• Trarigardo de la E-Gazetaro - 10.02.2004
  • 12.02.2004
Libroj, libroj, libroj. Tre alloge aspektas la kovrilo de Le monde de l’Esperanto, kie sur glacea papero multkoloras volumoj de bone konataj aŭtoroj. “Ekrigardu la katalogon de nia libroservo: floras la originala literaturo, specife en la lastaj jardekoj – invitas la ĉefredaktorino, Claude Nourmont. - La dosiero de ĉi tiu numero montras kelkajn aspektojn de la nuntempa esperantlingva literaturo, kun aparta atento al la membiografiaj romanoj, da kiuj aperis pluraj lastatempe. Tiuj membiografiaj romanoj prezentas duoblan intereson. Ne nur la rakonto estas verkita en la internacia lingvo, sed ĉar temas pri la vivo de esperantistoj, tre ofte ĝi ankaŭ parolas pri tio, kio fariĝas nia komuna kultur-heredaĵo: la renkontiĝoj, la kongresoj, la interŝanĝoj, la samideaneca spirito inter homoj de tre diversaj originoj (...) Kial ne donaci al viaj esperantlingvaj amikoj unu el tiuj libroj?” – instigas la redaktorino. Bona ideo, ĉu ne? La enhavo de la revuo, plejparte franclingva, atestas pri la kultur-riĉo de Esperantujo. Jen artikolo de István Ertl, jen intervjuo kun Spomenka Štimec, jen Mikaelo Bronŝtejn kun sia gitaro. Oni povas nur envii al francoj tiaspecan revuon, kiu el interna afero de la movadanoj fariĝis inda ambasadoro de Esperantujo en franclingvujo.

Dulingva estas ankaŭ La Sago, La Sat-Amikara Gazeto. Kaj ankaŭ tie mi trovis literaturan temon. Georges Kersaudy prezentas tradukon de Goethe-poemo al la rusa kaj ĉina lingvoj kaj apudmetas al ĉiu laŭvortajn tradukojn al Esperanto. Tiu ĉi prezento nutras la tezon pri tradukebloj al naciaj kaj internacia lingvoj. „Nur esperanto ebligas tradukon dirantan ekzakte la saman aferon, kiel la originalo laŭ la sama maniero – opinias la aŭtoro. - Nacilingva traduko, precipe se ĝi donas novan poezian ĉefverkon, vole-nevole ĉiam estas pli-malpli proksimuma. Nur esperanta traduko ebligas, ke oni kaptu kaj frandu la devenan tekston laŭ ĉiuj ties detaloj”. Verdire mi ne estas konvinkita per la argumentado. La tezo ŝajnas tro alloga por esti vera. Tio, ke oni povas preskaŭ laŭvorte traduki al Esperanto poemon kaj ĝiajn du alilingvajn poeziajn variaciojn, ne signifas, ke ne eblas la saman tekstaron preskaŭ laŭvorte traduki al iu nacia lingvo. Kaj tio, ke oni tradukis la enhavon sen observi la formon, ne signifas, ke la originala teksto estas redonita „laŭ ĉiuj ties detaloj”. Ĉiuokaze la artikolo estas interesa kaj inda polemikon.

La Migranto interalie citas rezultojn de la esploroj, kiujn faris nederlanda instituto Alterra en Wageningen inter 420 lernejanoj 15- ĝis 18-jaraj pri ilia sperto de la naturo. „Pli ol duono de la enketitoj neniam vizitas naturterenon. Nur 16% diras, ke ĉe ili hejme oni donas multe da atento al la naturo. (...) Ili ne estas optimismaj pri la spaco, kiu restos por naturo post 20 jaroj. La pluekzistadon de arbaroj ili precipe pridubas”. Tiuj ĉi rezultoj instigas pensi pri la formo de natur-edukado aplikebla al junaj homoj. „Unu el esploristoj opinias, ke la promenado tra arbaro, la korpa sperto de naturo, estas multe pli grava ol parkera recitado de kelkaj specioj de plantoj aŭ bestoj – atentigas la revuo. - Se lernejoj ĉiam malpli ofte organizas ekskursojn kaj hejme oni parolas malmulte pri la naturo aŭ malofte rigardas naturfilmojn, naturamantaj gejunuloj fariĝos mem endanĝerigita specio”. Ĉeokaze mi volas atentigi, ke en Pollando la problemo ne ŝajnas ankoraŭ tiom drasta, ĝi tamen ekzistas kaj [?] vi povos aŭskulti en nia programo interparolon pri la sorto de polaj kamparaj birdoj.

Tute alibranĉa revuo estas La Domo, kiun eldonas konstruistoj esperantistaj. Faka artikolo lastnumera estas pri “Tertremoj kaj ŝtalkonstruado”. Multe pli vastan legantaron celas informo pri la provo reordigi terminologian laboron de esperantistoj. “En novembro 2003 Lucas Yassumura el Brazilo alprenis la taskon revivigi la Terminologian Esperanto-Centron (TEC) – oni legas. – S-ro Yassumura preparis (kaj aktualigos) retpaĝon pri TEC, en kiu li provis arigi ĉiujn ligojn gravajn por esperanta terminologia laboro”.

Alia sci-ordiga projekto, en kiu partoprenas esperantistoj, estas Vikipedio. La Esperantista Laboristo anoncas, ke tiu ĉi inform-fonto
entenas nun preskaŭ 10 000 esperantlingvajn artikolojn. “Vikipedio estas multlingva projekto kun pli ol 300 000 artikoloj en pli ol 40 lingvoj. Artikoloj samtemaj en diversaj lingvoj estas simple interligitaj tiel, ke leganto povas facile transiri de unu lingvo al alia kaj de unu temo al alia. Estas unika ŝanco por Esperanto esti agnoskita kiel monda kleriga kulturlingvo Ankaŭ vi povas ekkunlabori en tiu senprecedenca projekto”.

Fine mi enrigardu al du numeroj de Heroldo de Esperanto. Sur la frontpaĝo de unu el ili videblas giganta, sed lama seĝo. „Monda komunikado sen Esperanto estas kvazaŭ seĝo kun tri kruroj” – tekstas la subskribo. Tiun ĉi rekviziton uzis esperantistoj dum „manifestacio antaŭ la UN-Palaco en Ĝenevo okaze de pinta konferenco de komunikado. Kuniĝis ĉ. 60 esperantistoj el Svislando kaj Francio”. Mi supozas, ke la seĝego estis bona logilo.
Esperantistoj sin prezentis ankaŭ en Aŭstrio. “Okaze de la nacia tago Internacia E-Muzeo en Vieno, kiel ĉiuj aliaj ŝtataj muzeoj, estis je dispono de la publiko por efektivigi la tradician iniciaton ‘Tago de Malfermitaj Pordoj’. Venis 397 personoj, precipe el najbaraj landoj, kaj ricevis informojn pri Esperanto. La intereson de la publiko atestas multaj venditaj lernolibroj kaj disdonitaj informiloj pri kursoj”.
Heroldo enhavas ankaŭ bonan lango-ekzercon. Tiaspecaj ludoj ekzistas en ĉiu lingvo. Fremdlandanoj venantaj al Pollando tuj estas atakataj per „Chrząszcz brzmi w trzcinie” aŭ „Stół z powyłamywanymi nogami”. Dieter Rooke preparis langotordilojn por internacilingvanoj. “Ĉu vere viro vidis vin veni? Tri tre tristaj turistoj tretis la trotuaron. Al apartamento parte apartenas aparta portaparato” – Tiuj ĉi ŝajnas relative facilaj. Tamen estas inter la frazoj ankaŭ la vera tordilo, kiu baziĝas je alterniĝantaj sonoj „l” kaj „r”. Mi celkonscie lasis ĝin por la fino, ĉar ne estas sciate, ĉu poste mi povos ankoraŭ ion ajn legi. “Ne plu ploru plorulino pro propra plezuro”. Eĥ, dubinda plezuro. Adiaŭas vin foliume via – Wojtek Usakiewicz.