• Pollando invitas: Szczytno
  • 01.03.2008
Ĉi-foje en niaj vagadoj ni reiru al la nordorienta Pollando por viziti la lokon Szczytno. Iuj ligas la etimogologion de la nomo kun la vorto „szczyt” – pinto de altaĵo, la aliaj serĉas la nomradikon en  la latina nomo du lagoj inter kiuj la urbo kreiĝis „Sciten Minor” kaj „Sciten Maior”.
La unuaj mencioj pri Szczytno devenas el la 1198-a jaro. La ligna kastelo, parte ĉirkaŭbarita estis konstruita apud la lago Szczytno Granda. En ĝi troviĝis doganejo, kie pro la utiligado de vojoj kaj varkomercado necesis  pagi per naturvaroj, sed eblis ankaŭ per kontanta mono. Komence de la kristaniga periodo en Szczytno troviĝis preĝejo de sankta Jakobo devenanta el la 1250-a jaro. Ĝi estis kalkulata al 25 plej malnovaj, kreiĝintaj sur la teritorioj troviĝantaj  okcidente for de Vistulo.  kaj la unua sur la teritorio de Człochów favore al kiu Szczytno perdis la signifon post kiam la terenojn ruze transprenis teŭtonoj.
Ilia kastelo estis konstruita meze de la 14-a jarcento proksime de la komerca itinero kondukanta de apud Baltiko al la sudo. Pli-malpli samperiode norde de la kastelo kreiĝis setlejo de arbaraj abelbredistoj el Mazovio. Ekzistante jam pli frue ĝi rapide pluevoluis logante konstruantojn kaj metiistojn ligitajn,  kun la konstruarto. Komence de la 17-a jarcento ĝi akiris la rajton produkti kaj vendi bieron,  kio spronis ĝian bonstatiĝon kaj decidis pri ĝia difino „urbeto”.
La urborajtojn Szytno ricevis relative malfrue, ĉar nur en la 20-aj jaroj de la 18-a jarcento. La sekva jarcento ligiĝas kun la spaca kaj demografia evoluo de la urbo, tiel ke ĝi fariĝis la ĉefa urbo de la distrikto. Lime de la jarcentoj en Szczytno estis eldonata la unsuola en la tuta prusa aneksoparto periodaĵo en la pola lingvo „Mazur”. La tuta 19-a jarcento karakteriziĝis per aktivdoj  favore al la poleco de la regiono. La periodo de la plebiscito decidonta ĉu Szczytno revenu al  Pollando intensigis la agresan germanigadon. Okazis atakoj kaj fizika lezado de la agantoj de la pola movado, polaj mitingoj kaj renkontiĝoj estis trude dispelataj. Malgraŭ malfavora por Pollando plebiscito en la 1922 en Szcytno kreiĝis la societo Mazuria Interhelpo kaj unu jaron pli poste estis establita nova organizo Mazuria Unuiĝo,  komencis aperi Mazuria Amiko de la Popolo. Oni intense klopodis establi polan lernejon.
La fino de la 2-a mondmilito ligiĝis kun signifaj detruoj en Szczytno. Post la fuĝo kaj sekve truda aliloko de la germanaj loĝintoj al la senhejmiĝinta urbo en junio 1945 estis venigitaj la unuaj polaj trudtransloĝigitoj el Ukrainujo. Ili konsistigis kernon  de la nova urbosocio, kiu en la 60-aj jaroj havante iom pli ol 13 mil loĝantojn duobligis ilian nombron en la mezo de la 1995-a jaro. Nun la urboevoluon favoras la najbereco de la Regiono de Grandaj Mazuriaj Lagoj. La  kreskanta interesiĝo pri ĝi flanke de la landaj kaj eksterlandaj turistoj kaŭzis, ke  en la 90-aj jaroj en la apuda loko Szymany estis funkciigita la flughaveno Mazury.
Ni ne forgesu diri kelkajn vortojn pri la troviĝantaj en Szczytno vidindaĵoj. Apartenas al ili ia. la ruino de la Teŭtona Kastelo, kiu siatempe estis limgardejo protektanta la komercan itineron el la sudo al Baltiko kaj inverse.  La origina ligna konstruaĵo estis forbruligita de litovoj en la 14-a jarcento. En ĝia loko kreiĝis kastelo el ŝtonoj kaj brikoj servanta por la teŭtona administracio. En la 15/16-a jarcentoj ĝi estis objekto de pluraj bataloj dum la polaj-teŭtonaj militoj. Poste alikonstruita je ĉasista kastelo ĝi servis al prusaj princoj. Ni notu ankaŭ, ke  meze de la 17-a jarcento estadis tie kelkfoje la pola reĝo Vladislavo la 4-a. La 17-jarcentaj damaĝaj militoj ne evitis  Szczytno kaj ĝian kastelon. En la 1656 jaro dum la katastrofa por la tuta Mazurio tatara invado la kastelo la lastan fojon en sia historio plenumis la defendorolon. Komence de la  20-a jarcento la kastelrestaĵoj estis protektitaj kiel firma ruinaĵo kaj nun konsistigas originalan scenaron por la kulturaj kaj distraj aranĝoj dum la turisma sezono en Szczytno.
En unu el la aloj de la 20-jarcenta urbodomo funkcias ekde la 1945 jaro Mazuria Muzeo,  daŭrigante  la tradiciojn de la iama Heimatmuseum heredinte post ĝi 600 objektojn ligitajn kun la etnologio, historio, arkeologio, arto kaj la arta metio. Aparta fierindaĵo estas unika kolekto de popolaj fornokaheloj. Ekspoziciataj estas krome militakcesoraĵoj, numismataĵoj kaj nutruriĉaĵoj. En konstanta 4-salona ekspozicio estas montrita en elĉerpa maniero interesa kulturo de mazuroj.
 Ĉe la korto etendiĝanta antŭ la urbodomo troviĝas la busto de la pola verkisto Henryk Sienkiewicz, kiu famigis la urbon en sia romano “La Teŭtonoj”. La aŭtoro  mem vizitis la urbon antaŭ 100 jaroj en la 1908 gastante tiam en la domo de la redaktoro de la pola gazeto “Mazur”, en kiu poparte estis aperigata  lia fama romano.
Szczytno situante en la centro de Mazurio, unu el la plej belaj kaj pitoreskaj regionoj de Pollando rolas kiel turisma centro. Ĉiuflanke ĉirkaŭas ĝin puraj lagoj kaj arbaroj, tiel do el Szczytno facilas starti por interesaj ekskursoj navigaj, piedaj, biciklaj. Pri la naturriĉeco de tiu parto de Mazurio decidas tre variaj panoramoj, multaj arbaraj kompleksoj, riĉo da riveroj,  lagoj kaj marĉaj terenoj. Same la tiea planta kiel  ankaŭ besta mondoj estas riĉe reprezentitaj kaj ne mankas inter ili ekzpleroj aparte vidindaj. Ekzemple al imponaj naturmonumentoj apartenas abio kreskanta prokisme de Szczytno. Ĝia zonovasto egalas al ĉ. 4 metroj kaj alto al 48 metroj. Dominante inter aliaj arboj ĝi estas facile rimarkebla el la urbo mem. Riĉa estas ankaŭ la loka faŭno, aparte la birdospecioj. Raraĵo de Mazurio,  aperanta nur en la regiono de Szczytno estas unu el la plej grandaj kaj belaj papilioj, latine difinata Iphiclides podalirus.