• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 26.02.2008

Kvankam pasintsemajne nian trarigardon plenigis tutece E-periodaĵoj el Azio daŭre du laŭvicaj atendas la pritrakton. Ni komencu per la januara “La Lanterno Azia”, en kiu kovrilpaĝe kaj ankaŭ interne eĥas eventoj el la fino de la pasinta jaro. Tiel do la kovrilpaĝon ornamas  la komuna foto de la 148-a Zamenhof-Tago en Seŭlo, pri kiu esperantlingvan informon, kaj du korealingvajn artikolojn ni trovas ene de KEA-organo.  La numeron inaŭguras la novjaraj mesaĝoj de la prezidanto de KEA kaj la prezidanto de UEA,  al ĉi-lasta ni referencis parolante pri la januara “Esperanto”. El la dulingva mesaĝo de PARK Wha-Chong, kiu jen retrorigardas al la eventoj organizitaj kaj partoprenitaj de koreaj esperantistoj en la 2007-a, jen listigas tiujn en la nuna jaro ni citu la finan konkludon “Ni kunlaboru unuanime por sukcesigi la eventojn, kaj per tio ni antaŭeniru al paca mondo”. La numero liveras krome la 1-an parton de referaĵo por la Esperantologia Konferenco en Jokohamo “Studo pri normigo de Esperantaj Vortaroj”. La plimulta parto de la periodaĵo estas korealingva, sed kiel kutime en la IL-o aperas la kroniko, ĉi-foje decembra. Krom informoj ligitaj kun la organiza vivo de koreaj esperantistoj nian atenton vekis la teksto de invitletero de la prezidanto de KEA por organizi la Universalan Kongreson en la 2013-a jaro denove en Koreio. Apudas ĝin la konfirma respondo de Probal Dasgupto, ke la inviton li ricevis.
La laŭvica periodaĵo el Azio estas la februara “La Revuo Orienta”. Ĝia fotoraporta segmento kovrilpaĝe ankaŭ estas dediĉita al la solenadoj de Zamenhof-Tago-2007 en diversaj lokoj, kaj laŭfote eblas konstati, ke ilia nombro vere povas imponi al multaj LA-oj. Kiel kelkfoje rave kaj interese efikas la interkultura dialogo, bildigas - kvankam iom abstrakte - la kovrilpaĝo de la februara numero titolita “kampara Donkiĥoto”. Kiel eksplikas ĝia aŭtoro, pentristo KOMAMURA Kiuja celinte la naskiĝurbon de Cervanto: “Veturinte de Madrido dum 30 minutoj per trajno mi atingis malgrandan stacidomon. Troviĝis bronza statuo de Cervanto en la centra placo. Mi esperis, ke ia teatraĵo okazas ie-tie proksime, sed bedaŭrinde estis nenio. Ekzistis nur tia etoso. Mi interŝanĝis ŝercojn kun panbakisto kaj viro ĉe budo. Tiel mi sentis min ŝajne ludanta komedion”.
Tiom kovrilpaĝe. La numero mem estas iusence dokumenta, nome dediĉita al “Raportoj pri Nitobe-Simpozio”,  okazinta en Tokio dum la antaŭkongresaj tagoj. La japanlingvaj raportoj aperas kun lakonaj esperantlingvaj resumoj de kelkaj el la japanaj kontribuintoj. Mi ŝatus aparte doni la atenton al tiu, kiu rilatis al la baza prelego de la simpozio de SATÔ Masahiro. Li elstarigis “sep pontojn faritajn de NITOBE Inazô: inter Oriento kaj Okcidento, inter vilaĝoj kaj urboj, inter scienco kaj ĉiutaga vivo, inter viroj kaj virinoj, inter antikveco kaj nuntempo, inter idealo kaj realo, inter tempo kaj eterneco”.  Eble tiu faceto de la ideoj de NITOBE estas ĝenerale malpli konata en nia komunumo ol la demando pri Nitobe kaj fremdaj lingvoj: “lia takasado de Esperanto, neceso de helplingvoj kaj lingva demokratio”. Krom raportoj de la partoprenintoj “La Revuo Orienta” aperigas ankaŭ kelkajn impresojn de ĉeestantoj. La konkludon de YANO Yasukata, ke “disvastigo de iu lingvo dependas de ĝia forto. Tio estas ne nur nombro de ĝiaj parolantoj, sed ankaŭ de ĝia ekonomia forto” ni devas fiksmemori, kvankam samtempe estas agrable legi pri lia espero, ke tio okazos. La partopreno de Hamzeh Shafiee el Irano ebligis al li konkludi, ke “multon mi lernis kaj komprenis dum nur unu tago de ĉeesto en la simpozio”. En la opinioj de Rajendra Manandhar el Nepalo kiu – kiel li konfesas – vivtenas sin per la angla sentiĝas iom rezeva kaj kritika rilato ke “homoj tamen tro multe parolis en la angla kaj pri la angla”, kion li riprĉas ankaŭ al renomaj esperantistoj. “Oni plej multe diskutis pri la angla. Estis interese, ke ju pli laŭte ili parolis kontraŭ la imperiismo de la angla, des pli multe ili sin donas al ĝi”. Kaj la alia citaĵo: “Ne gravis kiom ajn oni parolis en kaj pri Esperanto kiel internacia lingvo; ili ankoraŭ ne povis lasi la ombron de la angla”. Fine la nepala partopreninto konkludis rilate la anglan “Ĝi estas nur la lingvo, kiu donas al mi rizon, tre simple”.  Sed ĉu tiu konstato “kiu donas al mi rizon, tre simple”, parafrazita “kiu donas al mi karieron, tre simple” ne bildigas ĝuste tiun voran vojon de la unusola nacia lingvo, malavantaĝiganta la aliajn naciajn lingvojn kun ĉiuj sekvoj de tiu fenomeno?
 Ankoraŭ al unu kontribuaĵo ni donu la atenton en la februara “La Revuo Orienta”. Temas pri senkontaktaj kartoj furorantaj en Japanio. Temas pri eta artikolo verkita tre profesiece, sed kompreneble de MORIKAWA Kazurnori, la  artikolo pri karto kiu ebligas al milionoj da japanoj pasi tra aŭtomataj biletkontrolaj maŝinoj en trafikiloj, kiu estonte povos esti uzata kiel pasporto aŭ internacia aŭtista licenco. Ĉio ĉi dank’ al la revoluciaj progresoj en la tekniko de intergraj cirkvitoj. Interesa kontribuo.
Inter la aktualaj E-periodaĵoj, ni devas noti la februaran “La Ondo de Esperanto”, en kiu ankaŭ ankoraŭ riĉe eĥas la aranĝoj ligitaj kun Zamenhof-Tago en diversaj landoj de la mondo kaj E-eventoj el la fino de la 2007-a kaj jarfine. La numeron inaŭguras la intervjuo kun Peter Zilvar, Esperantisto de la Jaro 2007-a. Tiun titolon li ricevis en la komplikprocedura konkurso  pro sia diversflanka agado en Herzberg, kiu gravamerite dank’ al li fieras esti la unua “Esperanto-urbo”. Kompreneble aferoj ĉirkaŭ ĝia evoluo okupas plej multan lokon, ni citu tamen el la opinioj de Peter Zilvar pri la estonteco de Esperanto: “Se Esperanto estus pli videbla en la normala socio ni povus atingi daŭrepovajn sukcesojn kaj eniri en la normalajn vivkanalojn, do ne nur en la interreta agado kaj dum kongresoj, kunsidoj ktp. Se la modelo “Herzberg – la E-urbo” vere estos prezentebla por ĵurnalistoj el la tuta mondo, televidstacioj, tiam la tuta E-komunumo povos konstante prezenti videblajn sukcesojn. Proverbo diras, ke unu videbla bildo valoras pli ol mil argumentoj. Jam nun multaj E-grupoj aŭ urboj volas imiti nian ekzemplon. Sed dum la venontaj jaroj ni nepre ankoraŭ devos stabiligi la modelon, mankas ankoraŭ fakuloj kaj financaj rimedoj por povi dungi fakulojn por ellaborado de turismaj libroj, varbmaterialoj por diversaj celgrupoj, kontaktoj al universitatoj, fondaĵoj, specialaj migradvojoj, kulturo ktp.”. Do multo farenda. Multo farenda ankaŭ antaŭ UEA, kiun en tiu “sendependa magazino en Esperanto”, aparte akratone, pli precize dirantte la prezidanton kaj lian verkostilon al kritiko subigas Komitatano Z. Kritikon necesas atente studi kaj tutcerte faris tion UEA-prezidanto kaj la tuta estraro. Povas esti,  ke laŭvican fojon Komitatano Z. ŝatos rilatigi sin kun kritika aferkerneco al la argumentoj en la eseoj de Probal Dasgupta.
Krom primovadaj kontribuoj estas interese en la februara “La Ondo” konatiĝi kun analizo pri la lingvokonoj en Rusujo, kiun baze de rilataj esploroj priparolas finna aŭtoro, Jukka Pietiläinen. Aleksandr Korĵenkov retrorigardas al la libroproduktado en la 2007-a jaro. La sama aŭtoro en la rubriko “Nia trezoro”  kiu prezentos 10 librojn grave influintaj evoluon de E-o traktas la “La unuan libron”.
Parolante pri literaturo ni nepre konfirmu la ricevon de la lasta, 56-a numero de tre ŝatata “La Tradukisto” el Islando. Tiu kvarmonata revuo atingis la redakcion nur antaunelonge. Ĉi-numere ni trovas la tradukaĵon de Baldur Ragnarsson de “Kelkaj bonaj tagoj” de Davið Oddsson.  Hilmar Jón Bragason tradukis la alpaprolon de Pétur Gunnarsson dum akcepto de Stilpremio fare de Þorbergur Þórðarson,  ne sole unu el la plej gravaj islandaj verkistoj 20-jarcentaj, sed unu el la grandaj E-pioniroj de Islando. Se temas pri la trdaukita beletraĵo de Davið Oddsson estas interese konstati, ke se eĉ ĉi-kaze temas pri verkisto nuntempa lia stilo kaj verkoetoso impresas kvazaŭ verkita en la periodo multe pli frua.  La islanda “La Tradukisto” ne sole proksimigas la islandan literaturon, sed ankaŭ en la islandan ponte pere de E-o tradukas esperantlingvajn literaturaĵojn. Ĉi-foje temas pri verkoj de du aŭtoroj Ludo Ondrejov kaj Ĝi Ziĉing.
Kaj ankoraŭ al unu periodaĵo ni donu la atenton, nome  al la  lasta pasintjara numero de “TEJO Tutmonde”, veninta  antaŭ kelkaj tagoj. Inaŭguras ĝin interesa raporto de TEJO-reprezentantoj pri ilia partopreno ĉe la oktobra Junulara Forumo de UNESCO en Parizo. La forumo, kiel ni ekscias pro la organizaj malglataĵoj kaj lingva misfunkciado fiaska, tamen la partoprenintaj TEJO-reprezentantoj takas: “Je iu nivelo ni sukcesis veki intereson pri Esperanto per niaj laborgrupaj kontribuoj, per la personaj informoj ĉe la informbudo kaj dum la neformalaj programeroj”.  Por mi estis interese krome legi iliajn praktikajn  suflorojn, kiel plibonigi la ekipon de estontaj TEJO-reprezentantoj por ĉi tiuj eksteraj aranĝoj.
Ĉi-foje la numeron de “TEJO Tutmonde” kompletigas du kromaj retrorigardaj materialoj. Olja  Ivannikova priskribas sian someran partoprenon en la kurso pri la hispana lingvo kaj kulturo, kio povis realiĝi dank’ al TEJO kaj Konsilio de Eŭropo. Kaj sep esperantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio dividas  siajn impresojn pri la dusemajna, julia  E-vojaĝo al Ukrainio. Ĉio sendube interesa, kvakam tiuj someraj raportoj tamen iom prokrastaj.
Tre ampleksan lokon en la lasta “TEJO Tutmonde” okupas la eseo de la buletoredaktanto, Marcos Cramer pri la vortfarado en Esperanto. Li  apogas siajn rimarkojn sur du verkoj “La bona lingvo” de Claude Piron kaj “La mava lingvo” de Jorge Camacho. Marcos Cramer,  pledanto por la kunmeta vortfarado kontraŭas ne-necesajn novradikojn, liaopinie malfaciligantaj la internacian komunikadon. Li samtempe  memorigas pri la funkcianta diskutlisto >bona lingvo<, kiu “provas montri al la esperantistoj la vastajn eblojn de kunmetado por influi ilin favore al skemismo”.