• Trarigardo de la E-gazetaro - 17.02.04
  • 18.02.2004
Tre enhavriĉa estas la februara numero de ESPERANTO, en kiu aperis kelkaj ampleksaj artikoloj instigantaj al diskutado. Miroslav Malovec referencas al la Terminologia Forumo dum la Universala Kongreso en Gotenburgo kaj postaj artikoloj. Li klarigas sian opinion pri tio, kiel necesas labori, por ke Esperanto povu troviĝi inter la lingvoj de la eŭropunia daten-banko. Fakaj terminoj en Esperanto, eĉ se ekzistas en iu fonto, estas ofte tute nekonataj en la komunumo. Tial „La novajn terminojn necesas disvastigi tra Esperantujo – skribas Malovec – ĉar kiam esperantisto ne trovas la ĝustan terminon en sia nacilingva-Esperanta vortaro, li simple elpensas propran terminon (..) Tiamaniere la faka lingvo en Esperanto estas malstabiligata (...) Por la faka lingvo tia stato estas preskaŭ mortiga. Nia movado devus zorgi, ke ĉiu bone ellaborita Esperantlingva terminaro (kun difinoj) estu rigardata kiel terminara normo, surbaze de kiu estiĝu esperantaj-nacilingvaj kaj nacilingvaj-esperantaj vortaretoj (sen difinoj)”.
Tio estas tre prudenta, kvankam malfacile realigebla postulo. Tamen tutcerte en la epoko de la Interreto estas pli facile universaligi scion, ol tio okazis antaŭe. Kaj la problemo estas granda, ĉar „Se ni proponas Esperanton kiel pontolingvon, oni atendas precipe helpilojn, kiuj ebligos al homoj apliki Esperanton ĉefe en ilia profesia laboro (nur periferie en amuzo)”. Malovec vidas tri ĉefajn agadodirektojn por realigi ĉi tiun celon kaj ili estas bonaj vortaroj, faka literaturo kaj enciklopediaj informoj pri diversaj temoj esprimitaj en la internacia lingvo (kun aparta atento pri Vikipedio, kiu jam nun sendube estas granda atingo de preskaŭ cento da esperantistoj, kiuj verkis 10 mil internacilingvajn artikolojn).
Similan temon rilatas la artikolo de Toon Witkam „Daŭre traduki por finfine konvinki”. La aŭtoro, kiu dum longa tempo okupiĝis pri projekto de maŝina traduk-sistemo baziĝanta sur Esperanto, komentas la eldiron de la unia politikisto, Neil Kinnock, kiu dubigis la porunian taŭgecon de la lingvo „kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo”. „Tio evidente kolerigis esperantistojn – skribas Witkam – sed mi opinias, ke Kinnock pravas. Ekzistas individuoj kaj familioj, kiuj uzas Esperanton ĉiutage, sed tio ne estas la afero: por la EU-organizo „la ĉiutaga vivo” rilatas al la oficeja kulturo de sennombraj dosieroj, raportoj, notoj kaj diskutoj; de politiko, planado, administrado kaj leĝdonado; de komerco, industrio, enmigrado, medioprotektado ktp.; kun uzo de fakspecifaj terminaroj kaj esprimoj, kiuj spegulas la aktualecon same kiel la internacia gazetaro (...) faras tion”. Denove do la problemo estas nesufiĉa uzateco de Esperanto en profesiaj situacioj. Witkam opinias, ke la vivon de diversprofesiaj medioj kaj novaperantajn nociojn, kiuj pri tiu ĉi vivo atestas, spegulas la prestiĝa gazetaro, kiel „Der Spiegel”, „The Economist” aŭ „Le Monde Diplomatique”, franca monata revuo pri vastsence komprenata politiko, kiu ekde 2002 havas sian interretan esperantlingvan version. Esperantigoj de tiaspecaj tekstoj grave kontribuas do al plivastigo de internacilingva noci-provizo kaj samtempe estas grava poresperanta argumento en la ekstera mondo. „Imagu, ke en 2022 la EU denove juĝos pri taŭgeco de Esperanto por la ĉiutaga vivo – skribas la aŭtoro – . Se tiam „Le Monde Diplomatique” estos aperinta esperantlingve jam dudek jarojn, „The Economist” dek kvar kaj „Der Spiegel” dek ses jarojn, la vivipoveco de nia lingvo prezentos sin multe pli konvinke (...) Aktualaj esperantigitaj jarkolektoj de prestiĝaj revuoj faros la taŭgecon pruvebla kaj kontrolebla” – konkludas Toon Witkam.
Liaj pripensoj havas iusencan subtenon de Claude Piron, kiu samnumere komencas analizi la socian funkciadon de Esperanto el psikologia vidpunkto. Li strebas klarigi, kial ofte esperantistoj sentas, ke la mondo ne komprenas ilin. Unu el la kaŭzoj de tio estas laŭ Piron nekonscia timo de la mondo. „Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas”. Piron faras ankaŭ alian tre interesan rimarkigon. „Miaopinie, esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi (...) Apud la neŭrozuloj (...) Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco (...) Kaj klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homojn kun neŭrozaj trajtoj, (...) sed ankaŭ kun pli forta personeco”. Apudmetinte la sintenon, kiun la mondo havas al Esperanto, al psikologia tipigo de esperantistoj Piron malkovris veran paradokson. „La Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tre sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza sinteno rilate al ĝi [lingva komunikado]”. Bedaŭrinde ĉi-loke finiĝas lia rezonado kaj necesas atendi laŭvican revu-numeron por daŭrigo.
Anna Löwenstein skribas pri la iom rigidiĝinta tradicio de la Universalaj Kongresoj. „En la unua tago, Dio kreis la inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitat-kunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn...” – ŝi komencas. Kaj ŝi strebas decidi, ĉu eblas kaj valoras ion ŝanĝi en la bibliece konstanta programo. Tio kondukas ŝin al demando pri la celo de UK-oj. „Mi povas pensi pri pluraj ebloj – ŝi daŭrigas. – 1) Taŭge prezenti la Esperanto-movadon al la ekstera mondo, 2) Ebligi kontaktojn inter aktivuloj, 3) Doni al kiel eble plej granda nombro da esperantistoj la eblon partopreni en internacia kunveno, 4) Plifortigi la financojn de la koncerna nacia asocio kaj de UEA”. El tiuj ĉi celoj la aŭtorino opinias plej gravaj la trian kaj duan. „Tio signifas – ŝi konkludas – ke oni devus zorgi, ke la kotizo kaj la restadkostoj ne estu tro altaj. (...) Krom la pli luksaj hoteloj estu ankaŭ multaj meznivelaj kaj malmultekostaj (...) kaj eble necesus serĉi malpli pompajn kongresejojn. Universitata kongresejo ekzemple verŝajne kostus malpli ol vera kongres-centro, kaj samtempe substrekus niajn kulturajn kaj edukajn celojn”. La diskut-invito fare de Anna Löwenstein kredeble vekos vastan reeĥon, ĉar ĝi ja koncernas tre gravan eventon en la vivo de E-komunumo.
Nemulta loko restis hodiaŭ por aliaj titoloj. Mi atentigu tamen, ke ankaŭ en LA MERKATO enestas la terminologia temaro. „Antaŭ du jaroj – oni legas tie – reprezentantoj de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo vizitis la tradukservon de Eŭropa Unio en Luksemburgo. Je tiu okazo estis akirita la rajto prilabori terminojn el la datenbanko Eurodicautom (...) Temas pri 5000 terminoj el 11 lingvoj. La ideo estas esperantigi ilin kaj el tio krei novan ekonomian terminaron (ne en formo de libro, sed elektronike)”. Ulrich Fellmann prezentas ĉi- numere konkretajn teknikajn solvojn por realigi la celon kaj proponas diskuton pri ilia ĝusteco.
En la fino du interesaĵoj el bultenoj. En MAGDEBURGA FOLIO oni legas pri germana esperantisto riproĉanta al la kompanio Lufthansa lingvan diskriminacion. Flugante al Korea Respubliko per germana aviadilo li povis rigardi filmojn nur en la korea kaj... angla lingvoj. Krome la stevardo tie ne volis respondi germane al koreo bone reganta tiun ĉi lingvon, sed tutatempe uzis la anglan. La plendon ĉi-koncernan la flug-kompanio lasis tamen senresponda. Kaj el DANA FERVOJISTO oni povas ekscii, ke en Danlando oni testas nun ekipadon de lokomotivestroj per porteblaj komputiloj, kiuj enhavas ĉiujn bezonajn informojn, ĝis nun transdonendajn per paperaj dokumentoj.
Jen ĉio por hodiaŭ. Adiaŭas vin foliume via –
Wojtek Usakiewicz.