• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 22.02.2008

Nur antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la 5-a Azia Kongreso en Bengaluro kaj se ni nur iom enpensiĝos,  sen kiu ajn peno eblos konstati gravajn ŝanĝojn okazintajn,  se temas pri la E-movado en tiu ĉi mondparto. Bonan alrigardon al la dianmika evoluo de la movado en Azio donas senĉese la bulteno de KAEM “Esperanto en Azio”. Ĝia januara numero ĵus venis jen kun la novjaraj salutoj, jen kun la gratula saluto por la kongreso. La ĵus forlasinta - post la 6-jara deĵorado - la postenon de KAEM-prezidanto HORI Jasuo prave atentigas, ke ..”dank’ al la ekonomia progreso en multaj aziaj landoj, disvastiĝo de interreto en la mondo kaj nia klopodo en Esperantujo mi sentas, ke nia movado evoluis multe. Dum la pasintaj jaroj ni ekhavis ŝancon renkontiĝi vid-al-vide unu kun la alia. Tio plifortigis nian amikecon kaj tio estas granda motoro por nia movado”. Prenante parolon en la unua nunjara numero de KAEM-Bulteno, Probal Dasgupta aliflanke atentigas, ke “unu el niaj taskoj, kiel aziaj esperantistoj, estas fortigi nian dokumentan bazon.  Ni devas verki ne nur faldfoliojn kaj retajn bultenojn, per kiuj ni informu la publikon en niaj landoj en niaj propraj lingvoj pri la nuna stato de E-o. Ni bezonas ankaŭ verki en nia lingvoj pri la tuta demando de lingvaj homaj rajtoj kaj pri la maljusta lingva ordo en la mondo”.
Ne hazarde tiujn vortojn apudas la mesaĝo de la Ĝenerala UNESCO-Direktoro pri la Internacia Jaro de Lingvoj 2008. Krom memori pri gravaj eventoj kun la monda dimensio HORI Jasuo, cetere la redaktoro de la bulteno,  alvokas ankaŭ festi – la ĝuste daŭrantan – Semajnon de Internacia Amikeco, suflorante kelkajn el la elprovitaj festmanieroj kiel komunaj vespermanĝoj, bildkarta salutado de foraj amikoj aŭ sendo de librodonacoj.
Kiel kutime  “Esperanto en Azio” bunte kalejdoskopas tra esperantistaj eventoj en la unuopaj landoj de la regiono. Aparte frapaj estas la konkludoj de baratano, kiu rekoncele jarfine vizitis Srilankon kaj trovis tie favoran rilaton al la E-instruado, precipe en la skolta medio. Multaj interesaj informoj – verdire ankaŭ bone raportitaj en diversaj E-periodaĵoj tiulandaj koncernas Japanion en la postjokohama periodo. Ne malpli atentokaptaj estas sciigoj el Pakistao – kie okazis kongeso de PakEsA, el Nepalo – kie rete aperis la nepala-esperanta vortaro.  Pri vortaro oni laboras ankaŭ en  Indonezio, kaj cetere la raportinta Hazairin R. JUNEP fiere deklaras, ke  post dujaraj klopodoj li ricevis oficialan licencon de la E-parolanta ĉiĉerono. Ampleksaj informoj venas ankaŭ el Irano kaj Ĉinio. Ĉi-foje bedaŭrinde en KAEM-bulteno estas ankaŭ ampleka la listo de la forpasintaj movadanoj, inter kiuj ne mankas preomesoplenaj gejunuloj.
La februara numero de la japana “La Movado” liveras la vastrigardan “Skizon de la japana E-movado en 2007”, kiun fakte oni traktas gravaparte laŭ la prismo de la jokohama UK,  atentigante kaj pri la entuziasma laboro de gejunuloj cele la neesperantistan publikon,  kaj pri multaj dumkongresaj helpantoj, kies agado koncernis same la antaŭ- kiel ankaŭ postkongresan periodon. La saman periodon – do ne sole dum, sed ankaŭ antaŭ- kaj postkongresan koncernis la gastigado flanke de japanaj esperantistoj. Apartan lokon en tiu gastigado okupis invito de alilandaj aziaj esperantistoj, dank’ al kio 20 el ili ricevis la ŝanĉon persone sperti la universalan etoson. Kompreneble UK ne elĉerpas gravajn eventojn de la japana E-movado en la 2007-a jaro. La raporta skizo koncernas ankaŭ enlandajn kongresojn kaj kursojn,  kaj krome retrorigardas al la dek kelkaj libroj aperintaj pasintjare.  En la februara “La Movado”,  en la rilato al la 92-a UK,  ni trovas la 2-an kaj finan parton de la kongresa prelego pri “Demokratia ideo: en postmilita Japanio” aŭtorita de TERAĴIMA Toŝio. La aŭtoro de la “Kajero Libervola” MIJAMOTO Seiko koncentriĝas pri la “Korespondado en Esperanto”. En tiu kontribuo ŝpinita laŭ la propraj spertoj  li donas apartan atenton al tiuj kontaktoj, kiuj trouzas amikecon. Temas pri onidiraj amikecoj, en kiuj esperantistoj el ekonomie malfortaj landoj petas financan helpon de siaj eksterlandaj amikoj. Estas bedaŭrinde konstati, ke ĉi-specaj kazoj daŭre aperas.
La decembra kaj januara numeroj de “Nova vojo” el Japanio atingis nian redakcion samtempe komence de la monato. La lasta pasintjara numero de la organo de EPA liveras la tekston de tre interesa prelego, aŭdiĝinta dum la Kleriga Lundo de la jokohama UK pri “Ŝintoismo kaj Oomoto”. Jam delonge mi ne legis tekston tiom klare prezentanta la  religian situacion en Japanio kaj la mesaĝon de Oomoto kadre de la slogano de “La celoj por proksima estonteco”. Temas pri 5 tiaj celoj – gardi la vivon (temas pri vivetiko), realigi la “mondon de kunvivado (temas pri paco), gardi la sekurecon de manĝaĵo (temas pri manĝo, agrikulturo kaj medio), malfermi la pordon de belo (temas pri arta kaj kultura movado”, fine realigi “unu mondon” (temas pri esperanta movado). El ĉi-lasta ni memorigu, ke “Oomoto agados cele al internacia utiligado de la komuna lingvo Esperanto, tamen kun respekto al ĉiu nacilingvo”.  Laŭvica esperantlingva kontribuo ĉi-numere estas la rememoroj de Chimedtseren Enkhee el Mongolujo rakontanta pri sia vojo al Esperanto-komunumo, sia E-aktivado kaj estonteco de E-o. Ĉi-numere “Nova Vojo” spegulas krome eventojn pli novdatajn. Nome la litova korespondatino de la revuo, Aida Ĉizikaite raportas pri la oktobra kolokvo en la E-Muzeo en Vieno pri bibliotekoj, arkivoj kaj novaj teknologioj.
La januaran numeron de “Nova Vojo” malfermas la novjara mesaĝo de la Ĉefdirektoro de EPA TANAKA Masamiĉi sub la simptoma titolo “Por realigi idealan socion en la 21-a jarcento”. Li ia. atentigas: “..Se ni daŭrigus nian paŝon senĉese, certe ni povos atingi la celon. Prezize kion ni faru? Tio estas plialtigi nian kapablon paroli kaj skribi en Esperanto, plimultigi la ŝanĉon lerni nian lingvon, kaj plimultigi la nombron de la lernantoj. Tiuj laboroj disvolviĝos al la disvastigo de la retoj de bona intenco por konstrui la idealan mondon”. En sia mesaĝo la Ĉefdirektoro de EPA mencias la lastajn laborantajn gastojn en Kameoka.  Inter ili troviĝis ankaŭ Dennis Keefe el Usono,  kiu skribante pri sia kelkmonata estado en  Kameoka informis ankaŭ pri sia pretigita tie Paroliga Ekzercaro por Aziaj Samideanoj.