• Pollando invitas: Amrilataj loĝlokoj
  • 16.02.2008
Nur antaŭ kelkaj tagoj multaj subiĝis al la febro de la Valentena Tago. Ruĝaj koroj, ruĝaj floroj, ruĝkoloraj korformaj dolĉaĵoj -  jen ĝiaj atributoj. Kial mi aludas al tio? Nu por  konduki vin gesinjoroj tra la reto de tiuj polaj loĝlokoj kaj vilaĝoj, kiuj havas la amrilatajn nomojn. Al tiuj  eblas kalkuli jam la lokojn kiel Walentynowo kaj Walentynów, ĉar asociacioj estas evidentaj. Evidente kun la s-ta Valenteno la patrono de ia. enamiĝintoj.
 Sur la mapo de Pollando eblas renkonti 8 vilaĝojn kun la nomo Walentynów kaj du kun la nomo Walentynowo. Tiuj nomoj evidente deriviĝas de la persona nomo Valenteno, sed kun la modo – kiu venis antaŭ kelkaj jaroj - soleni la Tagon de enamiĝintoj ili havas nenion komunan. Multe pli proksima al la koremoscioj estas la nomo de la  vilaĝo Miłość (amo) en la sudo de Pollando. Onidire estas du pravigoj de tiu nomo. Laŭ la unua  la loka nobelfilo tiel nomis la vilaĝon, kiun li sekve donacis al amatino. Laŭ la alia, malpli romantika li dividis siajn grundojn inter sinjorinoj, kiuj al li plaĉis. Sendepende de tio,  ĉu tio veras estas la fakto, ke ekde unu jaro la ĉefa strato en la loko Miłość portas la nomon de s-ta Valenteno.
Alia vilaĝo kun amrilata nomo estas Kochanowo (eblas ĝin traduki pli-malpli kiel la amado). Ĝia vilaĝestro eksplikas,  ke la nomo spegulas tiun  fenomenon, ke la vilaĝloĝantoj amas unu la alian. Ĉu tiel estas,  malfacilas diri,  tamen ni aldonu pri la troviĝanta en Kochanowo (la norda Pollando) romantika palaceto kun la ĉirkaŭanta ĝin parko estas taŭga loko por la enamiĝintoj.
Se jam aperas amo kaj la amado unu el la simptomoj ĝin manifesti estas la kiso. Całowanie (la kisado) estas la nomo de laŭvica pola vilaĝo, ĉe kiu ni haltu momente. Kelkaj vilaĝanoj asertas, ke en ilia loĝloko – cetere ne tre fora de Varsovio, direktiĝante al la sudo - rendevuis du reĝoj, kiuj salute kisis unu la alian. Sed  verdire la realo estas pli proza. La nomo de la vilaĝo ligiĝas kun la nomo de la iamaj  posedantoj, familio Całowański. Amo, la amado, la kisado. Nur paŝo dividas nin disde ĝuo. Tian nomon,  Roskosz havas vilaĝo en la orienta Pollando. Kvankam ĝia ortografio iom malkonformas al la reguloj de la pola lingvo,   tamen eĉ la dokumentoj konfirmas, ke homoj tie ĉiam vivis ĝojplene kaj ĝue. Hodiaŭ la atrakciaĵo de la vilaĝo estas la malnovpola binedomo ene de promenenda parko. Post tiom da emocioj – amo, la amado, la kisado kaj ĝuo ni direktiĝu al Svatno (pli malpli signifanta svaton, eble svatanton). Tie nin surprizas la fakto, ke kvankam tiunoma vilaĝo vere ekzistas en Pomerio, en la norda Pollando hodiaŭ estas tie registrita neniu loĝanto. Ĉio ĉi pro tristaj konsekvencoj de la truda svatado. Laŭ iu el la legendoj la bela vilaĝanino enamiĝias al soldato de Napoleono, kies trupoj pasis tra la vilaĝo direkte al la oriento. Tamen kiam li forveturis la gepatroj spite ŝian volon edzinigis la povran knabinon al alia. Pro la senespero ŝi sin mortigis kaj ŝia amato post la reveno el milito la vilaĝon forbruligis. Do, konkludo evidenta, ne eblas trudi amon.
Se ni ne finu tiel nian hodiaŭan viziton en Pollando.  El la reto de la menciitaj loĝlokoj kun amrilataj nomoj ni elektu iun konkretan vilaĝon. Ĝi estu Walentynowo (en la norda Pollando) troviĝanta proksime de la arbara komplekso Bory Tucholskie (Arbarego de Tuchola), kiu ekde la 1996-a jaro formas la Nacian Parkon. Walentynowo estas situanta    iom pli ol du kilometrojn  for de la plej granda lago en tiu ĉi parko Ostrowite. Ĝi eniras la konsiston de la tn. Fluejo de Sep Lagoj, unika hidrologia fenomeno,  unu el la plej interesaj kuriozaĵoj de la Pomeria Lagoregiono. Fluejo estas malgranda rivereto, kiu ligas ok postglaĉerajn lagojn – krom Ostrowite, ankaŭ Zielone, Jeleń,  Bełczak, Główka, Płęsno, Skrzynka kaj Mielnica formante eksterordinare pitoreskan elementon de la panoramo. La lago Ostrowite konsiderante naturajn valorojn  estas unu el la plej valoraj tieaj ekosistemoj kaj aldonendas, ke ĝi apartenas al la plej puraj en la tuta Parko.   
Plimulto de la vilaĝanaj domoj kun mastrumaj segmentoj en Walentynowo estas situantaj  ĉe la vojo kondukanta al la lago. Iom aĝaj vilaĝanoj rakontas, ke la nomo de la vilaĝo ligiĝas kun la fakto, ke iam ĉe la ekstremaj flankoj de la vilaĝo, apud du malsamaj lagoj setliĝis du Valentenoj. Povas esti. Aliflanke la vilaĝo  entute estas relative nova, ĉar ĝi kreiĝis nur en la 1821 jaro.
Nun Walentynowo havas ĉirkaŭ 190 loĝantojn. Ilia ĉefa okupo daŭre estas agrikulturo, tamen ĉiam pli ofte ili trovas enlaborigon en la ĉirkaŭaj entreprenoj.  Pitoreska situo, najbareco kun la eksterordinare interesa arbara komplekso, naturaj riĉaĵoj de  la lokaj faŭno kaj flaŭro logas turistojn, kiujn en Walentynowo atendas kelkaj agroturismaj bienoj.
La loĝantoj de Walentynowo estas tre aktivaj. Krom Rondo de la Kamparanaj Virinoj, Volontula Fajrobrigado aŭ Farmista Rondo aktivas tie la amatora teatra grupo,  en kiu rolas infanoj, gejunuloj kaj pli aĝaj loĝantoj de la vilaĝo. Popolkreantoj loĝantaj en Walentynowo produktas pajlofiguretojn, puntaĵojn, salikbranĉajn kaj lignajn objektojn. La historion de la vilaĝo de jaroj registras la emerita instruistino. Dum la jaro la vilaĝanoj rendevuas en la vilaĝa kleriĝejo okazde de la Tago de Senjoro, Tago de Virinoj,  Rikoltofesto. Estas organizataj festenoj kaj rendevuoj, sur la loka sportaplaco de retpilko okazas matĉoj integrantaj kaj la vilaĝan socion.
Walentymowo estas vilaĝo kun ambicioj, kiu antaŭ kelka tempo kreis sian interretan paĝon. Ĉe la adreso walentynowo.pl  ekzistanta en la  ĝerma formo ankoraŭ,  oni planas prezenti homojn gravajn por la vilaĝa socio, oni promesas afiŝi la riĉan historion de la vilaĝo, krome rakonti pri atingaĵoj de la najbaroj. Jam baldaŭ retnavigantoj ekscios pli multe pri la turismaj kaj naturaj atrakciaĵoj de Walentynowo kaj la ĉirkaŭaj lokoj.