj de la lando. Ekzemple en la 1465-a jaro la varmia kapitulo vendis la katedralajn juvelojn destininte la akiritan monon por la kontraŭbatalado de teŭtonoj.  Dum la sveda invado epiksopo Działyński ordonis fandi parton de oraj kaj arĝentaj katedralaj akcesoraĵoj por la bezonoj de la Respubliko. Por helpi la Respublikon kontraŭ la sama malamiko estis destinitaj oraj krucoj, kalikoj, kandelingoj, pastoraloj. Multaj kanonikoj de Frombork meritiĝis por la pola scienco kaj kulturo, ĉefloke kun plurfoje menciita  Nikolao Kopernik.  Sekvante la historion de Frombork-katedralo ŝajnas miraklo la fakto, ke ĝi prezentiĝas tiom bele kaj pompe, malgraŭ plurfojaj invadoj kaj detruoj fare de teŭtonoj, svedoj, brandenburganoj, sovetoj, litovoj. Plej gravajn damaĝojn kaŭzis svedoj, kiuj forrabis ĉiujn memoraĵojn ligitajn kun Nikolao Kopernik ne parolante pri la kolektoj de la gotika kaj renesanca religia arto kaj riĉa libraro.  En la 1780-a reĝo Stanislao Poniatowski klopodis diplomativoje reakiri almenaŭ iom malpli valorajn rabitaĵojn, tute vane. Ĝis nun multaj el tiuj trezoroj troviĝas en Svedujo. Tamen aldonendas, ke la katedralo  neniam estis detrutia kaj dum jarcentoj estis difinata kiel unusola pola katedralo ĉe la maro. Temas pri unu el la plej grandaj religiaj konstruaĵoj de la centra Eŭropo longa 90 metrojn kaj vasta je 16 kaj duona metroj.
Nun ĉiusomere ĝi gastigas Internacian Festivalon de orgenmuzjoi.