Pli frue ol kutime atingis nin ĉi-monate, papera numero de “Esperanto”, kio februare havas apartan signifon pro la “Malferma” memorigo pri la Tago de la Gepatra Lingvo kaj Semajno de Internacia Amikeco. Kvankam la menciitaj eventoj okazos nur post la monatmezo estas la plej urĝa tempo por pripensi – en tiuj membrostrukturoj, kiuj la temon ankoraŭ ne traktis – kiel aliĝi al la solenado, festado, porokaza laboro. La mondan komunumon doni la atenton al la Tago de la Gepatra Lingvo alvokas UNESCO-direktoro. Semajno de Internacia Amikeco, estas nia interna plurjardeka tradicio ankaŭ ebliganta manifesti nian malfermitecon al la problemoj de la ĉirkaŭanta nin medio, redeklari nin defende por la monda lingva heredaĵo, kontraŭstarante truditan tutmondiĝon, kiu ne respektas homojn, iliajn lingvojn kaj kulturojn. El la teksto, verkita laŭ peto de Renato Corsetti el la laborgrupo 2008 (Internacia Jaro de Lingvoj) mi ŝatus en nia trarigardo doni la atenton al kelkaj konstatoj, eble ankoraŭ ne ĝenerale konsciataj. Nome, esperantistoj ĝenerale subtaksas la fenomenon, ke ili mem en sia scivolemo kontakti la eksteran mondon enkontigas multajn, riĉajn spertojn lernante diversajn lingvojn, ke en malplimulto troviĝas tiuj, kiuj konas sole la propran nacian lingvon kaj E-on. Esperantistoj do ne nur estas pli konsciaj pri la lingvaj demandoj, sed ankaŭ kapablas argumenti, kial E-o estas pli facila kaj justa solvo por la demando de la demokrata lingva ordo en la realo, en kiu iu el la naciaj lingvoj transprenas la subpreman rolon. Gravas tamen, ke kontaktante la eksterajn mediojn esperantistoj rezignu iom pri la ĝeneraligado de tiuj argumentoj, se ne apogitaj per fidindaj esploroj kaj prefere parolu tra la primso de la propraj spertoj. La Tago de la Gepatra Lingvo tute ne signifas, ke esperantistoj kiel misiistoj rondiru de pordo kaj pordo deklarante la savmesaĝon. Tiu tago tamen spronu ilin mem en pli signifa grado, eble kunlabore kun propralandaj specialistoj rendevui por profundigi konojn pri la evoluo kaj minacoj de la propraj gepatraj lingvoj. Pri la propralanda lingvopolitiko kaj la lingvoprotektaj institucioj.Tiel mem kleriĝante ili povas riĉigi sin reciproke translime, interŝangante tiujn konojn, kio en la fina rezulto aldone riĉigos la tutan lingvan komunumon alrigardi la mondan lingvoproblemon. En la nuntempa mondo, en kiu ni frontas la amasan migradon, ne laste nia tasko devus esti interesiĝi pri enmigrintoj en nia medio kaj ilia situacio. Se eĉ iu kontraŭargumentos, ke alilandanoj volas laŭeble rapide integriĝi en sia nova loĝloko kaj ne interesas ilin Esperanto mi atentigu pri la socia aspekto de la solidareca esperantistkomunuma interesiĝo pri tiuj alilandanoj. Kompreneble, se ĉion ĉi ni faros nur por la propra kontentiĝo mi deklarus, ke ni vanigos niajn streĉklopodojn. Tial nia tasko estas dividi la spertojn pri akiritaj - okaze de la Tago - konoj, kontaktoj kun la naciaj UNESCO-komitatoj, kun UNESCO-lernejoj kaj aliaj neregistaraj organizoj en sia celado al ni proksimaj. Nu ne laste tiujn spertojn eblas reciproke interŝanĝi dum la tradicia salutmesaĝado lige kun la Semajna de Internacia Amikeco. Kaj krome firmigi la konscion de la morala devo paroli laŭtvoĉe pri Esperanto, laŭ la vortumo de Renato Corsetti “negepatra internacia lingvo – gepatrolingva-protekta”.
Se temas pri SIA ĝi en la oficiala organo de UEA estas aparta spico en laŭvica eseo de la prezidanto, Probal Dasgupta konsideranta la duvojecon de nia strategio desubisma kaj desuprisma por “perpremi el la sistemestroj adopton de Esperanto”. Fine li proponas ĝin anstataŭigi per “deapudismo”.
La februara numero de “Esperanto” estas aparte riĉenhava. Ni kunjubileas en ĝi la 5-jariĝon de unu el niaj plej sukcesaj portaloj lernu.net kaj ricevas plenmanon da informoj pri la eŭropa referenckadro. Pluraj raportoj dokumentas diverslandajn E-aranĝojn, kutimaj recenzoj proksimigas kelkajn interesajn librojn. Miaopinie tamen apartan atenton ĉi-numere devas kapti la intervjuo de Carlo Sarandrea kun la pasintjara premiito per kiel oni bele vortumas “esperantista pacpremio”, alivorte Deguchi-premio, kiun ricevis sacerdoto Duilio Magniani. Li de jardekoj praktikante Esperanton personigas la agadojn, en kiuj Esperanto estas same la celo kiel ankaŭ la rimedo. Estas do bona okazo por memorigi, ke ĝuste pastro Magniani atingis la agnoskon de IKUE kaj aprobon de la esperantlingva Meslibro fare de la Sankta Seĝo kaj iniciatis la kristaskajn kaj paskajn e-lingvajn salutojn de la papo. Ne malpli grava estas la aktivado de Duilio Magniani por la evoluantaj landoj, aparte afrikaj, kaj ĉi-kuntekste ni memorigu, ke sian premion li destinis tutece por la eldono de E-lernolibro en la malgasa lingvo. Nu, la artamantojn tutcerte interesos lia paroĥpreĝejo plena de mozaikoj (ja pravigas tion ankaŭ la proksimeco de la fama Ravenna) inspiritaj de la religiaj temoj, en kiuj speguliĝas, ni referencu al liaj vortoj “malfermiĝo al la tutmonda horizonto per evangelizado kaj bonfarado pere de la internacia lingvo”. Pastro Magniani tamen donas ankaŭ bonan ĝeneralan instruon, kiun ni citu. “Oni ne bezonas vortojn. Necesas faktoj. Tro da predikantoj kaj malmultaj atestantoj, oni diras religinivele. Same en Esperantio”.
La ĉefheroo de la lasta pasintjara “Esperanto aktuell”, ne eblas kaŝi, estas Herzberg – la Esperanto-urbo, sed kompreneble ne kiel agrabla turisma rifuĝejo, sed kiel loko ĉiam pli grava – pro la aktivadoj de la loka Interkultura Centro, ne sole por la germana E-parolantaro, sed ankaŭ internacia. Pluraj kontribuoj en GEA-organo koncernas eventojn tiuloke. Ne laste ni informiĝas, ke la centro daŭre bezonas kunlaborantojn kaj fakulojn. “Esperanto aktuell” bunte bildigas krome la aktivadojn el diversaj landaj ligoj kaj eventojn esperantistajn ekster la limoj de Germanio, ĝi informas pri la germanaj jarfinaj aranĝoj kaj prezentas kalendaron de aranĝoj planitaj por la 2008-a jaro. Apartan lokon okupas la enketo pri la revuo, kiu kvankam ne sciennivela – kiel atentigas la redaktoro – tamen liveris plenmanon da informoj pri ĝia akceptemo. Ni reliefigu, ke la eldonkvanto de la dulingva organo de GEA atingis kaj konservas ĉiunumere 1400 ekzemplerojn, ke pasintjare oni enkondukis specialan numeron por blinduloj. Tio ja estas praktika emfazo de la akceptemo sen citi komplimentajn vortojn de la legantoj. Flankenmetante “Esperanto aktuell” ni donu la atenton al ĝia kolorav kovrilpaĝo kun foto de la partoprenintoj de sukcesa laborkunveno en Herzberg. El la plukapa ridetanta grupo de germanaj E-aktivuloj mi ŝatus atentigi pri la figuro de pastro Bernhard Eikchorn, la dua esperantisto germana distingita de la federacia prezidento pro la multjaran per-esperanta agado. Kaze de pastro Eikchorn por ekumenismo kaj kompreniĝo inter la popoloj.
Ni enrigardu la vintran numeron de “Bazaro”, esperantlingva revuo el la rumana Kluĵo, kiu unuavice spegulas la pasintjaran centjariĝon de la rumana E-Asocio kaj la porokazan kongreson. Pluraj raportintoj pri tiu ĉi aranĝo ne kaŝas siajn akre kritikajn vortojn rilate al ĝia organiza flanko. Espereble ili servos kiel iom amara sufloro por aliaj aranĝoj organizotaj pli sukcese. Gravas tamen, ke la 100-jariĝo fruktis per kelkaj publikaĵoj, inter kiuj troviĝas “Bibliografio de tradukaĵoj el la rumana literaturo en Esperanton” . En la lasta pasintjara numero de “Bazaro” eĥas la 7-a EEU-kongreso en Maribor, ni trovas ia. la tekston de la prelego de Zlatko Tiŝljar “Sub kiuj kondiĉoj interkultura dialogo eblas”. Mihai Trifoi dividas siajn konsiderojn pri la “Propedeŭtika rolo de la unua fremdlingvo” kaj Anneke Buys el Nederlando reagas al la demando “La angla ekde la unua klaso en Karnataka (Barato)”. En “Bazaro” ne mankas literaturaĵoj, ia. aformsimoj de la plej grava nuntempa poeto de Besarabio, Grigore Vieru kaj informo pri la nova libro en la serio Oriento-Okcidento de rumana verkisto Mircea Eliade “Fraŭlino Maitreyi”.
Laste hodiaŭ ni informu, ke kiel informis nin Uwe Joachim Moritz ĵus pretiĝis la reeldono de 10 unuaj numeroj de “Etnismo” (informilo pri etnaj probemoj) unuvolume spirale binditaj mendeblaj ĉe la malnova redaktoro de la redaktoro. Kaj tio estas la lasta informo en nia trarigardo. Al aliaj E-periodaĵoj, ia. al la unuan fojon atinginta nin “La verda Stelo” de Esperanto Nord-Nederland ni referencos sekvafoje.