• Pollando invitas: Nowy Targ
  • 09.02.2008

Ĉi-semajne ni denove ŝanĝas la direkton de niaj vagadoj por vizti la historian ĉefurbon de antaŭ Tatry-montara Regiono, ĝian administran kaj enkonomian centron Nowy Targ, situantan en la sudo de la lando.  La urbo estis establita en la 1346 jaro de reĝo Kazimiro la Granda kaj ĝia plena nomo tion emfazas, tekstante La Reĝa Libera Urbo Nowy Targ. De kelkaj jarcentoj ĝi famas pro siaj ĉiusemajnaj bazaroj, kiujn ankaŭ mi bone memoras feriante plurfoje en tiu regiono lernejanaĝe.
Kiel pruvas la plej novaj arkeologiaj esploroj tiu iom sovaĝa kaj severa regiono estis enloĝata jam en la ŝtona epoko. Apenaŭ 10 kilometrojn sudoriente de la urbo inter la rokoj  de la prahistoria kelo Obłazowa estis malkovritaj la setlospurojn de antaŭ dek kelkaj mil jaroj, inkluzive de la plej malnova osto sur la teritorio de Pollando kaj bumerango farita el la mamuta kojnodento. Oni taksas, ke ĝi devenas de antaŭ 30-20 mil jaroj.
Jam en la mezepoko ekzistis tie organizita setlejo establita de cistercianoj. En la proksima Czorsztyn troviĝis fortreso gardanta la hungaran limon kaj pli sude surroka kastelo en Szaflary. El la 1326-a jaro devenas la unua mencio pri la urbo Novum Forum,  kiu kelkajn jarojn pli poste havis la urbestron kaj paroĥestron. Baze de la reĝa privilegio  dudek jarojn pli poste la urbo estis novformule reestablita baze de la magdeburga leĝaro. Nowy Targ ĝuis la reĝan favoron de Kazimiro la Granda kaj liajn multajn privilegiojn,  jam sojle de la 14-a jarcento fariĝinte grava administra kaj komerca centro. Ekde la 15-a jarcento ĝi jam rajtis uzi la kromdifinon la reĝa. Unu jarcenton pli poste en Nowy Targ troviĝis jam 100 domoj kaj la urbo ricevis la rajton stapli salon el Wieliczka kaj plumbon el Olkusz, preni doganon pro varoj veturigataj al Hungarujo, regule okazigi bazarojn. Fine de la 17-a jarcento la daŭra grandigado de servuto kaj subpremado de la tiamaj grundluantoj provokis la kontraŭfeŭdan ribelon en la tuta regiono. Tiam  Aleksander Kostka Napierski gvidis kamparanojn  kontraŭ la kastelon en Czorsztyn. Fine de la nobela Respubliko pro la incendioj, daŭraj militoj, soldatpasado Nowy Targ senhomiĝis por fine  en la 1772-a  fali en la okupacion de aŭstraj trupoj kaj en la aŭstran aneksoparton. En la 20-aj jaroj de la 19-a jarcento Nowy Targ havis 520, prefere lignajn domojn. Tiam tamen la poŝtistaj ĉaroj komencis venigi tien la unuajn feriantojn kaj turistojn,  celantajn al la sude troviĝanta Tatry-montaro. La establo de la fervojlinio el Chabówka al Zakopane spronis evoluon de la industrio, metioj, turismo. Nowy Targ trajne estis ligita kun Krakovo kaj Vieno kaj rolis kiel grava regiona centro.  La prosperan evoluon ĉesigis la 2-a mondmilito. La postmilitaj transfomriĝoj atribuis al ĝi iom pli industrian karakteron. Nun Nowy Targ estas signifa en la regiono komerca, kultura kaj sporta centro. Tradicia okupo de la tieaj metiistoj estas la kudrado de peltoj kaj ledvestaĵoj konataj en la tuta lando. Krom peltokudrejoj funkcias tie multaj varstaplejoj, ŝuproduktejoj, establoj de konstrumaterialoj. Por la bezonoj de turistoj riĉan oferton liveras restaracioj, kafejoj, bierdrinkejoj.  La urbo havas elstarajn kondiĉojn por praktiki aviadsportojn, kurskiadon kaj rapidan sketadon. Nowy Targ, pitoreska urbo en la centro de vasta valo estas ankaŭ bonega startoloko por la piedaj aŭ biciklaj  ekskursoj al la riĉaj panorame regionoj de la montoĉenoj de Gorce, Spisz aŭ Pieniny. La kristale puraj akvoj de la rivero Dunajec estas vera paradizo por la fiŝhokantoj.
Inter la vidindaĵoj la ĉefa estas la preĝejo de sankta Katarina, la plej  malnova en la tuta regiono elkonstruita en la 1346-a jaro dank’ al la zorgo de reĝo Kazimiro la Granda. Tamen pluraj incendoj kaŭzis, ke ĝi ne simlas al sia originalo de antaŭ pli ol 660 jaroj.
La baza valoro de Nowy Targ estas la situo de la urbo sur la tereno de unu el la plej atrakciaj turisme regionoj de Pollando. Ĝi estas perfekta loko por personoj, kiuj ŝatas konatiĝi kun la tuta regiono, direktiĝi al Tatry-montaro, al Pieniny-montaro, al Czorsztyn-lago, al la masivo de la monto Babia Góra. Najbare troviĝas 4 naciaj parkoj kaj tri naturrezervejoj. Ne eblas ne mencii pri la spirrabaj panoramoj de Nowy Targ, kiuj ravas jam dum la envetruro en la urbon. Etendiĝas tie ĉi neĝenita alrigardo al la unuopaj, menciitaj jam kaj nepre vizitindaj montoĉenoj.