Leżajsk apartenas al unu el la plej malnovaj urboj de la sud-orienta Pollando, kiun regionon ni jam kelkfoje vizitis. La unua dokumentita historia mencio pri Leżajsk devenas el la 1354-a jaro. Dum la tuta 14-a jarcento Leżajsk apartenis al la reĝaj havaĵoj, kaj fine de la jarcento ĝi ricevis la urborajtojn de Vladislavo Jagello. Krom tio la urbo ricevis vicon da privilegioj spronantaj la urboevoluon. Tamen baldaŭ la progresantan urbodisfloron bremsis la dekumaj kaj detruaj atakoj de tataroj kaj prabalkanaj triboj. Denove kun helpo al Leżajsk rapidis reĝoj, ĉi-foje Aleksander kaj Sigismundo la Maljuna atribuante laŭvicajn privilegiojn kaj liberigante de urboŝarĝoj favore al la kortego. La plej frapa, se temas pri la sekvoj kaj decida por la pliaj sortoj de la urbo evidentiĝis la tatara invado en la 1524-a jaro. Leżajsk estis komplete detruita kaj ĝia loĝantaro sklave deportita. Post tiu tragika evento Sigismundo la Maljuna eldonis en Lvovo en la 1524-a jaro dokumenton, baze de kiu Leżajsk estis alilokita al pli sekura loko, kvankam distanca sole je 5 kilometroj disde la malnova. Tio tamen favoris la denovan disfloron de la metioj kaj komerco, ĉar nun Leżajsk ektroviĝis ĉe la kruciĝo de la komercaj itineroj. Cetere Sigismundo la Maljuna ankaŭ en la laŭvicaj jaroj ne ŝparis siajn favorojn kaj evoluspronajn privilegiojn. En la 1578-a jaro ekzemple Leżajsk havante 1120 loĝantojn fieris pri ĉ. 50 metiejoj, ĝi disponis pri la rajto stapli varojn kaj transporti ilin laŭ San-rivero, tiel evoluigante sian komercon per greno kaj feloj. La urbo krome vaste famis tiuperiode pro la produktado de fajnaj drapoj. Tio estis la periodo, en kiu Leżjask notis la periodon de sia plej fierinda evoluo.
En la mezo de la 17-a jarcento denove venis tempo malfavora, precipe dum la invadoj de svedoj. Tramarŝoj kaj prirabadoj de la fremdaj trupoj ruinigis la urbobonstaton. Sekve rezulte de la 1-a dispartigo en la 1772-a jaro Leżajsk ektroviĝis sub la aŭstra regado kaj tio signifis ĝian transformiĝon en la provincan urbeton sen pli grava ekonomia signifo. Tamen signifa por la urbo evidentiĝis la elkonstruo de la fervoja linio fine de la 19-a jarcento. La sekvinta 1-a mondmilito kaj ligitaj kun ĝi tramarŝoj de la aŭstraj, rusaj kaj germanaj trupoj fruktis per incendioj, detruoj kaj morto de Leżajsk-loĝantoj. Ankaŭ la 2-a mondmilito signifis por la urbo gravajn perdojn. En majo de la 1943 oni efektivigis la tn. pacigon de la urbo kaj 43 urbocivitanoj estis pafmortigitaj en la apudurba ravino. Tiun eventon memorigas nun la nomo de iu el la straroj, omaĝa monumento, kaj ĉiujaraj patriotaj-religiaj solenaĵoj kun la partopreno de la urboaŭtoritatoj kaj kunbatalintoj. La jaroj postmilitaj ligiĝas kun la industriigo de Leżajsk, riĉigo de ĝia urba-komunuma infrastrukturo. La 90-aj jaroj inaŭguris la plukonstruon de la urbotelefonio, tiel ke la fikslinian telefonkontekton en Leżajsk havas ĉiu familio.
Sed ne tio decidis pri nia hodiaŭa vizito en la urbo. Nome Leżajsk estas bone konata al meza polo, kaj famas eksterlande. Pro sia Baziliko de la Anĝelanonco al Maria kaj la bernardena klostro, unu el la plej valoraj vidindaĵoj de la religia arkitekturo el la limperiodo de renesanco kaj baroko. Nian atenton unue ni donu al la troviĝantaj en la tiea Baziliko tri orgeninstrumentoj el la 2-a duono de la 17-a jarcento. Eksterordinare riĉa lignoskulpta ornamo de la oregenkadro estis farita de la monakoj mem. Dank’ al tio la muzikaj valoroj de la instrumentoj estis ligitaj kun superba arkitektura strukturo. La orgeninstrumentoj sume havas 75 voĉojn, krome ili estas ekipitaj per tiaj sonaranĝaĵoj kiel kukolo, timbalo, birdoj, timgilo. Ili disponas ankaŭ pri la tiel nomata plena voĉo (32-registra), kio signifas, ke la plej granda orgenfajfilio estas pli ol 10 metrojn longa. 4 sekcioj de la ĉefa orgeno plenigas la okcidentan muron de la baziliko ĝis volbo, tiel ke la orgeno okupas la surfacon de dek kvin je sep kaj duona metroj. La arkitektura komponaĵo ligas ĝin nedisigeble kun du najbaraj orgenoj en la flankaj navoj, formante monumentecan orgenkomplekson unusolan en la mondo, per kiu povas ludi samtempe tri orgenmajstroj. Ĉiujare estas tie organizataj koncertoj kadre de la Muzika Festivalo en la proksima Łańcut, kaj de 16 jaroj somere ankaŭ kadre de la Internaciaj Festivaloj de la Orgena kaj Ĉambra Muziko. Gastvenas ĉi tien muzikensembloj, orekstroj, korusoj kaj virtuozoj el diversaj lokoj de la lando kaj la mondo. Dank’ al tiuj aranĝoj Leżajsk rolas kiel grava kulturcentro, pri kiu interesiĝas diversaj centroj de la eŭropa kulturo.
Impona instrumento bezonas imponan internon. Kaj tian havas Leżajsk-Baziliko. Ĝi longas 60 metrojn kaj vastas 26 metrojn. Ĝia alteco egalas al 28 metroj kaj ĝi entute povas enteni 5 mil personojn. Laŭ la buŝa tradicio la Baziliko kreiĝis en la loko, en kiu en la 1590-a jaro aperis Dipatrino. La frubarokan ornamaron la Baziliko dankŝuldas al monakaj artistoj, nome bernardenoj estis venigitaj tien en la 1609-a jaro. Troviĝas en ĝi 19 flankaj altaroj kreiĝintaj lime de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ekde komenco ĝis nun ĝi estas grava centro de la religia vivo de la sudorienta Pollando, ĝi logas pilgrimantojn el la tuta lando kaj el la mondo. La Baziliko kun la gracofama bildo de la Konsolanta Dipatrino kaj la tiea bernardena muzeo estas vizitataj dum la tuta jaro, kaj ĉiujare temas pri pli ol 250 mil vizitantoj venantaj tien individue kaj grupe.