- Pollando invitas: Gorzów Wielkopolski
- 10.03.2008
Ĉi-semajne mi invitas vin al la historia regiono de Pollando situanta en la okcidenta landparto ĉe la centra parto de Odra-rivero.
Pitoreskaj lagoj, arbaroj fungoriĉaj, postmilitaj bunkroj kaj vitokultivej logas tien same aventuremajn turistojn kiel ankaŭ ŝatantojn de senĝena ripozo. Kutime kiel la lubuŝan provincon oni difinas ĉiujn terenojn, kiuj eniras la nunan Lubuŝan Vojevodion. La nomo deriviĝas de la okcidentslava tribo „lubuŝoj" kaj ilia plej granda burgo Lubusz, nun konata sub sia germana nomo Lebus. Pro la limsituo la regiono plurfoje ŝanĝis sian ŝtatan apartenon, sed jam dum la regado de Mieszko la l-a en la 10-a jarcento ĝi konsistigis la polajn teritoriojn, sekve la teritorion de la la Pola Reĝolando.
Tamen progresanta procezo de la kvartala dieriĝo de la pola piast-dinastia ŝtato kaŭzis, ke tiuj terenoj estis perditaj favore al la okcidentaj najbaroj. Meze de la 13-a jarcento la lubuŝa provinco ekroviĝis en la brandenburgaj manoj, post kiam la princo de Legnica
(la sudrienta Pollando) Bolesaw Rogatka lasis ĝin al ili kiel ŝuldogarntiaĵon. Laŭvice princino Konstancja, la filino de princo de la proznana provinco Przemysław edziniĝis en la 1260-a jaro al Konrad la filo de la magdeburga margrafo Jan kaj kiel doton enportis terenojn de Santok-kastelejo, kvankam sen burgo. Santok en la frumezepoko estis grava defendosetlejo kaj burgo piastdinastia, laŭ la pola kronikisto Gall Anonim „ŝlosilo kaj gardejo de la pola ŝtato". Pli frue kavaliro Albrecht de Luge estis rajtigita de la margrafo Jan establi preskaŭ lime de la lubuŝa regiono kaj Santok-kastelejo urbon Landsberg Nova, baldaŭ fariĝionta grava kultura kaj komerca centro, ĉe la orientaj randregionoj.
Gorzów estis unu el la unuaj urboj lokitaj ĉe la malsupra fluo de Warta-rivero. Ĝia situo krucvoje de la akvaj kaj kontinentaj trafikvojoj favoris la evoluon kaj vastiĝon de la urbo, kiu disfloris dank' al komercistoj kaj metiistoj. La riveroj tamen, ne sole Warta, sed ankaŭ Kłodawa ne nur riĉiĝis la urbon, sed ankaŭ plurfoje plagis en inundomementoj. En sia pli ol 750-jara historio Gorzów estis plurfoje detruata pro incendioj, epidemioj, militoj. La plej favora kaj trankvila estis tempo inter la tiel noma Printempo de Popolaj, meze de la 19-a jarcento kaj la 1-a mondmilito. La urbo tiam dinamike evoluis transpaŝante la mezepokan urbospacon. Ĉe ĝiaj antaŭurboj kreiĝis fabrikoj kaj loĝdomoj. Evoluo de la vojtrafiko kaj fervojoj konektoj al aliaj urboj kaj ankaŭ vaporŝipa transporto laŭ Warta-rivero favoris la bonstatiĝon de Gorzów, kiu ĝuis la renomon de urbo ekonomie stabila. Tiuperiodan urbon, kiu portis la germanan nomon Landsberg oni difinadis kiel urbon de parkoj kaj ĝardenoj. La tieaj brikdomoj pro sia arkitekturo estis kalkulataj al la plej belaj kaj valoraj en la centra Eŭropo.
La plej tragika inter ĉiuj militplagoj - inkluzive de la svedaj militoj, truda vivteno de la rusaj trupoj dum la 7-jara milito kaj elpagado de tributo favore al Napoleono armeo - estis tamen la 2-a mondmilito. La germana garnizono retiriĝante el la urbo eksplodigis ĝiajn pontojn, la eniranta Ruĝa Armeo forbruligis la malnovan urbon. En tia stato Gorzów en la 1945 denove ektroviĝis en la limoj de Pollando. Baldaŭ denove venis la periodo de disfloro. Jam meze de la 60-aj jaroj loĝis tie 50 mil personoj, nun ili formas pli ol 130-milan urbosocion. Gorzów Wielkopolski de jaroj kunlaboras kun multaj eŭropaj urboj kaj entreprenas vicon da agadoj favore al la eŭropa integriĝo.
Samtempe Gorzów kiel la centro de la regiono difinata kiel la „verdaj pulmoj" de Pollando estas bonega startobazo por la turismumado. Kiel menciite komence, ĝiaj ĉiakŭaĵoj plenplenas de lagoj, riveroj, arbaroj, inkluzive de tri praarbaroj, pluraj naciaj parkoj kaj naturrezervejoj. Apenaŭ 50 kilometrojn for de la urbo troviĝas la plej granda en Eŭrpo naturrezevejo de vespertoj kaj ankaŭ naturrezervejo de la akvobirdaro. En la urbo mem 12 parkoj konsistigas gravan elementon de la urboverdaĵo servante por ripozo kaj refreŝiĝo de loĝantoj kaj turistoj, kaj krom tio la urbo riĉas per verdaĵterenoj ĉirkaŭe de siaj placoj, konstruaĵoj, stratoj. 7 fontanoj dum la varmaj someraj tagoj aldone efikas refreŝige, ne parolante pri iliaj estetikaj valoroj. Multas tie monumentoj, obeliskoj kaj skulptaĵoj, plej ofte ligitaj kun historiaj eventoj, regionaj figuroj, sed anakŭ sennomaj. Turisto vizitanta la hodiaŭan Gorzów tutcerte trovos tie angulojn kun neripetebla ĉarmo kaj pasigos momentojn, kiuj ĉiam elvokos agrablajm rememorojn kaj vekos la sopiron reviziti la urbon, same kiel iam difinata kiel urbo de parkoj kaj ĝardenoj.
Ankaŭ ni donu la atenton al kelkaj el la lokaj vidindaĵoj. La ĉefa estas la katedralo, kies elkonstruo komence kiel la ĉefparoĥa preĝejo samtempis kun la urboestablo fine de la 13-a jarcento. En sia historio ĝi estis ankaŭ luterana preĝejo, sed nun denove ĝi servas al la romkatolika komunumo. Temas pri gotika, trinava sanktejo kun renesanca 16-jarcenta altaro kaj 15-jarcenta turo. Al aliaj plej malnovaj vidindaĵoj en Gorzów apartenas la fragmento de la 14-jarcenta urbomuro el la kampoŝtonoj kaj brikoj. Krom tiuj historiaĵoj, ni diru ia. pri Fontano de Paucksch - repliko de fontano fondita de la 19-jarcenta loka industriisto, honora civitano de Gorzów. La figuroj de la infanoj simbolas la fontojn de la iama bonstato de la urbo - la maŝinan industrion, la riveran komercan navigadon, fiŝkaptadon. Virino kun siteloj aliflanke aludas al la laboremo de Gorzów-loĝantoj. Menciinda estas puto de sorĉistinoj. Onidire ĉe ĝi renkontiĝadis antaŭ jarcentoj virinoj suspektataj pri sia sorĉopovo. Krom tiuj vidindaĵoj faritaj per la homa mano ni menciu parkon ĉe Lubuŝa Muzeo, grandiozan, dendrologian ĝardenon kun ĉ. 150 specioj de arboj kaj arbustoj. Aparte imponas tie magnolioj, platanoj acerfoliaj, taksusoj kaj aceroj. La atenton kaptas neolita, megalita tombo de antaŭ ĉirkaŭ 2 mil jaroj.
La betona urboblazono prezentanta la brandenburgan ruĝan aglon kun trifolio en la ungegoj, iam ornamo de la ponto super Warta-rivero nun trovis lokon antaŭ la Urbodomo atestante pri la ŝanĝiĝantaj sortoj de la historio.