- Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
- 12.02.2008
Multaj el la legantoj de la E-Gazetaro se ne plendas, tamen efektive konstatas, ke kutime niaj periodaĵoj ne sukcesas informi ĝisdate pri eventoj postulantaj nian atenton. Eĉ pli, fojfoje la reagon kaj aktivadon. Sed pasintsemajne traktante la februaran “Esperanto” mi povis kontsti, ke la atentigo kaj instigo aliĝi al la aktivadoj lige kun la Internacia Jaro de Lingvoj kaj Tago de la Gepatra Lingvo venis ĝustmomente. Ĝustmomente aperas en la lasta numero de la itala “l’ Esperanto” la artikolo de IEF-prezidanto, Renato Corsetti, kun aparta cito itallingve de tiu fragmento de UN-alvoko pri la Jaro, kie al la kunsolenado estas vokitaj la ŝtatoj-membroj kaj ĉiuj interesitoj. Pravas Renato Corsetti eksplikante, ke inter ili troviĝas la esperantlingva medio, por kiu la mesaĝo, ke ĉiuj lingvoj estas same valoraj, kaj ĉiujn oni devas protekti estas principonbserva. Sekve estas neniu dubo ke la esperantlingva komunumo laboras laŭ la rekomendoj de UN-o ĉi-kampe. Memorigante krome la pasantan ĉi-jare 60-an datrevenon de la aprobo de la Deklaro pri Homaj Rajtoj, la Tagon de la patrina (gepatra) lingvo, eŭropan Tagon de Lingvoj IEF-prezidanto ne ripetas sloganojn, sed konktrete sufloras, kion faru unuopaj medioj de italaj esperantistoj. Li konkrete deklaras ankaŭ, kion planas fari la itala federacio. Kiel kutime la itala “l’ Esperanto” aperas dulingve kaj el la nacilingvaj kontribuoj mi ŝatus noti la reagan leteron de Renato Coresetti al RAI-direktoro post la ĉesigo de la E-lingvaj emisioj. TEmas pri modela kombino de la civitana zorgo pri promocio de la propra lando kun atentigo de esperanto en la promocirolo. Aliaj menciindaj kontribuoj koncernas la eventon en la itala Lucca. Tie, en la pasintjara eldono de la aranĝo dediĉita al bildliteraturo (komiksoj) rolis aparte ankaŭ E-o. Same kiel en la februara “Esperanto” ankaŭ la lasta “l’ Esperanto” omaĝas la kvinjariĝon de unu el la plejpopularaj retejoj “lernu.net”. Venas plenmane la informoj pri Junulara Internacia Festivalo kaj itala nacia kongreso. Aperas la memorigo pri grava premio Marelli, pri kies akiro rajtas klopodi italaj junuloj dezirantaj partopreni UK-n,ĉi-jare la jubilean UK-on en Rotterdam.
Jam antaŭ kelka tempo atinigis nin kelkaj lokaj periodaĵoj. “Monate ĉe vi” venas de Andaluzia E-Unuiĝo en Malaga. Ĝia enhavo konsistigas apartan variaĵon de la primovadaj informoj kun lokaj sciindaĵoj. Do jen, organizita grupo de esperantistoj, kiuj baze de la lernolibro “Vojaĝo al Esperanto-lando” dum semajnfinoj interŝanĝas ideojn, solvas dubojn kaj sen instruisto altigas sian lingvonivelon. Kromas etaj raportoj pri Esperanto en Kadizo, Zamenhof-tago en Malago, listo de jarkomencaj E-aranĝoj diverslandaj, anonco de la Hispana E-kongreso. Sed krome lteraturaĵoj, inkluzive de unu el la ĉapitroj de la libro de la 16-jarcenta aŭtoro pri konkero de Ameriko. Kelkaj interesaj kristnaskokazaj kontribuoj konformas al la eldonperiodo oktobro-decembro, kvankam andaluza salato, kies recepto troviĝas en la numero bongustas ĉiusezone. Dankante pro “Monate ĉe vi” mi ne povas ne rimarki ĝian altiĝantan lingvonivelon. Ankaŭ jam antaŭ kelkaj semajnoj venis “Bulteno” de E-ista Klubo en Praha, kiu abundas je literaturaĵoj, grandparte elĉeĥigitaj ĉefe de la redaktanto mem Jiři Patera. Mi mem aparte ŝatas en la poezisegmento diversajn tradukprovojn de la sama poemo. Ĉi-numere inspiras por tio la agordoplena versaĵo pri “Aŭtuno”. Ne mankas tamen ankaŭ aliaj kontribuoj, ekzemple koncerne tion kiun daton efektive oni traktu por la jubileo de la Praha Klubo, kiu pasintjare fariĝis la 105-jara. Konata ĉeĥa esperantisto Jan Weber konsideras la demandon de la strategio de la movado 120 jarojn deklarante sin por organiza kaj kunordiga plifortiĝo kun la neceso orienti niajn intelektajn fortojn unuavice al subevoluinta faka stilo de Esperanto. Ankoraŭ pri unu kontribuo ĉi-numere mi ŝatus atentigi, nome represo de opinio de ĉeha lingvisto Travniĉek, mortinta komence de la 60-aj jaroj negativa opinio pri Esperanto. Kiel atentigas la redaktantoj tiu opinio aperas apud aliaj, kiel eblas konjekti pli pozitivaj.
Hodiaŭ la unuan fojon mi havas la okazon paroli pri “La verda Stelo” la gazeto de Esperanto Noord-Nederland, kiu logas la leganton per sia zorge pripensita ekstera aspekto – hela, klare displanita enhave, kun plaĉaj grafikaj ornamoj, alloga fotobildo pri iu arbotrunka surkreskaĵo ebligante konjekti, ke inter la membroj de pli ol 80-jaraj Sekcio Groningen-Drente kaj Frisa E-Rondo multas naturamantoj. Tiuj aspektoj tute ne estas nagravaj se temas pri la emo enirigardi la enhavon. Aparte se ili akompanas raportojn pri eksterlandaj vizitoj. Ĉi-numere temas pri Komoraj Insuloj kaj Tajvano, ankaŭ vizito en Nederlando. Kompreneble la revuo riĉe spegulas interesajn lokajn aktivadojn kaj aperinte en decembro rerigardas al la novembra Malferma Tago, jam anoncante la plej proksiman, dediĉitan al la 100-jariĝo de UEA-fondo la 26-an de aprilo. Koran dankon al Koos Scharoo el Groningen pro la ebleco konatiĝi kun tiu interesa periodaĵo.
Al la decembra numero de “Literatura Foiro” mi promesis referenci jam antaŭ kelka tempo, tiam menciante sole ia. aperigon de la 2-a akto de “La Kafejo” de Carlo Goldoni en la traduko de Carlo Minnaja, al kio akompanas la felietono de Armando Zecchin pri la aŭtoro kaj la 6-an segmenton de ampleksa artikolo de Claude Gacond pri “Vivo kaj didaktika kontribuo de Louis de Beaufront”. Historirilata estas la materialo de Andy Kűnzli “Neŭtraleco 60 jarojn pli poste” reference al la unua postmilita UK en Berno – 1947. Kongreso grava pro la fakto de reunuigo de UEA kaj pro la fakto, ke dum ĝi laŭtiĝis diversaj opinioj pri la neŭtraleco de UEA, kvankam ne mirigaj se oni memoras, ke tiu UK okazis du jarojn post la fino de la terura kaj dokuminta la E-komunumon 2-a mondmilito.
Se temas pri literatur-rilataj kontribuoj en la pripolata numero de “Literatura Foiro” krom la jam menciita traduko de la teatraĵo mi ŝatus atentigi pri enagligita artiklo dediĉita al la pasintjara Nobel-premiitino, Doris Lessing. Nian atenton nepre devus kapti la felietono de G. Silfer dediĉita al la 100-jariĝo de la unua originala e-romano “Kastelo de Prelongo” de Henri Valienne kaj 100-jariĝo de la aperigo de “La knaboj de Paŭlo-Straro”, Ferenc Molnar kiu 30 jarojn pli poste estis esperantigita de Spierer. Skribante pri la unua E-romano la aŭtoro atentigas, ke “dum la legado vin agacas relative malmultaj francismoj (plej ĝenas la uzo de kies), sed precipe la tro otaj sufisoj”. Donante la atenton al la ĉefverko de Molnar, kies esperantigita romano estas ankoraŭ aĉetebla ĉe KCS en Svislando. Tiu segmento de Silfer-felietono kaptis mian atenton aparte, ĉar adoleskoaĝe - kompreneble en la pola, kompreneble kun alia titolo - ĝi estis mia ŝatata legaĵo. Enpensigan legaĵojn tutcerte kaj por adoleskultoj kaj maturaĝuloj proponas denove la pola aŭtoro kunlaboranta delonge kun “Literatura Foiro”, Radosław Nowakowski. Interlude, filozofieman proponate sian tekston “Pri limo”.
Kiel urbon sen limo eblus epiteti la E-urbon, alivorte Herzberg am Harz, kiu kovrilpaĝe ornamas la lastan pasintjaran numeron de “Bulteno”, la organo de AFEF, alivorte “Aŭstria Fervojisto”. Ene troviĝas la informo kaj pri la historio de la partneraj ligoj inter la germana Herzberg kaj la pola Góra, kaj artikolo spegulanta la ĉiam pli vastan ĉeeston de Esperanto en Herzberg. Por esperantistaj fervojistoj apartan signifon sendube havas la scigo pri la aparta omaĝo-monumeto al konata civitano de Herzberg kaj aganto de IFEF, Joachim Giessner. Mian atenton aparte kaptis evidente la kontribuo de Martn Stuppnig pri >Kongresaj rapidecoj< alude al IFEF kongresoj, el inter kiuj la plej proksima gastigos esperantistajn fervojistojn el la tuta mondo jam en majo en la pola Poznań.
Pri tio ni certe parolos en Pola Radio kaj mi dankas pro la mencio de nia radiostacio apud la aliaj emisiantoj en la IL, kvankam daŭre aflikta estas la informo notita en la “Bulteno” de aŭstraj fervojistoj, ke inter alilingvaj programoj de la itala RAI malaperis E-elsendoj.