• Trarigardo de la Esperanto Gazetaro
  • 04.03.2008
Estas al mi aparte agrable nian trarigardon komenci per nova “Pola Esperantisto”, nova ĉar ekde la jarkomenco aperanta denove kiel la organo de Pola E-Asocio. Allogaj verdnuancoj, sed ne la organiza verdo de la kovrilpaĝo kun koloraj fotoj, unuavice kun la mapo de Pollando,  sur kiuj videbliĝas esperantistaj lokoj organize ligitaj de PEA kaj neligitaj prezente la nunan staton de la pola E-komunumo. La apudaj vortoj “La nova komenco”……  komprenigas realigendajn defiojn. La redaktokolegian taskon transprenis triopo ne multe spertiĝinta pri la redakta laboro, nome la prezidantino kaj vicprezidanto de PEA, Halina Komar respektive Edward Kozyra kaj esperantistino el la loĝregiono de la prezidantino, Danuta Kowalska. Pluraj nomoj de la kunlaborantoj aŭguras, ke la promeso pri konstantaj temoj ĉiunumere efektiviĝos. Ĉiuj faris sian  eblon, por ke la leganto ne sentu seniluziiĝon. Kaj evidente  temoj varias sur kvardek paĝoj de la 1-a numero,  je 8 pli kompare kun la samtitola periodaĵo aperanta dum la lastaj kvin jaroj. Ne eblas ne rimarki, ke  la aranĝo de la tekstoj kaj ilia sinsekvo devas esti ankoraŭ pli bone konceptita, ĉar speciala gratula artikolo, sed kun la elkalkulo de konkretaj farendaj tasoj fare de Renato Corsetti, la eksa UEA-prezidanto,  “Nova Pola E-Asocio en la 2008-a, jaro ne preterlasinda por la agado por Esperanto”, aperante fine de la revuo,  ja konsternigas. Aliflanke mi mem persone tre ĝojas, ke la organo de polaj esperantistoj ekde la komenco deziris ĝisdate informi pri UEA-laboroj, defioj, taskoj ne pere de simpla represo de la Gazetaraj Komunikoj de UEA, sed lanĉinte specialan rubrikon, kiun mi havas la plezuron aŭtori. Se eĉ kun kelka prokrasto,  la 1-a numero de “Pola Esperantisto” venis ĝustatempe por informi kaj alvoki al la organiza engaĝiĝo favore al la februara Tago de la Gepatra Lingvo kaj nia bone konata Semajno de Internacia Amikeco. Multas en la unua dika kajero de la pola E-periodaĵo kontribuoj ligitaj kun la organiza aktivado de polaj esperantistoj, ankaŭ en la kunteksto de la bjalistoka UK, kie oni nun aparte atendas memoraĵojn por la nun vere kreiĝanta E-Centro. Ĝojigas kontribuoj pruvantaj,  ke polaj esperantistoj ne izoliĝas en siaj rondoj, sed ligas kunlaboron kun lok- kaj eĉ ŝtat-nivelaj aŭtoritatoj, kiel okazis en Pomerio rilate al la prezidanto de la Pola Sejmo (deputitaro), Bogdan Borusewicz. Konforme al la anonco aperas vortoj de la animzorganto, poezio, scienca temo, recenzoj, gramatikeksplikoj, troviĝas loko por pli ol 4-paĝa raporto de Roman Dobrzyński,  denove dum kelkaj monatoj estadanta en la brazila Bona Espero. Sed kompreneble vi pravos riproĉi, kaj kio pri la vortoj “la nova komenco”. Ĉu ili aperas sole kovrilpaĝe? Ne! Du paĝojn la prezidantino de PEA dediĉis por ekspliki la defiojn. Ni citu nur fragmente: “Ni eniras al la NJ 2008 kun grandaj planoj kaj esperoj. Prenante la taskon gvidi la plej grandan Polan E-Asocion antaŭ pli ol 3 monatoj, ni sciis pri malfacila situacio en regionoj, pri leĝaj kaj organizaj obstakloj de la agado de PEA, pri rimarkebla maljuniĝo de nia esperantistaro, manko de instruistoj kaj nesufiĉaj programoj de E-kursoj por infanoj kaj junularo, ks, ktp… Sed ni decidis   preni la taskon kaj ŝanĝi la situacion, komencante per ordigo de leĝaj aferoj kaj poste – laŭ plano – eldoni revuon PE, modernigi la paĝaron www.esperanto.pl, instrui la regionajn agantojn pri gvidado de filioj kaj sukcese prepari la financajn projektojn pri publika mono, necesa por efika agado.” – fino  de la citaĵo el la ambiciaj planoj de la nova estraro,  kiuj premisas krome okazigi post longa paŭzo la Landan Kongreson, starigi la federacian strukturon de la pola esperantistaro, klopodi denovan ĉeeston en la regiona Ekonomia Forumo en Krynica, kunlabori kun bjalistoka E-Societo organizanta la UK-on en la 2009-a jaro.

Kiel ni ekscias, la unua numero vendiĝis kiel freŝaj bulketoj kaj necesis presi bezonajn kromekzemplerojn. Ni atendas baldaŭ la duan numeron, sed ni ne povas eviti la atentigon pri la neceso de pli granda zorgo pri la senerareco lingva kaj stila de “Pola Esperantisto”, kiel la organo de PEA.

Kvankam en tiu ĉi unua numero ni ne trovas menciojn  pri la aŭtuna studsesio en Poznano - inter aliaj polaj E-okazintaĵoj  - ampleksa artikolo de Ilona Koutny el la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Adam Mickiewicz malfermas la 1-an nunjaran numeron de “Internacia Pedagogia Revuo”. En ĝi ŝi priparolas ne facilan taskon instrui la vortprovizon atentigante, ke “esperantistoj ofte kontentiĝas per la baza nivelo, post la komenca kurso ili ĉesigas la organizitan lernadon, pro tio ankaŭ lernolibroj por progresa nivelo malpli multas. Dank’ al la fleksebleco de la lingvo eblas elturniĝi eĉ per minimuma vortprovizo. Tion celas ankaŭ rapidkursoj, pri kiuj oni fanfaronas, ke post unu semajno la partoprenantoj povas ekzameniĝi” – fino de la citaĵo. Nu, ni povas sole aldoni, ke  evidente tio ne sufiĉas por profunda kono kaj rego de Esperanto.

 Du interesaj artikoloj venas el la sub la plumo de italaj aŭtoroj. Graziano Ricagno donas la atenton – apagante sin sur propraj esploroj - al iom konsterniga fakto, ke  problemoj kun malrapida tradukado inter gimnazianoj rezultas el malkono aŭ nesufiĉa kono de la alfabeto. Ermanno Tarrachini aliflanke rilatigas sin al fenomeno de iom pli supernorme aktivaj lernantoj – rilate kiujn oni aplikas medikamenton dum avaras pedagogiajn rimedojn, kiuj estas pli efkaj,  eĉ se pli longdaŭre aplikendaj.  La lasta IPR riĉas per infromoj pri la sekciaj laboroj en diversaj landoj, krome kun plezuro ni trovis raporton pri la supera E-kurso en la Jagelona Universitato de Krakovo, pri la 5-a inetrnacia renkontiĝo de AKEL kaj  esperantlingva versio de la Eŭropa Referencokadro. Sed mi ŝatus reveni al apartaj artikloj.

Kvankam ŝajnas, ke ni jam kapablas ĵongli per ĉiaj argumentoj por averti pri la lingvosituacio en Eŭropo, aparte EU ĉiam pli gravitanta al domina uzo de la angla kaj aliaj plej fortaj eŭropaj lingvoj,  la artikolo de Geroges-Henri Clopeau  meritas analizan studon. Evidente la aŭtoro per siaj argumentoj, klare eksplikitaj,  pledas por E-o, eble iom tro facilanime kredante,  ke post kelkhora lernado la nacilingvaj lingvoinstruantoj povus jam instrui E-on al siaj lernantoj – tamen prave reliefigante,  ke rezigno pri E-o alkondukos al tio, ke la disvastiĝo de la angla ne estos provizora kaj oni komplete kaj definitive submetiĝos al la angloparolanta potenco.

La alia artikolo estas ne sole interesa, sed ankaŭ emociiga. Nome d-ro Lajos Molnar - la  prezidanto de Budapeŝta Medicinista E-Fakgrupo, sed ankaŭ aktivulo de la laborgrupo “Lingvolanĉilo” - rakontas sian vojon al Esperanto sub simptoma titolo “Kiel mi perdis 5 jarojn el mia esperantista vivo?”. Evidentiĝas,  ke tiun tempobreĉon kaŭzis,  malgraŭ pozitivaj lernospertoj de studento Lajos,  lia universitata lektoro pri la fremdaj lingvoj. La reveno al Esperanto  okazis  dank’ al Julio Baghy-paciento,  cetere renkontita en hospitalo, en kiu laboris anaŭ d-ro Kalocsay. Tio estas tiu interesa materialo, sed aparte emociiga estas la reaga letero, unu el la lastaj, kiun la 30-an de decembro pasintjare skribis al d-ro Molnar Claude Piron.  Permesu al mi citi tiun respondon, klare reliefigantan kioman malutilon povas kaŭzi superstiĉaj rilate Esperanton instruistoj,  kaj verŝajne multaj el ni, kiuj lernis la lingvon kiel dek kelkjaruloj havis similajn spertojn:

“Kara Ludoviko,

Kun grandega intereso kaj kun-sento mi legis vian mallongan rakonton pri tio, kiel vi malkovris Esperanton. Min kortuŝis, ke vi vidis Julion Baghy, eĉ se la cirkonstancoj ne estis plej belaj. Mi havas al li gigantan dankoŝuldon, ĉar mian esperantistecon liaj libroj edukis. Ili estis la unuaj, kiujn mi legis en   nia lingvo.

Mi eterne miros, ke homoj kun aŭtoritato (kiel via kaj miaj -instruistoj) tiel facilanime volas sufoki kaj estingi la korflameton de interesiĝo pri Esperanto, sciante nenion pri ĝi, kaj eĉ ne sciante, kial simpla pozitiva scivolemo pri ĝi ilin kolerigas aŭ estigas en ili malestimon. Por kompreni tiun misteron, kiu tre suferigis min dum mi estis knabo, mi studis profundpsikologion. Mi multon komprenis. Sed mi tamen ne vere sukcesis digesti la fakton, ke tiuj homoj kun iom da prestiĝo tiel sen sento pri respondeco mortigas ĝermon de io feliĉiga. Kia fuŝa uzo de sia pozicio! Via rakonto igis min konscii pri la granda bonŝanco, kiu estis mia, kompare kun vi: kiam mi unuafoje parolis pri E-o kun instruisto mi jam plene regis la lingvon. Mi do sciis, ke li malpravas. Sed estis tre malfacile por mi esti sola kun mia praveco kontraŭ la tuta mondo. Tial je la aĝo de 25-jaroj mi fine konsultis psikiatron por scii, ĉu mi estas freneza. Tiel forta estis la premo de la ĉirkaŭuloj, por ke mi ĉesu interesiĝi pri tiu stultaĵo „Esperanto", ke mi dubis pri mi. Mia dua granda bonŝanco estis, ke la homo, kiun mi konsultis, estis saĝa kaj honesta. Li detale ekzamenis kun mi la aferon, pripensis ĝin ĉiuflanke, kaj konkludis, ke frenezas la tuta socio, dum mia menso tute sanas!

Hodiaŭ en mia regiono troviĝas 40 000 kristanaj gejunuloj, kiuj venis el la tuta Eŭropo por granda ekumena „pilgrimado " organizita de la Taizé-grupo. Ili gastas ĉe lokaj familioj. Estas plorige vidi, kiel ili provas komuniki. Ili kondutas kiel afaziuloj! Estus tiel simple diri al ili: “Tri monatojn antaŭ ol ekvojaĝi al la amaskunveno, komencu dediĉi dek minutojn ĉiutage al la lernado de E-o, vi eble ne povos diri ĉion, kion vi volos, sed vi komunikos dekoble pli bone ol per via fuŝa balbuta angla". La tuta etoso estus alia. Ili vere renkontus unu la alian. Nun estas nur iluzio de kuneco, de kunaparteno, de komunikado. Sed kiam mi diras tion, oni rigardas min, kvazaŭ mi estus frenezulo! Amike kaj NOVJARBONDEZIRE! CP"

Citante tiun respondan reagan - privatan, sed ja nun komunuzan - la unua nunjara IPR omaĝas la memoron de Claude Piron. Dume ni ankoraŭ pli profunde povas kompreni la propraprisman ardon,  per kiu Claude Piron dum sia tuta, daŭra argumentado klopodis komprenigi al ni, ke en nia percepto de Esperanto ni ne malpravas.